LIBELO KAJ FORMIKO

La Libelo-flirtulin'
Kantis gaje en somero,
Sed subite sur la tero
Al somer' alvenis fin'.
Tute mortis kampo grena,
Jam forestas tag' serena,
Kiam en folia verd'
Estis mangho kaj desert'.
Chio pasis; kun malvarmo
Venas tempo por mizer',
Mankas kantoj de somer';
Chu konvenas dum sufer'
Gaja kanto kiel garno?
Kun sopiro kaj chagren'
Al Formik' ghi rampas jen.
"Ne forlasu min, amiko,
Donu helpon kun efiko, -
Ghis printemp' kaj suna bril'
Ne rifuzu pri azil'."
"Amikin', ghi strangas vere,
Chu laboris vi somere?"
Shin demandas la Formik'.
"Chu mi eblon tiun havis?
En la herba milda mol'
Gaja kanto kun petol',
Kun amuz' nin plene ravis!"
"Ha, vi estis..." - ,,Dum somero
Mi kantadis kun pasi'."
"Do vi kantis? - Bon-afero:
Nun ekdancu kun graci'! "

PASANTOJ KAJ HUNDOJ

Amikoj du promenis en vesper'
Kaj traktis ili grave pri afer'.
Subite jen el subpordega loko
Al ili Hund' ekbojis kun minac',
Kaj poste du au tri ripetis en audac',
Kaj baldau preskau cent' alkuris je provoko.
Intencis jam Pasant' defendi sin per shton',
Sed la alia tuj rimarkis kun rezon':
"La bojo de Hundar' pro tio ja ne chesos,
Pro via shtona frap' la Hundoj nur ekscesos.
Ni iru simple for kaj ili ne agresos."
Kaj fakte post nelonga voj',
Plimalfortighis hunda boj'
Kaj eksilentis ghi per unu foj'.

La enviuloj povas tre simili,
Jen ili bojas kun impet',
Sed pasu vi trankvile, en kviet':
Post bojo eksilentos ili.

RANO KAJ BOVO

Al korpulenta Bov' la Ran' komparis sin
Kaj pri dikec' konkuri ekdeziris:
Envio regis ghin.
Shveligis sin la Ran', pufighis kaj blovspiris.
"Kvakulo, diru nun, chu estas jam egal'?"
Al Ran' sin turnis ghi - "Neniom en real'! "
"Jen vidu, kiel mi blovighos por konkur'!
Vi diru nur,
Chu jam dikighis mi?" - "Ne larghas la figur'."
"Kaj kiel estas nun?" - "Aspekt' en sama stato."
Pufighis Rano plu per la fervora blov',
Sed ne atingis ghi dikecon de la Bov',
Kaj estis pro shveligh' nur kreva rezultato.

Al nia viv' similas la satir':
Mizera burgh' pretendas kun aspir',
Imiti plene al bonhava vir',
Kaj eta oficist' - al nobla kavalir'.

KUIRISTO KAJ KATO

Jen digna Kuirist', la majstro de la art',
Drinkejon venis lau hazard'
/Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag' bofraton/,
Kaj por la kontraumusa gard'
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post ia reven'?
De kuk' restajhon; kaj la Kato mem
Sidante che barelo kun acheto
Formanghas en murmur' kokidon en kvieto.
"Vi, manghegulo, kaj krimul'!"
La Kuirist' riprochas kun malshato:
"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?
/Kaj dume machas la kokidon Kato/.
Honesta Kato estis vi ghis nun,
Ekzemplo estis vi ghis nun,
Kaj jen... Ho, kia estas maifortun'!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!
De la rostajhoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat',
Ja kvazau estus li malnobla lupo.
Li estas pest', ulcero estas Kat'! "
/Auskultas tion Kato dum manghad'/.
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanghis Kat' kokidon ghis' la fin'.

Konsilus mi al kuiristo ajna
Surmure noti por efik':
Ne babilachu kun minaco shajna
En kazo de potenc-aplik'.

