VIII

Tamen la paco estis nur shajna kaj neniel fidinda. La maljunaj kamparanoj, kiuj partoprenis la starigon de chio nuna, sendube malrespektis Lasse-n, kun kiu ili interrilatis iam familiare, sed nun li havis la kapablon ilin protekti per la militistaro; ili tedighis tiam pri la malpaco kaj cedis. Kion fari? ili demandis al si, kaj kiam nenio estis farebla, oni kutimighis al silento kaj sufero.

Sed ne tiel facila estis la obeigo de la juna generacio, kiu volis obei nek patron nek patrinon, des malpli do fremdajn personojn. Vane Uffka provis ilin timigi per la infera dogmaro. Iliaj pensoj estis ankorau neerarigataj, tiel ke ili divenis la absurdecon de la tuta mensogohistorio kaj ridis pri Uffka. Ili farighis sovaghaj kaj senbridaj, ili ne toleris la restadon en la malsanigaj, malbone odorantaj dometoj, sed trakuris arbarojn kaj kampojn, serchante aventurojn. La gepatroj ilin bastonadis, sed la knaboj ekbruligis dometojn kaj fojnostakojn kaj forkuris en la arbaron. La socio estis chi tiun fojon serioze minacata, kaj iu serioze proponis, ke oni kastru chiun duan knabon, por havigi al si laboristojn por la estonteco. Sed Lasse malkonsentis tian nenaturan procedon. Li proponis alian metodon, kiun li shparis plejeble longe, char li mem ghin malaprobis pro ghia kontraunatureco kaj nehumaneco. Li ja partoprenis kiel infano saman kurson, kies memoroj lin turmentadis ankorau kiel fantomoj kaj ghin shajnigis al li kiel la plej terura, kion li spertis. Chiu vilagho starigu punchambron, kie oni internigu la infanojn dum ses jaroj, por ke ili kutimighu chiutage pere de duona malsato kaj batoj de bastono al sklaveco, kaj audante jaron post jaro la inferan dogmaron kaj novan moralon, kiun elpensis Lasse kaj Uffka, ili enradikigu al si iom post iom en la konscion la respekton kaj obeemon, kiujn, launature, ili ne shuldas al iliaj superuloj. La metodo estis treege senkonscienca, sed ghi havis la saman efikon kiel kastrado.

Kelke da tempo tamen estis necesa por la verkado de la lernolibroj, sed la profito antauvidata estis tro granda, por ne dedichi tempon kaj antauzorgon al la nova institucio.

Kiam la laboro estis preta, ankau vidighis, ke oni jam atingis la celon. La infanojn oni internigadis frumatene, kaj unue ili lernis silenti. Tio estis plej grava, char nun la altrangularo, kiel ili nomis sin, char "Dio" metis ilin super la subularo, ne bezonis timi kritikon flanke de la subularo. Due ili lernis obei, t. e. fari la volon de aliaj kaj havi neniun propran. La internigado de multe da infanoj en unu saman chambron bonege efikis, char la nesana aero difektis la sanecon, kaj kun la malapero de la saneco ankau malaperis forto kaj volo. Sed la kutimo silenti, t. e. ne diri la veron, okazigis neoportunajhon, kiun oni komence ne antauvidis. La infanoj nome ektrovis, ke, respondante jes, kie ili juste devas respondi ne, ili akiris profitojn, kiel rekompencojn au liberigon de puno, kaj pro tio la mensogo komencis ekflori. La obeemo siaflanke okazigis perfidecon. La infanoj opiniis agi maljuste tenante kamaradon, dum kiam la instruisto lin bastonadis, sed agante kontrau tio, kion ili opiniis justa, ili iom post iom kutimighis al agado kontrau sia konvinko. Kiuj mensogis plej multe kaj estis plejeble perfidaj, tiujn oni nomis bonaj infanoj, kaj ili ricevis spicokukojn kaj mielfrandajhojn; tiuj, kiuj estis verdiremaj kaj sinceraj, batojn ricevis, sed nenian manghajhon. Per tio oni jam starigis la bazon de la edukado. Lasse iufoje mirkonsternighis pro la rezultatoj, sed, jam suririnte la glatan glacion, kion fari?

