Che la lokomobilo estas trankvile, nur la fajro mughe brulas en la forno. La mashinisto esploras la anoncojn pri acheto kaj vendo. Kvankam lia filo estas ie malproksime en Austrio kaj dormas nokte en trancheo, kun la dorsosako sub la kapo, pri mono li tamen ne bezonas pensi. Almenau en tiu rilato Jakob estas nun en pli bona stato ol la bienmastro. Tio iomete enviigas Mats Aniluik.

De la domo venas Taavet kaj manghetas ion el la pugno. Jakob vekighas kvazau el ia stranga rigideco, susurigas la gazeton kaj tirvoche diras multsignife: "Je-es..."

Oni povas vidi, kiel de la shoseo iu drashonto turnas sian chevalon al Aiaste. Taavet machas panon kaj atente rigardas la venanton. Oni audas la radbruon, la chevalo kaj veturilo estas ankorau tro malproksime por diri, kiu estas la veturanto. Nun ili atingis la shtonamason, kie la maljuna Aniluik renversighis reveturante kun sia fianchino de la geedziga ceremonio. La glitveturilo klinighis al la flanko de la junedzino, tio signifis, ke la mastrino forlasos tiun chi biendomon antau la mastro, kun la piedoj antaue. Tio chi alia afero ja ne rilatas, la tempo montros, kiel okazos.

La venanto fervore instigas sian chevalon per la kondukiloj, vershajne timante, ke li malfruos. Vana penado - en Aiaste trovighas ankorau neniu mashindrashonto.

"Chu la kaldrono estas plenigita per akvo?" demandas la mashinisto Taavet'on. Manghu la junulo el la pugno kion ajn, sed nun li tamen devas respondi. Neniun koncernas, ke li povas esti tedita de la dancado chirkau la lokomobilo.

"Jes," respondas la plej juna Aniluik kaj daure manghas. La veturilo kaj chevalo sufiche multe pliproksimighis, nun ili estas che la unuaj sorparboj, tie, kie pasintjare bovino formanghis najlon. Sur la veturilo estas kadrego por grentransporto, kompreneble ankau shnurego kaj stango por kunteni la sharghon. Sur la rando de la kadro sidas Paul el Kao, fortika rughvizagha viro, kiun oni kelkiam nomas ankau Bovo el Kao, char en ilia bieno iom tro ofte okazas malagrablajhoj kun servistinoj. Li estis mobilizita, sendota sur la fronton, sed li elachetis sin. Oni diras, ke porko ludis en tio gravan rolon. Ankau la bushoj de tiuj viroj de la konskripcia komisiono, kiuj sidas che la tablo, ne estas faritaj el korno, kvankam ili estas rusoj, ne komprenantaj la lokan lingvon, kaj ghis la kokardo de la uniforma chapo plenshtopitaj per fideleco al la caro. Sed kiam oni montras al ili porkajhon, tiam chiu kapitano ekkomprenas la estonan lingvon kaj sur liaj lipoj aperas afabla rideto, kaj la caro, religio kaj patrujo tuj retirighas. Porko savas la homon, kaj tio ne estas novajho.

"Memoru, se vi lasos la lokomobilon de la mashinkooperativo seke trabruli, mi igos la patron provizi vian postajhon per dolora ornamento," ree audigas sin la mashinisto kaj jhetas al la mashino mallongan rigardon. La maljuna Aniluik tute ne atentas tion, liaj pensoj plene okupas lin, char akiri monon ne estas facile. Jes, li povos farighi ech doktoro pri filozofio antau ol li liberighos de tiu zorgo.

Intertempe Paul enveturas en la bienon. Li estas vestita per griza jako, surhavas grizan kaskedon, nur la chevalo inter la timonoj ne estas griza kaj malharmonias kun la ensemblo. Che angulo de la bovinejo li haltigas sian alzanan chevalon, desaltas de la veturilo kaj antaumetas al la besto brakplenon da trifolio. Antau chio la besto, tio estas la moro.

"Forton por labori!" li vokas jam de fore, kaj tio ne estas malbona deziro.

"Forton oni bezonas," respondas la maljunuloj mallaute. Kaj post tio Jakob subite laute eklegas la gazeton, kvankam neniu petis tion.

"Tria vagonaro kun militvunditoj alvenis vespere la dudek-duan de tiu chi monato en Riga, kiuj estis vunditaj en la batalo che Augustovo. Inter ili tridek grave vunditaj. La humoro de la vunditoj estis bonega. Unu grave vundita latva soldato vokis al la popolo: "Estu kuraghaj, la germanoj ne povos plu invadi Ruslandon!" La popolo donacis al la vunditoj monon, frandajhojn, pomojn kaj florojn..."

La mashinisto faras pauzon. Neniu iel reagas. Kiam la silento farighas jam ghena, Paul diras "hm" kaj plukas de sia griza jako fojnerojn. Kiel oni povas vidi, ili estas sufiche neparolemaj.

"Taavet!" vokas subite la patro, km ekmemoris ion necesan. "Iru kaj duope kun Juri buchu la virshafon kun la nigra kapo. Hierau vi ne faris tion, ni havas nenion, per kio nutri la drashontojn." Li kapsignas en la direkto de la hejmen venanta grego. Efektive, dek au dek du bovinoj kaj sufiche multe da shafoj venas en la korton. Pashtistino kun longaj vakskoloraj haroj postkuras la brutojn. Shi estas Roosi kaj kun shi ni havos ankorau aferon.

Taavet kaj Juri preparas sin por senvivigi la virshafon. Juri alportas el murfendo de la provizejo tranchilegon, kiu por chiu neantauvidebla okazo estas tenata akra; onidire ghi estas el bona sveda shtalo. Kiu la objekton atente esploras, trovas, ke chio chi tie estas plejparte sveda kaj germana, kelkio ankau estona, escepte la caron, kiu almenau sur la bildo havas okulojn de molkora familiestro kaj kiu fine pro enuo ekmilitis kontrau siaj germanaj parencoj. Ankau tiel oni povas rigardi la aferon, kvankam tio apenau utilos che la komencota buchado de la virshafo. La popoloj ne estas shafoj nek la cara moshto virshafo, dio protektu kontrau tiaj malpiaj pensoj, malgrau tio, ke la kanto de la caro baldau estos kantita. En Aiaste oni jam delonge komprenis, kio estas la autoritato de registo kaj tial oni permesas al si neniajn dusencajhojn.

