CHAPITRO VII

"Ofte ni surpaghe de jhurnaloj, en prelegoj, konversacioj kaj aliloke mencias pure movadajn terminojn. Bedaurinde, fojfoje por ili estas donataj netrafaj rusaj ekvivalentoj, kio ne utilas por nia afero. Chi-sube mi proponas kelkajn akceptindajn ekvivalentojn por ghenerala kaj unueca uzado:

Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) — Sovet molodjojhnihh esperantistskihh klubov SSSR;

delegito de UEA — predstavitel Vsemirnoj Associacii Esperantistov;

oficialaj instancoj — partijnije, komsomolskije, profsojuznije, sovetskije instancii;

E-kurso — krujhok po izucheniju esperanto;

samideano — tovarishch..."

(Aktuale — 9—197...)

"— Pri la laboro de esperantistoj en la artikolo "Por amikeco kaj paco" skribis la loka jhurnalo "Darbas" (speciale pri korespondado kaj ekspozicio de infandesegnajhoj). La vorto "esperanto" tie mankas; lau la redakcio, oni ne rekomendas ghin uzi.

— Felietono "Esperanto" kun krudaj kalumnioj kontrau E. kaj Zamenhof aperis en la distrikta jhurnalo "Leninskoje znamja".

(El la informilo "Kurte")

Afabla vicdirektoro de la lernejo apenau kredis, ke venis jen junulo por senpage gvidi ian, shi ech ne interesighis kian, rondeton por lernejanoj. El trideko da adoleskuloj, agititaj de Niko, al fino de la kurso restis nur ok, tamen — bonegaj geknaboj! Jarfine Niko jam konis chies gepatrojn; tiuj, ghentile salutante lin che renkontoj, kontentis, ke iliaj infanoj ne vagadas dum vesperoj, sed okupighas pri la afero — dankon, multajn dankojn!

Somere... ho, somere la gepatroj miris ech pli, kiam la infanaro eklaboris por monato en "Fosforit" kaj, je la mono perlaborita, forvojaghis el la hejmo al la proksima Estonio. Ahh, kia somero ghi estis! La maro, kiun ili unuafoje ekvidis kaj ekghuis, rave saltante chirkau Niko en varmeta vespera ondaro. La fajraj vesperoj, la kacho, kuirita memstare la unuan fojon en la vivo. La pashtado tra helaj chebaltaj arbaroj, plenaj da nuksoj, vakcinio, mirtelo kaj frambo. Kaj finitinere, la Esperantujo — rava, multimpresa SEJT. Ghin chiu el la geknaboj priskribis (ne — prikantis!) en la postferiaj ekstemporaloj. La vicdirektorino montris tiujn al Niko, kaj ili kun plezuro legis la admirindajn infanajn sincerajhojn. Tiuj unuaj kursfinintoj, lia ghojo kaj fiero, ighis kerno de la klubo, aperinta iom poste.

Jes, la knabinoj iom jhaluzis, kiam li venigis Ol. Shi shajnis samaghulino egala al ili, kial do shi havu pli da rajtoj je ilia komuna Niko!? Post semajno chio denove venis al plena ordo, dank'al konforma konduto de Ol. Ankorau iom poste la infanoj gaje dancis, kantis, kriis "Amare!" en la edzighfesto. Ankau Sashka cheestis, alportinta gratulleteron de la partia komitato, subskribitan de Udalov, kaj uzinan donacon por la novgeedzoj — luksan kristalan vazon. Ehh, belaj tagoj estis!

Ech la urba jhurnaleto, tute senviva kompare al tiu instituta, aperanta sub pompa titolo "La vojo al komunismo", reehhis pri agado de la klubo per artikolo "Leporeto Stepashka parolas kun tutmondo", Presita estis ech ilia emblemo: la heroo de la plej shatata porinfana televida programo, leporeto Stepashka kun steleto surbruste. Rakontinte chion al la kolego-jhurnalistino (ja ankau li iam amatoris), Niko neniel atendis ian plagon pro tiu artikolacho. La plago, do, venis neatendita.

