MUSHO KAJ VOJAGHANTOJ

Somere, en juli', en tre varmega tago,
Sub sabla vojo, supren en zigzago,
Kun nobla famili' kaj pakajhar'
Kalesho kun chevaloj kvar
Sin trenis.
Tre malfacila voj' chevalojn halte trenis,
Kaj kondukisto por akcel',
Kun helpo de lakeo, en persisto,
Chevalojn vipis akre, kun kruel',
Sed sen rezult'. Jen rampas el kalesh-barel'
Sinjoro, sinjorin', fileto, instruisto,
La shargho en kalesh' ne estis bagatel'.
Do kvankam la kalesh' movighis jam denove,
Chevaloj trenis ghin apenau kaj laupove,
Jen Musho en hazard' kaleshon grandan vidas
Kaj helpi al vetur' volonte ghi decidas.
Ghi zumas sen ripoz', per tuta sia forto,
Klopodas en ekstaz',
Jen pikas al chevala naz',
Jen sur kalesha benk' eksidas en komforto,
Jen apud homoj flirtas ghi sen lac'
(Samkiel brokantist' sur la foira plac'),
Kaj plendas ghi pri sia sort' malbona,
Ke ghi klopodas tute en izol',
Ke mankas jen subteno de popol',
Neniu helpas en afer' bezona.
Servistoj post kalesh' postiras sen rapid',
Babilas instruist' al sinjorin' kun fid';
Sinjor' (kun servantin'), anstatau gvid-direkto,
Foriris al arbar' por placha fung-kolekto,
Al chiuj zumas Mush', ke tute sola nur
Ghi zorgus plene pri vetur'.
Kaj dume la chevala kvaro
Alvenis al eben' trankvile kaj sen baro.
"Jen", diris Mush': "finita estas faro!
Sidighu sen prokrast', veturu kun felich'!
Kaj mi ripozos post lacigh'.
Apenau flugas mi pro strecho kaj ekscito."

Okazas ofte homoj en la mond'
Al ajna ajh' sin trudas kun volont',
Kaj tamen por afer' forestas ech invito.

MUSHO KAJ ABELO

Printempe en gharden', che vent-zefiro trema,
Sur tigo movighema
Balancis Musho sin
Kaj al Abel' sur floro
Ghi diris kun arog': "Chu plu ne tedas vin
Dum tuta plena tag' labori kun fervoro?
Pro tia laborem' mi mortus senprokraste.
Al mi agrablas nur
La vivo por plezur':
Jen ofte lau kutim' mi ghoje flugas gaste
Al luksaj baloj, al festen'.
Dirante kun sincer', en multaj richaj domoj
Konata estas mi por plej superaj homoj.
Kaj chie trafas mi al pompo kaj solen'!
Ekzemple, al edzigh' au al festen' privata
Unua venas mi por ghuo kaj regal',
Dolchajhon de la vin' mi trinkas el kristal'
Kaj ghuas el teler' pri mangho delikata.
Kaj apud ajna gast'
Frandajhon prenas mi kun tre sukcesa hast';
Virina bela seks' min ravas dolche ankau:
Al charma' belulin' mi flirtas sen mezur'
Kaj sidas kun plezur'
Sur rozkolora vang' au sur la shultro blanka."
"Ghi estas bona gust' ", respondis la Abel':
"Sed lautas ankau famo,
Ke por festena bril' ne estas vi juvel',
Ke ofte trafas vin insulto kaj malamo.
Ja tute sen atent'
Forpelas oni vin kun abomena sent'."
"Chu gravas", diras Mush', "forpelo tia?
Fenestron flugas mi, revenas tra alia."