Tamen al la infanobatantoj estis malfacile, okupigi la infanojn dum la longa lernotempo nur per la bastono, kaj necesis elpensi novajn fakojn. En la lernejo oni lernadis depost nun krom mensogo kaj malveremo, grandan aron da malverajhoj, kiujn sub la komuna nomo de "moralo" oni lernigis per la bastono al la palaj kaj malsanaj infanoj. La unua moralo nomighis: Dio kreis kamparanojn kaj metiistojn, por ke ili laboru por tiuj, kiuj ne volas labori. La dua moralo: Vi estu kontenta je via sorto! (Plenumi chi tiun ordonon ne estis malfacile al tiuj, kiuj ghuis la enviindan sorton, esti liberigataj de laboro, sed al tiuj, kiuj havis la penigan sorton labori, ghi estis neebla.) Tria moralo: Vi ne sekskunighu, se vi ne posedas sescent arojn da tero au la permeson de Uffka. (Grandan knabon, kontraudirantan, ke al chi tiu moralo oni donu la jenan tekston: Estas necese, ke vi jam forprenis sescent arojn da tero por esti "permesata sekskunighi!" oni jhetis en malhelan kelon.) Kvara moralo: Vi ne forprenu la havajhon de alia! (Knabinon, opiniantan, ke shi memoras, kiam shia patro rabis sian teron el la komuna herbejo, kaj ke pro tio oni punu shian patron, oni konvinkis per ses paroj da vergoj, ke shi estas malprava.) Kvina moralo: Vi ne mortigu iun ajn! (Neplenaghulon, kiu demandis, chu per "vi" oni enkalkulas ankau Lasse-n kaj la ekzekutiston, kiuj mortigas chiujn, kiuj ne volas mortigi la chasistan popolon en la arbaroj, oni metis en la trunkon.) Sesa moralo: Vi ne devas ech pripensi, chu tio, kio nun estas, povas esti malbona. (Chi tiu ja estis la plej bona el chiuj moraloj, char ghi mortigas chian penson kaj pro tio chian opozicion jam en ghia ghermo.)

Sed tio, tamen, neniel utilis. La gejunularo hipokritadis kaj mensogadis, sed kelkfoje la vero ekaudighis, kaj tiam la socio denove estis minacata. Oni tiom tedighis je la vivo, ke oni tute malzorgis la laboron kaj chion: oni mem malsatis, sed tiam ankau la altrangularo komencis malsati kaj malbonfarti, kaj tio ja ne devis esti. La timo je la infero chesis, char oni opiniis, ke oni jam havas inferon sur la tero, kaj oni ja pli malbone ne povas vivi. Lasse kaj Uffka baldau samopiniis, ke estas necese, fari kelke da lautempaj shanghoj en la infera dogmaro, kaj nun la pastroj komencis paroli iom pli pri la venonta ghojo de la chielo al chiuj, kiuj suferis kaj spertis malghojon en la vivo. Ke pro tio kelke da opoziciuloj aludis, ke sekve Lasse kaj la altrangularo, kinj vivas agrable, venos al infero, ne influis la aferon, char la opoziciulojn oni bruligis sur shtiparo, kaj al iliaj demandoj oni donis nenian respondon. Sed la espero veni chielen senfortigis la disciplinon, kaj estis necese, elpensi novajn rimedojn. Jen Lasse igis kelkajn sentaugulojn, kiuj ne volis labori, fari kantetojn por la priinformo de la subularo. Kaj nun alvenis aro da poetoj. Ili sin vestis malbone, kvankam ili tion ne bezonis, char ili ricevis sian salajron de la shtato, sed ili devis kredigi al la subularo per sia eksterajho, ke ili elvenas el la subularo. Ili chirkauiris, kantante, ke la vivo estas tiel agrabla; ke oni kredu chiujn homojn bonaj; ke chiuj Lasse-oj, Uffka-oj, guberniestroj, gepatroj, kuratoroj kaj instruistoj estas tiel bonaj celante la bonstaton de la subularo; ke chia malkontenteco pri tio, ke kelkaj laboradas, dum ke kelkaj formanghadas, estas nenio krom envio kaj malico; ke kiam chiu prizorgas siajn oficojn, chio iras bone, kio ajn nin renkontas; ke la agrikulturo kaj la metio ne estas ia laboro, sed ke la efektivan laboron, la pli penigan laboron Dio metis sur la estraron, la militistaron kaj la Uffka-ojn; ke necesas preni la mondon kiel ghi estas (ankau tiel, kiel ghi jam farighis pro la friponajhoj de Lasse-oj kaj Uffka-oj!) Tio efikis. Oni unue lernis la kantetojn parkere, tiam ili sidis en la oreloj kaj fine ili trapenetris la pensojn.

Sed baldau vidighis, ke ankau la subularo ekkomencis uzi kantetojn por ataki la altrangularon. Lasse kun teruro vidis la minacantan nubon, sed ne nur por plezuro li akiris spertojn dum la pasinteco. Unue li provis doni al la kantistoj salajron el la shtata kaso. Tio efikis dum kelke da tempo, sed jen arego da kantistoj, demandante salajron, kaj la impostoj plialtighis. Tiam, kiam nenio alia efikis, li vidis sin devigata al la severa neceso, starigi societon. Deksep el la plej timindaj kantistoj oni elektis, kaj ilin oni deklaris seneraraj. Chiujn aliajn, kiuj volis verki kantetojn, oni deklaris sentaugaj. Per tio la afero estis helpata. La popolo, kiu pagis la deksep por esti de ili mallaudata, baldau kutimighis en la lernejoj, rigardi la deksep seneraraj kaj chiujn aliajn sentaugaj. Kaj per tio oni silentigis chiujn malkontentajn kantistojn, char kotnpreneble neniu volis kantadi sen laudo, almenau de la deksep, kaj tio kauzis, ke pli poste chiujn kantetojn oni komencis kantadi lau la sama maniero.