Antau semajno Niko finfine konvinkis sian antikvan konatulon, fametan leningradan filmreghisoron Zolotarevskij, prelegi pri Esperanto en Jamburg. Bochjo Zolotarevskij postulis nenian pagon, nur ke estu oportuna hotelchambro kaj la invito estu almenau duone oficiala. Niko tuj kuris al Sashka — li petu Udalov-on subskribi oficialan invitleteron de "Fosforit". Ja ne nur pri Esperanto povus prelegi la leningrada gasto.

— A-a, bagatelo! — diris Sashka. — Jen la blankfolio, tajpu la leteron mem. Mi iros al Udalov por subskribi.

Niko instalighis che tajpilo, kaj post dek minutoj Sashka jam portis pretan leteron. Revenis li preskau tuj, strangmiena, ech iom timigita.

Ne subskribis! — diris li. — Nekompreneble. Vershajne, io okazis. Chu vi scias, kion li diris al mi? Li diris: "Misiistojn ni ne bezonas!", kaj... — Sashka eksilentis, char Udalov ankau diris, ke la afero estas serioza, kaj ke la patro parolos kun Sashka pri ghi hejme.

- Kion kaj? — senpaciencis Niko.

- ...kaj... kaj... kaj ne subskribis. — Finis la frazon Sashka.

- Do, mi mem iros al li, — decidis Niko.

- Provu. Sed li vin ne akceptos.

- Mi iros morgau dum liaj akceptohoroj. Li devos min akcepti... Tamen, bonus ekscii, kio okazis. Chu pere de via pachjo?

Sashka englutis aeron, kvazau sufokighante:

— Nu certe... Mi demandos. Se ne estas granda sekreto...

Hejme ech sen demandoj li ricevis "edukhoron", kiel shatis diri la pachjo. Sashka provis ion jelpeti kontrau la asertoj kaj avertoj, fluantaj torente al li, sed, kiam la pachjo aldonis, ke aliokaze ech li ne sukcesos savi la karieron de Sashka, tiu konsentis pri chio. Tiu "edukhoro" restis ekster scio de Niko; li nur sukcesis eltiri el Sashka, ke la obkomo telefonis, malrekomendinte propagandi Esperanton.

Udalov kvazau atendis Nikon. Sed jam mankis la troa afablo kaj ravo pri "aktiva junulo" en lia rigardo. Post saluto de Niko li ekparolis sekete, klininte la kalvajhon:

— Jes, Nikolaj Grigorjevich, mi scias pri viaj bezonoj. Kiom da jaroj havas via filino? — ahh, pardonu, filo... Nu, jen kia li jam estas granda! Certe, vi estas nia aktivulo kaj ni devas helpi al vi per duchambra apartamento. Sed apartamentojn prizorgas la sindikata komitato, tie estas oficiale registrita vico, chu vi scias? La partia komitato ne povas, — sed la karakterizon ni certe subskribos. Tio hel pos.

Li parolis glate, malrapide, sed senpauze, ne donante al Niko ech momenton por respondi. Tamen Niko igis sin finauskulti chion trankvile.

- Aleksej Filippovich, mi venis al vi ne kun privata afero. Mi volus paroli pri nia klubo de internacia amikeco, — diris li fine.

- Mi akceptas hodiau nur la homojn kun privataj demandoj, — gravmiene prononcis Aleksej Filippovich, — afablu trovi min morgau, kaj ni parolos pri via klubo.

- Aleksej Filippovich, — insistis Niko, — ankau mi estas komunisto, do mi rajtas veni en la partian komitaton iam ajn. Mia afero estas grava por multaj, sed la tempon prenos de vi ne multan.

- Ahh, tiu nuntempa junularo! — altigis vochon la partiestro, aktore levante la brakojn kaj la okulojn al kristalaj gutoj de lustro. — Ja krom vi estas la vizitantoj. Ili atendas trans la pordo. Kun personaj, sed ankau gravaj demandoj, chu ne?

- Neniu atendas, Aleksej Filippovich, absolute neniu, — plenkonfide informis Niko.

- Jen tiel? Charme, charme... Do, auskultu min, Nikolaj Grigorjevich. Vi estas ankorau juna. Via tamen estas komunisto kaj vi studis la statuton de nia partio. Vi konas, au almenau devas esti konata kun la principo de demokratia centralismo, la chefa organiza principo de la partio, chu ne?