FISH-SUPO DE DAMIENO

"Najbaro mia! Kara kamarad'!
Vi manghu supon! Petas mi, bonvolu."
"Mi estas tute sata de manghad'."
"Ho, ne! Ankorau tason, ne parolu!
La sup' bongustas, provu ghin! "
"Tri tasojn manghis mi." - "Nu kial la kalkulo?
Ankorau manghu vi, karulo,
Por sanefiko ghis la fin'!
Bonegas fisha sup'! Kaj estas ghi kun gras':
Ja kvazau de sukcen' flavetas tiu tas'.
Konsolu min, mi petas vin kun amo!
Jen tripoj, jen sterled', jen bramo.
Ekprovu vi ankorau de la vaz'! "
Regalis tiel Damien' najbaron
Kaj laudis li sen ches' miraklon kulinaran.
Kaj la najbar' plenshvitas pro gastig',
Sed tamen prenas li ankorau unu tason,
Kun lasta strecha fort' la supon grasan
Altrude glutas li. - "Jen estas vi amik'!"
La mastro diras: "Tute sen fiero!
Nu manghu vi ankorau por prospero!"
Sed malgrau bongustajh' jam krevis la toler':
La malfelicha gast' en plena malesper'
Kaptinte la bastonon,
La chapon kaj la zonon,
Al sia hejm' rapidis sen prokrast'
Kaj plu al Damien' ne venis kiel gast'.

Verkist', felichas vi pri via verk-talento,
Sed estu en okaz' modesta kaj silenta,
Ne tro abundu vi en deklamad' turmenta,
Char povas via verk' farighi abomen'
Kaj tedos kiel sup' de majstro Damien'.

DU HUNDOJ

La simpla korta hund', Barbos lau nom',
Gardisto kun fervor' de la sinjora dom',
Rigardis foje la fenestran breton
Kaj vidis li Jhujhu'-hundeton
Kushantan sur kusen' kun placha delikat'.
Char estis li amik', malnova kamarad',
Barboso-hund' tre ghojas kaj ekzaltas,
Al la fenestra bret' alvenas kun kares',
Kun vigla vosta sving' ghemetas li sen ches',
Kaj gaje saltas.
"Nu, kiel vi, Jhujhu', felichas en fortun',
Post kiam la sinjor' vin prenis kaj kompatis?
Ja iam en la kort' ni ofte tre malsatis,
Kaj kiel al sinjor' vi servas nun?"
"Ne plendas mi pri sort' ", hundet' Jhujhu' eldiras:
"Sinjoro kun ador' min shatas kaj adrniras.
Mi vivas en felich'
En ghuo kaj en rich',
Amuzas en divers', kaj por ripoz' bonvola
Libere kushas mi sur la tapisho mola.
Kaj kiel vi?" - "Mi," diris hund' Barbos'
Kun vido de malghoj' kaj mallevita vost':
"Mi vivas lau malnov'; suferas pro malsato
Kaj pro malvarma stato.
La domon de sinjor' mi gardas kun fidel',
Dum pluvo kaj dum negh' estante sub chiel'.
Kaj se en bojo mi eraras,
Por mi punbato ordinaras.
Sed kiel vi, Jhujhu', alvenis al felich'?
Malforta estas vi, statur' en malsufich'...
Ja, malgrau mia fort', mi penas sen rezulto.
Sed kiel via serv'?" - "La serv'? Ne estas multo,"
Jhujhu' respondis kun malshat':
"Sur du piedoj marsh-irad'."

Tre multaj en la viv' felichon sian trovas,
Char sur piedoj du marshadi ili povas.

RABISTO KAJ KAMPULO

En arbustaro densa, dum vespero,
Embuskis kun minac' Rabist',
Kaj kiel urso en severo
Atendis li viktimon kun persist'.
Kampulo venis jam kun sia granda charo.
"Jen estas por foir', vershajne, varo, -
La shtofo luksa, drapo por admir'.
Atakos mi, - kaj fruktos bon-akir'.
Ne vane mi atendis en arbaro."
Rabisto en subit' ekkriis laute: ,,Halt'!"
Kaj al Kampul' sin jhetis kun bastono;
Sed ne sukcesis li en sia salt'.
Responde la Kampul' rebatis al fripono;
Ghi estis por Rabist' tre forta leciono;
Kampulo kun ekzalt'
Batale sin defendis.
Reziston de Kampul' Rabisto ne atendis.
Okazis interbat' kruela kun dolor'.
Dek dentojn la Rabist' suferis en batalo,
Rompita tute brak'; okulo estis for.
Sed venkis la krimul' en la atak' fatala,
Mortigis li Kampulon sen kompat'.
Sed kion gajnis li en tiu interbat'?
Vezikojn en abund', - jen estis rezultat'.

Tre oftas en la viv' - pro simpla bagatelo
Okazas krimoj nur, - sovaghaj kaj sen celo.

STURNO

Por chiu hom' ekzistas la talent'.
Sed ofte volas homo kun pretend'
Aferon iun fari nur,
Al kiu mankas ech kapablo.
Ne spitu vi al legho de natur':
Laboros vi sukcese, kun agrablo,
Nur agu sen pretend', lau via propra fort'.

