1

La shultroj de la patro pli kaj pli mallevighis, kvazau iu metadus sur lin nevideblan sharghon. Tio rimarkighis sur la fono de la fenestro, che kiu la maljunulo sidis kun la manoj en la sino, similante al granda homsimio. Jam longan tempon li silentis kaj tenis la estingighintan pipon en la mano.

La filo kushis surdorse sur la lito kaj fikse rigardis al la plafono. Ne la unuan fojon li vidis sian patron tiel sidanta. Tiu estis maljuna arbarlaboristo kaj torftranchisto, kiu tie morne rigardis antau sin. Maljuna kamparano, iam revinta, ke lia filo farighos oficiro au pastro.

"Diablo prenu vin kaj viajn virinachojn," diris subite la patro. "Vi ne estas ja plu bebo. Pro mi vivu kiel vi volas. Sed la patrino! Kion mi diros, kiam mi iros hejmen. Prefere venu kaj parolu mem... Kial vi disighis?"

"Miajn virinachojn ne tushu, se vi volas, ke mi entute parolu kun vi."

"Ne timu, mi ne delogos ilin de vi."

La filo jhetis al la patro rapidan rigardon, plenan de malshato.

"Bone, mi diros, sed nur pro la patrino," li diris fermante la okulojn. "Chu vi memoras tiun botelon da hejme farita brando, kiun vi havigis al mi printempe, kiam mi kun Irma estis en la kamparo?"

"Kompreneble mi ghin memoras."

"De ghi la tuta abomena supo komencighis. Irma bezonis shtrumpojn. Ni kunprenis la brandon kaj iris al Dikulo. Vi certe lin konas: mia kunlerninto."

"Atendu iomete."

"Nu, la juna sinjoro Lont. La sama, kiu fininte mezlernejon chirkauvagis en kamparo kaj rolis kiel diversfaka agento, vendis kudromashinojn "Singer", akceptis fotografajhojn por pligrandigo kaj felichigis knabinojn per gonoreo. La filo de la farun-komercisto."

"Nu, nu, mi scias. Sed la maljuna Lont estis sobra viro."

"Ankau la filo ne estas ia drinkachulo. Kiam li trinkas, tiam nur ekstrajn markojn. Francan konjakon. Li negocas pli grandskale ol lia pachjo. Li estas "Geschaftsmann".* Lia pachjo havis aferojn kun simplaj kamparanoj, sed tra la pordo de la filo en- kaj eliradas chiam hitleraj kantinistoj. Butero, ovoj kaj lardo - jen la valuto de Dikulo. Monon li ne agnoskas, neniam. Sed, vidu, per hejme farita brando oni jam povas kelkion acheti: karbidon, petrolon, plandoledon... Irma ricevis tiufoje shtrumpojn. Sed perdis sian negrandan prudenton - pro tio, kion shi tie vidis. Hejme ni tuj malpacighis. Antaue shi chiam aprobis miajn vidpunktojn, sed nun ne plu. Shi ekribelis. Kaj kun tia ardo, kun tia kolero, kvazau shi jam delonge tedighis de mi. Fine, la unuan fojon dum nia kunvivo, mi brutale insultis shin. Mi mem estis malfelicha kaj insultis shin."

La filo eksilentis, chirkaurigardis, kvazau serchante lokon, kien krachi, kaj aldonis:

"Kompreneble mi estis en tio plene maljusta al shi."

La patro tusetis iom nedecideme. Kaj poste li diris:

"Ankau ni, kampuloj, ne chiam dorlotas unu la alian, sed vi min vere timigas. Vi estas ja homo klera, au devus almenau esti, mi opinias."

La filo-klerulo cinike ekridis.

"Dio helpu - pro unu paro da shtrumpoj," daurigis la patro. "Kion malbonan Irma per tio faris? Oni ja devas havi la piedojn vestitaj. Krome, shi estas juna virino. Chu vi opinias, ke nia panjo..."

La filo ne chesis ridi.

"Kia diablajho do okazis inter vi?" flamighis la patro.

"Mi ne plu elportis - ech nun estas abomene pensi, kiel shi subite komencis laudegi tiun fiulon. Shi malkashis sian stultan entuziasmon. Subite shi estis trovinta homon, kiun shi montris al mi kiel modelon. Post kiam mi shin insultis, shi farighis pli modesta. Kaj pli kashema. Sed mi estas viro, kiu ne lasas sin trompi. Diablo prenu, chu mi devis do kredi, ke shi vizitis amikinojn? Krome, tiuj parfumoj, kremajhoj kaj lipkrajonoj... Iam mi demandis shin, de kie shi chion chi prenas - ja ne Parizon shi konkeris. Kaj imagu, tiu kokino ofendighis: kiel mi arogas shin suspekti."

"Kokino!" moke ripetis la patro. "Nun shi estas kokino, sed antau nelonge vi shin laudis."

"Se shi foriris, do diablo shin prenu," respondis la filo kaj turnis la vizaghon al la muro.

Kelkan tempon la patro premis kaj repremis sian pipon inter la fingroj.

"Vi estus devinta shin iel reteni," li fine opiniis.

