UNUA DANCO

Ree venas viroj kun la lokomobilo. Neniu komisiis al ili tiun laboron kaj ili povus ankau ne veni. Preskau nenio shanghighus pro tio, eble nur tio, ke se ne venus ili, venus iuj aliaj. La lokomobilo ne restus nevenigita, por tio ghi estas tro grava. Sed objektive dirite - ia granda artifikajho la lokomobilveturigado ja ne estas. La chevaloj fervoras pri sia tasko, la tirrimenoj estas strechitaj, la koljungiloj knaras, la vizaghoj de la viroj estas viglaj kaj ghojaj, kiel ordinare la vizaghoj de sanaj homoj dum mashindrashado. Ankau la vetero ne meritas mallaudon, kio ja pleje gravas. Donu dio, ke chio iros lau la planoj.

Du viroj, kies piedoj estas chirkauvolvitaj per stupaj piedtukoj kaj vestitaj per pastloj, marshas apud la lokomobilo, kaj unu el ili, la pli juna kaj fortstatura, estas la mastrido de Aiaste. Sur la vojo tra la arbaro Varsamets, tie, kie ghi ekmalsuprenighas en la direkto al la rivereto, la junulo grimpas sur la lokomobilon. La fumtubo estas por la transporto forprenita kaj ghuste en ghia ingo tiu Juri eksidas, tenante la kondukilojn. Li havas simplan nomon, ne ian fajnan metiistan Rinaldo-Augustin-Friedrich, kiaj en tiu tempo estis sufiche oftaj kaj kiuj implikighas en la busho kvazau multfalda dubushela grensako en la manoj de mallerta flikanto. Pro la plisimpleco de la nomo ankau al ni estas pli facile pritrakti liajn aferojn.

Do, la mastrido havas simplan, normalan nomon kaj li estas filo de kamparano: svelta, sufiche fortika, nerapidema, sed kun ne tre gaja naturo. Mallonge dirite, tiu viro jam de sia infaneco shatis sidi antau la kuirforno kaj rigardi, kiel malseka picea shtipo ioman tempon siblas en la varmego kaj el ghia fino elighas akvo-bobeletoj, antau ol ghi fine ekbrulas; el tiu vidajho li lernis sufiche multe; supozeble pli multe ol en la komunuma lernejo dum la lecionoj de biblia historio kaj la cara himno. Li estas manghinta fortan kamparanan nutrajhon kaj altrinkinta acidan lakton. Acidan senkremajhon li ne estas en konsiderinda kvanto konsuminta, ho ne! Senkremajho estas por la servistaro kaj porkoj, kelkloke ankau inverse - por la porkoj kaj servistoj, precipe en tiaj bienoj, kie la mastra familio manghas che sia tablo, aparte de la servistoj. Tio dependas de la grado de memkonscio de la mastro. En Aiaste tia sinjoreca kutimo dume ankorau ne ekzistas.

La alia veturiganto de la lokomobilo estas servisto, lia nomo ne gravas, kvankam li piediras apude, instigante de flanke la chevalojn per maldika betulvergo. Precize chi tie, inter la lastaj piceoj en la arbarrando, antau kelkaj jaroj fruvintre oni prirabis iun rughbarban kolportiston. Dio scias, kiu bezonis liajn fadenojn kaj pinglojn, katuntukojn, shtrumprubandojn kaj aliajn similajn mercerajhojn. En nura chemizo, lamentante kaj spiregante venis la viro malfruvespere al Aiaste por peti noktejon, kaj kiam la mastro permesis al li pasigi la nokton en la komuna chambro, la ruso ne chesis laudi la gastamon de familio Aniluik, tedante chiujn tiom, ke fine la mastro diris, ke li devas ankorau foje eliri por pririgardi la chevalojn.

Inter la diversaj bagatelajhoj ni ne forgesu la lokomobilon. Ghi estas nia chefa rolanto kaj ghuste nun ghi estas elvenonta el la arbaro. Antau chio aperas el inter la arboj, kie en la suno brilas araneajhoj, la ripozintaj brunaj chevaloj,. Ili fakte distingighas per nenio. Ili estas simple chevaloj kaj ech pri ilia genealogio nenio estas direbla. El Tori* ili chiuokaze ne devenas, tio estas videbla lau ilia eksterajho. Eble la malantaua dekstra chevalino havas kelkiujn ardenrasajn trajtojn, sed char ghi konstante restas en ombro de la aliaj chevaloj kaj la lokomobilo, ni ne rapidu ion konkludi. Ili chiuj estas honestaj kaj bravaj kamparanaj chevaloj kaj kiu tion ne kredas, ne kredu, la transporto de la lokomobilo pro tio ne interrompighos. Nur oni ne diru sian diferencan opinion pri la chevaloj al tiuj neparolemaj viroj. Chevaloj estas por ili, ech por la dikvizagha servisto, preskau same sanktaj kiel bovinoj por hindoj. Se iu vagabondo arogus diri ion malbonan pri tiuj kvar chevaloj, la afero povus farighi por li sufiche malagrabla. Nepre okazos kverelo kaj ne estos tute neeble, ke li pagos pro chiu chevalo per almenau po unu dento au rompita ripo, precipe se la blonda mastrido vere ekkolerus kaj desaltus de la lokomobilo.

La chevaloj jam eliris el inter la arboj kaj ankau la grand-ampleksa lokomobilo aperis post ili kiel mallerta koloso. La acheto de tia granda objekto superas la resursojn de unu sola bieno - spite al eblaj fanfaronadoj de la mastroj en la drinkejo au la foiro pri sia richeco. Kompreneble chi tie ludis rolon la mono de la mashinkooperativo. Antau tri jaroj, kiam la bienmastroj de la vilagho Tuhakopli achetis lokomobilon, oni skribis pri tio interalie ech en "Postimees" kiel pri ghojiga progreso "de kultura evoluigo de kampkulturado". Tiu, kiun interesas ghia marko, esploru atente la brilan kupran shildeton sur la korpo de la lokomobilo. Tie estas angle skribitaj fidindaj indikoj. Sed kiu el ni chi tie scipovas ghuste elparoli tiujn vortojn! Ech Aadu Eesner, la komunuma kuriero, kiu partoprenis la Japanan militon kaj iel sciachas ech dekon da chinaj vortoj, ne kalkulante obscenajn japanajn insultojn, fiaskas che la shildeto kaj por kashi sian nescion ree fervorege ekrakontas, kiel la japanoj en Manghurio ilin atakis plengorghe kriante: "Dehaku la koron!", volante voki: "Dehaku la kolon!" Sed kiel oni kriu, se en la lingvo mankas la litero "l"! Kial ili ne kriis: "Dehaku la gorghon", tion Aadu kompreneble ne scipovas klarigi, kvankam ankau tio ne estus mirinda, char jam delonge oni scias, ke la japanoj misparolas la estonan lingvon same kiel la setuoj*, nur multe pli rapide, kaj havas fend-okulojn. Ili havis ech generalon kun estona nomo Ojamaa, estonan junulon, adoptan filon de la posedanto de la nobelbieno Hellenurme, kiu onidire servis che la generalguberniestro de Usuri-lando, sed malpacighis kun la maljunulo kaj iun tagon transkuris al la japanoj kaj farighis tie militestro.

