Chapitro 14

Laudatu la koko!

La nervoj, se oni povas tiel diri, mankis al Rimskij, kaj sen atendi, ke la protokolo estu finfarita, li fughis en sian kabineton. Sidante che la tablo li per inflamaj okuloj rigardis sur la antau li kushantajn chervoncojn kaj sentis sian menson tute konfuzighi. De ekstere venis kontinua bruo. La publiko fluis el la teatro sur la straton. Subite la eksterodinare akrighinta audo de la financa direktoro tute klare perceptis milician trilon. Per si mem ghi neniam auguras agrablajhon; sed kiam ghi ripetighis, kiam ghin subtenis alia fajfo, pli ordonema kaj pli longa, kiam al ili miksighis nemiskomprenebla ridegacho kaj ech ululado, tiam Rimskij jam ne dubis, ke sur la strato okazis io skandala kaj abomena. Ke tio, malgrau lia tuta deziro ghin malatenti, senpere rilatas la fi-seancon prezentitan de la nigra magiisto kaj liaj kunuloj. La sagaca financa direktoro estis tute prava.

Apenau li jhetis rigardon tra la fenestro sur la straton Sadovaja, tuj lia vizagho tordighis kaj li murmuris, au pli ghuste, li siblis:

- Ja mi antausentis tion!

En la hela lumo de la grandpovumaj stratlampoj li vidis sur la trotuaro, rekte sub la fenestro, sinjorinon vestitan per nuraj chemizo kaj violkolora kalsoneto. Pli ghuste, shi krome havis chapelon sur la kapo kaj ombrelon en la mano.

Chirkau tiu tute konfuzita persono, kiu provis jen kauri, jen forkuri, tumultis hom'amaso, pro kies ridegacho malvarmo pasis tra la dorso de la financa direktoro. Apud shi, demetante sian someran surtuton, baraktis civitano, kiu pro ekscito ne povis malimpliki sian manon el la maniko.

Krioj kaj mughoridego audighis ankau de alia loko, de la maldekstra enirejo, kaj turninte tien sian kapon Rimskij vidis duan sinjorinon, en rozaj subvestoj. Shi eksaltis de la veturejo sur la trotuaron, provis rifughi en la enirejo, sed la elfluanta publiko baris al shi la vojon, kaj la kompatinda viktimo de siaj frivolo kaj elegantamo, trompite de la frauda firmao de la fiulo Fagoto, nun havis nur unu deziron: ke la tero shin englutu. Miliciano impetis al la malfelichulino borante la aeron per sia fajfado, kaj lin sekvis junaj gajuloj en kaskedo. Ghuste ili eligadis la ridegon kaj ululadon.

Maldika fiakristo kun grandaj lipharoj impete veturis al la unua malvestitino kaj efekte tirinte la bridon haltigis apude sian ostozan chevalachon. Lia vizagho ghoje rikanis.

Rimskij batis sian kapon per la pugno, krachis kaj forsaltis de la fenestro.

Kelkan tempon li sidis che la tablo auskultante la bruon de la strato. La fajfado venanta de pluraj punktoj atingis la plej grandan intenson, poste malkreskis. Surprize por Rimskij, la skandalo chesis iel mirinde rapide.

Estis veninta la tempo por agi, li devis eltrinki la maldolchan kalikon de la respondumo. Dum la tria parto de la spektaklo la aparatoj ighis riparitaj, nun endis telefoni, raporti pri la okazinta, peti helpon, elturnighi, la tutan kulpon atribui al Stechjo, sin distancigi de la afero kaj tiel plu. Ah, diable! Du fojojn la mishumora financa direktoro metis la manon sur la audilon, kaj du fojojn li ghin retiris. Subite en la tomba silento de la kabineto la aparato mem eksplodis per sonorado rekte en la vizaghon de Rimskij, li ekskuighis kaj sentis venton ekflugi sub la hauto. «Tamen grave misagordighis miaj nervoj» li pensis kaj levis la audilon. Sed tuj li de ghi forshancelighis kaj lia vizagho ighis papere blanka. Ina vocho, mallauta sed penetrema kaj malchasta, flustris en la audilo:

- Nenien, Rimskij, telefonu, tio ache finighos.

La audilo tuj vakighis. Malvarmo trakuris la dorson de la financa direktoro, li remetis la audilon kaj ial turnis sin malantauen al la fenestro. Tra la maldensa, apenau verdighinta brancharo de la acero li vidis la lunon rapidi tra la diafana nubeto. Ial fascinite de la branchoj, Rimskij senmove sidis rigardante ilin, kaj ju pli longe li ilin rigardis, des pli forte lin invadis la timo.

Strechinte sian volon la financa direktoro finfine sin igis returni de la lunplena fenestro kaj ekstaris. Ia ajn telefonado nun estis neimagebla, nun la financa direktoro pensis nur pri unu afero: foriri el la teatro kiel eble plej rapide.

Li auskultis: la granda domo silentis. Rimskij komprenis, ke li estas sola en la tuta etagho, kaj che tiu konstato lin plenigis nevenkebla infana timo. Lin tremigis la nura penso, ke tuj li devos iri sola tra la senhomaj koridoroj kaj la dezerta shtuparo. Per febra movo li prenis de la tablo la hipnotigistajn chervoncojn, shovis ilin en sian tekon kaj tusis por almenau iomete sin kuraghigi. La ektuso estis rauketa kaj malforta.

