CHAPITRO XXI

"Ghenerala sekretario de CK KPSU, Prezidanto de Prezidiumo de Supera Soveto de USSR, kamarado L.J. Brejhnev plurfoje substrekis la grandan signifon de la fortoj de sociularo en solvo de gravaj internaciaj problemoj. La sovetiaj esperantistoj opinias sia unuaranga devo aktive partopreni, kune kun vastaj rondoj de la Sovetia sociularo en la nobla lukto por chiurimeda larghigo de la fronto de pacadeptoj. Ni konsideras la internaclan helpan lingvon Esperanto kiel unu el iloj por disvastigi la veron pri nia soveta realeco, pri evoluo de ekonomio, scienco kaj kulturo en USSR, pri la interna kaj ekstera politiko de nia shtato kaj disvastigi la ideojn de interkompreno, kunlaboro kaj interpopola amikeco, malstrechigo de la internacia tensio, tutmonda paco".

(El la Decido de la Tutsovetia fonda konferenco de ASE).

"...Ni devas konvinki la socion, ke ni estas homoj, kiuj vere batalas por la plej noblaj idealoj de la homaro: paco, interpopola amikeco, socia progreso. De tiu chi vidpunkto modela estis nia renkontigho. Ghia programo enhavis tiajn gravajn erojn, kiel partopreno en la festa urba manifestacio, vizito de memoriala komplekso "Rugha Talka" kun meto de floroj al la monumento kaj komuna fotado che Eterna fajro, prelegoj de aktivuloj pri la temoj "60-jara jubileo de Oktobro kaj aktualaj taskoj de junularaj Esperanto-kluboj" kaj "Partopreno de soveta esperantistaro en la pacmovado", kolekto de mono por la Pacfonduso, subskribo de salutleteroj al lokaj oficialaj instancoj".

(Aktuale — 8— 197...) 120

- Din-din-din-sonoril'! — Vovchjo jhetas ursidon kaj hundeton, kuras al la pordo. Ambaumane li tiras la klinkon kaj pene malfermas la pordon. — Ochjo Sasha venis!

- Aha, kaptis mi vin! Jen, ricevu, kamarado, — el la suna Leningrado! — Sashka levas la etulon sur la maldekstran brakon kaj enmanigas al li apetitan, flavan pomegon. — Tenu, Vovushka, ambaumane. Ne perdu!

- Sashenjka, kara mia! Kiu estas tiu kruela virinacho? Ho, tiel kisi la okulon povas nur tre-tre amanta homino. Tuj konfesu — kiu estas shi, la senkompata ?!

- Ne troigu, Olga. Mi neniam rimarkis vian estimatan edzulon kun similaj spuroj de pasio. Chu ni tuj faru konkludon, ke vi lin ne amas? Jen do por vi la diantoj — ekamu min tuj!

- Ah, dankon, Sasha! — kisetas lian vangon Ol. — Tamen via konkludo estas misa. La spurojn de pasio mi simple ne lasas en tiom okulfrapaj lokoj.

- Spertulino! — rave eksklamacias Sashka. — Mi esploros vian edzon en banejo che la plej proksima okazo. Cetere, kie estas mem li, la sentaugulo, kiu ne meritas tioman amon?

- Flirtu, flirtu, dum la edzo estas okupata! — en kuirtuko Niko por momento aperas el la kuirchambro.

- Jen, — diras Ol. — Konscia edzo preparas la adiauan vespermanghon. Morgau vespere li forveturos Leningradon, kaj jam post du tagoj lin kisos belaj junaj bulgarinoj.

- Felichulo — achulo! Do, hodiau mi iomete konatigu lin kun la lando. — Sashka tiras el la plasta pakajho boteleton da bulgara "Pliska" kaj iras en la kuirchambron.

- Kun botelo vi venis — estu mastro! — proklamas Niko. — Sidu kaj atendu. Baldau pretos mia firmaa viandajho.

Charmas la sabata vespero. Suno subiras hele — ghi videblas en iliaj fenestroj al okcidento — sekve morgau evidentos same hela somera tago. La sunsubiro relumas en la plenigitaj pokaletoj. Ankau Vovchjo, sidanta sur sia tronsimila alta apogsegho, levas taseton da suko.

- Miaj amikoj! — tostas Sashka. — Je nia sano kaj je sukcesplena vojagho kaj ghustatempa reveno de nia vojaghanto!

- Ne dubu. Atendu min kaj mi revenos! — reehhas Niko. Li sonore tushas chies pokaleton kaj drinkas la sian ghisfunde.

- Nu, komencis... — riprochas en Esperanto Ol. — Ne trinku multe, mi petas!

- Jen tion chi mi komprenas! — levas la polekson Sashka kun la busho duonplena. — Je dio! Kiom bongustan manghajhon kuiras via drinkulo! Ne zorgu, virino, mi ne ebriigos lin hodiau. Nur unu tosteto — je lia kuirista talento! Vershu, Niko! Ehh, forgesis mi tute — ankau je via baldaua plena oficialigho, je la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj!