"Mi provis," respondis la filo. "Mi diris, ke tiu shia adorato jam en la mezlernejo havis veneran malsanon. Tio ne helpis. Nun mi kelkfoje pensas, ke tio igis la aferon por shi ankorau pli interesa."

"Via stato estas sekve sufiche acha, se vi tiel pensas. Vere, malfelicha hometo vi estas. Fierecon kaj obstinecon - jes, tion vi havas. Kaj salivon por chion prikrachi. Chiuj estas fiuloj kaj porkoj, nur vi sola estas la vera homo."

"Vi eraras, maljunulo."

"Nu?"

"Kia nu?! Chiu estas en sia maniero bruto. Ankau mi. Se vi estus vidinta, kian bonan knabon mi rolis, kiam estis necese instrui moralon al Irma."

"Kiu do povas kompreni, kiu el vi estas kulpa," diris la patro. "Sed nia patrino chiam opinias, ke..."

Antau ol la patro sukcesis fini, la filo ekridis. Tio estis terure abomena rido kaj timigis la maljunan kamparanon. Kiel homo povas tiel shanghi sin kaj malindighi? Au chu vere lia menso tordighis, kiam li falis de la telefonfosto ? Lia busho ankorau longe post la akcidento kurbighadis...

La filo starigis sin kaj ridis kvazau freneza; li iris en la chambro tien kaj reen kaj chiam ankorau ridegachis.

"Kulpa!" li fine diris, haltinte antau la patro. "Kiaj strangaj homoj vi estas tie en la kamparo: preskau la tuta mondo brulas, popoloj strangolas unu la alian, chio estas profanita, sed vi cerbumas, kiu estas kulpa, se iu edzino shanghis sian edzon kontrau shtrumpoj kaj iu edzo pro jhaluzo frenezighis."

"Shajnas, ke vi konservis ankorau iom da honorsento," opiniis la patro. "Nu, se estas tiel, vi eble estos indulgita."

"Indulgita?"

"Vi eble ankorau povos bredi abelojn. Tio restis al vi ja nefinita. Laboriloj kaj chio atendas."

"Nefinita estas multo."

"Kio el vi tiamaniere farighos," ekzorgis la patro.

"Tion ni vidos, kiam la murdado kaj restado sub fremda kalkano iam chesos."

"Kiu scias, chu ni tion iam vidos," elpremis la patro tra la dentoj. "Sekve vi vere ne venos?"

"Diru al patrino, ke mi venos post kelkaj tagoj. Eble jam morgau."

La patro levighis kaj silente komencis surtiri la shafofelan pelton.

"Kaj kial vi ne povas veni hodiau, nun tuj?" li demandis. "Chiam, kiam vesperighas, panjo rigardas tra la fenestro en la direkto de la urbo kaj oni audas chiam nur ghemadon: "Dio, dio, kie estas nia Kalle?" La sama afero estas nokte, kiam shi vekighas.. Kaj se ankorau okazas, ke bruas aeroplano! Se vi loghus almenau en alia loko, pli malproksime de iliaj panfornoj... Ne, ne ridetu. Ankau patrino scias; vi ja mem rakontis, kiajn achajn najbarojn vi havas."

"Ankau hodiau estos klara nokto," opiniis la filo rigardante el la fenestro.

"Sufiche multaj en la vilagho opinias, ke vi estas rugha," daurigis la patro. "Eble vi ech klinighas al tiu flanko, sed pro tio tamen ne valoras rapidi sub iliajn bombojn. La bomboj estas por la malamikoj, vi tenu vin flanke."

"Ne zorgu, al mi okazos nenio," diris la filo.

"Mi ne komprenas, kiu sankta afero vin retenas chi tie, kiam chio estas profanita."

"Kelkio, kvankam malmulto restis ech por mi ankorau sankta. Ekzemple kuniklorostajho. Jen la kauzo, kial mi hodiau ne venos kun vi. Nenio pli au malpli."

"Sed eble ankau bone sternita lito havas valoron?" demandis la patro.

"Nu, tiun kuniklajhon mi mem ja ne rostos."

"Kiu shi estas?"

"Unu el miaj iamaj kunlernantinoj. Vi shin ne konas kaj via bofilino shi ne farighos - tro granda malchastulino."

"Ne konvenas chiujn virinojn bapti per tia vorto."

"Al vi estas facile prediki moralon. Vi vivas ja en bona societo: shafinoj naskas shafidojn, porkinoj porkidojn kaj bovinoj bovidojn."

La patro volis ion respondi ankau al tio, sed la filo prenis la vorton el lia busho.

"Bone, bone, pachjo. Sufichas por tiu chi fojo. Mi venos hejmen, tiam daurigu la admonadon. Jam tro longe vi restis en la urbo. La chevalo frostas kaj patrino atendas. Kaj baldau komencighos la mizera fughado el la urbo."

"Kaj kie oni vin atendas?"

"Malantau la shtonrompejo. Tie oni ne bezonas timi bombojn."

Kiam la patro estis forlasinta la chambron, la filo iris al la fenestro kaj elrigardis. Lia obstina cinikeco cedis, kiam li vidis la malnovan per dorsapogilo provizitan glitveturilon, kiu vekis tiom da rememoroj, kaj la prujnkovritan chevalon, kiu estis shovinta la koljungajhon sur la kapon. Timante, ke liaj sentoj mallevighos ghis la etika nivelo de lerneja bubo, li foriris de la fenestro antau ol la patro elveturis el la korto. Eble la maljunulo rigardis ankorau supren al la fenestroj, tio povis esti, sed Kalle ne deziris vidi tion. Krome estis jam tempo por iri al Kompleza Ruth.