Chi tiam al li shajnis, ke de sub la pordo en la kabineton penetris putre humida bloveto. Tremo pasis sur la dorso de la financa direktoro. Je la sama momento subitaj horloghbatoj anoncis noktomezon, kaj ankau la batoj lin tremigis. Sed lia koro tute sinkis, kiam li audis mallautan bruon de shlosilo turnata en la pordoseruro. Krampinte al la teko siajn shvitetajn, malvarmajn manojn, la financa direktoro sentis ke, se la susuro en la serurtruo tuj ne chesos, li ne eltenos kaj ekshrikos.

Finfine la pordo cedis al ies penado, malfermighis, kaj en la chambron scnbrue pashis Varenuhha. Rimskij sinkis sur la seghon, char liaj genuoj fleksighis. Enspirinte aeron en la bruston li preskau kajholmiene ridetis kaj milde diris:

- Ho Dio, kiel vi min timigis!

Jes, chiun ajn povus timigi tia subita apero, kaj tamen ghi samtempe estis tre ghojiga. Montrighis almenau unu fadenfino en tiu implika afero.

- Nu, parolu do, ek, rapide! - stertoris Rimskij sin krochante je tiu fadenfino, - kion chio chi signifas?!

- Pardonu, mi petas, - obtuze diris Varenuhha refermante la pordon. - Mi pensis, ke vi jam foriris.

Kaj sen demeti la kaskedon Varenuhha venis al la segho che la kontraua rando de la skribotablo kaj sidighis.

Menciendas, ke en la respondo de Varenuhha desegnighis strangeta trajto, kiu tuj ekpikis la financan direktoron; ja pri la sentivo li povus konkuri chiun sismografon de la plej bonaj stacioj en la mondo. Kiel do? Kial Varenuha iris en la kabineton de la financa direktoro, se li opiniis chi tiun foresti? Ja li havas sian oficejon. Tio estis unue. Kaj due: per kiu ajn enirejo Varenuha estus veninta en la teatron, chie li nepre devus renkonti iun el la noktaj dejhorantoj, kaj al ili chiuj estis anoncite, ke Rimskij por kelka tempo restos en sia kabineto.

Tamen la financa direktoro ne pripensis longe tiun strangajhon. Aliaj zorgoj okupis lian atenton.

- Kial vi ne telefonis? Kion signifas tiu arlekenado pri Jalto?

- Nu, ghuste kiel mi diris, - respondis la administristo, shmacinte kvazau lin suferigis malsana dento, - oni lin trovis en gastejo en Pushkino.

- Kiel, en Pushkino? Chu apud Moskvo? Kaj kio pri la telegramoj el Jalto?

- Kia, pro la diablo, Jalto! Li drinkigis telegrafiston el Pushkino, kaj ambau aranghis stultajn blagojn, interalie dissendis telegramojn markitajn per Jalto.

- Ah ha, ah ha ... Do bone, bone ... - ne tiom diris, kiom kantetis Rimskij. En liaj okuloj ekhelis flaveta lumo. Li imagis la triumfan bildon pri malglora eksoficigo de Stechjo Latronov. Liberigho! Li, la financa direktoro, finfine liberigita je tiu enkorpighinta plago, nomata Latronov! Kaj ne maleblas, ke Stefano Bogdanovich meritos ion pli achan ol eksoficigon ...

- La detalojn! - postulis Rimskij ekfrapinte la tablon per la paperpremilo.

Kaj Varenuha rakontis la detalojn. Tie, kien Rimskij lin sendis, oni tuj lin akceptis kaj plej atente auskultis. Evidente, neniu ech por unu momcnto kredis, ke Stechjo povas esti en Jalto. Chiuj de la komenco subtenis la konjekton de Varenuhha, ke Latronov, certe, estas en «Jalto» de Pushkino.

- Kie do li estas nun? - ekscitite interrompis la administriston la financa direktoro.

- Kie vi volas ke li estu? - kun torda rideto respondis Varenuhha, - nature, li estas en la malebriigejo.

- Oh ho! Nu, dankon!

Varenuha daurigis sian rakonton. Ju pli li avancis, des pli bunte malvolvighis antau la financa direktoro la longega cheno de Latronovaj kanajlajhoj kaj fi-faroj, kaj chiu sekva chenero estis pli abomeninda ol la antaua. Ekzemple, tiu ebria dancado interbrakumite kun la telegrafisto, sur la herbobedo antau la telografejo de Pushkino, lau la sonoj de senokupa tirharmoniko! La kurado post civitaninoj shrikantaj pro teruro! La provo pugne batali kontrau la bufedisto en tiu «Jalto» mem! La disjhetado de haketita shenoprazo sur la plankon de tiu sama «Jalto». La frakasigo de ses boteloj de la seka vino blanka «Aj-Danila». Rompo de taksimetro che shoforo rifuzinta apudigi sian automobilon al Stechjo. La minaco aresti civitanojn, kiuj provis chesigi la dibochon. Resume, nigra hororo.