Sed kiom utilas tiaj nebulaj rakontoj, se oni neniel sukcesas ekscii la markon de la mistera lokomobilo. Du vortoj en la longa nomo povas veki kuriozajn pensojn che homoj kun vigla imag-povo, nome la vortoj Liverpool kaj limited. La lasta sonas preskau kiel la estona "liimitud" (gluita), kvankam sur la flanko de la lokomobilo estas videblaj nur nitoj. Hejtlignon ghi manghas terure multe, sed pri ghia laboro oni ne povas plendi. Kvazau nigra trumpeto de Jerihho kushas la brulrustighinta lada fumtubo inter la svingrado kaj ilarujo. Juri de tempo al tempo devkonscie instigas la chevalojn kaj fajfas; vere, ne melodion, char por tio li ne havas kapablon, sed simple por propra plezuro. Grandioze sin sentas la veturigisto. La lokomobilo restigas sur la sabla, post la pasintvespera torenta pluvo malseka vojo belan desegnajhon kaj ech la indiferenta servisto rimarkas tiujn postsignojn. Ili alvenas al la vojkrucigho, de kie deturnighas la vojo al la bieno. chi tie komencighas argila ascendejo, la chevaloj haltas, char lokomobilo ne estas ja charo, krome ankau la unu klafton alta mastrido pezas iom. Sed pro Juri oni ne bezonas zorgi, char li havas homan koron en la brusto. Li desaltas de la lokomobilo, sed la chevaloj daure misglitas. Kaj atentu, jen la malantaua dekstra brunulo ankau tre kulpas: trenante ghi senchese detenas sin, kvankam shajnigas, ke ghi trenadas el la tuta forto. Se oni observus pli proksime, oni vidus, ke ghia tirrimeno pendas tute senstreche kiel pastloshnuro de malzorga pashtoknabo. Impertinente maldiligentas tiu chevalino, suspektata pri aparteno al la ardena raso, estu ghi malbenita. Kompreneble okaze de bona volo oni povas kompreni ankau ghin. Ne koncernas ghin, fremdlandanon, grendrashado de estonaj kamparanoj. Trenachu ili mem sian lokomobilachon au pushu tiun feramason ech en apudvojan fosajhon! Estas sensence elcherpi sin, penadu la estonrasaj fratinoj tiel, ke la vosto rektighas, kaj tiel plu.

La servisto la unuan fojon audigas sian vochon kaj ghi tute ne estas afabla. Li fine rimarkis la artifikojn de la brunulino, li svingas la longan maldikan betulvergon kaj murmuras minace:

"Mi vin, okulglobo de satano, bategos tiel, ke polvo levighos de vi! Chu vi ekmovos la irilojn au ne?"

Kaj efektive, la bruna chevalo ekpolvas, kiam la vergo trans la dorsojn de la aliaj chevaloj prilaboras ghian felon. La malfelicha besto bruspiregas, kvazau la polvo, levighinta de ghia propra dorso, ektiklis ghiajn naztruojn.

"Hufoferojn ghi ankau ne havas," murmuras Juri kolere, kvankam chi-foje li mem estas kulpa. La patro nur antau kelkaj tagoj diris, ke li iru al la forghisto kaj hufoferigu la chevalojn por la drashado.

La lokomobilo movighas malrapide, kvazau kontrauvole antauen. Neniu indulgos ghin chi tie, ech se anstatau la brilanta kupra shildo io pli efekta, ekzemple la dekalogtabuloj de Moseo estus per maldikaj shrauboj alfiksitaj al ghia korpo. Kiu havas malfortajn nervojn, povas rigardante de fore ektimi, ke jen-jen la lokomobilo disshiros la jungilaron kaj rulighos malsupren, kuntirante la chevalojn kaj virojn.

"Chi tie estas nur argilo," murmuras Juri kaj svingas super la kapo la finon de la kondukilo.

Kompreneble, tio ne estas novajho. Sed ne estas tute klare, kial li tion diras. Humo chi tie neniam estis kaj neniam estos. Chu ne, estas iom mistere, ke al Juri ghuste tiaj vortoj venas en la bushon. Li estas juna viro, li povus sherci, sed li ne faras tion. Ghuste pri la argilo li ekpensas, kontrau kiu lia patro bataladis dum la tuta vivo, de tempo al tempo kun sukceso. Ankau li ne evitos tiun luktadon, tuj post kiam li mastrighos. La argilo estas kaj estos lia chefa malamiko. Ghi estas cetere multe pli malica kontrauulo ol marcho. En chi tiu regiono estas malmultaj marchoj. La argilo cedas nek al pluvo, nek al sekeco.

La lokomobilo malrapide ascendas la monteton, direkte al la lauvica bieno, kie ghi estas plenumonta sian chiujaran laboron. Lau la vojo, ambauflanke borderita per bariloj, kiu en Aiaste servas ankau kiel brutarvojo, la fera koloso enveturas en la bienon, survoje platigante spurojn de bovinoj kaj shafoj, kaj tio estas sufiche impona vidajho por tiuj, kiuj loghas chi tie. Ektimigitaj kornikoj levighas de la maljunaj sorparboj en la aeron kaj kun teruro forflugas trans la apudvojajn stakojn de sekalgarboj. Ili ne alkutimighis al transportado de lokomobilo kaj vershajne neniam alkutimighos. Jam estas autuna posttagmezo, tio estas videbla el chio. Kaj jam ech gruoj transflugis chi tie en malfrua vespera horo. Homoj kaj hundoj postrigardis ilin kun ia stranga sento kaj pensis, ke baldau venos vintro, frosta luno rigardos kun flava indiferenteco super la picearo kaj palisoj de tempo al tempo brue krevighos. Kune kun la gruoj chiam malaperas de chi tie iom da hela vivorevo, iuj delikataj sonoj de la animharpo kaj sekreta deziro, neniam plenumighonta. Neniu, precipe la hundoj, povus diri, kio ghi estas. Malgrau tio oni staras en la korto kaj akompanas per la rigardo la maltrankvilajn birdojn, kiuj malaperas en la mallumo de la sud-okcidenta chielo. Poste oni skuas la shultrojn pro la vespera malvarmeto, ne sciante, kion fari au kiel esti; nekomprenebla malghojo ekposedis la animon, chiu surtera laboro kaj klopodado perdis por momento sian gravecon. Oni sentas instinkte, ke almenau por tiu chi vespero oni farighis pli pura kaj pli bona, kvazau la forrapidanta triangulo de gruoj partoprenigis onin en iu senprecedenta komunio. En grizaj supervestoj, kun vizaghoj senesprimaj kaj pensoj ie malproksime, oni iras en la chambron kaj sidighas antau la kuirforno, dum la terpomoj kuirighas. La hundoj dormas sub la manghotablo, kun la kapo sur la piedoj, kaj atendas la pretighon de la manghajho. En iliaj oreloj sonas jhus audita malgaje-ghoja adiaua voko de la gruoj.