Dum tiaj klaraj februaraj plenlunvesperoj la tago noktighas nerimarkeble. La koloroj, kiuj dum la vesperigho senchese alternante ornamas la chielon, palighas kaj estingighas rapide. Subite oni konstatas, ke sur la tero estas ombroj kaj ke la lunlumo lokigis ilin en kontraua direkto al la tagaj. Kiam Kalle eliris sur la straton, la unuaj noktaj ombroj estis ghuste formighantaj. Kiai ili memorigis al li en tiu chi vespero jen araneojn, jen vespertojn ?

Estis la horo, kiam la loghantoj de tiu apudfronta urbeto por nokto forlasadis siajn hejmojn. Malantau la rempareca altajho la chielo, estinta dum kelka tempo violkolora, konstante malhelighis. Baldau oni ne plu ekbruligis cigaredojn sur la strato. Kaptite de paniko en chiu vespero travivata, chiumomente povis ekmovighi la pezaj sharghautomobiloj. Chiujn devis save akcepti la apudurba picearo.

Kalle rigardis la homojn fughantajn el la urbo kaj ghojis pro sia avantagho. Kial do li ne estu felicha: la aliaj devas marshi en forta frosto ekstere, sed lin atendas varma chambro kaj rostajho.

Ruth promesis buchi Legianon, sian plej grasan angoran kuniklon, kiun Kalle iam autune nutris per tigoj de karoto.

Sed eble en tio estas io nemorala, ke li iras al Kompleza Ruth?

La viro prezentis tiun demandon al si intence - por ridigi sin. Antau dek jaroj, kiam Ruth pro frivola konduto estis eksigita el la mezlernejo, interrilato kun tia ulino estus ighinta skandalo. Tiam ech kelkaj samlernejanoj diris: "Kion do oni postulu de filino de veturigisto."

La tempo shanghighis, sed Ruth restis la sama Ruth.

Sekve eraris ankau la antikvaj romanoj kaj iliaj sentencoj kune kun ili. Bedaurinde ne ekzistas plu amikoj, kun kiuj oni povus ridi - cinike, chion neante. Leutenanto Tann estis unu el ili. Chu ili lin mortpafis, pendigis au bruligis ? Kiu scias.

La patro diris: "Fierecon kaj obstinecon -jes, tion vi havas. Kaj salivon por chion prikrachi."

Nun Kalle sentis, ke li havas nur salivon. Se la kato sur la barilo estus prokrastinta la desalton, se ghi ech momenton estus haltinta por rigardi Kalle...

La luno, kiu levighinte naghis kvazau ovoflavo en violkolora buljono, estis jam pli alte kaj farighis konstante pli hela.

La vespertoj disflugis.

Kalle preskau preteriris la domon de la urbestro, nerimarkinte la personon, starantan en la pordo. Sed tiam li haltis kaj vokis: "Ho, jen sinjorino Inna. Bonan vesperon. Kaj al mi shajnis, ke tie estas ombro."

Inna estis fininta la mezlernejon cum laude** Unu el la malmultaj. Por filinoj de veturigistoj kaj por kampardevenaj simpluloj, kia estis Kalle, shi - kvankam kunlernantino - estis tute nealirebla. Bonstata, sinestima, bonkonduta. Poste shi edzinighis kaj post tio ankau patrinighis. Ne inverse, sed kiel decas. Nun shi staris kiel statuo sur la shtuparo de sia domo kaj respondis digne:

"Saluton. Mi atendas chi tie jam sufiche longan tempon."

"Kiun? Chu eble min?"

"Du knabinoj promesis veni. Ni volis iri kune."

"Aha! Jes. Kompreneble por ghui lunlumon!"

"En la nuna tempo oni ne shercu."

"Mi ja ne shercas. Sed kial vi en chi tiu serioza tempo restis sola? Mi opinias, kie estas via sinjoro kaj estro?"

La respondo, kiun li devis longe atendi, sonis fine tre digne:

"Li veturis al grava konsiligho."

"Al Tallinn?"

"Jes."

"Por levi la manon?"

Al sia lasta demando Kalle ech ne atendis respondon. Li intencis tuj iri plu, sed en la sama momento la junulinoj aperis de post la angulo de la krucanta strato. Ili haltis nur por momento, flustris ion kaj kuris for kvazau petolemaj chevalidoj.

Tia evoluo de l' afero estis por Inna neatendita. Shi preskau flugis de la shtuparo kaj ekkriis spiregante:

"Anne! Anne! Urve! Knabinoj, kien vi rapidas? Kial vi ne atendas min?"

La junulinoj ech ne haltis.

"Sinjorino jam havas akompananton," vokis unu el ili, dum shia vershajne pli juna amikino sensukcese penis reteni ridon.

Subite Inna plu ne memoris, chu shi elirante shlosis la dom-pordon au ne. Konfuzite shi suprenkuris la shtuparon. La pordo tamen estis shlosita. Reveninte shi kolere diris al Kalle, ankorau staranta sur la strato:

"Tio estas via kulpo. Nun mi devas iri sola."