Stechjo estis bone konata en la teatra medio de Moskvo, kaj chiuj sciis, ke tiu homo ne estas anghelo. Tamen tio, kion rakontis la administristo, ech por Stechjo estis tro forta. Jes, tro forte. Ech multe tro forte.

De trans la tablo la pikemaj okuloj de Rimskij boris la vizaghon de la administristo, kaj ju plu tiu parolis, des pli malserenighis la okuloj. Ju pli realismaj kaj kolorrichaj ighis la abomenaj detaloj, per kiuj spicis sian rakonton Varenuhha ... des malpli kredis al li la financa direktoro. Kaj kiam Varenuhha rakontis, ke tute senbridighinte Stechjo provis rezisti tiujn, kiuj alveturis por revenigi lin en Moskvon, tiam la financa direktoro jam certe sciis, ke chio rakontata de la noktomeze reveninta administristo estas pura mensogo. Mensogo, de la unua ghis la lasta vorto.

Varenuhha ne veturis en Pushkinon, kaj Stechjo mem en Pushkino ne estis. Ne estis la ebria telegrafisto, nek la frakasita vitro en la gastejo, Stechjo ne estis shnurligata ... Estis neniu el tiuj aferoj.

Apenau la financa direktoro certighis, ke Varenuhha al li mensogas, tuj la terurtremo ekrampis sur lia korpo levighante de la piedoj, kaj denove, ankorau du fojojn, shajnis al li ke putra humido malariporta disvershighis sur la planko. Sen formovi ech por unu momento sian rigardon de la administristo - kiu, iel strange baraktante sur la segho, klopodis resti en la blueta ombro de la tablolampo kaj iel bizare sin shirmis per gazeto, shajnigante, ke lin ghenas la lumo de la lampo - Rimskij pensis nur pri unu afero: kion chio chi signifas? Kial la tro malfrue reveninta administristo tiel impertinente mensogas al li en la senhoma kaj silenta teatro? La konscio pri danghero, danghero nekonata sed timinda, komencis turmenti la animon de Rimskij. Shajnigante ne atenti la elturnighojn de Varenuhha nek la artifikojn pri la gazeto, la financa direktoro ekzamenis lian vizaghon, apenau auskultante lin babili. Unu cirkonstanco shajnis ech pli enigma ol la nesciate kial elpensita kalumnia rakonto pri la aventuroj en Pushkino: tiu cirkonstanco estis shangho en la aspekto kaj la manieroj de la administristo.

Malgrau la anasbeka viziero de la kaskedo, kiun Varenuhha tiris sur la okulojn por ombri sian vizaghon, malgrau la manipulado per la gazet-folio - la financa direktoro tamen rimarkis grandegan bluajhon etendighantan dekstren de lia nazo. Krome, la kutime vivoplena administristo nun estis malsane, krete pala, kaj lia kolo en tiu sufokvarma nokto ial estis chirkauvolvita per malnova striita koltukacho. Konsidere ankorau la abomenan manieron sucheti kaj shmaceti, kiun la administristo shajnis ricevi dum sia foresto, la drastan shanghon de lia vocho, kiu ighis obtuza kaj kruda, la friponeme malbravan esprimon aperintan en liaj okuloj - oni rajtis diri, ke Ivano Saveljich Varenuha ighis nerekonebla.

Kaj ankorau io brule maltrankviligis la financan direktoron, sed kio nome, - tion li ne povis kompreni, kiom ajn forte li strechis sian febran cerbon, kiel ajn atente li ekzamenis la admimstriston. Tamen ekster chia dubo, estis io malnatura, hhimera en tiu kombinajho el la administristo kaj la bone konata segho.

- Nu, finfine oni lin superfortis, jhetis en la automobilon, - plu zumadis .Varenulia, rigardetante de malantau la gazetfolio kaj kashante la bluajhon per la mano.

Rimskij subite etendis sian brakon, kvazau senkonscie pianumante sur la tablo, per la polmo premis la butonon de la elektra sonorilo kaj lia koro glaciighis.

En la malplena teatro nepre estus audebla la akrasona signalo. Tamen audighis nenia sonoro, la butono senefike sinkis en la tabloplaton. La butono estis malviva, la sonorilo estis difektita.

La ruzajho de la f inanca direktoro ne eskapis la atenton de Varenuha. Lia vizagho ektikis, en la okuloj trafulmis klare malica ekbrilo, kaj li demandis:

- Kial vi sonorigas?

- Automate, - obtuze respondis Rimskij, retiris la manon kaj siavice demandis per malf irma vocho: - Kion vi havas sur la vizagho?

- La automobilo joris kaj mi pushighis kontrau la anso de la pordo, - respondis Varenufia deturnante la okulojn.

«Mensogo!» interne ekkriis la financa direktoro. Kaj subite liaj okuloj ighis rondaj kaj absolute frenezaj, lia rigardo shajnis katenita al la dors-apogilo.

Malantau la segho de Varenuhha, sur la planko, kruce kushis du ombroj, la unu pli densa kaj nigra, la alia magra kaj griza. Sur la planko klare desegnighis la ombra apogilo de la segho kaj ghiaj pintaj piedoj, sed super la planka apogilo malestis la ombra kapo de Varenuhha, same kiel inter la seghopiedoj mankis la ombro de liaj kruroj.

