CHAPITRO VIII

"...Mi opinias, ke sukceso de nia Esperanto-klubo, subteno flanke de preskau chiuj oficiaiaj instancoj, ech de la regiona partia komitato, estas precipe tial, ke ni prezentas ghin kiel Esperanto-klubon de Internacia Amikeco (EKIA), sed ne reklamas, ke la kiubo disvastigas la lingvon Esperanto (kvankam, kompreneble, ni tion faras, char sen tio la klubo ne povas funkcii). La oficialuloj scias, ke ni okupighas pri la lingvo, sed ne kontrauas, char ili komprenas, ke ni devas plibonigi nian lingvoscion kaj plimultigi niajn vicojn.

Tial mi proponas, ke chiuj Esperanto-kluboj nomighu por oficiaiuloj nur kiel EKIA, char nia "para" nomo — Esperanto-klubo — al ili ofte ne estas komprenebla kaj ne plachas. Lau mia opinio, tiu malgranda ruzo donos grandan utilon".

(Aktuale — 8— 197...)

"...Ni havas bonajn rilatojn kun oficialaj instancoj: ni konstante kontaktas kun la obkomo de komsomolo, kun la sekretario de urba komitato de komsomolo, che kiu estas plano de nia kluba laboro. Nian klubon ofte vizitadas prelegantoj el la societo "Scio" kaj el oficialaj instancoj; oni rakontas al ni pri politika sekureco, pri batalo por la paco de eksterlanda junularo..."

(Aktuale — 6— 197...)

— Bonan tagon, Marina Lvovna. Mi vin jam delonge serchas chie. La rektoro petis vin veni al lia kabineto. Jes, laueble tuj.

Kelkfoje Marina vizitis tiun chambregon, kie kurtenoj iom estingis sunlumon, kie ventumiloj produktis konstantan malvarmeton kaj sep metrojn longa tablo por estrarkunsidoj estis, kvazau dense verda vojo, kondukanta al kvar au kvin grizaj kaj blankaj telefonoj sur la rektora skribotablo. La telefonoj neniam sonoris, char chiujn ligojn akceptis sekretariino en apuda chambro. Shia vocho fojfoje sonis post klaketo ie sub la skribotablo: "Anatolij Mifiajlovich, obkomo!" — au: "Serjagin vin petas!". Tiam la mastro de la skribotablo, sengrasa kalveta kvindekjarulo, dirinte al cheestantoj "pardon", kaptis tiun au alian auskultilon. "Filatov vin auskultas," — chiam prononcis li sennuance, dum liaj konveksaj grizaj okuloj sekvis la tablovojon ghis rando.

Chi-foje la mastro estis surloke; apude sidis afable ridetanta nekonata viro. La rektoro aspektis iom konfuzighinta, kvazau en fremda, multe pli altranga kabineto.

- Ahh, jen — shi estas Majer! Marina Lvovna... jen — kamarado... kamarado Sedihh. Li shatus interparoli kun vi... Nu, mi lasas vin chi tie... neniu malhelpos — mi avertos la sekretariinon.

- Dankon, Anatolij Mihhajlovich, — afable respondis kamarado Sedihh, ordigante sian kravaton, — ne pli ol duonhoron ni vin ghenos. Vi, certe, rajtas cheesti...

- Pardonu, pardonu... Jhus komencighis kunsido che la romanlingva katedro. Mi devas cheesti tie, — afabla kapoklino, kaj la mastro eliris.

- Bonvolu sidighi, Marina Lvovna. — Montris la nekonatulo al la kontraua segho. Li aspektis tre afabla kaj ghentila, ech servopreta. — Vi aspektas iom laca, chu estas iuj problemoj, Marina? Chu mi rajtas nomi vin tiel? Je la rajto de pli agha...

- Dankon pro via atento, — respondis shi, sidighante. — Mi ne havas nesolveblajn problemojn. Nu, eble — ekzamenoj. Afablu nomi min kun la patronomo — en instruistaj rondoj ni kutimas tion. Kaj, cetere, mi scivolas, kun kiu mi estas parolan-ta...

- Ahh, mi petas pardonon! Mi devus tion fari tuj. Do, permesu, ke mi prezentu min. Subkolonelo de shtata sekureco, Sedihh Konstantin Sergeevich. Ni povus, certe, inviti vin, Marina e-e.. Lvovna, al ni. Tamen, mi decidis veni mem, por ke vi komprenu: nia interparolo ne estas enketado. Simpla konversacio.

- Mi ne komprenas, pri kiu temo mi povus konversacii kun subkolonelo de KShS, — streche diris Marina.

- Temoj multas, kredu al mi. Vi estas diversflanke interesa, inteligenta kaj altklera virino. Mi kun plezuro audos vian opinion pri multaj aferoj. Jen, mi scias, ke vi interesighas pri tiel nomata intemacia lingvo Esperanto, Vi estas lingvisto, sekve, via interesigho estas natura. Certa parto el nia junularo lernas Esperanton, ech kunvenas somere en sovaghe organizitaj tendaroj, Notu, ke tion ili faras ekster zorgoj de nia tutlanda junulara organizajho, komsomolo. Kio ilin kunigas, se ili ne estas lingvistoj? Jen, antau nelonge ech en nia Leningrada regiono okazis tia kunveno. Chu vi estis tie?