Sed nun estas tago, la lokomobilo grimpas peze sur la monton kvazau sorto, dum ghia korpo malbonaugure nigras en la lumo de la fruautuna suno. Malantau la kortbarilo staras sur la sekalstoplejo sub tilio, plantita de lia patro, apogante sin sur bastono la mastro de la bieno, la maljuna Mats Aniluik, kun griza chapelacho sur la kapo, la sulkplena vizagho solena kaj devota. Ree venis tempo de drashado, baldau oni funkciigos la mashinon kaj greno, beno kaj richeco de la bieno, fluos susurante en grandajn striitajn sakojn, kiel dum multaj jaroj antaue kaj ankau poste. Kaj la maljuna viro enpense dankas la grandan dion, ke li ankorau je unu autuno plilongigis lian vivon. Nun li povas stari che la susuranta greno kaj kapti sur la manplaton la unuajn grajnojn de la nova rikolto; vidi ankorau unu drashadon, de laboro ebriajn solenajn homojn, drashpolvon kaj grandan manghotablon, che kies fino li sidighos dum la tagmangho kaj por iom da tempo nepre preghe kunmetos la manojn.

La mastro staras apogante sin sur la tuberoza junipera bastono kaj observas, kiel la viroj venas kun la lokomobilo en la bienon; li auskultas, kiel la chevaloj pashas sur la argilsabla vojo, kiel la radhokoj de la lokomobilo grince entranchighas en la ter-surfaco. En la tero, kiun li dum sia tuta vivo per la shvito de sia vizagho elachetis, preghante nokte, suferante pro sendormeco, al la plejpotenculo, ke li ne deturnu sian gracplenan rigardon de tiu chi magra tero. Sur tiu chi tero li estis kaj libera kaj mallibera. Chiu printempo kaj chiu autuno plenigis lian animon per felicho-sento kaj devoteco. En ekghermo de la sekalo, en formigho de la spikoj, en la bonorda tenejo - en chio li vidis celkonformecon, sentis ghojon pro chiu sukceso. En tiu chi lando laboro chiam savadis la homon, tiom kiom li entute estas savebla, laboro kaj labor-ghojo, kaj kiu ilin neas kaj pri ili ridas, tiu segas la branchon, sur kiu li sidas, kaj devas esti kalkulata al facilanimuloj.

Drashado estas en bieno chiam grava laboro kaj granda festo. Se tiam ekzistus nacia flago, certe oni hisus ghin sur stangon malantau la domo. Vigleco kaj klopodoj sufichas por tuta semajno, se ne por pli longa tempo. Precipe multe da klopodoj estas en la kuirejo kaj en la tenejo. En la tenejo jam laboris la mastridoj, purigis tie, balais kaj ech per hakilo kaj segilo preparis la grenujojn por akcepto de la nova greno. Chio devas esti en ordo, la laboro komencighos jam hodiau.

Per emociita rigardo la maljuna viro akorhpanas la lokomobilon, levighintan sur la deklivon de la monteto. Por li pli bela tago ol tiu ne ekzistas, tio estas nekontestebla. La drashmashino jam alvenis. Fiere kaj potence ghi staras che la fino de la bovinejo, kvazau volante diri: kion vi, etuloj, farus sen mi! Mi estas tiu, kiu en chiu autuno redonas al vi vian ekshancelighintan memfidon, ne forgesu tion!

La luko estas duone malfermita, la mallumeta subtegmento atendas la orkoloran pajlajhon. La drashmashino che la luko estas kvazau nobla kavaliro el ligno kaj fero, genuanta antau sia sinjorino. Tia kurioza komparo estas tute konvena, kiam oni forprenis de la mashino la timonon kaj portis al la barilo, por ke ghi ne malhelpu la laboradon.

Che la tilio la lokomobilo turnighas direkte al la bovinejo. Parto de la barilo estas deprenita kaj portita al la muro de la bovinejo, por ke la lokomobilo povu enveturi en la korton. La radhokoj restigas sur la tie kreskantaj kamomiloj, plantagoj kaj chebarilaj lapoj siajn spurojn, postsignojn de cinika, senkompata konkeranto. Chi-foje la duonardenulino havas bonshancon: ghi restas en la interna parto de la ghirejo kaj povas trankvile malstrechi siajn tirrimenojn dum kelkdeko da pashoj. Tion neniu rimarkas, char Juri estas okupita pri la direktado de la chevaloj kaj la servisto jam forjhetis la betulvergon, stumpighintan pro multa uzado.

Nun la tuta drashgarnituro estas sur la loko.

Ni rigardu, kio okazos al la mastro, la zorgoplena maljunulo, kiu impone kaj pentrinde staras sub la tilio, kun longa griza barbo kaj kun en la urbo ghis senfasonigho eluzita chapelo de la plej agha filo sur la kapo. Kio povus okazi al Mats Aniluik dum tia bela autuna tago? Chiuokaze nenio malbona, tion oni ne allasos. Sed kio konsterna chi tie entute povas okazi? Estas preskau senvente, la fumo levighas el la malnova fumtubo de la loghdomo rekte supren. Incendion oni sekve ne bezonas timi. Pluv-nuboj sur la horizonto ne estas videblaj, ili ne estas ankau necesaj. Ja ne multaj estas la plagoj en tiu chi mondo - incendio, pesto, milito kaj morto. Malofte ili chiuj venas samtempe. La konscienco de tiuj homoj estas sufiche pura; kompreneble ili nek mortigis nek shtelis, kvankam chiujn aliajn dekalogajn ordonojn ili iufoje malobeis. Kviete kaj trankvile ili vivas sian vivon, pri multaj aferoj de la mondo ili ne havas klaran imagon. Ili ech ne bezonas tion! La tempo de nervozaj vantuloj ankorau ne venis.

