...kaj shi diris al Potifar: la sklavo, kiun vi venigis al ni, la hebreo, venis al mi por adulti kun mi, sed kiam mi laute ekkriis, li lasis sian veston che mi kaj elkuris el la domo...

Genezo, XXXIX, 17-18


eldiras babilema negrino

/La atestintino, apartenante al etna minoritato, ne tute perfekte posedas la oficialan lingvon. La eldonanto tamen evitas korektojn, por ne forvishi la spontanecon de autenta eldiro/.

Kia malvero! Pesto trafu mian sinjorinon! Jes, malveron shi parolas al sinjoro Potifar, grandan malveron! Chio tute aliela, mi bone konas la veron. Chu vi volas mi parolu la veron? Sed poste vi mutas, vi ne perfidas al sinjorino, chu? Se sinjorino scias ke ml parolas, ml plej multe punlta, eble per morto - fakte, chu vi ne kredas?

Mi ege timas sinjorlnon, shi multe severa kaj nebonkora. Mi nur iomete mlsfaras kaj shi forte koleras kaj krias kaj batpunas. Nur audu: foje mi kombas kaj subite kombilo falas el mia mano. Neshate mi faris, fakte. Sed shi tuj kaptas skurghon kaj vipas, ghis mia sango elfluas. Mi ploras pro doloro. Ankorau nun restas cikatreto sur mia femuro, vi povas palpi, jen provu - pli supre - ankorau pli, jes, tie - hhi, hhi, lasu jam, tiklas!...

Ankorau audu: Iam poste mi sola en sinjorina chambro. Kushas multaj ujoj bonodoraj sur tableto. Mi prenas unu flakonon, malshtopas, flaras parfumon - bela bonodoro... Subite sinjorino venas, vidas kaj tuj kriachas: lasu, ci malpura negrino, nenio por ci! - Sciu, shi abomenas min pro mia nigra hauto. Chu mi kulpas la hauton? Pro kio helhautuloj pensas ke ni malpli bonaj?

Alifoje mi ordigas en chambro. Subite vazo falas. Frakasita sur tero. Sinjorino audas bruon, rapide venas, ege koleras, krias freneza: ci kanajlo, kion ci faras, bastardino, ci meritas plejfortan batpunon por memori! Tuj en torturejon! Jam shi fakte volas fari, sed sinjoro Potifar venas kaj malpermesas. Mi multe dankas.

Sinjoro pll bona ol shi. Li ne malshatas nigran hauton. Sinjoro faras afablan okulon, sherce pinchas mian sidilon kaj tiklas jen kaj jen, kaj rldas, kiam mi evitas. Li parolas: fripona bubinacho, vi ne plu infano, vi jam junulino belfigura! Sed sinjorino ne shatas audi, kiam sinjoro tion parolas. Tuj ordonas mi iru for. Kaj ankau ordonas mi vualu miajn cicojn - shi parolas miaj cicoj malplachaj. Chu fakte? Rigardu, chu ne plachas al vi? Marimbo shatas rigardi miajn cicojn, kaj ankau karesi, multe karesi mian hauton. Al li plachas kaj al mi ankau plachas kaj poste ni kushas en ghardeno sub tiu plej granda figarbo - kaj tio multe bela, ni ege shatas...

Chu vi ne konas Marimbon? Li ankau nigra. Kiam nl ankorau infanoj tute malgrandaj, ni vivas en ghangalo. Marimbo en mia sama tribo. Li pli agha ol mi, sed ne multe. Nun li sklavo de slnjoro Potifar, Mi shatas Marimbon. Marimbo ankau shatas. Li parolas min pli charma ol mia sinjorino.

Chu mia slnjorino al vi plachas? Shi sufiche agha. Mi bone rigardas, kiam shi en baseno: malfirma brusto kaj grasaj koksoj. Multe manghas. Chiumatene mi devas masaghi tutan korpon de sinjorino, sed nemulte helpas. - Sinjorino havas ankau falsan hararon, unu, du, multajn. KaJ multe shi shminkas vizaghon por kashi faldetojn. Post la skandalo kun Hebreo shi chiam pli malbela.