- Jes, mi estis. Sed mi scias, ke komsomolaj gvidantoj tie simple rifuzis helpi la organizon.

- Chu vere? Ahh, niaj junularaj gvidantoj ne chiam akceptas prudentajn decidojn... Sed vidu, en tiun tendaron venis diversaj homoj. Multaj korespondas kun eksterlando, sed ne chiam kapablas distingi veron de mensogo; multaj ajhoj, kiujn oni diras en okcidento pri nia lando, estas fia mensogo. Mi kredas, ke ne intence, sed iuj niaj gejunuloj kaptas tiun imperialisman propagandon, kiel veron, ech vastigas ghin inter siaj amikoj. Certe, vi audis similajn eldirojn en la tendaro, chu ne?

- Ne, mi audis nenion similan tie.

- Vi ne estas plene sincera kun mi. Komprenu, Marina Lvovna, ni zorgas pri ordo en nia lando, do ankau pri via bono. Chiu honesta civitano devas helpi al ni. Ni ja ne arestas, ne prizonigas tiujn disvastigantojn de porkapitalismaj kalumnioj. Ni faras nur profilaktikan laboron: konversacias, klarigas, avertas...

- Vershajne, vi havas aliajn honestajn civitanojn por dubi pri mia sincero.

— Jes, Marina Lvovna, multaj helpas. Kaj, imagu, — tute libervole. Tamen, chesu ni pri esperantistoj... Ni parolu, ekzemple, pri literaturo. Ghi estas pli agrabla temo.

- Chu vin ankau literaturo interesas?

- Kial ne? Lastatempe tuta mondo interesighas pri nia literaturo. Jes — tion atestas nu, almenau, kelkaj Nobel-premiitoj — rusoj. Vi, sendube, konas tiujn — Pasternak, Sholohhov — kiaj gigantoj! Chu vi legis "Doktoron Jhivago"?

- Bedaurinde ne. De Pasternak — nur poemojn. "Jhivago"-n mi ne povas trovi. Sed mi audis pri ghi...

- Jes.. domaghe. Nun ankau tiu nova premiito — Aleksandr Soljhenicin. Chu vi legis ion de li?

- Ni dum jardekoj abonas "Novij mir". Ankau "Unu tago de Ivan Denisovich" estas tie. En la jarkolekto de 1956. Mi legis ghin.

- Jen. Estas lia konstanta shatata temo. Li shajnas nenion pli scianta krom koncentrejoj. Kvazau nenio pli bona, pli vivghoja estis en nia historio... Sed chu vere nenion pli vi legis? Strange. Mi opiniis, ke via amiko donis ion al vi...

- Mi ne komprenas, pri kiu amiko temas.

- Mi parolas pri via forveturinta amiko, pri via studgvidanto. Ja vi amikis. Li ech vizitadis vian hejmon, chu ne?

- Do, vi kashobservis min? Kiakauze?!

- Ne vin, Marina Lvovna, trankvilighu. Lin. Ni devis tion fari — li ighis danghera por la shtato pro sia helpo al la malica kontraukomunisto Soljhenicin.

En la agrabla karesa malvarmo de la kabineto Marina eksentis interne subitan, tajde venintan varmegon. La varmega ondo fluis al la vizagho, ektremis la fingroj. Shi kunplektis la manojn sur la genuoj kaj respondis akre, sed preskau trankvile:

— Dank'al viaj zorgoj la lando perdis brilan scienciston, neanstatauigeblan instruiston, kiu, memkompreneble, nenion dangheran faris. Sed li ne plu estas chi tie. Kion ankorau vi bezonas?

Neniu emocio, krom la sama troa afablo sonis en la sperta parolo de Sedihh:

— Mi jam diris al vi, ke ni faras profilaktikan laboron. Jes, li estas forveturinta. Sed restis liaj lernantoj, liaj amikoj, parencoj, kiuj eble senkonscie au konscie aprobas liajn agojn — jen, kiel vi, ekzemple. Ni dezirus kun ili paroli. Nur paroli — tio sufichas... Shajnas al mi, ke vi tro dolore akceptis miajn vortojn pri via amiko. Kial vi tiel arde defendas lin? Ni ne havas la informojn, pardonu, — eble... eble via amikeco estis pli intima ol ni supozis?..

En shi levighis la sento, ke tuj shi faros ion teruran, eble kaptos kaj jhetos iun telefonon, apude starantan. Larmoj venis de ie kaj staris tute proksime, pretaj aperi. Shi, tamen, malrapide levis sin, movis la seghon kaj, nenion dirinte, iris for el la kabineto. Kamarado Sedihh akompanis shin per la plej afabla kaj atenta rigardo.

<< >>