Sed apenau shi alvenis al la krucanta strato, kiam komencighis aeralarmo. La sireno ekhurlis, blekante tire kaj plende kvazau kolosa bruto. Kaj subite chio shanghighis: la lunlumo ne estis plu tia kiel antaue; la chielo estis nun tute alia; la jhus diritaj vortoj akiris alian signifon, kiun ili antaue ne havis. Super chio etendighis maltrankvilo kaj timo. Nur la ombroj efikis iel trankvilige.

Inna rekuris al la domo.

"Tio estas via kulpo!" shi vokis ankoraufoje.

"Mi ja povas kompensi mian kulpon," opiniis Kalle kaj iris rapide al Inna. Kiam li de proksime vidis la okulojn de la virino, kiuj timeme kaj samtempe kolere elrigardis el inter la felajho, lin ridigis cinika asociigho: li ekmemoris la kuniklorostajhon.

La stratoj estis senhomaj, la sireno hurlis chiam ankorau kaj ilin shirmis nur la antaudoma ombro.

"Kiamaniere?" demandis la virino, ighante singarda.

"Mi povas vin akompani."

"Tio ankorau mankis!"

"Neniu vidas nin; mi akompanos vin al la malnova vinkelo. Ghi estas malalta, kun volba plafono. Vi ja scias, sur la pashtejo, post la fonto."

"Vi estas freneza."

"Dume ankorau ne. Mi proponas min al vi nur por akompano. Se vi ne volas veni kun mi en la vinkelon, se vi timas, ni povas iri al la fonto. Ghi estas fabela fonto."

"Mi ne estas infano."

"Kompreneble ne. Sed la fonto tamen estas interesa. Ghi ne glaciighas kaj en ghi estas misteraj trezoroj. Se vi volas, mi povos el ghi hoktiri ion ankau por vi. Ekzemple hufoferon, kiu alportas felichon. Mi scias ech tion, ke tiu sorcha ferajho havas tri najlojn."

"Ghin vi povos donaci al via edzino."

"Al mia edzino!"

"Jes, al Irma."

"Vi estas tre venena. Interese, chu via kiso estus mortiga? Kvazau serpenta mordo."

"Tion vi neniam ekscios."

"Kial do? Eble vi timas duonajn kisojn? Sciu, tiu timo ne estas plu aktuala - mia kurba busho estas nun denove en ordo. Chu vi volas, ni provu?"

"Iru for! Forprenu ciajn manachojn!"

"Ech tio estas bona, ke kunlernintino ree cias."

"Pardonu."

Inna retiris sin pli malproksimen de Kalle. Sed ghuste tiam tra la plenda hurlado de la sireno eksonis peza mughado de bombaviadiloj. Se temus nur pri du sonoj, la lasta efikus trankvilige, se ne ech endormige.

"Kiam bomboj ekfalas, estas utile kushighi," diris Kalle. "Vi eble ne scias. Do tiel, por mi estas tempo ekiri!"

Inna respondis nenion; al shi shajnis, ke Kalle ridas pri shia timemo kaj samtempe volas shin ankorau pli timigi.

La hurlado de la sireno interrompighis ie en granda alteco. La avertanto fughis au chesis ekzisti. Sur la horizonto malantau la altajho Tuulemae kvazau palpebrumis ies verda okulo. Chu tio estis la estingighanta vesperrugho? Kaj la bombaviadiloj proksimighadis.

"Nu, adiau do," diris Kalle.

Kiam li etendis la manon al Inna, kiu chiam ankorau silentis, super la urbo eklumis "kristnaskarbo" ***.

Inna ekprenis la manon de la viro.

"Ne foriru! Mi petas vin, ne foriru."

"Ho, diablo, kiel mi nun dezirus fumi," diris la viro responde.

"Ho, dio, ni eniru."

Ili suprenkuris la shtuparon.

"Chu tie chi oni povas?" demandis Kalle en la vestiblo.

"Jes," respondis la virino spiregante.

Kvankam ili estis en senfenestra ejo, ekbruligante cigaredon Kalle tenis la alumeton tamen inter siaj manplatoj, tase kunmetitaj. Post kelkaj fumtiroj li proponis la cigaredon al Inna: "Cu ankau vi deziras?"

"Donu."

La vivo subite eltirighis longa kaj maldika kvazau sonfadeno, chiumomente shirighonta. Tiam falis unu post la alia kelkaj bomboj. Kaj subite Kalle rimarkis, ke li tenas la tremantan virinon inter siaj brakoj.

"Ne timu," li diris kuraghige. "La bomboj tute ne falis sur la urbon."

"Kien do?"

"Ien sur la randon de la urbo. Vershajne en la regionon de la buchejo."

"Ha, sed tiu chi terura nokto estas ankorau antau ni. Chio nur komencighas. Jam la duan semajnon la noktoj estas klaraj... chiutage mi preghas, ke la vetero nubighu. Kial ankau nun ne povus esti tia neghblovado, ke neniu aeroplano montras sin."

"Kial ni ne estas ursoj ? Ni dormus en arbaro vintran dormon sub amaso da branchajho."