Kiom longe tiel ankorau dauros, ke Jakob per sia rauka maljunula vocho legas la gazeton kaj Mats Aniluik tion auskultas? "Postimees" skribas, ke la Riga estona studenta korporacio "Vironia" decidis sendi al la militistoj cigaredojn, kiujn la studentoj mem preparis. Ghis nun estas forsenditaj sep mil cigaredoj. Kiel novajho taugas ankau tio, ghis la junuloj de Aiaste estos pretaj kaj entreprenos la seriozan laboron. La grego jam iras en la brutejon. Chiuj bovinoj havas belajn enlandajn nomojn,. kiel ekzemple Fraga, Stela, Poma, la femuroj de la plej multaj estas kovritaj per sekighintaj sterkajhoj kaj marshante ili tintas, kvazau ili estus ornamitaj per medaloj. La placo antau la brutejo estas kota. Roosi iras saltante de shtono al shtono por kateni la brutojn. El la brutejo audighas kolera vocho de la brutistino kaj tintado de katenoj. La shafoj enstalighas la lastaj kaj tuj post ili sekvas la mastridoj, atente observante la nigrakapan virshafon, kies lasta tago alvenis. En la nomo de la estonteco ghi hodiau oferos sian simplan bestan vivon kaj ech hundo ne bojos por lia memoro. La drashantoj manghos che la tagmangha tablo ghian viandon, vishos la grasan bushon kaj reiros al la laboro; la digestado de la bienanoj estos en plej bona ordo; poste oni iros por momento malantau arbuston au en necesejon kaj la natura ciklo estos chi-foje farita. Ne valoras multe saghumi, kiam la laboro estas farenda kaj la greno drashenda. Chio alia povas atendi sian vicon, sed se la greno fiaskos, chiuj vizaghoj havos torditajn nazojn kaj la intestoj estos malplenaj vazoj. Greno estas la dio, pro kiu oni chi tie strechas siajn fortojn, turmentas la homojn kaj bestojn, levighas je la tria pbr labori kaj enlitighas noktomeze.

Tia estas la afero. Nigrakapa virshafo, vi, boksisto, petolulo, patrinperfortinto, sufichas jam petoli! Jam antau ol la suno atingos zeniton kaj ekrigardos tra la eta de mushoj malpurigita fenestro en la brutejon, via felo, etendita sur stango, pendos en la shedo. La junuloj, senindulgaj kiel la vivo mem, sekvas vin kiel ombroj. Juri provas iom babili kun Roosi, kiu jam katenis la bovinojn. Ju pli longe tiu konversacio dauros, des pli bone por vi, kompatinda vilhara virshafo, nenion malbonan antausentante interpushighanta kun la aliaj en angulo de la shafejo. Sed jen Roosi forkuras, kaj tio promesas nenion bonan. Kiam virino ekiras, tio chiam signifas, ke io estas en malordo.

La junuloj senceremonie eniras en la shafejon, firme kaptas la virshafon kaj komencas eltreni ghin. La besto reziste baraktas, kiom ghi kapablas; sed tio estas sensenca, mizera kaj senhelpa ago. Dume che alia angulo de la brutejo Jakob Lusiksepp legas en la gazeto jenon kaj Mats Aniluik atente auskultas lin:

"La plej altaj instancoj intencas baldau eldoni dekreton, ke en la afergvidado kaj kunvenoj de chiuj societoj de la aborigenaj popoloj de la Baltaj landoj oni povos uzi nur la rusan lingvon por plifaciligi al la autoritatoj la inspektadon de la agado de la societoj..."

La mastridoj eltrenas la reziste baraktantan virshafon tra la pordo de la brutejo. La dekstra piedo de Juri glitas de shtono en sterkakvon kaj li kolere insultas. La pashtistino venas kurante el la domo kun granda argila vazo por la fluonta sango.

Chio estas preta por buchi la shafon.

La virshafo estas trenata malantau la brutejon, oni levas ghin sur renversitan kuvon por porkbuchado kaj forte ligas ghiajn piedojn per nukselrimeno. La besto baraktas per la piedoj, svingas la voston, faligas sur la fundon de la kuvo nigrajn buletojn kaj penas audigi plendan blekon. Roosi kaurighas al la kolo de la virshafo kaj submetas la vazon, por ke de la valora sango por farado de farunkukoj ech unu guto ne perdighu.

Nigrakapulo, rigardu ankorau lastfoje per viaj pro teruro stultaj okuloj tiun ekvelkintan mondon, la birdojn, kampojn kaj la homojn, kiuj kolektighas che la mashino, vestitaj per pli puraj vestoj ol ordinare, char mashindrashado estas festo! Estu via lasta penso, ke la vivo estas bela, potenca kaj kurioza. Rigardu ankorau unu fojon, poste estu dio graca al vi!

Paul el Kao sidas sur rando de la veturilo kaj manghas por tempopasigo pomon. Chiam ankorau sonas la vocho de Jakob:

"Se tio estas vera, oni devus fermi absolute chiujn estonajn societojn, char naudek nau procentoj de la societanoj estas homoj, kiuj tiom malmulte scipovas la shtatan lingvon, ke ili ne kapablas fari paroladon en la rusa lingvo. Tamen ni esperas, ke en la plej altaj instancoj oni tion komprenos kaj ne faros tian decidon, kiu bremsos la nacian vivon."