«Li ne havas ombron!» mense kriegis Rimskij. Lin skuis tremo.

Varenuhha shtele sin deturnis, lauis la frenezan rigardon de Rimskij trans la apogilon kaj komprenis, ke li estas malkovrita.

Li sin levis de la segho (ankau la financa direktoro ekstaris) kaj faris pashon for de la tablo, konvulsie premante la tekon per la manoj.

- Nu jes, certe vi tion divenis, malbeninda ruzulo! Sagaca kiel chiam, - malicege rikanis Varenuhha rekte en la vizaghon de la financa direktoro.

Subite li sallis de la segho al la pordo kaj rapide movis malsupren la serurblokilon. Rimskij terurite rigardis chirkauen, retropashante al la ghardena fenestro, kaj en tiu lunlume inundata fenestro li vidis la vizaghon de nuda fraulino premighi al la vitro kaj shian nudan brakon, shovitan tra la vazistaso, serchi la malsupran riglilon. La supra jam estis malfermita.

Al Rimskij shajnis, ke la lumo en la tablolampo estingighas kaj la skribotablo tangas. Sur lin rulighis glacia ondo, sed feliche por si li sin superregis kaj ne falis. La resto de liaj fortoj sufichis por murmuri - sed jam ne por krii:

- Helpon ...

Varenuhha saltetadis antau la de li gardata pordo, chiun fojon ekshvebante kaj kelkan tempon balancighante en la aero. Li siblis kaj shmacis, svingante siajn hokfingrajn manojn direkte al Rimskij, kaj palpebrumadis al la transfenestra fraulino.

Shi ekhastis, shovis sian rufan kapon tra la vazistaso, etendis la brakon kiom shi povis, per la ungoj gratis la malsupran riglilon skuante la fenestroframon. La brako plilongighis, kvazau kauchuka, kaj kadavre verdighis. Fine la verdaj fingroj de la mortintino kaptis la riglilbutonon, ghin levis kaj la fenestroklapoj cedis. Rimskij eligis malfortan krion kaj gluighis al la muro tenante antau si sian tekon kiel shildon. Li komprenis ke venas lia pereo.

La fenestro larghe malfermighis, sed anstatau la nokta fresho kaj la aromo de la tilioj en la chambron fluis kela odoro. La mortintino pashis sur la fenestrobreton. Rimskij klare vidis la putromakulojn sur shia brusto.

Subite, ghoja hela kokokrio levighis el la ghardeno, el tiu malalta konstruajho, kiu situis malantau la pafejo kaj kie estis tenataj la bestoj aperantaj en iuj programoj. Vochforta koko dresita klarionis anoncante ke al Moskvo rulighas de la oriento la matenkrepusko.

Sovagha furiozo tordis la vizaghon de la fraulino, shi raukvoche sakris; che la pordo Varenuhha ekshrikis kaj el la aero peze falis sur la plankon.

La kokeriko ripetighis, la fraulino klakis per la dentoj kaj shiaj rufaj haroj krute levighis supren. Che la tria kokokrio shi sin forturnis kaj elflugis eksteren. Post shin, saltinte supren kaj horizontale etendighinte en la aero, pensigante pri fluganta Kupido, forshvebis super la skribotablo kaj malaperis en la fenestro la administristo.

La neghe blanka, ne havanta ech unu nigran haron maljunulo, kiu antau nelonge estis Rimskij, rapidis al la pordo, movis supren la serurblokilon, malfermis la pordon kaj kuregis tra la senluma koridoro. Apud la shtuparejo li, ghemante pro teruro, palpe trovis la shaltilon, kaj la shtuparejo prilumighis. Sur la shtupoj la skuighanta, tremanta maljunulo falis, char al li shajnis, ke de supre sur liajn shultrojn mole sinkis Varenuhha.

Rimskij kuris malsupren. En la vestiblo dejhoranto dormis sur segho apud la kaso. Rimskij kashiris preter li piedpinte kaj elglitis tra la chefa pordo. Sur la strato li sentis sin iom pli bone. Li tiom rekonsciighis, ke preminte la kapon inter la manoj li sukcesis kompreni, ke lia chapelo restis en la kabineto.

Evidente, li ne revenis por ghin preni. Anhelante li kuris trans la largha strato al la kontraua strat'angulo, kie antau la kinejo malhele briletis mgheta lumo. Post unu minuto li estis apud la taksio. Feliche, neniu lin devancis.

- Al la Leningrada ekspreso, bona trinkmono, - brue spirante kaj tenante la manon sur la koro diris la maljunulo.

- La garaghon mi revenas, - malamege respondis la shoforo kaj sin forturnis.

Tiam Rimskij malbukis la tekon, eligis kvindek rublojn kaj etendis ilin tra la malfermita antaua fenestro al la shoforo.

Post unu minuto la tute vibranta veturilo kirlovente rapidegis lau la stratringo Sadovaja. Skuate sur la benko, la pasaghero vidis en la spegul-peco, krochita antau la shoforo, jen ties okulojn ghojajn, jen la siajn frenezajn.

Antau la stacidomo Rimskij saltis el la automobilo kaj kriis al la unua vidita homo kun blanka antautuko kaj identiga shildeto:

- Unuan klason, unu, tridek por vi! -li prenis el la teko manplenon da chervoncoj. - Se ne estas unua, duan, alie prenu ajnan!

