KVARA AKTO

La kabineto de Standartenfuhrer Wilhelm Schulz. Schulz sidas che la skribotablo. Antau li staras Lidia.

SCHULZ — (legas la legitimilon de Lidia) — Lidia Zamenhof, naskita la 29-an de januaro 1904 en Varsovio.

Patro; Lazaro Ludoviko Zamenhof — judo.

Patrino; Klara Silbernik Zamenhof - judino.

Kion vi lernis?

LIDIA — Mi finis la okklasan Realan Lernejon Virinan.

SCHULZ - Poste?

LIDIA — Post la maturecekzamenoj mi estis akceptita kiel studentino de la Jura Fakultato de la Varsovia Universitato.

SCHULZ — De kiam ghis kiam vi studis en la Universitato?

LIDIA - De 1921 ghis 1925.

SCHULZ — Kiom da jaroj vi laboris kiel juristo?

LIDIA — Mi ne praktikis la juran profesion.

SCHULZ - Kian okupon vi havis?

LIDIA — Mi instruis Esperanton kaj mi tradukis en Esperanton.

SCHULZ — Vi bone parolas germane. Chu anstatau instrui Esperanton kaj traduki en Esperanton, ne estus pli bone traduki el la germana lingvo?

LIDIA - Por mi, la Lingvo Internacia estis pli konvena.

SCHULZ — Kaj kion vi celis per via stranga Lingvo Internacia?

LIDIA — Interhoman amon.

SCHULZ - Ne! Tio estas sensignifaj vortoj. Vortoj nur por naivuloj. Per tiu chi lingvo via patro celis unuigi la judojn, doni al ili novan lingvon, novan kredon, por ke ili povu pli facile regi la mondon. Tamen ankau li, kiel multaj aliaj judoj, eraris! Neniu iam konkeris la mondon per belaj vortoj pri homamo, frateco kaj tiel plu. Male, profetoj kaj predikantoj pri la homamo pli forte disigis la mondon. Nur sole la milito kapablas unuigi la mondon, char la tuta vivo estas frukto de milito kaj nur la milito gardas la kulturon.

LIDIA — Kian kulturon, sinjoro oficiro?

SCHULZ — Kompreneble la germanan, la novan germanan kulturon, kiu baldau ekregos la mondon, kaj kies idealo estas la forta homo, kaj ne la "interhoma amo". Tamen krom la "interhoma amo", kiel vi diris, via patro celis ankorau ion — richecon. La judoj tre bone komprenas, ke por regi la mondon ne sufichas nur ideo kaj komuna lingvo, sed necesas ankau mono. Simila lingvo, uzata en la komerco au en la politiko povus alporti multan monon. Chi lingvacho povus farighi ech iaspeca monopolo, kaj se via patro ne sukcesis disvastigi sian lingvachon en la tuta mondo, li vershajne bone gajnis el Esperanto.

LIDIA — Mia patro neniam havis monon.

SCHULZ — Ankau tion mi ne kredas. Antau kelkaj minutoj, de via frato kaj fratino, mi eksciis, ke ambau finis medicinon en Svislando. Studi eksterlande ne estas malmultekosta amuzajho, fraulino Zamenhof, kaj ne chiu kuracisto povas permesi al si la lukson sendi siajn gefilojn studi eksterlande.

Tamen mi donas al vi unu eblecon. Ankau familianoj de Zamenhof povus forveturi eksterlanden kaj forlasi Varsovion se ili enpagos la necesan sumon kiel jam faris multaj viaj samlandanoj, ankau judoj. Oni akceptos vin eksterlande, char vershajne vi havas multajn konatojn en multaj landoj, kaj oni ech dankos al mi. Vi povus pripensi tiun chi eblecon, fraulino Zamenhof.

(Lidia silentas)

SCHULZ — (post eta pauzo) — Se vi ne akceptus tiun chi proponon, viaj vojaghoj finighos por chiam! Kaj por vi, la adeptoj de tiu chi lingvacho, mi organizos la lastan imponan kongreson en brila kongresejo. Tie, vi — la judoj — estos solaj kaj neniu ghenos vin. Tamen, ne verdajn, sed flavajn stelojn vi surhavos.

(Schulz premas la butonon kaj alvokas la soldaton)

SCHULZ — (al la soldato) — Adam Zamenhof kaj Henrik Minc restu en la prizono. La virinojn: Sofia Zamenhof, Lidia Zamenhof, Wanda Zamenhof kaj la infanon Ludvig Zamenhof — liberigu.

(La soldato kaj Lidia foriras)

SCHULZ - (post eta pauzo) - Judoj! Popolo kiel lolo. Per sia religio kaj kredo ili travivis jarcentojn, ili inundis la mondon, ech levis vochon pri unu mondo, pri unu popolo, pri unu lingvo. Sed jam la mondo devas esti purigita de ili, kaj chi tie min elektis la sorto por elradikigi tiun chi sovaghan kaj venenan lolon.

Mallumo


<< >>