"Kalle, mi petas, estu do pli serioza. Mi chiam ekscitighas, kiam oni chion ridindigas. Mi kredas, ke morti estas multe pli facile, se oni en la lasta minuto povas surgenuighi, krucigi la manojn kaj preghi."

Kalle respondis ridante:

"Vi ja ghuste nun ne mortos."

"Tute egale, sed mi timas, mi simple timas, kiam vi ridas. Via rido kvazau altiras malfelichon."

"Bone, mi plu ne ridos. Mi estas via gasto, mi obeos vin; mi faros, kion ajn vi ordonos. Mi povos ankau preghi, apud vi kaj antau viaj piedoj. Kia felicho - esti duope, nur ni. Vi kaj mi. Ho, mia kara knabino. Jes, al mi plachas nomi vin knabino."

"Kion vi arogas pensi. pri vi kaj pri mi?" diris Inna, kiam Kalle provis shin kisi.

"Pri nenio mi pensas," daurigis Kalle. "Ne pensas kaj ech ne volas pensi. Mi estas nur felicha kaj povas frenezighi - pro via odoro, via proksimeco. Tiu chi nokto apartenas al ni, nur al ni."

Inna suspiris.

"Estus necese rigardi eksteren," shi opiniis.

Kalle malfermis la pordon. La malbonaugura kristnaskarbo estis feliche jam forbrulinta kaj la solecan februaran nokton lumigis la intertempe ankorau pli helighinta plenluno. En la unua momento post la malfermo de la pordo shajnis regi plena silento. Poste ekaudighis bruo de radveturiloj. De la fronto proksimighis senchesa knarado kaj krakado de centoj da radoj. Fine aperis la unua veturilo de la karavano. Akompanate de fantomaj ombroj aperis unu post la alia veturiloj, al kiuj estis jungitaj po du chevaloj. La grandaj lacaj chevaloj pashis malrapide kiel bovoj. La negho grincis, la viroj silentis. Kun vipo inter la genuoj, la manoj kruce en la mantelmanikoj, la soldatoj de Hitler sidis sur la veturilbenkoj, kuntirighinte pro malvarmo.

Inna suspiris ree.

Kalle estis promesinta ne ridi. Ankorau la fino de la veturilaro ne atingis la domon, kiam la sireno rekomencis sian plendadon. Kaj nur nun la fantoma karavano ekvochis hom-lingve. Verdire tio estis unu sola vorto, kiu kvazau lau klavaro migris de la unua veturilo ghis la lasta: "Halt! Halt! Halt!"

La chevaloj ekhaltis, la viroj descendis de la veturilbenkoj.

Kiam komencighis ghenerala urinado, Inna fermis la pordon.

"Chu al vi estas malvarme?" demandis Kalle. "Vi tremas je la tuta korpo."

Inna ne respondis. Shi silente malshlosis la pordon de la loghejo kaj apenau transirinte ]a sojlon histerie ekploris.

"Kio estas? Kio estas, mia kara?" demandis Kalle, jam anticipe konvinkita, ke li ne ricevos respondon. Verdire li ghin ne bezonis. Por li en la nuna momento estis plej grave, ke li ne estis repushata de tiuj granda animdoloro kaj larmoj, ke li povis helpi al la malesperanta virino formeti la supervestojn, ke li rajtis konduki shin al la kanapo, ke li estis tolerata ankau tiam, kiam li supershutis per kisoj unue la kolon kaj poste ankau la larmkovritan vizaghon de la malfelicha virino.

Li konsolis shin kaj proksimighis al shi pli ol li estis esperinta. Li esperis, ke li povos veni ankorau pli proksimen, kaj rekomencis flustri vortojn, tiom karakterizajn por egoista deloganto.

Inna, kiu tremis ne nur pro la tushoj de la viro, havis unu solan peton: "Ne fermu miajn orelojn." Shi strechis sin por audi ech la plej malgrandan sonon. Sed por percepti tion, kio okazis, ne estis necese strechi la audon. La aman flustron de Kalle: "Mia bona, mia dolcha," interrompis tondrosimila bruego. La unuan ektondron tuj sekvis dua, la duan tria. De la strato audighis tintado de vitro. Chi-foje la bomboj falis en la urbon.

"Dio mia, kio nun okazos?" shi malesperis. "Kalle, Kalle!"

Vere, tiuj vortoj estis plenaj de mortotimo. Kaj kvankam Kalle tre bone sciis, ke en aliaj cirkonstancoj Inna neniam flustrus lian nomon, li tamen akceptis tion kiel puran esprimon de kareso.

"Inna, mia Inna, mia dolcha knabino, chio chi nin ne koncernas,"' li respondis.

La virino penis sidighi.

"Frenezulo! Vi estas freneza! Jes, nun vi estas freneza!" shi flustris fine jam preskau senforte.

Kalle ne prenis Innan serioze. Nu, li kredis, ke li konas la virinojn: hipokrito, nura hipokrito estas ilia virteco.