PARUO

Paruo-bird' al maro venis;
Ghi entreprenis
Bruligon grandan de la mar'.
La tuta mond' tre miras pri deklar',
Kaj tremas pro terur' Neptuna akva lando,
Alflugas birdoj en abunda grando,
Alkuras bestoj muitaj por rigard',
Chu brulas jam la mar' kaj kun kioma ard'.
Jen sub influo de rapida famo
Alvenas manghemuloj al la mar'
Por la festena eksterordinar',
En kiu fisha sup' farighus chef-ornamo,
Pli bona ol la sup' de komercist' gastama,
Per kiu li regalas al estrar'.
Por la mirakla brul' kunvenas muftaj ili,
Starante sur la bord', senmove, en silent',
Nur iuj flustras dum atend':
"Jen tuj ekbolos ghi! Jen brulo shajnas brili!
Sed en realo mankis tute brul',
Boladon ech ne vidis la okul',
Kaj kia estis fin' de tuta entrepreno?
Kun granda hont' Paruo flugis for;
Projekto birda bruis kun furor',
Sed en efik' fiasko restis plena.

Dirante sen ofendo, kun sincer',
La simplan veron mi subtenas,
Ke antau la plenumo de afer'
Sin laudi ne konvenas.

FORMIKO

Formiko iu grandan forton havis.
En la pasint' forestis tia fort'.
Lau historia verk' Formiko tiu gravis, -
Plenlevis li du grajnojn por rekord'!
Pri kuraghec' li ankau estis glora:
Okazan vermon dum atak' rigora
Li mordis akre, kun sovagh',
Kaj kontrau arane' li iris kun kuragh'.
Pro tio la Formik' sur formikej-areno
Plenghuis pri la glor' multege, sen mezur':
La tuta formikar' pri li parolis nur
Sed laudo en abund' egalas al veneno.
Cetere por Formik' ghi estis en bonveno:
Allogis lin la glor', -
Kaj laudojn sen mezur' li strebis kun avido
De sia fanfaron-humor'.
Kaj fine lin forlogis la decido
Veturi urbon por rekord',
Por glori sin per sia majstra fort'.
Do al kampul', al granda veturilo,
Alrampis ii kun malfacilo.
Kaj pompe venis urbon, al bazaro.
Sed kia estis frap' por lia venka sent'!
Pretendis li al glora bel-moment'
Kaj al furor' pri sia eminent'
Sed fakte la Formik' ne estis grava varo.
Pri chiu hom' pli gravas propra far'.
Formiko nia kun foli' efektas,
Jen li klinighas, jen li rektas:
Neniu lin rimarkas en bazar'.
Post ekzercad' laciga, senrezulta
Chagrene diris li a! hundo, al Barbos',
Ja kiu kushis en trankvila poz':
"Konfesu ni, ke vere estas stulta
En via urbo la publik':
Nenion ghi rimarkas en praktik',
Forestas ech atent' al mia faro,
Al ekzercad' dum plena hor',
Kaj tamen kun favor'
Rekonas min la tuta formikaro."
Kaj hejmen la Formik' revenis jam kun hont'.

Jen kredas ofte kun volont'
Sinjoro,
Ke oni lin admiras en la viv',
Sed lau signif'
Nur por formikoj estas lia gloro.

KOMERCISTO

"Andreo, mia nev',
Alvenu tuj, ekghoju pri ricev', -
Kaj onklon spertan vi imitu.
Komercu kiel mi kaj en negoc' profitu."
Jen, tiel en butik' parolis komercist':
"Vi scias jam delonge pri ekzist'
De pola drapo en aparta peco, -
Malnova, putra estis ghi.
Lau angla ekstra drap' fiajhon vendis mi!
Cent rublojn mi ricevis por afero:
Gapulon sendis Di'."
"Ghi estas certa fakt' " respondis nev':
"Sed kiu gapis vere dum ricev'?
Rigardu: estas ghi centrubla falspapero."

Fiaskis komercist' en sia trompa ruz'.
Sed en la mond' efikas sama uz',
Ne nur en la butiko, -
Lau sama manier' okazas trompa ag' -
Kaj chiuj volas per la ruz-atak'
Eluzi trompon por la pag'
Kaj superruzi kun efiko.