Malhela sango shprucas el la kolo en la vazon kun verda glazura bordero. Roosi komencas per kirlilo rapide movi en la vazo, por ke la sango ne koagulighu. La korpo de la besto sur la benko konvulsias dum momento, ghin trairas tremo kaj post tio la korpo malstrechighas - la animo de la nigrakapulo alighis al la grego de la kreinto.

"Bonaj instrumentoj kaj spertaj viroj," rikanas Taavet. "Buchado estas por ili bagatelo."

Juri komencas absorbite senhautigi la virshafon. Li prenas chion serioze - tia estas lia karaktero. La pli juna frato estas nun libera; al li oni senhautigon ne konfidas, tio estas laboro de veraj viroj. Taavet observas, kiel Roosi levighas, kun la vazo en la antauen etenditaj manoj, kvazau farante iun gimnastikan ekzercon. La junulo tiklas shin, ne pensante, ke en la nuna momento tio estas tute nekonvena. La pashtistino akre krietas kaj preskau faligas la vazon kun sango. Taavet rikanas, li estas nur deksepjara kaj multaj aferoj amuzas lin.

"Kial vi senchese ridachas?" kolere diras Juri. "Montras la dentojn rikane kvazau kadavro de vulpo."

Roosi iras al la domo, che kio shiaj nudaj genukavoj jen kaj jen vidighas. Shi estas svelta kaj havas belan vizaghon, krome shi tute ne estas mallaborema. Shi estus tre konvena mastrino. Bedaurinde shi estas nur pashtistino, havanta longajn blondajn harojn kaj en kabano de Kao brustmalsanan patrinon. Taavet neniel povas trankvilighi, li postkuras la knabinon kaj ree tiklas shin. Roosi ridas, shi ne koleras. La junulo kondutas kiel juna senprudenta hundido, kiu provas ekmordeti bruton, kie ghi nur povas. Fine li petole tiras sian kaskedon malsupren, sur la kapo, por ke ghi kovru la okulojn: li estas tushinta neniun. Tiel ili malaperas en la domo kun muskokovrita tegmento, kaj kio tie plue okazos, ne estas dume nia afero.

Intertempe la korto plenighis de homoj. Nun venis por la mastro tempo por ekagi, li devus dissendi la homojn al laboro. Sed tion li tamen ne faras: la vetero estas bela, oni ne bezonas timi, ke ekpluvos. En Aiaste oni chiam invitas la drashontojn antau chio al manghado. Tio estas tradicio de tiu bieno, oni devas ghin plenumi. Neniu ja estas kontrau manghado, eble nur Paul de Kao, kiu havas en tiu grava afero propran opinion. Li nome sentas strangan honton preni manghon de fremda tablo. Ironte al mashindrashado li chiam kunprenas ion el sia hejmo kaj manghas tion sur veturilrando au malantau pajlamaso, dum la aliaj sidas che la tablo. De kie li prenis tian manieron, neniu scias: la maljuna mastro de Kao faris ja neniajn artifikojn kun manghado. Kiam oni demandas Paul, kial li tiel agas, li diras, ke li timas infektajn malsanojn. Kvazau en tiu chi izolita landparto senchese furiozus nigra pesto au hholero. Plej multe Paul timas galopantan ftizon kaj ial opinias, ke ghuste tiu malsano iam farighos por li fatala. Ankau hodiau, kiam Mats Aniluik invitas la drashontojn manghi, la juna mastro de Kao pro formo murmuras ion responde kaj nerimarkite malaperas el inter la aliaj machante herbotigon por ie pasigi la manghotempon. La maljuna mastrino renkontas la homojn, havante grizan flavstrian antautukon. Al laboruloj okazos chi tie nenio malbona, oni bone prizorgas ilin. Kaj iurilate tiu manghado estas sufiche idilia. Mats Aniluik sidighas che la fino de la longa manghotablo, starigita en la familia chambro, kaj kun serioza mieno kunmetas siajn diktendenajn manojn por "patro nia". Chiuj silentas kun devota. vizagho, kun la rigardo turnita al la tablo. Tiel postulas la etiketo, kaj en tio estas ja nenio malbona, se la homo por momento ekpensas pri la chielaj potencoj, kiuj en multaj rilatoj superas lin. Post tio chiuj prenas panon, surshmiras buteron kaj ekmanghas. Ankau lakto kaj mielo trovighas sur tiu bela, per kampaj floroj ornamita tablo, kvankam chi tie estas Tartua distrikto, ne chiamverda Kanaano. Oni manghas malmulte, pli pro formo, char tiel decas. Oni laudas la chi-jaran mielrichan someron, la bonan veteron, kaj modere shercas. Kiam la konversacio ektushas la militon, la vizaghoj de la viroj farighas severaj kaj la virinoj suspiras. La. chefa afero estas, ke la milito ne rulighu chi tien. Boksu la du imperiestroj kiel virbovoj en la malproksimaj Prusujo au Polujo, tiel ke koto shprucas, kaj dividu inter si la malfelichajn landojn, se alimaniere ne estas plu eble. Ambau estas fortaj, oni opinias; Ruslando ja malsukcesis kontrau Japanio, sed kiu scias, eble ghi nun iom refortighis kaj tamen kontraustaros.

Sed dume sur la korto Jakob prove funkciigas la malplenan mashinon. Kaj tiam okazas akcidento, kiu sufiche multe chagrenas lin - la transmisia rimeno subite disshirighas tie, kie ghi estas plilongigita, kvazau la mashino estis trosharghita per multe da peza au malseka greno kaj la tromelo obstrukcighis! La maljunulo premas tra la dentoj insultvorton, malfermas la nigran laboril-keston, elprenas fortikan eghan kudrilon kaj pecon da ledo, de kiu li detranchas longan bendon. Kiam la homoj finis la lunchon, la mashino ankorau ne funkcias pro la difekto, kaj Mats Aniluik, kiu malpacience levighis de la tablo kaj per sia malpacienco rapidigis ankau la aliajn, iras pro indigno kelkajn pashojn pli rapide ol kutime kaj svingas ech la juniperan bastonon, kio tute ne estas lia kutimo. Li atente observas, kiel Jakob plilongigas la rimenon, kaj silentas - la drashmashino kaj la tuta mekanismo chiam plenigis lin per profunda respekto. Li memoras ankorau tre bone, kiel oni antaue drashis kaj kiom peniga tio estis.