Li konsideris sin kiel viron, kiu povas preni chiujn, kiujn ajn li deziras. Tio komencighis frue, jam en la mezlernejo, kiam li dum someraj ferioj kiel telefonlinia laboristo migris de unu loko al alia. Siajn unuajn venkojn li triumfis kun kamparaj servistinoj en la libera naturo. Poste la komencanta virinchasisto kuraghis grimpi en subtegmentojn de fojnejoj. Sekvis provizejoj kun filinoj de bienuloj kaj dormochambroj kun junaj vidvinoj. Jen tiam li komencis fari enskribojn en la taglibro.

Se li havus je sia dispono fundamentajn informojn pri tiuj, en kies retojn li falis au kiujn li (ofte erare) lau sia opinio delogis, la paghoj de la taglibro similus enketfoliojn. Pri la agho kaj familia stato ne estis ghentile demandi. Eble nur pri la nomo. Sed okazis ankau tio, ke en la rubriko ech la nomo ne estis notita, des pli tio, chu la praavinoj uzis mamzonojn au ne.

Bedaurinde li neniigis tiun "Taglibron de venkoj" antau sia edzigho. Tio estis statistiko netauga por fanfaroni almenau che sia edzino. Au chu ghi ech estis fanfaronajho? Pli ghuste, ghi estis shatata okupo, kiel chiu alia hobby de juna viro, al kiu li poste rilatis kun pardona rideto. Tamen li pensis nun, kushante apud Inna, kun kia jubila ghojo de viro li povus matene surpaperigi: edzino, kun mezlerneja klero, blondulino, 30-jara, patrino de tri infanoj, pli temperamenta ol la 18-jara kampara servistino, la unua, kiun li prenis kiel telefonlinia laboristo.

Cetere li esperis, ke la temperamento lin surprizinta ankoraufoje ekflamos, bruligos kaj igos chion forgesi. Kiam la virino vekighos. Estis ja nur noktomezo au iom post noktomezo. Ghis la mateno estis sufiche da tempo kaj certe ili ankorau sukcesos.

Sed kiam Inna vekighis, shia unua zorgo estis rigardi el la fenestro. Shi levetis singarde la mallumigan rulkurtenon kaj vidis, ke la chielo kovrighis per nuboj. Ech neghis. En la domoj oni vershajne dormis; kaj supozeble la fughintoj de la lunlumo jam revenis en la urbon.

Inna malsuprenigis la kurtenon kaj ghemetis. Nun, kiam la danghero estis pasinta, shajnis nekredebla, kio al shi okazis.

"Kalle, levighu kaj tuj foriru," shi diris devige.

"Venu, mi ankorau varmigos vin," respondis la viro, pensanta pri sia librotenado.

"Tuj foriru," ripetis Inna.

"Estas ja nur la tria horo."

"Ne prokrastu plu."

Streche sin etendante la viro diris:

"Kiel vi povas - disighi tiel malvarme. Mi ankorau volus teni vin en mia chirkaupreno."

"Ho dio, dio..."

Ne, tio tamen ne estis malsincera kontraustaro. Fine Kalle komprenis tion. Li levighis seniluziighinte, stumblis je segho kaj ekinsultis.

Inna etendis al li la pantalonon.

"Al vi ja ne estas grave," shi diris che tio. "Vi estas sola. Vi ne povas kompari vin kun mi. Mi havas familion. Kiam ni dormis, bombo povus trafi la domon. Jes, kaj se oni poste, dum la elfosado, trovus nin unu apud la alia, kiel ni estis..."

Kalle, okupita de sinvestado, audigis mallongan fajfon. Ghi sukcesis bone, sed dum kelkaj jaroj post la falo al li estis malfacile fajfi.

"Kia hontajho!" daurigis Inna. "Kia malhonoro!"

"Mortintoj ne rughighas."

"Jes, sed vivantoj! Kion ili dirus? La infanoj venos el la kamparo - ilia patrino! Ho dio! Kaj mia edzo! Miaj gepatroj, parencoj, amikoj, konatuloj. Chiuj, chiuj. Senhonorigita antau chiuj. Kiam mi ekpensas pri tio, mi ekshvitas. Vi ne respondas, vi silentas, sed - nu jes! Kion scias tia kiel vi pri familia vivo."

"Tamen, mi ghin ja spertis," respondis Kalle sarkasme.

Li ne finis la frazon. Mankis senco kaj neceso por tio.

Inna ne lasis sin kisi che la disigho. Anstatau tio shi levis la kolumon de la viro. Ghi estis alta kaj kashis preskau la tutan vizaghon.

"Tiel. Kaj nun iru," shi diris. "Kaj estu singarda, por ke neniu vidu vin foriranta de chi tie. Estus terure!"

"Ne zorgu, nun estas neniu, kiu povus vidi. Malbone nur, ke vi tiel frue min elpelas. Nun mi devas iri al Ruth."

"Senhontulo."

"Chu mi transdonu al shi vian saluton?'"

"Chu vi volas min pereigi?"

"Ruth parolos pri tio al neniu."

"Vi volas detrui mian felichon, mian familian felichon.'"

"De Ruth vi povus timi nur tiom, ke vin renkontante shi moke ridetus: ankau vi.'"

"Kalle, Kalle, mi petas vin - en la nomo de la infanoj," malesperis Inna.

Al Kalle shajnis, ke la chambro estas plena de petege tordighantaj brakoj.

"Mi petas!" ripetis la virino.