DU KAMPULOJ

"Saluton, frat' Fadej!" "Saluton, frat' Jegor!"
"Vi kiel fartas, bon-amiko?"
"Ne scias tute vi pri malfelich-uniko.
Jen Dio punis min: la domo brulis for,
Kaj mizerighis mi de tiu sama hor'."
"Sed kiel? Estas ghi malbona entrepreno!"
"Jen tiel. Dum Kristnask' okazis la festeno:
Mi iris kun kandel', en nokto, al cheval'.
En kapo estis bru', pro drinko, sendispute.
Ekflamis en moment' jen pajlo en la stal',
La domo kun havajh' forbrulis tute.
Kaj vi, amik'?" - "Min punis persekute
Potenca Dio, - estas tragedi':
Jen krurojn miajn perdis mi,
Kaj pro miraklo nur mi restis viva tiam,
Mi ankau dum Kristnask' en kelon iris iam,
Kaj ankau drinkis mi tro multe da bier'
Kun mia amikaro
Kaj por eviti brulon lau eraro,
Estingis mi kandelon pro dangher'.
Sed en mallum' - de supro ghis la ter'
Faligis min diablo en insido.
De tiu temp' mi restas invalido."
"Pri via malfelich' vi kulpas mem",
Stefano diris kun mokem':
"Vi vane plendas kaj babilas
Pri brulo en hazard' kaj akcidenta fal':
Por ebriul' egale malutilas
Chu helo de kandel' au de mallum' vual'.

FOLIOJ KAJ RADIKOJ

Dum bela tago, en somer',
Folioj densaj kun fier'
Al la zefiroj flustris kun plezuro
Pri sia verdoricha bel-naturo.
Kaj laudis sin abunde, sen mezuro:
"Chu ni ne faras arbon en real'
Tre pompa, luksa kaj 'impona?
Sen nia bel' chu arbo estus bona?
Laudindaj estas ni, sen dub'!
Dum varma tago, kiam mankas nub',
Azilon donas ni al shaf-gardist' modesta,
Kaj logas nia dens' per sia bukla bel'
Juninojn charmajn al dancado festa,
Sub nia verda volb' vespere, en malhel',
Trilkantas najtingal' rulade lau fabel'.
Kaj vi, zefiroj, same
Vizitas nin chiame."
"Vi povus danki ankau nin",
Humile diris voch' profunde el-sub tero,
"Sed kiuj estas vi, achuloj en mizero?
Vi, kiuj nun sen tim'
Pretendas en konkur' al nia bel-aspekto?"
Folioj grumblis kun afekto.
- "Ni estas nur",
Audighis la respondo rekta:
"Nutrantoj viaj en la ter-obskur'.
Chu ne rekonas vi pri nia ag' bezona?
Radikoj estas ni de arbo plej impona.
Vi restu en felich' lau via sort-destin',
Memoru tamen, bon-amikoj:
Printempe la natur' renaskas vin,
Sed se sekighos la radikoj,
Pereos vi kun arbo ghis la fin'."

LUPO KAJ VULPO

Donacas ni volonte kun plezur'
Objektojn.superfluajn nur
Klarigos tion mi per fabla bel-figur',
Char veron sub vual' preferas mi konate.

"Kokajhon manghis Vulp' bongustan kaj ghissate.
Kaj parton de proviz' kashinte ien for
Che stako kushis ghi en la vespera hor'.
Subite kiel gast' malsata Lupo venis.
"Jen kia malfelich'!" li diris en mizer':
"Nek osto simpla ech hodiau min subtenis.
Pro fasto kaj malsat' mi estas en sufer'.
La hundoj de pashtist' maldormas en koler'
Kaj tute sen rezult' mi shafojn ekzamenis."
"Chu vere?" - "Certe, jes" - "Ho, kia sort-atak'!
Chu manghos fojnon vi? Jen estas granda stak'!
Mi helpos kun plezur' al via stat' malbona."
Ne fojno, sed viand' - jen, estis nur bezono,
Sed pri kashita mangh' forestis ech propono.
Al griza kavalir'
Nur sekvis bondezir'
Kaj hejmen iris li malsate, kun sopir'.