Kelkaj nejunaj homoj sidas che la fino de la domo sub pomarbo sur herbo kaj du mastrinoj interparolas malvigle, kvazau kontrauvole. Temas pri blankigado de tolo en suno. Unu virino, chirkaupreninta per la manoj la genuojn, balancas de tempo al tempo la kapon, kvazau shin atakus dormemo, kaj plendas, ke thin chi printempon la negho degelis tiom frue, ke shi ne sukcesis sterni sian tolon sur la pashtejo. La pli juna kaj vigla virino, kiu sidas apud shi, vestita per malnova jako de sia edzo, ridetas iom moke, vershajne volante diri: estu pli diligenta; kiu kulpas, ke vi ne sukcesis antau anunciacio depreni la tolon de la teksilo. Sed tamen shi nenion diras - la pli maljuna virino estas mastrino de pli granda kaj richa bieno. Ho jes, shi eltrovas ech senkulpigon, milde menciante, ke por infanoj oni povas fari chemizon ankau el neblankigita tolo, tute egale ghi estos por ili baldau tro malgranda. Je tio la malpli juna virino ree balancas la kapon kaj suspiras vivsperte - shiaj infanoj portas la nazon jam tiom alte, ke stuptolajn chemizojn ili ech ne volas, chio estu el vendeja shtofo.

Ankau Juri kushas sur la herbokovro kaj kun la manoj sub la kapo rigardas la movighadon de la helaj varmegonuboj. Li tie pensas, ke la nuboj similas shipon, chevalon au ech drashmashinon. Ne, li ne estas revemulo, facilanimaj pensoj estas fremdaj al lia naturo. Lia vizagho estas malserena kiel tiu de ofendita infano, kiam li tie sur la herbo kushas, la tuta korpo disetendita. Kiel intesto, oni povus diri. La vortoj de la mastrinoj sonas en liaj oreloj obtuze kvazau tra fojno.

Che la puto oni rimarkas viglan agadon, tie kolektighis la junularo. La junuloj sukcesis preni la akvositelon en sian posedon kaj kuras en la korto post la knabinoj, kiuj hele ekkrietante fughas de ili. Chiuj forte memorigas pri printempe el la malluma brutejo liberigitaj bovidoj, kiuj estas plenaj de ghojo, levighas jen sur la antauajn, jen sur la malantauajn piedojn kaj laute blekante kuradas tien kaj reen. Ili chiuj estas ankorau en bovida ago, kaj malfelichaj estas, kiuj tion ne travivis. Akvo shprucas el sitelo, krucho, tineto, ili estas malsekaj kaj felichaj. Pli ol unu posta sekreta sopirado komencighas chi tie, sed ni ne atentu tion. Ankorau estas varme, en somereca fruautuno oni povas petoli kaj sherci. Vespere, kiam estas malvarmete, oni ne rajtas plu privershi per akvo, opinias la mastrino. Ree suspiras la pli agha virino kaj provas daurigi la interrompitan konversacion, dirante multsignife:

"Kiam mi estis ankorau knabino, oni diris, ke la plej malfacilaj laboroj estas la levado de garboj sur la sekigan trabaron, vishado de infana postajho kaj tondado de shafkolo..."

Jes, tio estas vero. Sed chio chi nenion signifas por tiuj, kiuj kuregas en la korto, tiel ke la tero skuighas, kaj privershas unu la alian per akvo. Jen kuras la plej juna Aniluik kun krucho en la mano, lia vizagho estas tordita kiel tiu de komunuma almozulo, kiu lamante migras el unu bieno en alian kaj senchese murmuras: "Franca bulko kaj kruca forto! Franca bulko kaj kruca forto!" Antau chiuj kuregas akre krietante la pashtistino kun flirtantaj haroj. Kvazau tropelita trotchevalo shi kuras sub la pomarbon al la mastrinoj kaj Juri kaj spiregante haltas, esperante, ke Taavet almenau chi tie ne privershos shin per akvo. Sed tio estas vana espero, atentu! Taavet nur printempe konfirmaciighis, li estas vera chevalido. Chiuj tute malsekighis, ankau la mastrinoj. La pli agha, kiu balancadas la kapon, murmuras: "Tre senhonta ago"; la pli juna laute ekkrietas kaj samtempe hontas pro sia juneca konduto. Roosi estas malseka kiel fisho, la subjupo algluighas al shia svelta korpo kaj tiel shi estas ankorau pli bela.

Juri ekscitighas kaj salte levighas, lia pacienco por tiu chi fojo finighis. Antau liaj okuloj dancas rughaj cirkloj, li tremas pro kolero. Tio estas la maniero de Aniluik'oj. Ili flamighas malrapide, sed ekkolerinte ili atentas plu nenion, ech se ilin renkontus aro da rinoceroj. Juri perdas la sinregadon, li per pugno bategas Taavet je la brusto. La lada krucho falas el la mano de la frato kaj rulighas abomene tintante al la barilo. Rideto malaperas de la vizagho de la junulo, kun fleksighantaj genuoj li retirighas kelkajn pashojn kaj vershajne falus, se la barilo lin ne tenus. La barilo krakas minace, ghiaj palisoj ne estas tute novaj, la barilo estas farita en la fino de la pasinta jarcento, tiun someron, kiam en Puka estis granda fervoja akcidento. Taavet sukcesas apogi la manon kontrau la barilo kaj senkomprene gapas la fraton. El lia nazo ekfluas sango kaj tio tute ne estas bela vidajho. Juri rigardas en la teruritajn okulojn de la frato kaj li subite sentas sin malbone. Kun klinita kapo li ekpashas al la domo, kaj tio devus sufichi. La virinoj, inter ili ankau la palighinta Roosi, silente postrigardas lin. Per la maldekstra mano tenante la nazon Taavet levas la kruchon el sub la barilo, senpense rigardas ghin de chiuj flankoj, ne kuraghante direkti la okulojn al la knabino.