Bone, sed kia homo la mastro de Aiaste do estas? Facilanime, ech sprite oni povus tuj ion respondi, sed tio estus sendube maljusta. Pri Mats Aniluik oni povus iom informighi ankau en la komunuma domo au en la jughejo. Sed la komunuma sekretario estas tiom okupita de biero, virinoj kaj kartludado, ke tio estus sensenca malshparo de tempo. Koncerne la jughejon estas iom alia afero. La mastro de Aiaste kompreneble ne estas anghelo, veninta el la chielo sur la teron, sed en la jughejo li estis nur unu fojon, kaj ankau tiam kiel atestanto. Tio okazis antau pluraj jaroj, kiam dum autuna foiro en Nuustaku du kamparanoj tute sen kauzo ekkverelis kaj unu el ili per botelo bum! batis la kapon de la alia. Kompreneble la kapo estis pli malmola ol la bierbotelo kaj tio kauzis multe da malamikeco. Se la kapo estus pli mola, la afero finighus multe pli simple. La kauzo de la kverelo estis tute ordinara, kaj eble ghuste tio estis kulpa en chio.

Martinson el Sirgaste kaj Paul de Kao provis en la bierejo, kies brako estas pli forta. Kiam Martinson ekshancelighis, li diris kun malica rideto, kvazau interalie, ke Paul onidire faris al la somerservistino de Kao - Liisu, Leenu au Mari (au al chiuj tri!) infanon. Paul estis viro kun mallerta lango, ankau lia prudento estis relative limigita. Iom silentinte li ekprenis de la tablo malplenan bierbotelon kaj responde frapis la kapon de la mastro de Sirgaste. Aadam Martinson sinkis vizaghe al la tablo, lia densa popobarbo malsekighis en bierflako, kaj la aliaj viroj, kiuj jus per lauta ridado estis akompanintaj liajn vortojn, farighis tiel silentaj, ke de la strato klare audighis la fanfaronado de du chevalshakristoj. Kiam la distrikta policisto eniris, Paul perdis la kuraghon kaj estis preta peti pardonon de Aadam kaj deklari sin, se necese, patro de chiuj eksteredzecaj infanoj de la komunumo. Sed kiam li vidis, ke la Sirgaste'ano estas sana kaj sendifekta, li liberighis de sia timo. Rekonsciighinte Aadam diris, ke se Paul audeble por chiuj certigos, ke li efektive faris al tiu Liisu, Leenu au Mari (au al chiuj tri!) infanon, tiam li povus pardoni. Sed Paul intertempe rekuraghighis kaj nur bruspiris minace, ghis la distrikta policisto kondukis lin en la arestejon.

Kion havas en tiu afero por atesti cheestinto? Sed en la jughejon li devis iri, malshpari la tagon, sidi sur benko, rigardi la vizaghojn de la jughisto kaj aliaj homoj, kaj kiam oni ion demandis, per klara kaj lauta vocho respondi "jes" au "ne".

Kiam pri la homo kelkio komencas klarighi, venas tuj nova okazajho, nova perturbo de la tempo, montrante lin en tute alia, al la antaua mala lumo. Kaj krome - la sovagha praondo de la ekzistado, kiu atakas la homon kiel la germano la ruson en Prusujo. Nur revo pri pli bona vivo kaj perfektigho de chio brilas kiel kvinrubla ora monero tra la jardekoj de chiutageco. Ghin ne kapablas neniigi muso, fajro kaj ech ne shtata oficisto kun siaj brilantaj butonoj. Kaj en tiu rilato ankau la Aiaste'anoj ne estas escepto.

La mastro iras per pezaj pashoj de maljuna homo al la chevaloj, bonkore manfrapetas la artifikplenan brunulinon, kiu survoje kauzis multe da klopodoj, kaj atente rigardas, kiel la filo kolektas la jungilojn. La servisto estas kun iu komisio sendita en la chambron. Por kio mallaboru sur la korto tiu flegma, konstante kvazau duondormanta viro?

"Ree vi lasis la chevalon vundfroti sian kolon," diras la mastro al la filo. En lia vocho sonas amara riprocho, preskau ofendigho. "Mi ja diris, ke vi metu sub la koljungilon felton..."

Juri indiferente kunmetas la kondukilojn, eluzitajn ghis disfadenigho. En lia longforma blanka vizagho estas legebla nenio certa. Tio estas por li ne la unua fojo, ke li devas auskulti instru-vortojn de la patro. "La paroloj de la gepatroj por tio ja estas, por lasi ilin preter la oreloj," li vershajne pensas. Sed kiu scias, eble li tiel senskrupule ech ne pensas, char li tamen havas pli seriozan kaj pli saghan vizaghon ol iu alia mastro en la chirkauajho, kaj tion oni ne forgesu. Ne gravas, ke tiu vizagho nenion eksterordinaran ebligis al li en la vivo. Pro sia fermita severa karaktero li ne havis sukcesojn ech che junulinoj, sed en tiu agho tio tre gravas. Povas ankau esti, ke li pro tio ne plachas al la delikata sekso, ke li ne havas brute stultan, kvazau per hakilo formitan vizaghon. Neniu nun precize plu memoras, kiaj ili estis tie en Aiaste, en tiu bela bieno sur monteto kun malnova fruktoghardeno kaj fortkreska sekalo.

La suno lumas super la mondo de dio, araneajhoj brilas en la arbardensejo, garbostakoj dormetas sur la kampo kaj el la chambro audighas parolsono de la virinoj. La maljuna mastro staras kiel antaue meze de la korto kaj diras al la filo la samajn vortojn, kiujn li diris al li hierau, antauhierau, antau unu jaro. La vortoj falas enue kvazau pezaj pluvgutoj sur grenamason. Dum jardekoj la samaj vortoj, dum jarcentoj, ho dio, vi devas chion vidi kaj audi. Dum tiu chiama ripetado la barbo de la mastro grizighis, li ighis ghiba, sed la vortoj estas chiam same senshanghaj kiel la alternado de la sezonoj kaj - kio estas plej malbona - tiuj, al kiuj ili estas destinitaj, forgesas chion tuj en la sama momento. Neniun interesas liaj instruoj. Kvazau malantau ili ne estus vivspertoj, sed ili estus nur elpensajho de iu rikanulo, au kvazau li parolus en idiomo de mauroj au nekonvertitaj paganoj. Chiuokaze ne en la rusa au germana lingvo, el kiuj oni povas trafe-netrafe kelkion kompreni. Chu ankau tiu maljunulo mem ne estas ia stranga mauro por la malpli aghaj Aiaste'anoj, siaspeca vokanta vocho en dezerto?