Jen iu Sturn' imitis en akord'
Al kanto de kardel' tre bone, kun fidelo,
Ja kvazau mem li estus la kardelo.
Per sia gaja voch' li kantis en arbar'
Kaj chiu laudis lin pro tiu kanta far'.
Sed ne limigis sin la Sturno en talento, -
La fam' pri najtingal' atingis jam al li,
Turmentas Sturnon nun envia sento.
Li pensas: ,,Kantos mi
En bela melodi',
Lau najtingala sono."
Kaj fakte pro envi'
Li kantas en arbar' lau nova kant-fasono.
Jen pepas li, jen estas rauka kri',
Jen blekas kiel hund' maisata,
Jen en subit'
Miauas kvazau kato.
Disflugis birdoj for pro tiu kant-ekscit'.
Amiko mia Sturn', plibonas lau merit'
Kardela simpla kant' en tono delikata,
Ol kant' de najtingal' en bleka fush-imit'.

PORKO SUB KVERKO

La Porko sub la Kverk-kolos'
Per glanoj en abund' regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.
Post dormo kaj vekigh' la Porko tute bravis
Kaj grundon che radik' per la muzelo kavis.
"Por arb' ghi estas malutil'",
La korvo diras lau konsil':
"Se nudos la radik', sekigho sekvos plena".
"Sekighu ghi", ekgruntas Pork' sur ter';
"Por mi la kverka sort' ne estas ja chagrena.
Chu vivos kverk' au ne, ne gravas la afer',
Al mia bona stat' ne povas ghi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasighas mi per ili".
Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas chiu glan' sur mi".

Per sia blind' similas sensciulo:
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor'
Sed manghas fruktojn de scienc-labor'!

SCIVOLULO

Saluton, kamarad'! De kie venas vi?"
"Mi estis en muze', en Urba Galeri',
Kaj chion por rigard' mi vidis en detalo.
Pri tuta valorajh' en chiu halo,
Rakonti ech ne povus mi.
Jen mirindajh' ghuiga por plezuro!
Mirakla estas verk' donita de naturo!
Impreson havis mi de chiu animal'!
Kaj kia diversajh' - jen kraboj,
Mushetoj, kuloj kaj skaraboj,
Similaj al smerald', aliuj - al koral'!
Kaj nur imagu vi pri eta kokcinelo, -
Mezur' - je pingla kap', ekstero - lau juvelo!"
"Kaj kiel elefant' aspektas en la hal'?
Ghi kvazau mont' vershajne sin prezentis?"
"Chu tie estis ghi?" - "Nu certe", - "En real'
La elefanton mi tutplene ne atentis."

LUPO KAJ SHAFIDO

Malpravas senfortul' konstante en la mond':
La historio ja ekzemplojn multajn donas,
Sed historion mi ne verkas, nek komponas,
Kaj jen pri la afer' de fablo vers-rakont'.

Shafid' en varma tag' al rivereto venis,
Sed en la sama lok' malsata Lup' sin trenis.
Manghajhon serchis li kun sanga avidec'.
Veninte al viktim' indignon li mienis,
Kun la aspekt' de just' kaj legha dec';
"Chu rajtas vi, fripon', per la muzel' malpura
Trinkajhon mian leki en river'
Kun senmoder'
Kaj malpurigi ghin per ago aventura?
Pro tia malhonesta rab' Vi restos sen la kap'."
"Se Granda Lupa mosht' permesos,
Mi diros en humil', ke trinkas mi kun paco
De lia moshta lok' je granda interspaco,
Kaj vane li insultas kaj ekscesas:
Ne povas kauzi mi malbonon nun por li."
"Do primensogas mi!
Kanajlo, sentaugul'! jen kia acha faro!
Memoras mi, ke en pasinta jaro
Arogis vi tutsame sen ghentil':
Mi ne forgesos tion kun facil'!"
"Pardonu, tamen mi ech tiam ne ekzistis."
"Do estis via frat', al vi similas li."
"Ne havas fratojn mi." - "El via famili'
Ja estis iu ajn", indigne li insistis:
"Ja tuta via gent', pashtistoj kaj hundar'
En la koler' al mi sendube tre similas
Kaj ofte lau eblec' malice malutilas.
Al vi nun estas vengh' por tuta acha far."
"Chu kulpas tion mi? " - "Silentu! "
Lupo diras:
"Min tedis la diskut', lacighis jam orel'.
Plenkulpa estas vi, char manghi mi deziras."
Kaj Shafon trenis for la Lupo en kruel'.

>>