Fine oni funkciigis la mashinon. La servisto staras kun shargho de hordeo che la mashina tablo. Nome la mastro decidis komence drashigi iom da frua hordeo - kiu povas tion malpermesi al li? Roosi surmetas veston por pajloportado kaj iras porti gren-ventumajhon.

Jen ghi estas, la bela kaj refreshiga kampara vivo! Chiuj laboras en la shvito de sia vizagho, vere, ne en vinberejo de la Sinjoro, sed por trankviligi la grumblantan stomakon. Pri betulbosko kaj lagbordo, kie brilas la bela patrolanda suno, oni ne pensas ech dum ripozo, char ankau tiam iliaj pensoj kaj sentoj estas okupitaj pri chiutagaj aferoj.

Nur unu homo ne estas che la laboro. Kun sombra mieno li staras en la mezo de la malantaua chambro de la bieno Aiaste, kiu por la tempo de la drashado estas plenigita per litoj, enportitaj el la antauchambro. Li rezonas, kaj kiam lia decido estas farita, li komencas kolekti sian modestan havajhon. Terure malgranda ghi estas - kelkaj vestajhoj, fumiloj kaj bushharmoniko, kiun donacis al li por naskightago la frato studento, kiu loghas en Tartu. Juri akceptis tiam la donacon kiel mokajhon, kvankam li diris al la frato nenion krom mallonga danko. Per tiaj ludiloj oni volas subacheti sklavon, li tiam pensis. Nun li vere ne scias, kion fari per tiu instrumento, kiun ludi li ne estas lerninta. Sed char lia havajho estas tiom diable mizera, li metas ankau la muzikilon inter siajn stuplinajn chemizojn. Li estas preskau preta por foriri. Venis la horo de vengho. Faru ili chi tie kion ajn, lernigu kiun ajn, bunta bovo estu la mastro de la bieno, se ili tiel volas. Juri imagas, kiel la patro havos neniun, kiun sendi kune kun la servisto al la mashindrashado en la aliaj bienoj. Ne, li chi tie phi ne laboros, neniam dum la tuta vivo, jes. Nun sufichas. Li venos al Aiaste eble ankorau unu fojon en jaro por vidi la gepatran hejmon kaj viziti la lokojn, kie li iam pashtis la gregon, kun eleganta kolumo kaj lakitaj botoj. Se li havos bonshancon, kun kurba promenbastono che unu kaj blankvizagha edzino che la alia brako. Tiu chi imagobildo ja vere ne estus malbona, se la junulo subite akre ne ekkomprenus, ke li ne havas lokon, kien iri. Li farighas malgaja, starante tie sola inter la litoj kaj geedzighaj bildoj de la patro kaj patrino en malhelaj kadroj. Kien? Kvazau fughanto, preskau kiel krimulo li estas en tiu tago, kiam en la korto zumegas la drashmashino kaj en la aero flugas grenventumajho kaj polvo. La dolcha mashinpolvo, kiu de la infanagho maltrankvile pulsigis lian koron. Li ne havas lokon, kien iri, tio estas vera. Kaj ech se li havus pretan lokon, fine li tamen spertus, ke tie neniu lin bezonas. Li nenion scipovas krom biena laboro. Servisto li ne volas farighi, ho ne, malgrau chio li estas mastrido, plie autune oni ne dungas servistojn. Kiel vendejan komizon oni lin ne akceptos, li ne konas lingvojn kaj ne scipovas rapide kalkuli. Chu farighi helpanto de termezuristo, fervoja laboristo? Tute egale kien, nur for de chi tie, kie ne ekzistas homa digno. Chi tiu li ne scias, kie audita vorto sonas en liaj oreloj kvazau bela muziko. Certe li legis la vorton en gazeto au audis ghin en iu parolado de la instruisto en la societa domo dum vesperfesto.

En la kuirejo tintas manghiloj, tie la mastrino kaj la servistino, fortika junulino kun senesprima vizagho, pretigas tagmanghon. Ili nenion scias pri tio, ke Juri volas foriri, kaj li opinias, ke al ili ech ne valoras diri tion. Plej bone estas senceremonie foriri, trafu chiujn la vengho kiel fulmo el klara chielo, kial ankorau paroli. Li ne iros tra la kuirejo, tio ne estas necesa. Prefere malaperi tra la fenestro. Dum mashindrashado la korto estas chiam plena de homoj, neniu rimarkos lin, krome la paketo estas tute malgranda. Kiam li estos malantau la drashejo en ombro de la cherizarboj, li estos savita.

Mats venas en la kuirejon kun fresha hordeo en la polmo; li intencas montri al la mastrino la grajnojn, kiuj chi-autune estas vere etaj. La sekeco malhelpis la kreskadon de la hordeo; antau la rikoltado el inter la kalvajhoj vidighis nur fingrolongaj hordeo-spikoj. La virinoj nature ne havas tempon, en la kuirforno brulas granda fajro. La mastro iras por momento en la chambron kaj vidas, ke Juri staras meze de la chambro, kun paketo en la mano. Tra lia severa sulkplena vizagho glitas ombro de miro, jen chio.

"Kio farighos el mi kaj la patrino?" li diras timigite. "Ni ambau estas maljunaj... Kiu nin helpos? Chiuj filoj diskuras."

"Taavet restos hejme."

"Ni bezonas plenaghan viron. Taavet estas ankorau preskau infano."

"Por mi tute egale."