Sciu, la Hebreo Jozefo ankau sklavo de sinjoro Potifar. Muttaj sklavoj che nia sinjoro, nigraj, brunaj, helhautaj - sed Jozefo plej bela. Nun Jozefo en karcero; sed antaue sinjoro multe shatas Jozefon. Ordonas 11 ne laboru, nur sidu kaj parolu kun sinjhoro kaj bone manghu kaj ankau donu ordonojn al aliaj sklavoj, Marimbo ne shatas Jozefon. Parolas: chiuj sklavoj egalaj, sed Josefo ne sklavo kaj ne sinjoro. Marimbo volas, ke sklavoj faru ribelon kontrau sinjoroj. Sklavoj ege pli multaj ol sinjoroj, sed venas el multaj triboj. Unu sklavo rolas, alia sklavo ne komprenas. Kiel fari rlbelon, koleras Marimbo. Nu, por mi ne gravas ribelo, por mi gravas, ke Marimbo amas. Nanga parolas, ke virinoj egale chiam sklavoj.

Nanga multe sagha kaj bonkora. Shi mla kvazaupatrino. Vi ne komprenas, chu? Sciu, kiam mi tute malgranda bebo, soldatoj atakis nian tribon en ghangalo por preni sklavojn. Niaj viroj defendas, sed soldatoj pli fortaj - granda masakro, multaj mortas, kabanoj brulas, chio kaputa. Kiuj vunditaj, soldatoj mortigas. Mla patrino ankau morta. Nanga kunprenas min kaj zorgaa mi restu viva. El granda tribo nur malmultaj restas vive. Parolas Nanga, mi ne memoras.

Ghuste tiam sinjoro Potifar havas junan sinjorinon kaj aranghas grandan domon. Bezonas multajn sklavojn. Se li achetas nure virojn, pli pagas - se ankau virinojn kaj infanojn, li pagas malpli. Slnjoro sagha, achetas chiujn. Ridinde: ml tiam ankorau ne sclas paroli, sed jam sklavino! Nu, kreskas kaj kreskas - kaj baldau komencas servi la slnjorinon. Kun Nanga ml parolas negran parolon, ankau kun Marlmbo. Sed de sinjorlno lernas paroli ankau la noblan parolon. Nun ml jam bone parolas, chu? Se mi ne nigra, neniu scias ke mi sklavino.

Sinjorino unue afabla. Sed poste venas Jozefo, kaj sinjorino havas okulojn nur por 11. Sciu, sinjoro Potifar maljuna kaj ne bela ~ Jozefo juna kaj svelta kaj aminda. Slnjorlno multe deziras kun li kushi, ml bone atentas: shi paradas klel pavo kaj chlam shminkas kaj prenas belan veston kaj parfumas kaj multe okulumas al Jozefo. Sed Josefo ignoras, li ne kuragha, chiam flegma, ne emas amindumi. Chu normala? Eble li ankorau ne scias seksumi, povruleto - nu, mi ofte parolas al mi; nur atendu, Jozefo, se vi iam venas en mian brakumon, vi bone spertos pri ampetolado!...

Ne pensu, ke ml chiesulino, tute ne! Sed kiam homo juna, iam-tiam amoreti ne malutilas, chu? Kion alian mi havas de la vivo? Nanga parolas, ke mi nur zorgu ne fari idon. Se mi havas grandan ventron, sinjorino pelas min for. Nu bone, sed kiel mi zorgu? Mi ne scias. Chu vi scias? Mi devas demandi al Nanga.

