POSTPAROLO

La temo de la verkaro de Mats Traat estas grandparte la kampara vivo kaj estas ligita kun la medio, de kie la verkisto mem devenas. De tie fontas liaj konceptoj pri la homo, homeco kaj laboro de la homo kiel baza valoro de la ekzistado. Ankorau antau kelkdeko da jaroj mankis kauzo por substreki tiun specifan trajton - la estonan literaturon oni chiam kutimis karakterizi kiel kamparanan literaturon, kie dominis la problemaro de la kampara vivo. Che tiu aserto ne mankis reala fono.

La evoluado de la kulturo de chi tiu che la Balta maro vivanta malgranda popolo, jam en la komenco de la XIII jarcento submetita de la germanoj, poste de aliaj konkerantoj, komencighis pro la historia sorto de la lando kaj popolo relative malfrue. La komenco de la estona nacia literaturo estas ligebla nur kun la dua jardeko de la XIX jarcento, la plej rimarkeblan impulson al ghia evoluado donis larghskala vekigho de la spirita memkonscio de la estonoj ekde la mezo de la jarcento. Sed pri vastighado de la horizontoj de la estona literaturo, plirichigado de la sian evoluvojon serchanta literaturo de la malgranda popolo per internaciaj kontaktoj oni povas paroli fakte nur ekde la komenco de la nuna jarcento. Char la estona nacia inteligentularo estis en absoluta plimulto elkreskinta el kamparana medio, dominado de temaro de la kampara vivo estis memkomprenebla.

Esencan turnopunkton en la plua evoluado de la literatura penso alportis transiro al socialisma evoluvojo de la socio en 1940. La esenca shanghigho de la socia strukturo de la loghantaro post la Dua mondmilito, la multflanka evoluado de la industrio kaj la ghin akompaninta rapida urbanighado kompreneble enportis novajn temojn kaj novan enhavon ankau en la literaturon, tial che la kamparaj temoj pli-malpli daure koncentrighis nur malmultaj autoroj el la postmilita generacio. Plej elstara el ili estas Mats Traat, kies unu el la plej bonaj verkoj estas en tiu chi eldonajho konatigata ankau al la Esperanta legantaro.

La vivprogramon de M. Traat kiel verkisto konsistigas persista volo agadi, plibonigi la mondon kaj sin mem. Liaj viv- kaj artkoncepto ne volas esti proksimumaj, kompromisemaj, liaj aprobo kaj malaprobo neniam estis inerte indiferentaj. Lia verkaro ree kaj ree speguladis serchadon de realeco, che kio ghi per pli preciza unuigado de la sincereco de la vorto kaj penso strebadis al la esenca. La pritraktado de la mondo kaj ghiaj problemoj ne okazas laularghe, al ekstere de si, sed tamen la celo estas pli detala konsiderado de la neshirebla dialektika interligiteco de la homo kaj socio. Ne rompante fidelecon al siaj bazaj konvinkoj la koncepto de la verkisto, bone konanta la pritraktatan tempon kaj pretendanta de la vivo belecon kaj perfektecon, pri la mondo kaj homoj progresadis de verko al verko en la direkto al pli vasta kompreno kaj sencorichigo de chio ekzistanta, de postulatoj al sintezo. Tio donis al la verkaro de Traat pli da ekvilibro, dialektika komprenemo kaj serenighinta percepto pri relativeco. La postulo pri optimuma okupiteco de chiu homo estas unu el la chefaj tezoj de lia koncepto pri arto.

La romano "Danco chirkau lokomobilo", aperinta en 1971, farighis rimarkinda ne nur en la verkaro de M. Traat, sed ankau en la estona soveta prozo kiel tuto. Kiel pli malproksiman filozofian fonon de la romano la kritiko estas konsiderinta la neeviteblan aliighadon de chio, shanghighadon de la interrilatoj kaj vidpunktoj, neharmoniecon de la evoluado, la malfacilecon rekoni kaj kompreni tion, kio progresigas. La ekkonon, ke chiu venko entenas ankau malvenkon kaj ke la aliighado estas doloriga.

Verdire la romano elkreskis el filmscenaro, diplomverko de M. Traat en kurso de scenaristoj en Moskvo. Pri filmeca origino de la verko atestas la vizualeco kaj dekorativeco de la verko, la elokventeco de la rekta parolo, la zorga prilaboriteco de la kompono kaj sujheto. Al la romano estas karakterizaj multflanka observado de la vivo, preciza percepto de la cirkonstancoj, matureco de sociala pensado, vasteco de la psikologia kaj filozofia vidkampo. Lau la strukturo ghi estas novtipa, sed konekso kun la t. n. panoramromano, la pli fruaj tradicioj de la estona socialhistoria romano tamen ne rompighis. Elektante el la senchese fluanta kaj shanghighanta tempofluo nur unuopajn epizodojn, en la resto fidante la kapablon de la leganto tion mem alpensi, M. Traat transiras de la nivelo de cirkonstancoj al simboldimensiaj gheneraligoj. Speciala kromvaloro estas la lirikaj deflankighoj kaj la autoraj komentarioj de la pozicio de la por tiel diri chionscianto.

