CHAPITRO II

"...Mia korespondanto el FRG skribis, ke kvazau "kaj Usono kaj Sovetunio vendas armilojn nur por gajni monon, kaj ke ghuste tiuj armiioj estas fonto de la miiitoj nuntempaj". La respondo devas esti jena: "Amiko, imagu, ke vi vespere estas atakata de bandito kun tranchilo. En la kriza momento aperas homo, havanta pistolon. Al kiu li donu tiun pistolon? Lau via letero estas videble, ke ne gravas al kiu, gravas nur mem la fakto. Ne, estimata, se vi ricevos la pistolon, venkos la justeco, se la bandito — venkos ia maljusto (legu — fashismo, imperiismo, kolonialis-mo). Do, se vi reanalizos la faktojn, vi komprenos, ke nia lando helpas nur al la progresemaj movadoj kaj landoj, batalantaj por la justo, por siaj rajtoj je vivo".

(Aktuale — 3— 197...)

"...Ni ne devas tute ignori SSOD-on, char nur tie dume estas sola oficiala organizajho de esperantistoj en nia lando...

...indas organizi gratulojn flanke de UEA, TEJO, k.s. al la XXV-a Kongreso de KPSU".

(Ei privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Averjan Ivanovich, redaktoro de instituta jhurnalo, - jen kiun inter viroj Niko plej fidis. Ofte pashtis sin Niko en lia biblioteko - dekmetra chambreto kun la librosvarmo de planko ghis plafono, - konsideru ankau la antaurevolucian altecon kvarmetran, - sidante foje en la supra shtupo de transportebla shtupareto, foje kaurante che subaj bretoj gazetaraj. Mem havanta jam ne magran librokolekton, Niko nun miras, kiarnaniere Averjan Ivanovich kaj lia bonkora Jelena Timofejevna sukcesis aranghi preskau plenan foreston de polvo sur la tuta libroamasego. En la apuda eta gasto- kaj samtempe dormochambro, trinkante fresharoman tilian teon, Niko diskutadis kun la mastro pri la libroj de Babel, Doroshevich, Bulgakov - tiuj libroj shajnis ekzisti nur en chi tiu loga loghejeto.

Ne nur pri la libroj temis, certe. Ofte Niko, rughmiena, asertis pravecon de siaj rakontoj kaj artikoloj, preparitaj por la jhurnalo. Sub la kalvighanta frunto, sub la densaj grizaj brovoj de Averjan Ivanovich du atentaj ridetoj spektadis Nikon. Ofte aprobaj, sed ofte ankau mokaj; tiam atendis Niko post fino de sia monologo trankvilan, iom raukan vochon, la plej konvinkan en la mondo. Cigaredo estis formetata en cindrujon, la ridetoj saltis en la flavgrizajn lipharojn:

- Aha, Nikola. Via Roman rompis la kruron, savante virinon. Do, dum tre nobla ago. Bone ja. Sed, lau vi, li tuj ekridas feliche! Sekve, li estas psike nenormala homo... Chu vi mem (savu vin Dio, certe!) iam spertis frakasitan oston? Ne. Kredu min tiam, Nikola, - vi eble sukcesus ne krii, - se vi havas ferajn nervojn. Tamen, tutcerte, vi ne ridus. Konsent'? - Niko snufas. - Nu, nu, jen freshaj kukoj pretas, chu ne, Lenok?

Unufoje tamen havis Niko la sukceson sendube gajni la diskuton, kaj ech kontrau tuta redakcio, kvar profesiaj jhurnalistoj. Al Niko, pene verkanta siajn rakontetojn dum pluvaj leningradaj vesperoj, tiu chi kvaropo, verkanta iam ajn laubezone, shajnis almenau geniuloj.

Do, okazis chio, kiam li decidis organizi kurson de Esperanto en la instituto, kaj alportis en la redakcion artikolegon ardan kaj alvokan, duone shtelitan de multaj autoroj, duone plenan da laudoj kaj promesoj.

- Ha! - diris Valentin, lastjara studento de la Universitato, praktikanta en la jhurnalo. - Mi jam legis pri la problemo. Esperanto, certe, estas bagatelajho. Kaj la "flama junul' kun rigardo brulanta" devas alproprigi, - mentoris li, fumante antikvozan pipon che fenestro, - ke la rolon de internacia lingvo sukcese ludos la rusa kaj la angla, char parolas ilin la plejmulto...

- Tamen, china, hispana, franca! - enmetis Niko, dum Valentin elspiris fumringojn.

- Mesje Nikol', - samtone daurigis Valentin, - la chinan neniu prenas serioze; la franca kun la hispana pereos en batalo kontrau la angla. Sed pri Esperanto mi persone apenau audis, do, mi dubas, chu ghi vivas entute. Por kio ni propagandu ian mortan artefaritan lingvon en nia jhurnalo?