- Sed kian rilaton... — komencis Niko, dum Udalov daurigis dolche:

- Auskultu, auskultu, mi chion memorigos al vi! Lau tiu chi principo vi devas obei la partian disciplinon. Vi devas plenumi la jam akceptitajn decidojn de superaj partiaj instancoj, chu ne? Ne interrompu min! Do, Leningrada obkomo ne aprobas troan intereson al la artefarita lingvo Esperanto.

- Mi ne vidis tiun dokumenton, — diris Niko pace. — Chu vi povas montri?

- Ne chiuj partiaj dokumentoj estas montreblaj; ekzistas ankau sekretaj, por interna uzo. Cetere, chu vi ne kredas al mi? Jes, kara mia, vi faras ankau utilajn aferojn. Jen, vi raportas, ke per Esperanto la klubo propagandis novajn porpacajn iniciatojn de la soveta shtato. Belege! Vi rakontas al viaj eksterlandaj korespondamikoj pri la avantaghoj de nia justa socio por niaj civitanoj kompare al subpremo de la kapitalisma ordo. Bone. Sed ankau eksterlandanoj rakontas al vi kaj al viaj klubanoj pri sia vivo. Chu vi estis eksterlande? Ne, vi ne estis tie. Kion vi povas kompari? Ankau viaj klubanoj ne estis... Kredu min, junulo, la falsaj ornamajhoj de kapitalisma socio povas delogi vin, nespertajn. Des pli, nuntempe aperis tiel nomataj disidentoj — chu vi legis pri tiuj? Ne interrompu. Ili lupe malamas la patrolandon, ili estas perfiduloj. Ekzemple, Soljhenicin dum la milito kunlaboris kun Gestapo!

- Jen tion mi ne audis, — levighis Niko, — sed kian rilaton...

- La plej rektan, kara mia! Esperanto estas antautempa kaj malutila por nia socio. Bedaurinde, nin chirkauas malamikaj potencoj! Sed via klubo de internacia amikeco... ghi funkciu. Vi povas korespondi en Esperanto kun amikoj de nia shtato. Sed la chefa via tasko... Chu vi scias, ke en nia uzino laboras reprezentantoj de tridek du nacioj? Kolektu ilin. Instruu al ili internaciismon kaj la disfloron de la liberaj nacioj en Soveta Unio. Jen la chefa tasko.

- En nian klubon venas chiu deziranto, sendepende de nacieco. Ni havas kartvelojn, rusojn, ukrainojn, estonojn, hebreojn... Ne gravas nacieco — chiuj ni amikas!

- Sed vi chiuj jam havas komunan lingvon — la rusan. Uzu ghin por viaj amikaj kunvenoj.

- Nin kunigis nome Esperanto, Aleksej Filippovich!

- Mi ripetas al vi, ke nian sovetian popolon unuigas nia shtata lingvo! Chu vi ne pensis pri jeno: instruante vian Esperanton vi humiligas rolon de la rusa?

- Miskompreno! Studado de Esperanto ghuste plibonigas posedon de la rusa, ankau faciligas studadon de chiuj fremdaj lingvoj. Ghi vekas intereson al lingvoj entute! Jen!

- Tro aroga vi estas, Nikolaj! Ni chesu tiun diskutadon. Via klubo laboru, ni ne planas fermi ghin. Helpon petu de la sindikato — estas ilia sfero. Sed memoru: vi, kiel komunisto, respondecas pri chio. La unua malagrabla okazo portos tre gravajn sekvojn por vi persone!

— Mi pretas respondeci, dankon, — respondis Niko kaj eliris.

- Aroga bubo! — Udalov prenis naztukon el jakposho, vishis la kalvajhon. — Ankau la familinomo similas tataran... — li premis la butonon por sindikomo:

- Afanasij Matvejevich, karulo... ial vocho via ne plachas al mi hodiau... chu nazkataro? Jen, mi divenis! do, aperu post la sesa en nia sauno, mi vin kuracos... jes, ankau ducent gramoj ne malutilos. Kaj por babileti estas interesa temo — pri Esperanto...

<< >>