Char nun la nombro de la lernejoj pligrandighis kaj la malfacileco farighis granda, havigi al chiuj morallibrojn, Lasse estis devigata post multe da pripensoj — char tiel longe kiel eble li timis konigi tian dangheran inventajhon — starigi presejon. Sed por ke oni ne uzu la dangheran aranghon kontrau li kaj lia verko, li ghin metis sub reghan kontrolon.

La unua produktajho de la regha presejo estis statuto pri la preslibereco. En la sekreta societo "La malkontentuloj" oni aranghis kunvenon iuvespere sur fojnejo, ghuste kiam elvenis la nova statuto pri preslibereco. Paulo Chasisto jam ricevis unu ekzempleron kaj devis ghin lautlegi por ghia submetigo al ekzameno. Oni sin preparis por auskulti.

Paulo komencis legi: "Statuto pri preslibereco. § 1. Chiu shtatano havas la plenan rajton esprimi sin per presajho!"

"Hura!" respondisla malkontentuloj. "Vivu la libereco!"

— „§ 2", legis Paulo, "la puran evangelian inferodogmaron oni ne rajtas submeti al nebezonata kritiko, char ghi devenas el Dio!"

"Ho!" diris la malkontentuloj. "Ghin ni antau chio volus kritiki."

"§ 3", legis Paulo, "chiu verkisto devas sin esprimi laude pri Lasse, Uffka, guberniestroj, militistoj, skribistoj, instruistoj kaj iliaj amikoj kaj konatuloj".

"§ 4. La Societo Por Reciproka Laudo au la deksep seneraruloj rajtas subpremi chian skribe faritan provon adresitan kontrau la moralo."

Chi tie Rudolfo Karbisto interrompis: "Ni ekmemoru, kion signifas la moralo!"

Pafllo Chasisto memorigis: "Moralo signifas unue, ke chiuj kamparanoj kaj metiistoj naskighis por labori por Lasse, Uffka-oj ktp.; due, ke neniu rajtas sekskunighi, se li ne posedas 588 arojn au la permeson de Uffka".

"Sufiche, sufiche," ekkriis la malkontentuloj, "ni tion tre bone rememoras. Daurigu!"

"§ 5. Neniu krom la Societo Por Reciproka Laudo rajtas esprimi sin pri mortinta Lasse-ulo."

"§ 6. Chiu shtatano plene rajtas esprimi sin prese".

La malkontentuloj disighis kun la firma decido, uzi la novan presrajton che la plej baldaua okazo.

La instruistoj unue ricevis produktajhon de la presrajto, kaj la Morallibron oni presis en miloj da ekzempleroj, oni ghin najlfiksis en la dometoj kaj distribuis inter la subularo, char la altrangularo, kiu inventis la Morallibron, ghin konis antaue parkere.

Sed Lasse farighis laca kaj maljuna, kaj li sentis sian vivfinon alveni. Post kiam li kunvenigis dumil militistojn, li igis ilin elekti tronheredonton. Kaj jen lian filon oni elektis, kiun oni tuj honoris sub la nomo Lasse II Axel. Lasse ploris pro emocio je tia grandioza pruvo de la amo de la popolo kontrau lia familio, kaj li uzis neserchitan okazon por proponi, ke la kastorochapo kaj la trono farighu heredaj interne de lia gento. Char audighis malkontenteco pro tio inter la guberniestroj, Uffka ek-parolis, apelante al la popolo, kiu staris tre malproksime en la arbaro malantau la militistoj. La popolo, malamante la militistojn kaj audinte nenion ol tion, ke chi tiuj jam respondis per ne, kompreneble jeskriis, kaj nun la militistoj devis kapitulaci. Lasse dankis pro chi tiu nova pruvo de la amo de la popolo, kaj li konsideris chi tiun krion el la "malaltaj rangoj" kvazau Dio mem estus parolinta, char la vocho de la popolo estas vocho de Dio, kaj Lasse II rapidis akcepti la tiel belan kiel malveran devizon: "La Amo de l' Popolo post mia salajro!"

Lasse, kiu travivis tiom da diversaj okazintajhoj, kushighis sur la mortliton, sata je jaroj kaj gloro. Pardoninte al chiuj siaj malamikoj iliajn krimojn kaj ricevinte de Uffka la certigon pri la chielo, li ekmortis. Chiuj la deksep seneraruloj skribis laudkantojn pri lia farajhricha vivo, kaj Uffka faris funebran paroladon lau la teksto: felichaj estas la mortintoj, kiuj mortas en la Sinjoro. Lasse II forvishis siajn larmojn kaj ekokupis la tronon.

<< >>