"Ne estas necese," respondis la viro. "Mi silentos kiel tombo. Mi devus esti granda kanajlo, se..."

"Vi estas bona."

"Iom pli bona ol venante chi tien. Se la kato hierau vespere estus pli longe min rigardinta..."

Li eliris ne fininte la frazon. Okazis tio, kio okazis sufiche ofte antaue: koreco estis ie denove farighonta sarkasmo. Rilate la viziton al Ruth - li serioze intencis iri tien. Ruth eble estos ofendita, sed malfruigho estas chiam dece klarigebla per iu lerta mensogo. Tiu junulino havas bonan koron kaj certe ankau sufiche da ligno por revarmigi la kuniklajhon.

Sed pensante ghuste pri la rostajho li ekflaris brulodoron. Ghin portis la vento el la urboparto, kie li mem loghis, kaj ju pli proksimen li venis, des pli akra ghi farighis, memorigante haladzon de arbara incendio. Kiam la tero brulis, kiam la torfejo ekvaporis kaj ie sub radikoj bruletis ech dum la unua duono de vintro. Malseketa kaj malvarma fumo!

Kalle ekrapidis pli pro scivolemo ol pro timo pri sia hejmo. Ho jes, la penso pri sia propra hejmo lin preskau ne maltrankviligis, char kio tie povis okazi? Se bomboj ghin trafis, nu, egale. Li estis, kiel oni diras, "nudulo-senulo", de kiu, post kiam Irma, tiu fiulino, foriris, ech fajro havis nenion por rabi krom uzitaj vestoj kaj lito.

La kolombejo, kiel la patro nomis tiun brikan alkonstruajhon. estis sendifekta. Kalle iris trans la straton por rigardi, en kia stato estas la fenestroj kaj la verandopordo kun la grandaj vitroj. Ankau ili estis en bona ordo.

La obusoj estis falintaj malantau Tuulemae. Kio tie bruletis kaj fumis, chu la armeaj deponejoj au la bakfornoj konstruitaj en la montodeklivo, pri tio Kalle malmulte interesighis. Verdire li volis pensi nun pri nenio, ech ne pri sia neatendita venko che sinjorino Inna. Tio ne urghas. Eble li jam hodiau iros al la kamparo. Tie estas longaj vesperoj kaj longaj noktoj. Tie estas trabmuroj kun musko en la fendoj... Efektive, pli volonte li enlitighus apud tia trabmuro.

Tamen, konfidinte sin al la duonpatrina sino de sia malnova kanapo kun disighintaj risortoj, li ankau tie ekdormis tuj post la varmigho.

La profunda dormo dauris ghis la tagigho. Kiam li fine vekighis, li sentis sin tute ripozinta. Estis nur necese ankorau sin strech-etendi, ech tre longe kaj forte. Tion estis sekvonta ghuplena kushado kun refoja travivado de chio agrabla. Kaj subite iu vokis malantau la pordo:

"Malfermu, sinjoro Paggi. Oni volas paroli kun vi."

Tio estis la vocho de la domposedanto, senkolora kaj senpasia kiel chiam.

Kalle ne estis audinta pashojn. Sekve ili venis supren, kiam la ripoj de la mizera kanapo knaris. Au ili venis intence kashpashe, por ke li ne audu. Eble ili ech auskultis malantau la pordo. Li ankorau ne sukcesis respondi, kiam oni frapis.

Kalle volis responde voki ion tre malghentilan. Sed insulto estus eble troa. Kaj li vokis kun retenata kolero:

"Mi audis, jam mi audis."

"Malfermu do fine!" diris nun tute alia vocho.

"Tuj, kiam mi surmetis la pantalonon," respondis Kalle.

La frapado shanghighis je unuopaj batoj.

"Hoho, diablo!" malbenis Kalle kun kreskanta obstinemo..

Fine li iel sin vestis kaj povis malfermi la pordon.

"Chu mi povas nun foriri?" demandis la domposedanto la fremdulon, viron en civila vesto kaj kun altaj botoj. La maljunulo volonte forirus, tio estis videbla, sed li devis resti. Kaj la hundeca obeemo de la maljunulo komprenigis al Kalle sufiche, kun kiu li havas aferon.

"Per kio mi meritis la atenton de la sinjoroj?" li demandis kaj sentis, ke lia busho kurbighas.

Ho, diablo prenu, chu tiu malnova difekto, sekvo de la kontuzo, ankorau sin sentigas?

La fremdulo ne bonvolis respondi. Li eniris rapideme, chirkaurigardis en la chambro kaj preskau kuris en la alian. Tie li ekrigardis la fenestrojn kaj la verandopordon kun la grandaj vitroj. Dank' al la malfrua ellitigho de Kalle ili chiuj estis ankorau kovritaj.

"Lumigu," diris la gasto kun la altaj botoj. Kiel agronomo au veterinaro li estus eble ech simpatia. Kalle bezonis nur tiri la shnuron kaj la papera kurteno obeeme rulighis supren. Farante tion li ech iom koketis. Li rigardis la fremdulon, sed tiu ekparolis kun la domposedanto.

"Chu la samaj fenestroj?" li demandis.

La maljunulo respondis malrapide, pesante chiun vorton:

"Jes, se oni vidis tion de supre - mi opinias de la monto -, tiam ili devas esti la samaj. Sed chi tie estas ankau aliaj domoj."