Kaj tio okazas en bieno, en kiun li enmetis chion plej bonan, kion li havis. Li estas mauro kiel chiu forpasanta generacio por la sekvanta, kaj en tio estas nenio mirinda. Ne donu al chevalo, per pelado varmegigita, malvarman putfundan akvon, bone traktu chevalon, bruton, birdon kaj planton, neniun senpripense mistraktu. Estu zorgema, prudenta, laborema, shparema, komprenema kaj tiel plu kaj tiel plu. Tia estas la afero. La maljuna malsana viro, kiu per siaj dek fingroj, per shtonlevilo kaj sia tuta praktika kamparana prudento pene elachetis tiun chi bienon de la nobelbieno, faras lauvican montpredikon al sia meza filo, blonda sentaugulo, kiu malrapide, kvazau en lantmova filmo, kunmetas malnovajn eluzitajn kondukilojn, kiujn oni jam delonge devus forjheti au okaze de urgha bezono uzi simple kiel shnuron. Jes, sed de kie venos richeco kaj bonhaveco, de kie ankau novaj kondukiloj, se la filo fine pli ol chagrenite diras al la patro:

"Jam tedis min viaj admonoj..." Post tio li jhetas la kondukilon trans la shultron, tute ne atentas plu sian malsanan patron kaj per la alia mano ekkondukas je la brido tiun miksrasan chevalon, pri kiu ni parolis. Ili estas konvena paro, chu ne! Oni devas forpeli ilin ambau, sed kiu tiam faros la kamplaboregon? Ja ne Karl, kiu aperadas chi tie somermeze por dande promenadi kelkajn semajnojn - kun blanka kolumo kaj promenbastono sub la brako? Kun chiuj sendiference li konversacias afable kaj amike; li ne malshatas ankau laboradon, precipe frumatenan falchadon de fojno, kvankam la patro lin retenas, char li havas strangan timon, ke la sano de lia plej agha filo estas por tio tro malforta, por devigi lin labori egale kun la aliaj. Tio estas estimo, kiun Juri ne komprenas, au se ech komprenas, al tio almiksighas chiam io maldolcha, amara, kio ne permesas al li rilati al la frato tute nature, kvazau ili ne estus kune kreskintaj, kune pashtintaj la brutojn kaj al ojstroj alpikintaj herbotigojn kiel vostojn. Al Juri shajnas, ke la frato kvazau kompatas lin, kiam li vespere, sidante sur la sojlotrabo parolas kun li pri la mondaj aferoj, kiujn ech la patro bone ne komprenas; en la konduto de la frato estas lau lia opinio io fremda kaj urbanacha. Karl kompreneble ne estas vantanimulo, sed chi tie, inter la kamparanoj, kiuj chiuj laboregas ghis plena elcherpigho, li efektive impresas iom strange. Li ne konvenas chi tien, kaj la sento de Juri pri sia malplivaloro pro tio senchese kreskas. La vojoj de dio estas strangaj kaj ankorau pli strangaj estas la vojoj de la homoj, al kiuj la patro decidis doni klerecon nur pro tio, ke unu el la mastridoj de Aiaste devos doni al la bieno gloron kaj famon, por kio estas kapabla nur instruita homo. Kiu do laboros, se forvendi tiun ruzan duonardenulinon au lasi ghin forshteli kaj elpeli el la bieno Juri kune kun lia oblonga vizagho kaj konfirmacia atesto en la brustposho?

La chevalo pashas lau la opinio de la junulo tro malrapide kaj tion la ekscitita Juri ne volas al ghi pardoni, kvankam li nenien rapidas - che la domo la patrino kaj servistino okupighas pri la manghopretigo, la grenujoj estas pretaj por akcepti la novan grenon, la homoj invititaj al la mashino, la teniloj de la forkegoj kaj la rastildentoj estas en ordo.

"Nu, achulo, nu!" vokas Juri provoke, chiuokaze pli laute ol necesas. Li antauscias, ke la patro denove ekriprochos lin, char chevalo estas por li io, kion oni devas trakti pli bone ol homon, char ghi ne povas plendi.

"Ne tiru la beston tiamaniere. Ghi ja mem iras..." grumblas la miastro. Sed lia filo Juri nun vere ekkoleras, lia malkontenteco transiras sur la bazon de la vivkondichoj.

"La servisto ricevas salajron, mi nenion. Ech decajn vestojn mi ne havas. Mi portas jakon el hejme teksita shtofo, precize kiel filo de subfarmisto. Honto estas iri en la societan domon - la knabinoj mokridos..."

Ankau che tio rolas knabinoj; senpere au nerekte ili bedaurinde chie ludas rolon, kaj tio estas neevitebla, ech kiam oni en dancvespero surhavas jakon de pli agha frato, kiun li frotbriligis sur lerneja benko.

"Mokridado de knabinoj pasos," opinias la patro.

Juri ne komencas rezoni, kio el ilia ridado fine farighos.

"En lernejon oni min ankau ne sendis," li riprochas.

"Proverbo diras: metu sterkon nur al tiu brasiko, kiu kreskas."

La filo krachas kolere sur la herbon. Al neniu plachas esti apenau vegetanta brasikplanto, ho ne.

"Kaj mi sklave laboregu nur pro mangho, ghis kiam la sinjoro finos la universitaton."

Tio estas troigo. Kiu chi tie parolis pri sklava laboro? Temis nur pri klereco kaj felicha, edifa kampara vivo!

Intertempe la mashinisto satmanghis kaj venis al la drashgarnituro. Kune kun la servisto kaj la plej juna Aniluik li jam antaue instalis la lokomobilon, reguligis ghin, surmetis la fumtubon kaj la rimenon. Ili faris jam chion, por ke la drashado povu, se necese, tuj komencighi - mankas kauzo por longa rezonado.

