X

La filo, kiu ekokupis la tronon, sin nomis tute simple Anders VII, pro kia motivo oni ne scias, sed oni opinias, ke estas pro iaj historiaj supozoj. Dum lia regno naskighis la belartoj. Bakista lernanto nome iutage estis knedanta paston; li estis faronta panon, sed anstataue li faris kapron. La profesoro de la Shosho-lingvo, kiu okaze preterpasis la fenestron, kie laboris la lernanto, tuj komprenis liajn grandajn talentojn kaj igis lin fari kapron el argilo anstatau pasto, kaj li ghin poste hardbruligis en forno.

Pri la eltrovo de la pentrarto la afero estis alia. Oni jam delonge observis en izola parto de la insulo, ke nombro da senlaboraj karbistlernantoj kutimis preni karbopecon por surdesegni la trunkojn. Unue ili nur desegnis malchastajhojn, sed pli poste ili desegnis chion, kion ili vidis. Oni unue opiniis, ke speco de manio au idiotismo estighis, char estis certe strange vidi aron da junuloj chirkaukurantaj kiel pigoj por desegni chion, kion ili vidis. Ili desegnis tablojn, seghpiedojn, domojn, arbojn, shtonojn, karotojn, pushcharojn, hundojn, katojn, chion eblan, kion ili trovis. Vane la gepatroj penadis igi ilin forlasi tiujn kapricojn kaj fari ion utilan, sed tio ne estis ebla. Ili ekploris, dirante, ke ili pli preferas malsati ghis mortigho ol forlasi la desegnadon. Sendube tio estis manio.

Kiam la aferon oni rakontis al Anders, li unue farighis tre malghoja, char li amis sian popolon tiom, kiom nur princo povas tion fari. Poste li internigis ilin en domon, kie ili rajtis sin dedichi senghene al sia manio kaj ech sub regha protekto. Li aranghis eksperimenton kun ili, kaj iutage li igis kvindek maniulojn figuri la saman seghpiedon. Sed, ho ve, trovighis ech ne du similaj desegnajhoj. Filozofoj, kiujn oni alvenigis, deklaris, ke tio dependas de la persona percepto. Anders, kiu ghis nun ne kredis, ke la persona percepto de seghpiedo povas esti io filozofia, nun komprenis sian eraron kaj plenkredis la grandan gravecon de la figurado kiel momento de la spirita vivado, kaj li nomigis la plej lertan desegniston profesoro. Chi tiu tuj verkis disertacion pri enhavo kaj formo de la figurajho. El la zorge elektita ekzemplo, seghpiedo, kiu konsistigis la premiotan temon, li deduktis: la enhavo de la seghpiedo estas la persona percepto, la formo de la seghpiedo estas la desegnajho. Kiam la enhavo kaj la formo kovris unu la alian au tute eniris unu en la alian, tiam la desegnajho estas kompleta desegnajho au io bela. Chio figurita estas bela; fekanta bovino estas malbela per si mem, char la naturo estas malbela, sed figurita fekanta bovino estas bela, char ghin penetras la persona percepto de fekanta bovino.

Iutage oni trovis malbelan desegnajhon de Anders VII sur la fasada muro de la desegnejo. Pasantoj ekridegadis. La desegninton oni alvenigis kaj ordonis, ke li figuru reghon Anders, sed lau bela maniero. La desegninto deklaris, ke lia desegnajho estas bela, char ghin trapenetris kaj okazigis lia persona percepto pri Anders VII. La desegninton oni ordonis minace de mortpuno, tuj shanghigi sian personan percepton pri Anders VII. Char al la desegninto oni promesis nomon kaj salajron de profesoro, li tuj shanghigis sian personan percepton pri Anders VII, kaj pro tio oni lin nomis regha pentristo.

Anders mortis dum la oka jaro de sia regno, kaj lin la deksep seneraruloj nomis Protektinto de la desegnajhoj. Lin sekvis kiel regho Per Erik I. Chi tiu estis malcedema sinjoro, kiu ne povis sidi kviete. Li militis kontrau la chasistoj, mortigante kiel eble plej multajn. Sed la popolo plendis pro la militimpostoj, kaj ili ne povis kompreni la utilon de tiaj buchigadoj. Por sciigi ilian malbrilan intelekton, Per resumigis novan lernolibron por ghin enkonduki en la lernejojn. Ghin oni nomis "Libro pri Reghoj" kaj ghi enhavis laudon pri chiuj reghoj de Lasse I ghis Per Erik; precipe oni laudis chiujn atakojn kaj rabadojn al fremdaj regnoj.

Tamen la militirojn oni daurigis dum Per Erik, char la militistoj amis la gloron kaj precipe la akiradon de fremda havajho, kiel horloghoj, teleraroj kaj mono. Unu el la societo "La Malkontentuloj" verkis pro tio broshuron kun la titolo: "Komparo inter diversspeca shtelado privata au publika" au "Shtelado el vidpunkto de publika juro kune kun tabelo pri la internaciaj shteloj dum la regadoj de la lastaj reghoj de la familio Hulling". La broshuron oni bruligis kiel kutime kune kun la verkinto. Per Erik mortis pro drinkemo, kaj (kiel historiisto ni devas ne kashi la veron) eble ankau pro malchasteco. Lin funebris chiuj militistoj, nomante lin: "Heroa regho" au "La Nekomparebla".