- Nenion vi scias pri Esperanto, do, ghi estu via kulpo! - apenau kriis Niko, premante la pugnojn.

- En chiuj sferoj, eble krom via veldado, mi posedas pli fundamentajn sciojn ol vi, junulo, - refutis Valentin, pigre eltirinte sian pipon el la busho. - Ankau citajhon mi por vi trovos. Morgau!

- Trankvilighu, kokoj! - admone ridetis Vera Nikolajevna, mezagha grasetulino en okulvitroj. - Mi konfesu, ke mi nenion audis pri Esperanto, tial la pozicio de Valentin shajnas al mi pli firma.

- Ambau ili eraras, - rikanis barbulo Lev Isakovich, - pozitiva historia fluo montras al ni, ke, sendube, la gvidan lokon en la proksima estonto okupos la japana!

Averjan Ivanovich, korektante paghon, shajnigis sin okupita, tamen atente perceptis la diskuton kaj fine levis la kapon.

- Vi, kiel chiam, preskau pravas, estimata Ljovchjo, - ridetis li, - sed la japanan, kiel internacian ni kun vi jam ne ghisvivos lerni.

- Do min, min subtenu, Averjanich! - Valentin apelis familiare, kvazau antikva redakciano. - Ja la Partio instruas, ke la rusa estas la lingvo de interpopola komunikigho, chu ne?

- Nur en Sovetunio, karulo, nur en nia shtato... Mi multon legis pri Esperanto chu en la dudekaj, au en la tridekaj.. jes... - malrapide monologis la redaktoro. - Estis en la jurnalo "Pionerskaja pravda", shajne, ech kurso de la lingvo. Oni skribis tiam, ke ghi estas nome la lingvo por internacia laboristaro - bela ideo de junaj proletaj entuziasmuloj... mi bedauras, ke, eble, en paco sepultita. Tamen mi ne certas.

- Mi alportos la citajhon, - eksklamaciis Valentin. Kaj post du tagoj sur la tabulo por diversaj anoncoj, pendanta en la redakciejo, aperis tajpita eldiro de la fama Paustovskij, asertanta, ke la verkisto foje konatighis kun "tiu vortoshelo, nomata Esperanto kaj nauza por la audo". Estis sur la folieto ankau subskribo de Valentin: "Jen, tenu, esperantisto!"

Niko respondis tuj per tri citajhoj, krochinte sian folion apud tiu de Valentin. Tolstoj, Lunacharskij, Gorkij, kaj la triumfa "Aha!" de Niko. Valentin, iom konfuzighinta, murmuris:

- Nu, Gorkij en la lasta vivojaro ech sur tapishfloretojn vershis akvon...

- Malvenkon, kavaliro, akceptu kun honor'! - fushkantis Lev Isakovich, kaj Averjan Ivanovich konkludis:

- La artikolego, tamen, vere estas tro. Vi, Nikola, reduktu ghin al taugaj limoj. Almenau trioble. Dum vi faras tion, ni povas lokigi en la jurnalo anonceton pri via kurso. Se ghi interesos niajn progresemajn studentojn (du ruzaj ridetoj el-sub la brovoj), ni aperigos la reduktotan artikolon.

Valentin neglektis, ke la diskuto estas finita; li kripligis la lipojn kaj prononcis, imitante oficialan radion:

- ...fremdaj por nia socialisma moralo kosmopolitaj tendencoj dume ankorau havas la lokon en nia socio... sherco! - ridante aldonis li al la malaprobaj rigardoj kolegaj.

- Eh, Valentin, Valentin, - kapneis Averjan Ivanovich, - naskighu vi kvardek jarojn pli frue - estus vi altgrada potenculo...

Ne shatis li tushi tiun temon. Audinta foje en la redakcio, ke Averjanich estis senkulpe ekzilita, Niko demandis lin pri tio.

- Estis unu el la "aferoj" de Berija, nome tiu "Leningrada". Chu vi audis ion pri ghi? Multaj honestaj partianoj suferis, ne sola mi. Sed, ne enrampu tiun parton de nia historio, Nikola, char vi akiros tro da duboj, senrespondaj demandoj k.t.p. Personoj sen duboj nun faras pli sukcesan karieron ol dubantoj. Ili premos vin chiupashe, des pli pro via pasio, Esperanto, vi havos klopodojn. Mi ne konsilus al vi ankau, inter ni dirante, alighi la partion - la dubantojn oni ne shatas tie.

- Sed, Averjan Ivanovich, chu mi ne sukcesos estis honesta komunisto, kiel vi?

- Sukcesos, knabo, certe, sukcesos, - enpensighis Averjan Ivanovich, - eble partianeco helpos al vi... Mi volonte donos al vi la rekomendon, se vi decidos. Sed neniam forgesu, ke diversaj homoj estas ankau en la partio.

Lian vortojn Niko ofte rememoras chi tie, en Jamburg.

<< >>