Nun estus konvene diri kelkajn vortojn ankau pri la mashinisto. Kvankam li ne estas tiom rimarkinda persono kiel la mastro de Aiaste, tamen kelkio interesa estas ankau en li. Antau chio ni tuj diru, ke tiu trankvila vivghoja viro estas abstinenculo, iam li intencis alighi ech al abstinenca societo, sed chi tie tio ne estas grava. Li estas mashinisto de drashgarnituro kaj tiu fakto jam sole devus elvoki respekton al lia persono. Kiam la garnituro estas preta por ekfunkciigo, li intencas iom ripozi kaj por tio la bravulo devus havi rajton. Instrumentkesto kun rustaj hokingoj estas tio, sur kio li sidighas, kaj Jakob estas lia nomo, Jakob Lusiksepp. Li eltiras el sia posho kurbtuban pipon, kies kapo havas tre belan kovrilon, plenshtopas ghin per subtile tranchita folia tabako el porkvezika tabaksako kaj shovas ghin inter la dentojn. Post tio li rigardas al la lokomobilforno, chu de tie estas eble ricevi fajron por la pipo. Sed fajro tie ankorau ne trovighas. Tiam li prenas malrapide el la konsumita, post riparo mallarghighinta posho alumetujon, ekbruligas alumeton kaj kun ghuo bruligas la pipon pufvange blovante kaj spirante. La pipo estas bela, sed pechkovrita, ne volas ekbruli. Kvankam Jakob estas abstinenculo, tamen li fumas. Li opinias, ke oni devas havi en la vivo kelkajn malgrandajn ghojojn, kaj ne estas nia tasko riprochi lin pro homa malforteco. Li sidas, turninte la dorson al ni, li surhavas olemakulitan kaskedon, liaj malhelaj jam grizighantaj lipharoj sub la fortika rekta nazo estas korekte tonditaj. Li ne estas plu junulo, sed tio ne gravas. Dum li sidas sur la instrumentkesto, lia koro doloras kiel chiam antau funkciigo de la mashino. Chu chio sukcesos, au okazos ia fiasko. Ech pri la vetero li estas zorgoplena - tia sentema li estas. Li estas ja homo, ne putra tremola shtipo, kiun la plej juna Aniluik, altkreska kaj maldika junulo, kies nomo estas Taavet, shtopas en la ampleksan fajrujon de la lokomobilo. Nome Taavet post longa klopodado tamen sukcesis ekhavi fajron en la forno. La lumo de la flamo ardas tra la malsupra truhava krudfera pordo kaj la vizagho de la junulo esprimas kontentecon. Oni laboras chi tie pripensite kaj aferece. Devkonscio estas kashita en tiuj chi homoj kvazau ghermokapabla kerno en nukso.

Suchado ne helpas, se oni havas aferon kun tiom obstina pipacho, kiel tiu de Jakob. La mashinisto serchas en posho de la oleoshmirita jako longan pinglon; nu, nun li trovis ghin, pinglon el maldika kupra drato kun krochigita fino. Kial tiu ilo ne ekbrilu momente en la sunlumo, kiam la kupraj kranoj kaj valvoj de la lokomobilo brilas tiel konsterne grandioze? La tuta mashina kooperativo, antau chio la estraro devus rigardi tiun chi belan vidajhon, estas nur dubinde, chu tiuj aferecaj kamparanoj kapablus senti plezuron de tio.

De la stalo venas kun sia peza irmaniero Juri Aniluik, la meza filo de la mastro de Aiaste, kiu dum sia vivo ne estis pli malproksime ol en la komerca halo en Tartu. Li havas en la brustposho prokrastbombon. Ho, pardonu la eraran esprimon: kamparano pri tia frivola instrumento ne okupighas. Por kio oni bezonas tian malsimplan mekanismon, se la silenta genio de morto per sia falchilo agas multe pli malmultekoste kaj fidinde, kiam la petrolo en la vivolampo de la homo finighis. Per rapidaj pashoj proksimighas la longkrurulo, kaj komence chio estas en ordo. Li havas pakajhon da gazetoj en la brustposho, kaj ili chiuj estas numeroj de "Postimees". Aliajn gazetojn legas neniu en chi tiu landparto. Por trastudi ilin de la komenco ghis la fino havas tempon nur la mashinisto, kiam la lokomobilo laboras sen perturboj kaj la kribrokesto de la drashmashino ne kapricas. En la vilagho Tuhakopli trovighas ankorau unu viro, kiu legas la gazeton kaj ech memoras la arshinlongajn nomojn de turkaj generaloj, kiam ili tie sur la Balkanoj militas. Tiu viro estas kompreneble la rigidpieda Eesner, dume komunuma kuriero; per kio li iam poste okupighos, tion oni ne.scias.

Intertempe Juri alvenis al la lokomobilo kaj eltiras la gazet-pakajhon. Ne estas necese diri, ke "Postimees" dolche odoras je presfarbo kaj estas presita per gotikaj literoj. Jakob kun videbla ekscito rigardas la gazeton, kvankam li tute ne estas granda patrioto. La milito inter la Rusa kaj Germana imperiestroj lin absolute ne interesas, se lia filo ne estus sur la militkampo. Li militservis en Malgrand-Rusio - nu, kio estis la nomo de tiu urbo: Pock, Plock au ech Pluck? - kaj estis en la komenco de la milito tuj transportita al la fronto. La mashinisto metas la pipon kaj pingleton sur la instrumentkeston kaj vishpurigas la bushon post la pipfumado, kvazau li intencus kisi fianchinon.

"Chu vi alportis al mi ankau leteron?" li demandas senpacience.

"Chu eble de Elmar?" demandas siavice la mastrido.

"De kiu alia? Virinoj neniam skribis al mi... Ankau tiam neniu skribis, kiam mi estis juna."

Juri ridetas kompreneme, ankau al li junulinoj ne estas skribintaj. Tio ech ne estas necesa! Koraferojn oni povas aranghi tute ne shmirante paperon - en la societa domo dum dancvespero, dum laborfesto au en subtegmento de la bovinejo. Sed por Jakob li chi-foje efektive kunhavas leteron. La mashinisto ekscitite kaj scivole rigardas la leteron en griza senposhtmarka koverto, poste malfermas ghin, elprenas krajone plenskribitan paperfolion el la koverto kaj liaj diktendenaj manoj iom tremas.

Ankau Taavet jam ekflaris la aferon. Senpacience li shovas sin pli proksimen kaj kashe haltas malantau la mashinisto. Tamen Jakob rimarkas liajn shtelmovojn kaj demandas kun shajna severeco:

"Kial vi chi tie promenas? Chu vaporo jam levighas?"

Taavet preferas ne respondi. Se li estus chevalo, li vershajne pendigus la malsupran lipon pro indiferenteco, sed nun li simple starachas tie.

"Baldau la drashontoj estos chi tie. Se vaporo mankos, oni tanos vian hauton."

La mastro venas de la stalo, apogante sin sur la bastono. La novajho pri la ricevo de la letero atingis jam ankau lin.