Jes, vi volas audi la skandalon kun Jozefo, chu? Do mi parolu: Unufoje slnjoro Potifar tutan tagon for de la domo. Sinjorino matene ordonas fari varman banon kun multa bonodoro. Shi longe shprucas en baseno, poste ordonas, ke mi forte masaghu. Mi faras kun granda forto kaj shi ghemas, sed parolasi nur ne chesu, faru ankorau, ci achullno! Mi jam multe laca, sed al sinjorino ne gravas. Poste sinjorino bone manghas kaj mi devas longe kombi, fine shi prenas falsan hararon violkoloran, alte kombitan. Ghi malplachas, mi emas ridi, sed maldevas pro sinjorino.

Shi shmiras parfuman akvon sur tuta korpo kaj multe shminkas vizaghon kolore. Poste prenas lozan vualan veston helverdan. Ghi bela, sed ege maldika, chion vi trae rigardas, tute chion. Fine sinjorino surmetas multajn juvelojn, chie shi havas: sur kapo, en oreloj, chirkau kolo, sur brakoj kaj fingroj kaj kruroj, chie. Longe shi rigardas kontrau la granda spegulo, turnas koksojn, skuas kapon kaj elstarigas mamojn - ghis mi volas forkuri por ne ridachi. Sed sinjorino ordonas: iru al Jozefo, ke li venu, mi bezonas paroli... Nu, mi bone scias, kion shi volas de Jozefo - vi komprenas, chu?

Do mi faras, kaj Jozefo venas. Mi venas kun li, sed sinjorino ordonas mi iru for, shi ne bezonas min tutan vesperon. Mi iras do, sed scivolas, kion faras sinjorino kun Jozefo. Restas kashita sub teraso, jen tie sub densa vepro kaj atendas. Audas, Jozefo parolas, sed malforte, vorton mi ne komprenas. Poste silento - kaj subite sinjorino kriachas ege - audas batadon, kaj jen vidas: Jozefo kuras el domo al teraso - li nuda kaj sinjorino malantaue kun lia vesto enmane! Ega plezuro por mi!

Sed subite - klon mi vidas? Jen venas tra ghardeno slnjoro Potifar kun pluraj soldatoj, kaj chion rigardas! Tio bona, mi pensas kaj ghojhas: nun li certe punos sinjorinon plej severe! Sed neniel - shi sagaca kiel simio. Tuj shi komencas kriachi kvazau freneza: punu Jozefon, 11 atakas min kaj volas kunkushi! - Nu, granda tumulto, chluj rigardas kaj sinjorino senchese frenezumas: punu Jozefon, skurghi lin vl devas!

Tiam mi pensas, ke Jozefo volas al sinjoro paroli la veron - sed imagu: li nur staras kaj mutas, kapo kllnita kvazau stupida azeno. Do sinjoro vokas unu kruelan soldaton, kiu forta kiel virbovo - kaj li multe batas Jozefon per skurgho. Certe ega doloro, sed povra Jozefo nur ne multe krlas. Mi malgaja pro lia doloro - sed ankau al mi pensas: bone tiel al vi, Jozefo, kial vi fiera kaj ne volas iom amindumi negran sklavineton? Eble vi ankau abomenas nigran hauton, prefere vi fidas noblan sinjorinon - do jen vi havas!

La sinjorinon ml multe malshatas pro la malvero. Shi ege malbona, kruela kvazau krokodilo, ne havas koron, shi tute fia! La demonoj de ghangalo devas terure puni shin, parolas Nanga.

Do, nun vi scias chion. Kredu min, ml parolas al vl ververan veron. Sed vi nepre silentu, neniu alia scias - nur Nanga. Kaj Marimbo - kaj nun vi. Vi bona, vi plachas al mi.

Nun mi iras for, devas al kuirejo. Sciu, mi ege apetitas je acidaj olivoj kun azenina lakto... Kio - chu nauzas vin? Nu, vi pravas, lastatempe mi iom strange apetitas. Chu vi ne scias, kion signifas? Mi devas demandi al Nanga, shi sagha...

Chu vi ne emas veni vespere en ghardenon? Ni povas ankorau babili. Venu, mi atendas jen tie sub la plej granda figarbo - tie mallumo, neniu rigardas nin. Vi ne abomenas nigran hauton, chu?

>>