La baza temo de la romano estas la farto de la estonaj kampulo kaj vilagho en la XX jarcento. La verko estas ekstreme personricha kaj kompakta. Kiel agadtempo de chiuj kvin chapitroj au "dancoj" estas elektita unusola autuna drashtago. Sekve 1914 - la unua jaro de la Unua rnondmilito kiel auguranto de revoluciaj sociaj shanghoj, 1929 - la burgha Estonio che la sojlo de ekonomia krizo, 1943 - fronto de la Dua mondmilito la duan fojon rulighanta tra la lando, estas komencighonta definitiva forigho de la malnovaj sociaj rilatoj, 1949 - kardinala reorganizado de la kampara vivo kun chiuj ghiaj malfacilajhoj, mistrafoj kaj psikologiaj barieroj, 1957 - enradikighado de la novaj interrilatoj en la nuntempa estona kampara vivo. Tiamaniere la malmultaj paghoj de la mallonga romano ampleksas grandan historian periodon - la vivo kaj homoj kun iliaj grandaj kaj malgrandaj problemoj, la precize determinita kaj prilumita socia atmosfero de la diversaj epokoj. Unu el la centraj simboloj estas per la titolo de la romano distingita lokomobilo, kaj en la tuta romano efektive estas pritraktataj ankau la alveno kaj evoluado de la teknika progreso en la estona kamparo. Sed simbolecon havas chi tie preskau chiu viva estajho kaj objekto, okazajho kaj situacio. Al tio kontribuas la dialogo kaj autora teksto, la tuta strukturo de la romano kaj ghiaj unuopaj elementoj.

Kunfandante la spertojn de la pli frua, socialhistoria panoramromano kaj la romantipo de la 60-aj jaroj kun intensigita intelekteco M. Traat atingis efikan sintezon, venis al trovado de fundamentaj valoroj de la vivo en la laboro de la homo, en la vivado mem. "La laboro en tiu chi lando chiam ree kaj ree savis la homon, tiom, kiom li entute estas savebla, la laboro kaj laborghojo, kaj kiu ilin ignoras kaj pri ili ridas, tiu segas la branchon, sur kiu li mem sidas, kaj li estas kalkulenda al facilanimuloj."

Poeziecigante la internan belecon de la laboro de la terkulturisto M. Traat estas malproksime de idilio, de supraja idealigo de la biena vivo. Li akcentas la rolon de la laboro en la evoluigado kaj konservado de la homaj valoroj, akcentas ankau tion, ke la morala pureco, degenerado au disduigho ne estas kauzata sole de socialpolitiko au de la socialaj cirkonstancoj. Li evitas praktikisme-utilitaran interpretadon de la social-etika aspekto de la terkulturisto, de la bono kaj malbono, kashighanta en la homo, strebas al pli vaste-humana, pli universala komprenado de la fenomenoj, ne elighante che tio el la kadroj de konkretaj socialaj cirkonstancoj.

La personojn de sia romano M. Traat estas karakterizinta, sendepende de ilia sociala pozicio, samtempe kaj kiel sinjorojn kaj kiel sklavojn de la tero. Sur la fono de tiu ghenerala rilato ilia diferencigho disvolvighas lau la skalo, determinita de iliaj klasaparteno, kastaj diferencoj, bonhaveco, honoro kaj fiereco, kiu estas en la romano precize difinita.

Pli profunda psikologia prezentado ne estas multe kaj konstante atentita, ghi estas parte ech nekompakta. Tamen la enhavrichaj detaloj au koncernaj autoraj komentarioj ebligas krei plenvalorajn karakterojn ankau per malmultaj rimedoj. Rekte monumenta estas Mats Aniluik, la vivsagha maljuna mastro de Aiaste, la kontrauan poluson reprezentas la rimarkinde vanta kaj malica Eedi Eesner. En la romano "Danco chirkau lokomobilo", skribita kun rava etika patoso, estas atingitaj multflankeco kaj objektiveco de prezentado de la vivo.

Mats Traat estas asertinta, ke la vivo konsistas el revoj kaj volo. Revoj naskighas kaj mortas, la devo vivi estas chiama devo de la homo. La tuta verkaro de la verkisto inspiras kaj konvinkas chiun, ke li trovu la signifon kaj taskon de sia vivo, por ne krachi sur la radikojn de la homo kaj homeco. Tiamaniere lia verkaro plenumas kaj sekvas la devon kaj privilegion de la verkisto, kiujn William Faulkner formulis jene: "... helpi al la homo elteni, edifi lian koron, memorigante al li la tutan kuraghon kaj honoron kaj esperon kaj fierecon kaj indulgon kaj kompaton kaj oferemon, kio estas la brilo de lia pasinteco. La vocho de la poeto ne bezonas esti sole kroniko de la homo, ghi povas esti ankau unu el la apogiloj kaj subtraboj, kiuj helpas al la homo elteni kaj venki."

August Eelmae

<<