La disputo atingis decidan stadion. Shajnas, ke chi-foje la junulo hastas foriri. Unu el ili devos nun cedi. Plej bone, se tion faros la maljuna Aniluik, aliokaze efektive povos okazi, ke li devos resti kun la edzino kaj geservistoj mastrumi la bienon. Pri la bieno kaj ghia estonteco la mastro estas multe meditinta,. same pri la heredigo. De kie Juri prenis, ke li volas doni la bienon al Karl? Li bone pripensis kaj decidis, ke chiu filo ricevu ion, neniu devos resti sen heredajho. Ne por tio li purigis la teron de shtonoj kaj arbostumpoj kaj preparis novan teron. La advokato ricevos klerecon, la aliaj la bienon. Kaj Aiaste oni ne disdividos - neniu bezonas vegetantajn hubulojn.

Sed Juri timas, kvankam la patro ne scias tion. Tro rapide kaj senpripense li decidis. Li estus devinta antaue preterpase iomete informighi. La situacio estas chiurilate malagrabla. Li ne povas ja diri al la patro, ke li ne havas lokon, kien iri. Sed se li restos chi tie, la antaua sklava laborado rekomencighos kaj li sentos sin chiutage humiligita, kvankam li ne povas precize diri, kial. Humiligita kaj shmirita, kvazau li estus falinta en sterkakvon. Tia li estas sin sentinta, jes, kaj tio ne estas neniigebla. Oni eble diros, ke li estas obstina kaj fiera. Kion fari, li estas, kia li estas.

"Jungu la chevalon," diras la patro lakone al la filo.

"Mi iros piede al la stacio," diras Juri,.ne rigardante la patron. Subite li eksentas embarason, kvazau oni surprizis lin che nedeca ago.

"Jungu la chevalon," persiste ripetas la patro. "Mi volas registrigi la bienon al via nomo."

Juri restas staranta kiel arbo. La vortoj de la patro mirigas lin; li ne tuj komprenas ilian sencon. Kiam li komencas ekkompreni, li pensas, ke nun la foriro ne okazos kaj li estos ridinda por la patro, kaj, chefe, por si mem, kio estas ankorau pli malbona. "Homa digno," li ekmemoras la fremdkarakteran severan vorton. La sama homa digno igas lian vizaghon severa kaj indiferenta, kiam li diras:

"Mi opiniis, ke vi donos la bienon al Karl. Li havas privilegion..."

"Tio estas mia afero, al kies nomo mi registrigos la bienon," respondas la patro. Li ne estas malpli obstina ol lia filo, kiu volas fughi de chi tie, kun paketo pendanta je la mano. Ili chiuj estas samspecaj, la Aniluik'oj, kaj kiu opinias, ke ili shercas, grave eraras. La patro nun superas la filon per sia grandanima obstineco, kaj Juri sentas tion, kvankam li ridetas per duono, ne, per kvarono de sia vizagho. La rideto estingighas, pli ghuste - ghi estas sufokata; la vizagho de la junulo farighas ree pensema kaj severa, en ghi oni povas klare distingi neniun senton. Tiel oni chiam vivadis chi tie, la sentoj estu kashitaj kiel oro, ili ne estu palpeblaj por chiu hazarda renkontanto.

"Chu do estas necese nun tuj, dum la mashindrashado, iri por fari tiun testamenton?" demandas Juri, starante kiel antaue, turninte unu flankon al la patro, por ke la maljunulo ne vidu lian vizaghon, char en ghi ekaperis io simila al kvieta ghojo au kontenteco, kion la junulo neniel sukcesas forigi de tie.

"Prefere iri nun tuj. Mia sano estas malbona, vi mem scias tion, kara filo..."

Multon por aldoni li ne havas, la chefajho estas dirita. Nenies sano plibonighas ja kun la jaroj. Juri jam de la knabagho audis la rakonton pri la sano, ankau tion. Nun li devas jungi la chevalon al la veturilo, char hodiau oni intencas meti sur liajn shultrojn novan, nekutiman sharghon. Li shovas la paketon honteme, kvazau preterpase sur la liton kaj iras en la korton, kie flugas drashpolvo, char oni drashas, kiel ni scias, sed ne festenas.

La chevalo estas baldau jungita. La jungarko kun latuna ringo, achetita sur foiro en Sangaste, estas tre malofte uzata, nur por veturi al nuptoj au al la preghejo. Nu jes, tiun laboron Juri konas, tiurilate oni neniel povas riprochi lin. En la granda chambro la mastrino helpas al la jam kurba maljuna mastro surmeti novan jakon el hejme teksita lano kaj koltukon, vishinte antau tio per vishtuko siajn manojn, char shi ghuste purigis en la drashejo intestojn de la virshafo, kiam la virojn subite kaptis la testamenta ideo. Kvankam vera mastro devus restadi che la akceptado de greno kaj okupighi en la tenejo, sed char nun en la bieno okazas decida proceduro, tion sukcesos fari ankau la servisto. Efektive, kalkuladu la bushelojn tiu iom malvigla kvietulo, dum la mastroj en la urbo ordigas che notario siajn heredajn aferojn.

