KANTOJ DE MIKAELO BRONSHTEJN

***

Kaj denove martas spite al desper'.
Mia amiko, kiel vi fartas
Ie sur la Ter'?
Chirkau ni pasioj bobelas,
Chirkau ni nescioj ribelas,
Sed varmigas korojn espere
Marta harmoni', do diru:
Chu ankau vi — kun ni?

Estas nun karesoj che l'raporta pint'.
Mia amiko, multis promesoj
Ankau en pasint'!
Do, en la momento decida,
Rampu for el kvieto sida.
"Onklo diras, do, — onklo faros!" —
Vana opini', do, diru:
Chu ankau vi — kun ni?

Urgha en realo staras la problem', —
Mia amiko, — flugo au falo —
Vi elektu mem.
Via vocho kaj mia vocho
Kunu en aprob' kaj riprocho.
Chiuj kune por la voch' komune
Sonu en uni'! Respondu:
Chu ankau vi — kun ni?

***

Jen — land' venenita, sopira socio,
Tusanta en shlim' de elasta moralo.
Klinighis, veninta pro tim' au racio,
Che sankta pordego de la katedralo.
Jen — knaboj audacaj en tagoj minacaj
Sendube aspiras la fremdan heredon
Kun nomo de Dio, sed pravas la scio:
Ne havas la dubon — ne trovos la kredon.

Momentaj impetoj, turmentaj sekretoj
Nin pelas al pado, shancela, balanca...
La viv' kontinuas, kaj ni ekenuas
En iro chiame sencela kaj danca.
Ferminta l'okulojn, shtopinta l'orelojn,
Kudrinta la bushon per firma fadeno,
Mi, certe, ghisvivus la tagojn pli belajn,
Ech eble ghis mem la mesia alveno.

Ne dubas la manoj, al shtipo ligitaj, —
Misagas, misgvidas en ajna arangho...
Por mi nur la planoj, jam realigitaj,
Farighas sendubaj — ne eblas la shangho.
Samkiel benato, prapatro Sokrato,
Che sojlo de I'tombo kun kredo duobla
Mi diros konscie, ke chiam kaj chie
Mi preghis al dubo, al Dubo, la nobla.

En nokto makabra
Sur shvita kusen'
Nestighis eterne
Mordanta inkubo.
Ne gajas mi kun,
Sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne
Radikoj de l'dubo.

***

Bonan vesperon, karaj amikoj!
Plenas denove la festa salon'.
Post niaj vojoj, glataj kaj pikaj,
Vere hodiau akceptas la bon'.

Kiel kutime tagoj rapidas...
Ni post la arboj arbaroj ne vidas, —
Venas la fughas venko kaj famo, —
Bonas iamo.

Sed — novaj vojoj, novaj impresoj.
Kuras antauen jaroj kaj prezoj, —
Fora felicho, nigra balzamo, —
Belas iamo.

Iam okazis: en via brusto
Trilas autuno printempa koruso, —
Fajra fantomo flugas la amo, —
Dolchas iamo.

Tamen ja multas gajnoj kaj perdoj.
Shajne aperas utilaj spertoj, —
Trompas la spert' — senripetas la samo,
Vokas iamo.

Kaj chio dauras — plago kaj bono.
Plenos denove la festa salono, —
Dauras la vivo, gardu esperon, —
Bonan vesperon!


Mikaelo Bronshtejn, 1976

PRI LA AUTORO

Mikaelo Bronshtejn naskighis la 7-an de julio 1949 en urbo Hhmelnickij, Ukrainio. Li finis Politeknikan instituton en urbo Tula kaj havas specialecon — teknikisto-cibernetikisto. En 1981—1991 loghis en Vorkuta kaj laboris en minejo "Komsomolskaja". Nun li estas chefa energetikisto de uzino "Galant" en apudpeterburga urbo Tihhvin.

Esperantistighis en 1961. Havis diversajn gvidajn funkciojn en Sovetia Esperantista Movado. Verkis kaj tradukis multajn kantojn, kiujn mem prezentas al la Esperanto-publiko. Estis eldonitaj "samizdate" multaj autoraj kantaroj. La plej konata el liaj tradukoj estas "Graf' Nulin" de Aleksandr Pushkin, en almanako "Impeto'89" (eldonejo "Progreso", Moskvo) samtempe aperinta sur disko "Eterna muziko" (Leningrado, 1988). En 1992 en la eldonejo "Impeto" aperis lia libro "Legendoj pri SEJM".

M. Bronshtejn estas gvidanto de literatura klubo de "Moskva Gazeto".

<<