- Diabloj ghin manghu! — senhumore diras Niko. — Ne volas mi je tio. Ni prefere drinku je tiu, kiu ne plu estas kun ni, — li drinkas, vishas la okulojn kaj aldonas en silento: — Kaj je nepra puno por chiuj kanajloj!

- Olenjka! — petas Sashka. — Jen, mia dolcha amiketo jam kapricas. Dormi volas, mia bona... Ankau mi havas iom da vira parolo al via edzo.

- Bone. Do ankau manghilaron lavu la edzo, chu konsent'? Iru, katido, kun mi. Adiauu la ochjon, kiu nin pelas, — tute sen ofendo murmuras Ol. Vovchjo per sia tenera maneto glatas la pajlan kapon de Sashka kaj etendas la manojn por ricevi la kison de pachjo.

Sashka rigarde akompanas Ol, ghis shi fermas pordon de la chambro, kaj plenigas la pokaletojn.

- La lastan. Por nia amikeco kaj interkompreno!

- Sashka! Vi forgesis vian tradician — je la sano de niaj virinoj!?

- Alifoje, — diras serioze Sashka. — Amikeco kaj interkompreno pli gravas hodiau.

Tintas la kunigitaj pokaletoj. Sashka fikse rigardas fundon de la sia, malrapide machas kuketon.

- Preparu kafon, Niko. Mi dume ne elpensis de kio mi komencu la parolon.

- Komencu tuj ekde la komenco. Se la temo ne agrablas, do, ni ne tushu ghin tute hodiau.

Niko shutas kafogrenojn en muelilon, fermas ghin, premas butonon, kaj la aeron plenigas aromo de freshmuelita kafo... Shaumas la kafujo...

- Ne, tamen mi devas pri tio paroli. — Sashka vershas en la pokaletojn restajhojn el la boteleto. — Vi povas havi gravajn malagrablajhojn pro viaj paroloj, Nikola. Vi lastatempe estas tro malsingarda.

- Ha, jam interese. Chu vi volas anonci, ke mi devas kashi tute miajn pensojn? De kiu? Chu de certaj personoj? Ja mi tion penas fari. Sed se temas pri amikoj — mi estas kontrau.

Denove tintas la pokaletoj. Sentoste. Niko vershas restajheton de "Pliska" en sian tason kun kafo. Sashka eldrinkas la sian.

- Niko, ni ne estas infanoj. Ech ne plu studentoj. Tia acha tempo venis... Chu vi povas esti certa, ke amiko ne perfidos vin?

- Veraj amikoj neniam perfidas.

- Ehh vi, kapacho naiva! Chu ne vi mem al mi rakontis, kiel viaj amikoj-esperantistoj antau du semajnoj decidis perfidi vian Movadon?!

- Nu, Sashka, mi ne diris la vorton "perfidi". Ili agas malsaghe, maljuste, senpripense — tia estas mia opinio. Sed mi esperas, ke ili faras chion chi almenau honeste, sincere dezirante bonon por la movado, ne nur por si mem.

- Jen, amiko. Hodiau vi ech ilin pardonas kaj defendas. Kiam vi pardonos min, post kiom da tempo, — mi volus diveni...

- Pro kio mi devas vin pardoni, achulo?

- Antauhierau en mia kabineto vi babilis multon, kion vi devus teni en vi profunde.

- Denove vi... Sed ni duopis. Neniu plu cheestis.

- Mi estis. Kaj nun mi devas diri al vi unu ajhon... Tutegale vi ekscios ghin, kiam revenos. Mi ne plu laboras en "Fosforit". Oni elvokis min kaj proponis laboron en la Komitato de Shtata Sekureco. Ekde lundo.

- Kaj vi... vi ne konsentis!

- Mi konsentis. Ne kriu — la infano eble jam dormas. Mi konsentis. Mi havas kauzojn por akcepti onies proponon.

- Je-esss, — flustre siblas Niko. — Vi konseentisss! Oni diris, ke vi tuj ricevos la altan rangon. Ne generalan, certe, sed almenau kapitanan. Oni promesis, se vi edzighos, tuj prezenti trichambran apartamenton...

- Duchambran. Kaj mi reale edzighas.

- Ha, aldona agrabla novajho — vi ankorau edzighas! Mi gratulas, sed tio jam ne tre interesas min. Char vi konsentis! Chu vi jam skribis detalan raporton pri nia lasta konversacio? Eble ghi estas via ekzamena tasko! Au eble vi jam ricevis de oni konvenan magnetofoneton kaj surbendigis chion...

- Niko! Vi bone scias, ke mi ne faros tion!

- Jes, mi bone komprenas chion, — diras Niko trankvile kaj amare. — Vi ne faros tion hodiau. Rilate al mi. Sed venos la morgauo. Morgau vi faros chion necesan. Chion, kion ordonos viaj chefoj. Char tio ighos via laboro, via profesio. Eble ghi ne estas malinda. Eble ech necesa. Sed mi ne povas shati ghin.

<< >>