Kaj jen ili veturas malsupren de la monteto, la veturilo ghoje klakante skuighas, la viroj sidas flank' che flanko sur la fojnosako kaj la maljuna mastro havas ech pipon en la busho; el lia densa barbo kvazau el arbardensejo vapore elighas fumo. Ambau solene silentas, malantau ili mughas la drashmashino kaj bolbruas la kaldrono. Sufiche eksterordinara estas la tago, kiam Aiaste ricevas oficiale novan mastron, sed tio ne estas evitebla. La suno autune orumas la kampojn, pashtejojn kaj strobilojn de piceoj en la arbaro. Plej grava estas la humoro, en kiu oni veturas por decidi la estontan sorton de la bieno. La dokumentojn ordigos jam aliaj viroj, tio ja ne estas tiom interesa proceduro, ke ni ghin detale kaj vaste priskribu. La viroj de Aiaste sentas certan respekton al tiuj dokumentoj, kiam ili fine subskribas per angulecaj literoj, sed des pli zorgeme. Sur iliaj kamparanaj vizaghoj la solena seriozeco farighis vera devoteco, kiam chio estas preta kaj la oficisto gentile ridetante premas iliajn raspajn manojn por post tio ree sidighi che sia tablo. La chevalo dume iom manghetis la trifolion, al ghi shutitan, la loko sub ghia nazo estas purigata kaj la restinta fojno jhetata sur la veturilon. La viroj ordigas la sakon, sur kiu ili sidas, kaj ekveturas hejmen. Mats Aniluik estas achetinta de konata komercisto kvaronstofon da brando, kiun ili sur la monotone klakanta veturilo, trenata de la vigle marshanta chevalino, eltrinkas, post kio la maljuna mastro kashas la malplenan botelon sub la sidloko - hejme oni ghin eble bezonos. Bona mastro nenion senpripense forjhetas, lau la maniero de vantaj urbanoj. Homa digno, denove rememorighas al la juna mastro tiuj vortoj, shvebantaj en la kapo, kaj li ripetas ilin laute sur la arbara vojo, preskau en la sama loko, kie oni prirabis la kolportiston. La patro mirante rigardas lin de flanke, ne komprenante, kion la filo volis diri per tiuj strangaj vortoj, kiuj vershajne ne trovighas ech en biblio. Sed li ne demandas, kion Juri per ili pensis. Ho ne, tute male, li instigas la chevalon, ektrotigante ghin, char hejme tamen la servisto anstatau la mastro kalkulas la grenbushelojn kaj gvidas la laboron. Li farighas malgaja, kiam li ekmemoras, ke li ne estas plu la mastro. Almenau dum tiu chi autuno li intencas tamen plenforte labori che la mashino kaj en la tenejo. Tiel subite, jam de la sekvanta tago, li ne kapablus foresti de la grendrashado.

"Antau chio mi devus konstrui novan domon," diras subite Juri. "La malnovan mi restigos al vi kaj patrino. Vivu tie tiom longe, kiom dauros viaj vivotagoj."

Tio estas vira parolo, efektive. La maljuna mastro diras nenion. Tio estas natura, ke infanoj prizorgas siajn gepatrojn. Liaj pensoj iras tute alian vojon.

"Vi devus kiel edzinon venigi hejmen richan mastridinon. Oni donos al shi dote bonan monsumon kaj ankau iun bestidon," li rezonas praktike. Li ekmemoras, kiel li mem edzighis. Verdire la edzinon elektis ne li, sed lia patro. La patro iun sabatan vesperon revenis hejmen post transportado de brando de la nobelbieno, pli vigla kaj gaja ol ordinare, iris al la junulo, kiu sur la korto hakis branchajhon. "Glatigu rapide la harojn, surmetu en la chambro la novan pantalonon, ni iros svati," ordonis la patro al la filo. "Mi jam interkonsentis kun Mihkel de Kadaja." Kaj kiam la terurita junulo estis vestita - la kapo tamen restis duone nekombita -, li estis sidigata en la glitveturilo kaj la chevalo estis forte vipata, por ke ili alvenu al Kadaja antau la krepusko, char la tempo estis malfrua. La kontrakto estis senprokraste farata kaj poste oni montris al li ankau la fianchinon. La junulino estis senriprocha, shi havis belan vizaghon kaj estis fortika, tute tauga kiel mastrino.

"Mastridinoj estas maldiligentaj kaj malviglaj," diras Juri necedeme. "Mi ne volas..."

"Ne prenu maldiligentan," ridetas la patro. "Prenu viglan kaj diligentan. Ankau tiaj ekzistas."

"Mi jam elektis mastrinon," diras Juri kun neatendita vervo.

"Ahh," tre miras Mats Aniluik. "Kiu shi do estas?"

"Mi edzinigus Roosi."

La maljunulo mirigite rigardas la filon, kvazau tiu frenezighis. Nature, li ne kredas siajn orelojn, sed demandas heziteme:

"Chu la pashtistinon? Nian Roosi?"

"Alian Roosi ni ne havas."

Tio estas vera. Mats Aniluik vere ne estas audinta, ke en la tuta vilagho trovighas iu alia kun la nomo Roosi. Ech ne en Kao, kvankam tie estas chiumonate nova servistino. La vizagho de la maljunulo severighas. La pashtistino delogis lian filon! Jen kial Juri evitas la societon de aliaj junuloj kaj junulinoj, sed chiam kushas sur la herbo kaj meditas. Jes, la afero estas malbona, el tia homo ne farighos vera mastro. Mats tute malgajighas, kiam li imagas sian mezan filon en la rolo de la mastro kaj Roosi kiel mastrinon. La knabino ja estas diligenta kaj energia, sed tio ne multe valoras: shi estas malimpona, senchemiza kaj senmona. Kiel klarigi tion al Juri, la amblinda junulo ja ne komprenus. Li ne riprochos la filon, tio rezultigus nenion. Kiam li estis juna edzo, li estis foje kun la chevalo en Riga, kaj haltis malantau Valga en drinkejo por tranokti. La drinkejmastro havis tre charman filinon, facilpiedan, afablan, chiurilate bravan, kaj kiam Mats Aniluik en la antauchambro kushighis sur sia pelto por dormi, li devis chiam ree kaj ree pensi pri la bela filino de la latva drinkejmastro. Matene li audis, kiel la junulino kantas, kaj ankau tio estis tre bela, kvankam li komprenis nur unu vorton, "dzirgs", kiu signifas brunan chevalon. Kaj tiam li kun bedauro pensis, ke li tro haste konsentis tiun fojon veturi kun la patro al Kadaja. Longe, tro longe tiu junulino restis en la memoro de la maljunulo. Ho ne, tiom stulta li ne estas, ke li pro koraferoj riproche admonos Juri. Prefere li jam agos. Senvorte li komencas returni la chevalon, kvazau okazis nenio eksterordinara.

"Kien nun?" demandas la filo timigite.

"Mi iros por reregistri la bienon al mia nomo..."

"Kial do?"