La shildethava viro rigardis la lumantan horloghon kaj shirprenis la chervoncojn el la manoj de Rimskij.

Post kvin minutoj la ekspresa trajno forlasis la vitran kupolon de la stacidomo kaj dronis en la mallumo. Kun ghi malaperis ankau Rimskij.

Глава 14. Слава петуху!

     Не  выдержали нервы,  как говорится,  и  Римский  не дождался окончания
составления  протокола  и  бежал  в  свой  кабинет. Он  сидел  за  столом  и
воспаленными глазами глядел на  лежащие  перед  ним  магические червонцы. Ум
финдиректора заходил  за разум. Снаружи  несся ровный гул. Публика  потоками
выливалась  из  здания Варьете на улицу. До чрезвычайно обострившегося слуха
финдиректора  вдруг донеслась отчетливая милицейская трель. Сама по себе она
уж  никогда  не сулит ничего  приятного. А когда  она повторилась и к ней на
помощь  вступила   другая,   более   властная  и  продолжительная,  а  затем
присоединился  и  явственно  слышный  гогот,  и  даже  какое-то  улюлюкание,
финдиректор  сразу понял, что на улице совершилось  еще что-то скандальное и
пакостное. И что  это, как бы  ни хотелось отмахнуться от него, находится  в
теснейшей  связи с  отвратительным сеансом, произведенным черным магом и его
помощниками. Чуткий финдиректор нисколько не ошибся.
     Лишь  только  он  глянул   в  окно,  выходящее  на  Садовую,  лицо  его
перекосилось, и он не прошептал, а прошипел:
     -- Я так и знал!
     В ярком  свете сильнейших уличных фонарей он  увидел на тротуаре  внизу
под собой  даму в одной сорочке и  панталонах фиолетового цвета. На голове у
дамы, правда, была шляпка, а в руках зонтик.
     Вокруг   этой  дамы,  находящейся  в  состоянии  полного  смятения,  то
приседающей, то порывающейся бежать куда-то, волновалась толпа,  издавая тот
самый хохот, от  которого у финдиректора проходил по спине мороз. Возле дамы
метался какой-то  гражданин, сдирающий с  себя летнее пальто и  от  волнения
никак не справляющийся с рукавом, в котором застряла рука.
     Крики и ревущий хохот донеслись и из другого  места -- именно от левого
подъезда, и, повернув туда голову, Григорий  Данилович увидал вторую даму, в
розовом  белье.  Та  прыгнула  с мостовой  на  тротуар, стремясь скрыться  в
подъезде, но  вытекавшая публика преграждала ей путь, и бедная жертва своего
легкомыслия и страсти к нарядам, обманутая фирмой проклятого Фагота, мечтала
только  об  одном  --  провалиться  сквозь  землю. Милиционер устремлялся  к
несчастной,  буравя воздух  свистом,  а  за  милиционером поспешали какие-то
развеселые  молодые люди  в  кепках. Они-то и  испускали этот самый хохот  и
улюлюканье.
     Усатый худой  лихач  подлетел  к  первой  раздетой и  с размаху  осадил
костлявую разбитую лошадь. Лицо усача радостно ухмылялось.
     Римский стукнул себя кулаком по голове, плюнул и отскочил от окна.
     Он  посидел некоторое  время у стола, прислушиваясь  к  улице. Свист  в
разных точках достиг высшей силы, а потом стал спадать. Скандал, к удивлению
Римского, ликвидировался как-то неожиданно быстро.
     Настала    пора   действовать,   приходилось    пить    горькую    чашу
ответственности. Аппараты были  исправлены во время третьего отделения, надо
было звонить, сообщить о происшедшем, просить помощи, отвираться, валить все
на Лиходеева, выгораживать самого себя и так далее. Тьфу ты дьявол! Два раза
расстроенный директор  клал  руку  на трубку  и  дважды ее снимал. И вдруг в
мертвой  тишине  кабинета  сам  аппарат  разразился   звоном  прямо  в  лицо
финдиректора,  и  тот  вздрогнул  и  похолодел.  "Однако   у   меня  здорово