Kun li estingighis la familio de Hulling, kiu komencighis kun La Grandaj Lasseuloj. Char oni jam enradikigis al la plenkreskinta generacio en la memoron, ke la reghoj devenas de Dio, estis sufiche malfacile, nun elekti reghon inter la indighenoj, char oni ja ne povis kredigi al la popolo, ke hierauan militestron oni povus elekti hodiau kiel deveninton de Dio. Pro tio oni forsendis al malproksime loghantaj gentoj ekspedicion, kiu alvenigis efektive viron, kiun oni baptis kaj kronis rapide. Por fari lin pli amata oni lin nomis Lasse III, deklarante, ke per iama parenceco li apartenas al la familio Hulling. Char li nek scipovis la lingvon de la lando nek sciis ion pri la lando, kiun li estis regonta, la potenco falis inter la manojn de Uffka (ido de pastro Axonius el Upsala). Chi tiu chion faris por enradikigi en la animon de la popolo la inferan dogmaron kaj komisiis al la profesoroj de la desegnejo la figuradon de Infero, kiun oni alkrochigis en chiuj preghejoj. Lasse mortis kaj post lia morto oni lin nomis "Lasse Sanktulo."

Dum la regado de lia sekvulo Per II Erik terura religia batalo naskighis inter la provincoj. Revulo ja deklaris, ke la malfelichulojn en la infero oni ne pinchas per preniloj, sed pikas per forkegoj. Grandan kunsidon oni aranghis, kaj vortbatalon oni daurigis dum dekses tagoj kaj dekses noktoj pri preniloj kaj forkegoj, pro kio la partioj ricevis la nomojn Preniloj kaj Forkegoj. La demandon oni difinis lau la postuloj de la Preniloj. Sed la Forkegoj firme persistis sian kredon kaj ech ne cedis spite de la minaco, ke ilin oni bruligos. Kaj nun la Forkegoj, akirinte la superecon en unu provinco, komencis sin defendi kontrau la perforto de la Preniloj. La Preniloj embarasighis kaj petis helpon de Per II Erik. Per Erik kunvenigis la popolon, kaj kun larmoj en la okuloj li jhuris, ke li defendos la puran inferan dogtnaron au perdos sian vivon. Kaj tiam li foriris en la militon. Ghi dauris dekkvin jarojn, kaj unu plenigitan je horloghoj kestegon post la alia oni hejmensendadis, kaj kolektadon de rekrutoj kaj dekreton pri novaj impostoj oni faris unu post la alia. Sed la Forkegoj sin brave defendis. Fine alvenis terura mortsciigo anoncante, ke Per Erik pereis. Sed la funebro iomete malpligrandighis, kiam oni audis, ke la Preniloj batalakiris du provincojn, ses mil standardojn kaj tamburojn, kvincent horloghojn kaj tri milionojn en oro kaj arghento. La kadavron de Per Erik oni hejmenveturigis kaj super lia restajho oni konstruis preghejon kun jena surskribo: "Al Heroa Regho, Defendinto de la pura infera dogmaro, kiu mortis por sia prenilo. La Animo vershajne estas che Dio."

Chi tio estis la plej bela pagho en la laudlibro de la Hullinguloj. Sed la Forkegoj daure persistis en sia kredo, kaj fine ili ricevis lauvolan religian praktikadon. Ech ekzistis homoj (el la malkontentuloj), kiuj pretendis, ke oni batalis pri bagatelo, char ja estas tute egale sciighi, chu en la infero oni estos pinchata per forkego au per prenilo, char oni ja scias, ke ekzistas nenia infero.

Post Per Erik farighis regho Joens I Filip. Li enkondukis la teatrajhon por bonhumorigadi la malkontentulojn. Sed char ankau la malkontentuloj faris teatrajhon, oni iliajn teatrajhojn deklaris pekaj, kaj oni konstruis nacian teatron, en kiu oni nur prezentis scenojn el la Laudlibro kaj La Milito de la Preniloj kontrau la malfidelaj. Pro tio oni kutimigis la popolon, respekte suprenrigardi al siaj "grandaj memorajhoj".

Sub la regado de la sekvulo Joens II Petter oni ekeldonis la "Shtatgazeton". Al ghi impulsis parte la fermentanta malkontenteco, parte la neceso, disigi plejeble rapide la opiniojn de la altrangularo. La celo de la "Shtatgazeto" estis: senchese deklari, ke chio, kion pensas, parolas au skribas la subularo estas mensogo; ke chiajn agojn de la subularo okazigas malnoblaj motivoj, egoismo, envio kaj malicemo; deklari, ke la nuna socio estas la plej perfekta, kondukanta al chies felicho; prediki, ke la infera dogmaro estas la plej milda, plej profunda, plej sprita de chiuj dogmaroj, kiun oni ne povus anstatauigi per ia ajn alia, ke chiuj aliaj dogmaroj estas malsaghaj kaj malmoralaj ktp. Chi tiun elpensajhon oni bonvenigis ghojkrie kaj "La Shtatgazeto" prenis pro tio la nomon: "La Publika Opinio" au "La Benata Malaktiveco".

<< >>