"Oni parolas pri chi tiu domo."

Kalle ripetis sian demandon. Li faris tion malpli sarkasme, sed malgrau tio la busho denove kurbighis, kvankam eble malpli rimarkeble.

"Vi dormis longe?" demandis la fremdulo anstatau respondi. "Vi nokte maldormis?"

"Jes."

"Kion vi faris?"

"Tio estas mia persona afero," respondis Kalle.

"Vi ne volas paroli pri tio?"

"Kompreneble ne."

"Al vi estas maloportune?"

Kalle levetis la shultrojn.

"Au eble vi timas?" demandis la fremdulo.

"Mi bezonas pro nenio timi."

"Interese! Vi komplotas kun la malamiko kaj - "Mi bezonas timi pro nenio". Lau via signalo ja falis la bomboj sur la armean deponejon. La pasintan nokton. Tion faris vi, fiulo."

En Kalle ekbolis kolero. Li estis ja senkulpa, li faris nenion, absolute nenion. Por sendifekte eliri el "tiu supo", kiel li nomis la germanan okupacion, li estis ghuste kiel cinikulo decidinta resti lojala. Ne koncernas lin koalicioj kaj partioj au rughuloj kaj blankuloj, iliaj emblemoj. Pense li sendis ilin chiujn al diablo. Li estas homo kaj volas vivi sian vivon, sian mallongan vivon. Kaj nun venas tiu chi junulacho: fiulo, komploto kun la malamiko...

Li preskau kriis:

"Tio estas absurdajho. Vi ech mem ne scias, kion vi eligas el la busho. Tio estas eraro... Vi prenas min por iu alia. Tio estas miskompreno, tio devas esti miskompreno."

"Ne ekscitighu. En viaj fenestroj oni vidis hierau nokte lumon. Tion konfirraas vidintoj."

"Tio estas mensogo! Tio estas kalumnio! Tiuj viaj vidintoj estas profesiaj denuncistoj, homoj kun malsana psiko. Ha, ech pli! - ili estas idiotoj. Hierau nokte estis plenluno kaj la fenestroj reflektis lunlumon. Kompreneble, kompreneble. Mi mem vidis tion per propraj okuloj. En plenlunaj noktoj. Sed viaj vidintoj, tiuj viaj idiotoj opiniis, ke tio estas signalado."

"Vi venos kun mi," diris la civilulo kun la altaj botoj, kiun tiu parolo shajne impresis same malmulte, kiel akvo jhetita sur anseron. "En la koncerna loko vi rakontos pri viaj krimoj pli detale."

La rigardo de Kalle haltis sur la neordigita lito, ghi prezentis ne tre agrablan vidon. Chu vere ghi restos neordigita?

"Mi protestas," li diris kaj audis la unuan fojon dum la humiliga vizito, ke lia vocho perfidas zorgon kaj internan necertecon.

"Hoho!"

La domposedanto staris che la fenestro, en la sama loko, kie la antauan vesperon sidis la patro kun la manoj en la sino. Kalle venis sufiche proksimen al la kompreno, ke okazas io fatala, io tia, kio ne estas shanghebla, malgrau tio, ke li estas tute senkulpa. Kaj tiam konvulsio kaptis la tutan duonon de lia vizagho. La dekstra okulo eklarmis, kvankam li ne ploris. Verdire ploro estis de li tre malproksime. Ne estighis ech la kutima aflikto, kiu ordinare akompanis tiajn konvulsiojn. Kaj li forturnis la vizaghon kaj diris per shanghighinta vocho:

"Mi ne krachis sur la katon. Mi nur pensis: "Chu mi krachu?" Sed pro tio almenau vi ne povas min kondamni."

La fremdulo rikanis malestime.

Kalle prenis de la tablo botelon kaj trinkis. Iom da akvo fiuis sur la bruston, sed la konvulsio pasis. Li denove trankvilighis.

"Kial mi vane diskutu kun vi, tio estas ja sensencajho," li vokis preskau gaje. "Kiel mi povis signali el miaj fenestroj, kiam mi ne estis ech hejme. Mem pensu: mi revenis frumatene longan tempon post la bombado."

"Kaj kie vi estis?"

Kalle mallevis la okulojn: jes, kie li estis? Li direktis la rigardon flanken: ech se li dirus, tio ne utilus. Inna... Shi havas sian honoron, kiun shi per chiuj rimedoj gardos. Sed kial shi ekploris, tiel malespere, ghuste tiam, kiam tiuj soldatoj de la veturilaro komencis eligi sian akvon antau shia fenestro? Tio estis abomena demando. Kaj tiam subite li sentis, ke li estas mortkondamnita: li ne havas alibion.

En la chambron venis ankorau du viroj. La altbotulo estis malferminta la baskojn de sia mantelo: liaj gamboj estis vestitaj per largha galifeo. Altaj botoj, galifeo kaj - civilulo!

Kalle sentis kvazau nauzon.


* Geschaftsmann (germane) - negocisto. - Red.
** Cum laude (latine) - kun laudo (la plej alta takso). - Red.
***
Tiel oni nomis en Estonio lumraketojn dum aeratakoj. - Red.

>>