"Jen, chu la filo komencas farighi jam generalo? Subite li iam venos hejmen kun blanka chevalo dancanta sub li kiel tiu de Skobelev sur la bildo..."

Jakob ne havas tempon por sherci. Li glitigas la rigardon super la folio, plena de mallerte skribitaj linioj. Parto de la vortoj estas disighinta, malklara pro la grafito, sed la mashinisto komence preterlasas ilin; por li gravas la ghenerala impreso.

"Legu lautvoche, ankau ni audos militnovajhojn," diras la mastro. Oni ne havas la kutimon lautlegi leterojn, sed Mats Aniluik neniel povas kashi sian scivolon. Kaj entute tiu afero kauzas al li zorgojn. De milito oni povas esperi nenion bonan.

La mashinisto turnas la folion, por kashi sian malcertecon palpas per la fingroj la lipharojn, kvankam tie nenio jukas. Poste li nevolonte, per malrapida, preskau solena vocho eklegas:

"Karaj patro kaj patrino!

Mi salutas vin el la Austria lando, kie nia armeo staras jam la duan semajnon. Terura afero estas la milito. La tutan tempon rampi sub shrapnela pluvo, tio ne estas shercajho, tio konsumas tiel la nervojn, ke unu viro frenezighis, subite atakis la leutenanton. Mi miras, ke mi ghis nun ankorau vivas kaj estas ech sendifekta. Hodiau ni marshos trans la riveron San.

Karaj hejmanoj, nia vivo chi tie estas tre mizera. Du semajnojn ni ne povis antau la dormo senvestigi nin. Nur kelkajn noktojn mi dormis sub tegmento, en alia tempo chiam en trancheoj kaj tre ofte sub kugloj. Mi deziregus prilabori min per folifaskoj en vaporbanejo, sed chi tie oni audas nenion alian krom: antauen, chiam antauen.

Nokte en trancheo mi kelkfoje rememoras pri nia maljuna pashthundo Tuks, kiu nun estas preskau blinda. En la antaua tempo mi chiam elpelis lin el la chambro kaj ne pensis, ke mi mem estos en la sama stato kaj devos tranokti en pluvo kaj frosto.

En nia regimento estas sufiche multe da estonoj, eble unu kvarono, 700-800 viroj.

Mi skribas tiun chi leteron sur barelo.

Kun plej koraj salutoj el la malproksima militkampo

via filo Elmar."

La mashinisto kunfaldas la leteron kaj suspiras. La milito parte penetris jam ankau en ilian vivon, pli precize - en la vivon de Jakob Lusiksepp, sed tio estas nur la komenco. La mashinisto vokas trans la shultron pli laute ol necese, certe por forpeli siajn malgajajn pensojn:

"Taavet, fajfon!"

Kvankam Taavet ne estas metia lernanto, li tamen devkonscie plenumas la ordonon. Fajfe elighas vaporo el la varmega nigra korpo de la lokomobilo kaj vokas la homojn al la laboro. Chiuj, kiuj promesis, devas nun veni; chu ili volas au ne, tion oni ne demandas. Ili multope achetis la lokomobilon, havis grandajn malfacilajhojn, kiam ili serchis mashiniston por ghi kaj fiksis vicordon de la drashado. Sed nun la lokomobilo per la tuta forto hurlas el sia vapora gorgho kaj ordonas la homojn, instigante plurajn mastrojn kaj servistojn haste jungi chevalon al la veturilo, ekpreni de la vesthoko la jakon kaj ekveturi. La lokomobilo mughas en Aiaste kaj nun oni ne rajtas perdi la tempon. La granda mashin-epoko komencighis kaj neniu povas ghin haltigi. La tuta mekanismo funkcias sendepende de la mashinisto, en chiu bieno sidanta sur la instrumentkesto kaj la tutan tempon leganta gazeton, ech se la mondo pereos au venos diluvo. Jakob daurigos la legadon ghis la akvo atingos la fajrujon kaj estingos la fajron.

Kion alian li faru, kiam la drashgarnituro funkcias precize kiel horlogho? La mastro auskultas, au eble li simple staras. Pli utile estus, se li meditus, char por kio do li havas imponan blankan barbon, vivspertojn, malrapidan irmanieron kaj ech la juniperan bastonon. Li konstruis chiujn tiujn konstruajhojn, kiujn oni vidas - la tenejon, bovinejon, kelon, veturilshedon kaj necesejon (antaue oni aranghis siajn aferojn malantau la bovinejo); nur la loghdomon konstruis lia patro. Dum unu generacio oni ja ne sukcesas fari chion. Neniu lin dankus; la vivo mem estas danko, kaj per tio la chefajho estas dirita. Eble la maljunulo konjektas tion; eble li ech pensis pri tio, kvankam li ne tre bone konas biblion. Ankau en aritmetiko li ne estis forta, tion oni vidis jam en la komunuma lernejo, sed tamen li estas la vera fondinto de la bieno. Li enblovis vivon en tiujn chi montetojn, laboregis kaj konstruis, pagis shuldojn kaj iufoje faris ankau novajn shuldojn. Nun li estas jam dum pli ol tridek jaroj mastro de elachetita bieno. Ne, antau li neniu deprenas la chapon, ankau li ne deprenas antau la aliaj. Pasis la tempo, kiam antau la barono oni marshis kurbighinte, flankantaue, kun la chapo en la mano, kaj flate mankaresis liajn krurojn. La kapoj estas nun profunde en la chapo, la bieno estas plene elachetita, la koro estas trankvila. Pensante pri tio oni senvole ridetas.

Sed nun ankau la mastro de Aiaste sidighas sur la malpura preskau senfarbighinta instrumentkesto, egale, chu ghi estas angla, sveda au china, kaj apogas la kapon sur la manoj, kruce metitaj sur la bastonon.

"Legu laute," li nur diras, char lia vidkapablo ne estas plu tre bona, pri tio oni ne bezonas dubi. Jakob legas, kial do ne. Dankon al dio, ke ili tie en Tartu ankorau permesas eldoni estonan gazeton, la germana estas onidire jam fermita. Sed tiuj densbarbaj rusaj oficistoj ja ne distingas, kio estas en la estona, kio en la germana lingvo. Por ili chiu latinlitera skribajho estas malshatinda kaj kontraupatruja germanajho, kaj ne estas eble klarigi al ili, ke tio tute ne estas vera. Tiel pensas momente la mashinisto kaj ridetas. Eble li tute ne pensas tiel, sed tamen li ridetas; tion mi certe scias - li estas afabla homo kaj dume lia filo ankorau vivas. Li estas teknikisto-inteligentulo de siatempa vilagho, se oni tiel povas diri. Ne senkauze oni priservas por li tablon kun tuko en la malantaua chambro. La mastrinoj parolas kun li kun respekto, same la mastroj, por kiuj lia opinio pri drashado kaj grenkvantoj estas pli grava ol la savo de la animo.