LUPO KAJ KATO

Al la vilagho Lupo kuris,
Ne kiel gasto, sed por savi sin;
Ektimo pri la viv' tremigis lin
Kaj persekut' chasista lin teruris.
Li glitus tra pordeg' por fughi de la strat',
Sed pro malbona sorto
Fermita estis chiu korto;
En iu lok' sur mur' ripozis en komforto
Kun flegmo Kat'.
Jen petas Lup': "Amik', ne estu vi rigora,
Konsilu, kiu estas plej bonkora,
Por kashi min de la minac-malbon':
Jen lautas hunda boj' kaj de kornetoj son', -
Jam tute en proksim'!" - "Rapidu al Stefano,
Bonkora estas li", konsilas nia Kat'.
"Mi shafon prenis for de tiu kamparano."
"Nu provu vi al Damiano".
"Mi timas pri malbona rezultat':
De tiu hom' formanghis mi kapridon".
"Do kuru tien, al Trofim' ".
"En la printemp' fortrenis mi shafidon".
"Malbonas! Eble vin protektos Klim'!"
"Che tiu Klimo murdis mi bovidon!"
"Fiagis vi por tuta loghantar' ",
Al Lupo diris Kato;
"Chu eblas la kompat' pro tiu far'
Kaj kia sekvos rezultato?
Ne savos vin kampuloj kun amem':
En malfelich' vi kulpas mem:
Rikoltu vi lau via sem'."

LUPO KAJ MUSIDO

Jen griza Lupo kun kruel-arog'
Fortrenis shafon al arbara lok',
Sendube ne por gasta celo.
Mizera shaf pereis en moment',
Ghin shiris Lup' per sia akra dent'
Kaj ostoj shafaj krakis sur makzelo.
Sed, malgrau avidec', ne manghis Lup' ghis fin',
Kaj apud la restajh' kushigis sin,
Ripoze kun agrablo sata.
Sed per odor' de mangho allogata
Musid' malgranda venis en sekret',
Silente en la musko ghi rifughis.
Jen pecon de viand' ghi kaptis kaj ekfughis
Al sia nesto, al arbet'.
Post la vizit' de nekonata gasto -
La Lupo en terur'
Ekmughis nur.
Li krias: "Rabo! Al sekur'!
Shteliston kaptu sen prokrasto!
Pereis jam entute mia richo!"

Okazis en la urb' simila malfelicho:
Horloghon shtelis bub' de la jughisto Klim',
Kaj krias la jughist': "Rabado!"

PASHTISTO

En grego, kiun gardis Savva,
Komencis shafoj malaperi.
Ghi estas por Pashtist' afero grava.
Chu povas li similon pritoleri?
Do plendis li kaj lautis en deklar',
Ke plej terura lup' aperis en arbar',
Ke shtelas shafojn ghi, krimul' insida,
Kaj murdas ilin sen parol'.
"Rabisto vera", diras la popol':
"Indulgas kiun lup' avida?
Tre urghas kapti nun rabiston en arbar'."
Kaj dume Savva havas en prepar'
Por chiu tag' viandon shafan bonan
(Li estis kuirist' lau sia profesi',
Pro iu kulp' pashtist' farighis li.)
Sed kiel kapti lupon, la friponon?
Jen oni serchas ghin, koleras kun insult',
Kaj tamen sen rezult'.
Serchad' ne helpos vin: pri lupo famo grava,
Sed manghas shafojn Savva.

ELEFANTO-CHEFULO

Sinjoron kun potenc',
Sed kun mizera mens',
Ne helpas bona kor', nek al bonfar' tendenc'.
Ekchefis Elefant' en la arbara dens'.
Kutime Elefant' imponas per prudento,
Sed estas, pro okaz', esceptoj en talento.
Tre dika estis li
(Lau sia famili'),
Kaj tamen sen la sagho genta,
Sed kun bonkor', - li mushon ne ofendis.
Jen foje al arbar', al Elefant-sinjor'
Petskribe shafoj plendis,
"Ke lupoj de shafar' la felojn prenas for."
"Krimuloj sen anim'! " ekkriis la chefulo:
"Chu rajtas rabi vi, friponoj sen skrupulo?"
Kaj lupoj en respond': "Auskultu kun favor'!
Permeson donis vi, lau via bona kor',
Por vintra vest' imposton kelkan preni,
Sed shafoj pro malsagh' ne povas ghin kompreni.
De shaf' po unu fel' - pretendas la impost',
Sed ili pro avar' ghin trovas multekost'."
Resumas Elefant': "Nu, bone, por mantel',
Singarde prenu vi po unu shafa fel',
Sed tute sen aldon', sen unu plua flok'."

<< >>