расстроились нервы", -- подумал он и  поднял трубку. Тотчас же отшатнулся от
нее и  стал белее  бумаги.  Тихий,  в то же  время вкрадчивый  и  развратный
женский голос шепнул в трубку:
     -- Не звони, Римский, никуда, худо будет.
     Трубка тут  же  опустела. Чувствуя мурашки в спине, финдиректор положил
трубку и оглянулся почему-то на  окно за своей спиной.  Сквозь редкие  и еще
слабо покрытые зеленью ветви клена  он  увидел  луну,  бегущую в  прозрачном
облачке.  Почему-то  приковавшись  к  ветвям,  Римский смотрел на них, и чем
больше смотрел, тем сильнее и сильнее его охватывал страх.
     Сделав над собою усилие, финдиректор отвернулся наконец от лунного окна
и поднялся. Никакого разговора о том, чтобы звонить, больше и быть не могло,
и теперь финдиректор думал  только об одном  -- как бы ему  поскорее уйти из
театра.
     Он прислушался: здание театра молчало. Римский понял, что он давно один
во всем втором этаже,  и детский неодолимый страх овладел им при этой мысли.
Он без содрогания не мог подумать о том, что ему придется сейчас идти одному
по  пустым  коридорам  и спускаться  по лестнице. Он лихорадочно  схватил со
стола  гипнотизерские червонцы, спрятал их в портфель и кашлянул, чтобы хоть
чуточку подбодрить себя. Кашель вышел хрипловатым, слабым.
     И  здесь ему  показалось,  что  из-под двери  кабинета  потянуло  вдруг
гниловатой сыростью. Дрожь  прошла по спине финдиректора.  А тут еще ударили
неожиданно  часы   и  стали  бить   полночь.  И  даже  бой  вызвал  дрожь  в
финдиректоре. Но  окончательно  его сердце упало, когда он  услышал,  что  в
замке двери тихонько поворачивается английский ключ.  Вцепившись  в портфель
влажными, холодными  руками, финдиректор  чувствовал, что,  если еще немного
продлится этот шорох в скважине, он не выдержит и пронзительно закричит.
     Наконец  дверь  уступила  чьим-то  усилиям,  раскрылась,  и  в  кабинет
бесшумно вошел  Варенуха. Римский как стоял,  так и сел в кресло, потому что
ноги  его   подогнулись.  Набрав  воздуху  в  грудь,  он  улыбнулся  как  бы
заискивающей улыбкой и тихо молвил:
     -- Боже, как ты меня испугал!
     Да, это внезапное появление могло испугать кого  угодно, и тем не менее
в  то же время оно являлось  большою радостью.  Высунулся хоть один кончик в
этом запутанном деле.
     -- Ну, говори скорей!  Ну!  Ну! -- прохрипел Римский, цепляясь  за этот
кончик, -- что все это значит?
     -- Прости,  пожалуйста,  -- глухим голосом отозвался вошедший, закрывая
дверь, -- я думал, что ты уже ушел.
     И Варенуха,  не снимая кепки, прошел к креслу  и сел по  другую сторону
стола.
     Надо  сказать, что в ответе Варенухи обозначилась легонькая странность,
которая  сразу  кольнула  финдиректора, в  чувствительности  своей  могущего
поспорить с сейсмографом любой из лучших станций мира. Как же так?  Зачем же
Варенуха шел в кабинет финдиректора, ежели полагал, что его там нету? Ведь у
него есть свой кабинет. Это -- раз. А второе: из какого бы входа Варенуха ни
вошел в здание, он неизбежно должен был встретить одного из ночных дежурных,
а  тем всем  было  объявлено,  что Григорий  Данилович  на  некоторое  время
задержится в своем кабинете.
     Но долго по поводу этой  странности финдиректор не  стал размышлять. Не
до того было.
     -- Почему ты не позвонил? Что означает вся эта петрушка с Ялтой?
     -- Ну, то,  что  я и говорил, -- причмокнув, как  будто  его  беспокоил
больной зуб, ответил администратор, -- нашли его в трактире в Пушкине.