"Al brutistino mi mian per granda penado ordigitan bienon ne donos. Vi lasis la knabinon konfuzi vian kapon."

"Jes, lasis, tio estas vero," konfesas la filo sincere, tute senarmigante la patron. "Kial do vi hodiau entute entreprenis la registrigon de la bieno al mia nomo, se vi nun volas reiri. Tia via ago ne estas bela, patro."

Juri ekkaptas unu kondukilon kaj penas turni la chevalon al la hejmo.

"Chu vi havigis al shi jam infanon?" vokas rauke la maljuna mastro, furioze shirante la kondukilojn.

Juri ne respondas. Oficiale li estas la mastro kaj li ne volas tiel facile rezigni tion. Tiel ili baraktas kaj neniu el ili cedas, ghis tute che iliaj oreloj eksonas rauka vocho:

"Kial vi tie luktas?"

"Ni aranghas inter ni malgrandan aferon," murmuras la maljuna mastro chagrenite. Fi, nun krom chio la komunuma kuriero Eesner vidis, kiel ili meze de la vojo interbatalas kiel lernejaj buboj.

"Tre bone, ke mi fine trovis Juri. Mi havas ankorau grandan rondiron," farighas la kuriero tuj afereca. Li prenas de la chebrusto paketon da rughaj paperfolioj kaj transdonas unu folion al Juri. La juna mastro esploras la paperon, dum liaj vangmuskoloj sub la hauto maltrankvile movighas. La patro ne komprenas, kion chio chi signifas.

"Mobilizordono," anoncas Jiiri per shanghighinta vocho.

"Neniam vi alportas bonajn novajhojn," diras la maljuna mastro riproche al la kuriero.

"Kion oni en la komunuma domo al mi donas, tion mi alportas," levas la rigidpieda.militinvalido la shultrojn.

"Ili povus vin mem sendi al la fronto," opinias Mats. "Bienon vi ne havas. Tute egale, kie vi estas au kie vi restos."

"Mi en Mandjhurio mian porcion jam ricevis," deklaras Eesner. "Por mi sufichas. Nun ankau aliaj pafu por la caro, religio kaj patrujo."

Kaj che tio suspiras el la fundo de sia koro tiu maljunulo, multon vidinta en la malproksima lando, kie lia piedo estis vundita, kiu vidos ankorau kelkion en la patrolando, antau ol li fine trovos pacon en chambreto el piceaj tabuloj.

"Neniu el ili estas nia, nek la caro, religio, nek la patrujo," opinias Juri chiam ankorau esplorante la ordonon.

"Neniu atentas tion, kara juna mastro de Aiaste, nur surmetu soldatmantelon kaj mars' al la fronto..."

Ilia konversacio por tiu chi fojo finighis. Eesner daurigas la rondiron: la disportado de tiu Ijoba sciigo postulos de li multe da tempo, ghis li estos tralametinta la ok bienojn, el kiuj la junaj viroj devos ighi kanonfuragho! Kriplulo portas ordonojn al aliaj, por ke ankau ili iru kaj lasu sin kripligi. Bedaurinde tiel estas, kaj ankau tio dauras de unu tempo al alia, same kiel la grakado de kornikoj en la picearo Varsamets au la pena spikigado de aveno sur la argilaj altajhoj. Ni ne forgesu tamen, ke krom la tri plenaghaj seriozaj viroj chi tie estas ankau la malfrue naskita ido de Eesner, knabacho kun gratitaj kruroj. Kiam la patro ekiras, li elvenas el inter la arbustoj kaj vokas per hela infana vocho, ne atentante la mastrojn de Aiaste:

"Patro, mi trovis en la arbaro kavernon de vulpo, venu rigardi!"

"Sur mia tero vi rajtas kapti neniun, ech se la diablo mem estus en la kaverno," diras Mats Aniluik severe. "Mi plendos tuj al la tribunalo."

La knabeto serioze kaj senkomprene rigardas la kamparanon kaj embarasite shovas fingron en la bushon. La kuriero abrupte ekiras kaj vokas al la bubo, ke ankau li ekiru. Baldau Eesner lametante malaperas malantau la piceoj, sekvate de sia filo.

Kaj neniam plu ni vidos lin.

Sed ni ne forgesu la sesjaran knabeton, infanon de malrichulo, kiun interesas kavernoj de vulpoj kaj meloj. Venos tempo, kiam lin ekinteresos lokoj, kie loghas homoj. Li penos laupove forigi de tie la malnovajn kutimojn kaj enkonduki novan vivon. Chiuokaze ni ankorau okupighos pri tiu bubacho. Kiam li estos jam svelta viro kaj tenos en la busho ne plu flngron, sed memfaritan cigaredon.

La viroj de Aiaste fine tamen unuanime ekveturas hejmen. Ankau tiujn mastrojn ni neniam plu vidos, malgrau tio, ke la vetero dume estas bela, la chevalo, veturilo kaj la homoj klare distingeblaj. Ili elveturas el la arbaro, trans la rivereton, la veturilo bruas sur la ponto, kaj post tio ili direktighas supren sur la monteton. Kamarade ili sidas unu apud la alia sur la fojnsako kaj la chevalo havas jungarkon, achetitan sur foiro en Sangaste. De malproksime audighas ululado de la drashmashino, tiu autuna muziko, kara al la koro de kamparano. Ili konstante malpligrandighas, iliaj dorsoj malproksimighas, la veturbruo eksilentas kaj kvazau senvochaj ombroj ili enveturas en la bienon, sian malnovan neston, de kie vidighas nur la fumanta tubo de la lokomobilo.

Kaj tamen ni plu ne vidos ilin. Ili veturas sur la monteton kaj malaperas senspure kiel vento au pasintjara negho. Nur la kampoj kaj malgaje-milda ondado de la greno en vento postrestas de ili. Ili vivis en chi tiu bieno kiel baronoj, kiel malliberuloj de la tero, kaj tio estas la memoro pri ili.

<< >>