Resume oni povus mencii (char ni vere jam venis al tio), ke sur la instrumentkesto de la angla firmao sidas du plej gravaj kaj estimataj viroj de tiu regiono. Unu havas bienon, la alia lokomobilon, kvankam ghi ne estas lia proprajho. Du energiaj maljunuloj sidas paceme sur la sama kesto kaj unu legas al la alia la gazeton "Postimees", kiu informas el la Tartua distrikto, ke en tiu chi jaro la sekalrikolto estas mizera, la pajlo longa kaj la grajno pro senpluveco malgranda.

"Tion mi mem scias," interrompas la mastro Jakob'on sen-pacience. "Vi rigardu, kio estas tie dirita pri la chi-jaraj gren-prezoj. Kio estas tio? Li montras de flanke per fingro al unu kolumno.

"Malkonsento inter franca kaj germana verkistoj..." legas Jakob.

"Jen, ankau ili jam malpacighis inter si. Interese, kion tiuj malsataj ratoj havas por dividi inter si," opinias la mastro, kaj ni memorigas por chiu okazo, ke lia nomo estas Mats Aniluik.

Pri tio Jakob respondas nenion. Kiel li povas scii, kion ili havas por dividi inter si. Eble panon kaj klupeojn, se sinjoroj verkistoj tiajn simplajn ajhojn entute manghas.

"Du famaj verkistoj, franco Romain Rolland (legu Romang Rolang) kaj germano Gerhard Hauptmann aperigis en la gazetaro publikan leteron, en kiu klare aperas la opinioj de ambau popoloj pri la milito. Kiel la unua prezentighis Rolland en la svisa gazeto "Nouvelle de Geneve"..."

La mastro maltrankvile shovighas sur la kesto, la milito lin ne interesas, nur la grenprezoj; iom interesas ankau Hauptmann.

"Eble tiu Hauptmann estas parenco de nia bienadministranto Hauptmann," li interrompas la mashiniston. "Chiuj germanoj estas parencoj inter si. Hauptmann havis anglarasan virchevalon. Foje mi kondukis la junan brunulinon en la bienon al lia virchevalo. La administranto prenis tri rublojn, sed de la virchevalacho estis nenia utilo. Poste la chevalino rekomencis serchi, mi kondukis shin denove tien. Ree li prenis rublon, la virchevalo vere penadis, tamen senrezulte. La virchevalo de Kao poste ordigis la chevalinon."

Jakob turnas la paghon. El la gazeto elfalas letero kaj ghi estas al la mastro, kiel montras la rapide skribita adreso. La koverto estas el pli bona papero ol tiu de la letero, kiun ricevis Jakob, tio estas atentinda. Sed chu en tiu chi letero estas pli bonaj informoj ol en la alia, tion oni ankorau ne scias. La mastro kun miksitaj sentoj esploras la koverton, kiu havas la koloron de acideta lakto, kaj vokas la mezan filon, kiu reiris al la stalo. Taavet'on li shajne ne opinias inda por malfermi tian gravan leteron. Juri venas kiel chiam peze levante la piedojn.

"Kio estas?"

La patro etendas al li la leteron. Juri malfermas la koverton kaj mallerte eltiras susurantan paperfolion. La patro estas malpacienca, faras per la bastono kelkajn maltrankvilajn movojn.

"Kion la studento skribas?"

La vizagho de Juri estas nuba, liaj famaj makzelmuskoloj ree movighas danghere, kvazau sub la hauto estus iu besto, kiu ne trovas eliron.

La maljuna Aniluik konas sian filon kaj demandas jam kun evidenta ekscito:

"Kio tie estas?"

"Malnova kanto. La mono de Kaarel finighis. Li skribas, ke li devas en la proksima tempo repagi iun honoran shuldon."

La kapo de la mastro ektremetas: ion similan li atendis. Klerigho postulas monon, kaj ankau la drinkajhoj, kiujn la filo en amika kompanio konsumas, iom kostas. Al patro ne estas pro tio pli facile, ke la estonta sinjoro advokato ne difektas sian sanon per malmultekosta monopola brando.

"Nur antau nelonge mi sendis al li monon," klarigas la mastro senkonsile.

Juri'n kolerigas la senkonsileco de la patro, same kiel la letero, lokomobilo kaj autuna tago. Lian opinion oni neniam demandis, kvazau li estus chi tie tute flanka persono, ia taglaboristo, vagabondo au ech kolportisto, kiun oni en arbaro prirabis.

"Mi ne volas plu sklave labori por la studento," li eksplodas. "Mi forlasos chion kaj foriros el Aiaste. Multe pli bone estus en iu komercejo au laborejo: oni plenumas siajn horojn kaj poste estas libera sinjoro, kushas kaj ripozas senzorge. Sed chi tie mi estas servutulo de la patro kaj frato, je diablo!"

La mastro auskultas chion tion kun la kutima trankvileco. En lia vizagho movighas nenio. Juri estas ankau antaue skandalinta kaj minacinta, sed li nenien foriris. Ja nenie oni atendas lin. Nenion li scipovas, nur jungi chevalon kaj forki sterkon. Ech harpon li ne scipovas ludi, pri pli delikata laboro ni tute ne parolu. Neniu ja instruis lin. La mastro ne pensas nun pri Juri. Lin zorgigas la honora shuldo de lia plej agha filo. Krom mon-petleteroj li ricevis de la filo nenion. Nur monleterojn kaj sciigojn, ke li sendu al la fervoja stacio chevalon renkonte al la filo, kiam tiu intencas por kelka tempo veni el la urbo hejmen. Chiam monon kaj monon, kvazau apud la vojo en Aiaste kreskus ne rughberaj sorpujoj, sed arboj, produktantaj orajn monerojn - simple iru, skuu kaj kolektu bushelplenon. Nur por greno li povus ricevi monon, kvankam en la gazeto oni en tiu chi autuno nenion skribas pri grenprezoj kaj ankau la greno mem estas mizera. La somero estis tro varmega, krome komencighis ankau la milito. Dio, nur vi scias, kio el chio chi farighos. En tia sufoka somero oni ja povis atendi militon - grandaj incendioj okazas chiam dum seka kaj varmega somero.


* En Tori trovigas en Estonio tre konata chevalbredejo. - Trad.
*
Estona popolgrupo en la sud-orienta parto de Estonio. - Trad.

>>