     -- Как в Пушкине?! Это под Москвой? А телеграмма из Ялты?
     -- Какая там,  к черту, Ялта! Напоил пушкинского телеграфиста, и начали
оба безобразничать, в том числе посылать телеграммы с пометкой "Ялта".
     --  Ага... Ага... Ну ладно, ладно... -- не проговорил, а  как бы пропел
Римский.  Глаза  его  засветились  желтеньким  светом.  В  голове  сложилась
праздничная  картина  снятия  Степы  с  работы.  Освобождение!  Долгожданное
освобождение финдиректора от этого бедствия в лице Лиходеева! А может Степан
Богданович добьется чего-нибудь и похуже снятия... -- Подробности! -- сказал
Римский, стукнув пресс-папье по столу.
     И Варенуха начал рассказывать подробности. Лишь только он  явился туда,
куда  был  отправлен  финдиректором,  его  немедленно  приняли  и  выслушали
внимательнейшим  образом.  Никто, конечно, и мысли не  допустил  о  том, что
Степа  может  быть  в  Ялте.  Все  сейчас  же  согласились  с предположением
Варенухи, что Лиходеев, конечно, в пушкинской "Ялте".
     --  Где   же  он  сейчас?  --   перебил  администратора   взволнованный
финдиректор.
     -- Ну, где ж  ему быть, -- ответил, криво ухмыльнувшись, администратор,
-- натурально, в вытрезвителе.
     -- Ну, ну! Ай, спасибо!
     А Варенуха  продолжал  свое повествование. И чем больше он повествовал,
тем ярче  перед финдиректором  разворачивалась  длиннейшая цепь Лиходеевских
хамств и  безобразий,  и всякое  последующее  звено  в  этой цепи было  хуже
предыдущего. Чего стоила хотя бы пьяная пляска в обнимку с телеграфистом  на
лужайке  перед пушкинским  телеграфом под  звуки  какой-то праздношатающейся
гармоники! Гонка  за  какими-то  гражданками, визжащими  от  ужаса!  Попытка
подраться  с буфетчиком в самой "Ялте"! Разбрасывание зеленого лука  по полу
той  же "Ялты". Разбитие восьми бутылок белого  сухого  "Ай-Даниля". Поломка
счетчика  у  шофера  такси,  не  пожелавшего  подать  Степе  машину.  Угроза
арестовать граждан, пытавшихся прекратить Степины паскудства. Словом, темный
ужас.
     Степа был широко известен в театральных кругах Москвы, и все знали, что
человек этот --  не подарочек. Но все-таки то, что рассказывал администратор
про  него,  даже  и для  Степы  было  чересчур.  Да,  чересчур.  Даже  очень
чересчур...
     Колючие глаза Римского  через стол  врезались в лицо администратора,  и
чем дальше тот говорил, тем мрачнее становились  эти глаза. Чем  жизненнее и
красочнее становились те гнусные подробности, которыми уснащал  свою повесть
администратор... тем менее верил рассказчику финдиректор.  Когда же Варенуха
сообщил, что Степа распоясался  до  того, что пытался  оказать сопротивление
тем, кто приехал за ним, чтобы вернуть его в Москву, финдиректор  уже твердо
знал, что все, что рассказывает ему вернувшийся в полночь администратор, все
-- ложь! Ложь от первого до последнего слова.
     Варенуха не ездил в Пушкино, и самого  Степы в Пушкине тоже не было. Не
было пьяного  телеграфиста, не  было разбитого  стекла  в трактире, Степу не
вязали веревками... -- ничего этого не было.
     Лишь только финдиректор утвердился в мысли, что администратор ему лжет,
страх пополз по  его  телу,  начиная с  ног, и дважды опять-таки  почудилось
финдиректору,  что  потянуло  по  полу  гнилой  малярийной  сыростью. Ни  на
мгновение  не  сводя глаз  с  администратора,  как-то странно корчившегося в
кресле, все  время стремящегося не выходить из-под  голубой тени  настольной
лампы,  как-то  удивительно прикрывавшегося якобы  от  мешающего  ему  света
лампочки газетой, -- финдиректор думал  только об  одном, что  же значит все
это?  Зачем так  нагло лжет ему в пустынном и молчащем здании слишком поздно
вернувшийся к нему  администратор? И  сознание  опасности,  неизвестной,  но
грозной  опасности,  начало  томить  душу  финдиректора. Делая  вид, что  не
замечает  уверток  администратора  и  фокусов  его  с  газетой,  финдиректор
рассматривал его лицо,  почти  уже не слушая того, что плел  Варенуха.  Было
кое-что, что  представлялось еще  более  необъяснимым,  чем неизвестно зачем
выдуманный клеветнический рассказ о похождениях в Пушкине, и это что-то было
изменением во внешности и в манерах администратора.
     Как тот ни натягивал утиный козырек кепки на глаза,  чтобы бросить тень
на лицо,  как ни вертел газетным листом, -- финдиректору удалось рассмотреть
громадный  синяк  с  правой  стороны   лица   у  самого  носа.  Кроме  того,
полнокровный обычно  администратор  был  теперь  бледен  меловой  нездоровою
бледностью, а на шее у него в душную ночь зачем-то было наверчено старенькое
полосатое кашне. Если  же к этому прибавить  появившуюся у администратора за
время  его  отсутствия  отвратительную манеру  присасывать  и  причмокивать,
резкое изменение голоса, ставшего глухим и грубым, вороватость и трусливость
в  глазах, -- можно было смело  сказать, что Иван Савельевич  Варенуха  стал
неузнаваем.
     Что-то  еще жгуче  беспокоило  финдиректора,  но  что именно, он не мог
понять,  как  ни  напрягал  воспаленный  мозг,  сколько  ни  всматривался  в
Варенуху. Одно он мог утверждать, что было что-то невиданное, неестественное
в этом соединении администратора с хорошо знакомым креслом.
     --  Ну,  одолели  наконец,  погрузили  в  машину,  --  гудел  Варенуха,
выглядывая из-за листа и ладонью прикрывая синяк.
     Римский вдруг протянул руку и как бы машинально ладонью, в то  же время
поигрывая пальцами по столу, нажал пуговку электрического звонка и обмер.
     В пустом здании  непременно был бы слышен резкий сигнал. Но сигнала  не
последовало, и пуговка безжизненно  погрузилась  в доску стола. Пуговка была
мертва, звонок испорчен.
     Хитрость финдиректора  не  ускользнула от  Варенухи,  который  спросил,
передернувшись, причем в глазах его мелькнул явно злобный огонь:
     -- Ты чего звонишь?
     -- Машинально, --  глухо ответил финдиректор, отдернул руку  и,  в свою
очередь, нетвердым голосом спросил: -- Что это у тебя на лице?
     -- Машину занесло, ударился об ручку двери, -- ответил Варенуха, отводя
глаза.
     "Лжет!"  --  воскликнул мысленно  финдиректор.  И тут  вдруг  его глаза
округлились и стали совершенно безумными, и он уставился в спинку кресла.
     Сзади  кресла, на полу, лежали  две перекрещенные тени,  одна  погуще и
почернее, другая слабая и серая. Отчетливо была видна на полу теневая спинка
кресла  и его  заостренные  ножки, но  над  спинкою на полу не было  теневой
головы Варенухи, равно как под ножками не было ног администратора.
     "Он  не отбрасывает тени!" -- отчаянно мысленно  вскричал  Римский. Его
ударила дрожь.
     Варенуха воровато оглянулся, следуя безумному взору Римского, за спинку
кресла и понял, что он открыт.
     Он  поднялся с кресла (то же сделал и  финдиректор) и отступил от стола
на шаг, сжимая в руках портфель.
     --  Догадался, проклятый!  Всегда был смышлен, --  злобно ухмыльнувшись
совершенно в лицо финдиректору, проговорил Варенуха, неожиданно отпрыгнул от
кресла  к  двери и быстро двинул вниз пуговку английского замка. Финдиректор
отчаянно  оглянулся,  отступая  к окну,  ведущему  в  сад,  и  в этом  окне,
заливаемом  луною, увидел прильнувшее к стеклу лицо голой девицы  и ее голую
руку,  просунувшуюся  в  форточку  и  старающуюся  открыть  нижнюю задвижку.
Верхняя уже была открыта.
     Римскому   показалось,  что  свет  в  настольной  лампе  гаснет  и  что
письменный стол наклоняется. Римского окатило  ледяной волной, но, к счастью
для себя,  он  превозмог  себя и не  упал.  Остатка сил хватило на то, чтобы
шепнуть, но не крикнуть:
     -- Помогите...
     Варенуха, карауля  дверь, подпрыгивал  возле нее,  подолгу застревая  в
воздухе и качаясь в нем. Скрюченными  пальцами  он махал в сторону Римского,
шипел и чмокал, подмигивая девице в окне.
     Та заспешила, всунула рыжую голову  в форточку, вытянула  сколько могла
руку,  ногтями начала  царапать нижний шпингалет и  потрясать  раму. Рука ее
стала  удлиняться,  как  резиновая,  и  покрылась трупной  зеленью.  Наконец
зеленые пальцы мертвой  обхватили головку шпингалета,  повернули  ее, и рама
стала открываться.  Римский слабо вскрикнул, прислонился к  стене и портфель
выставил вперед, как щит. Он понимал, что пришла его гибель.
     Рама  широко распахнулась, но  вместо ночной  свежести и  аромата лип в
комнату ворвался  запах  погреба. Покойница вступила на  подоконник. Римский
отчетливо видел пятна тления на ее груди.
     И в  это время радостный неожиданный  крик  петуха долетел  из сада, из
того  низкого  здания  за  тиром,  где  содержались  птицы,  участвовавшие в
программах. Горластый дрессированный петух трубил, возвещая, что к Москве  с
востока катится рассвет.
     Дикая ярость исказила лицо девицы, она испустила  хриплое ругательство,
а Варенуха у дверей взвизгнул и обрушился из воздуха на пол.
     Крик  петуха  повторился,  девица  щелкнула  зубами,  и рыжие ее волосы
поднялись дыбом.  С  третьим криком петуха она повернулась и вылетела вон. И
вслед за  нею, подпрыгнув и вытянувшись горизонтально  в воздухе,  напоминая
летящего купидона, выплыл медленно в окно через письменный стол Варенуха.
     Седой как снег, без единого  черного волоса старик, который недавно еще
был  Римским,  подбежал  к двери, отстегнул пуговку,  открыл дверь и кинулся
бежать по  темному  коридору. У  поворота на  лестницу он, стеная от страха,
нащупал выключатель, и лестница осветилась. На лестнице трясущийся, дрожащий
старик упал, потому что  ему показалось, что на него  сверху мягко обрушился
Варенуха.
     Сбежав вниз, Римский увидел  дежурного,  заснувшего на стуле у  кассы в
вестибюле. Римский пробрался мимо него  на цыпочках и выскользнул в  главную
дверь. На улице ему стало  несколько легче. Он настолько пришел в себя, что,
хватаясь за голову, сумел сообразить, что шляпа его осталась в кабинете.
     Само собой разумеется, что за нею он не вернулся, а, задыхаясь, побежал
через  широкую улицу  на  противоположный  угол у кинотеатра, возле которого
маячил красноватый тусклый огонек. Через минуту он был уже возле него. Никто
не успел перехватить машину.
     -- К курьерскому ленинградскому, дам на чай, --  тяжело дыша  и держась
за сердце, проговорил старик.
     -- В гараж еду, -- с ненавистью ответил шофер и отвернулся.
     Тогда Римский расстегнул портфель,  вытащил оттуда пятьдесят  рублей  и
протянул их сквозь открытое переднее окно шоферу.
     Через несколько  мгновений  дребезжащая  машина, как вихрь,  летела  по
кольцу  Садовой. Седока трепало на сиденье, и в осколке зеркала, повешенного
перед шофером, Римский видел то радостные глаза шофера, то безумные свои.
     Выскочив  из  машины перед зданием  вокзала,  Римский  крикнул  первому
попавшемуся человеку в белом фартуке и с бляхой:
     --  Первую  категорию,  один, тридцать  дам,  -- комкая, он вынимал  из
портфеля червонцы, -- нет первой -- вторую, если нету -- бери жесткий.
     Человек с бляхой, оглядываясь на  светящиеся часы, рвал из рук Римского
червонцы.
     Через пять  минут из-под стеклянного купола  вокзала исчез курьерский и
начисто пропал в темноте. С ним вместе пропал и Римский.

<< >>