INSULO DE FELICHULOJ

I

La trimastulo "Sveda Leono" jam suprentiris la blind-velon kaj la bonedvelon de la antaua masto antau la fortikajho de Elvsborg, kaj oni ghuste levis la ankron, kiam unu el la remboatoj de la dogano ekforlasis la bordon signalante, ke la shipego ankorau ne devu forveturi; sed la vento jam shveligis la velojn, kaj la shipo strechis la ankroshnuregon. La doganistoj remis plejeble rapide; finon de shnurego oni eljhetis, kaj baldau la doganan boaton oni tiris apud la shipkorpon. El la boato suprenrampis du junuloj, kaj tra kanonpordo ili estis trenataj en la shipegon; post ilin oni jhetis ledan sakon, kiu shajnis esti ilia sola pakajho. Tiam la doganboato ree forveturis, sed "Sveda Leono", kiu jam surlevis la ankron sur la ankrotrabon, forveturis maren per malgrandaj antauveloj, dum salutpafadis la kanonoj de la dekstra flanko, al kio respondis la fortikajho.

"Sveda Leono" enhavis sharghon da forghajhoj, drapoj kaj diversajhoj; krom tio 500 pasagherojn, plejparte krimulojn, alvenigitajn el ankroforghejoj, malliberejoj kaj pundomoj, kaj ghi estis destinita al la kolonio Nova Svedujo en Nord-Ameriko.

Post kiam la du junuloj estis pene surrampintaj tra la subplanko kaj staris sur la ferdeko, ili sin turnis malantauen, kaj, kvazau ekhavinte la saman penson, ili eligis la langon, chu al la fortikajho au al la lando entute, kiu bluete malaperis iom post iom, tion difini estus malfacile. Malsharghinte tiamaniere siajn patrolandajn sentojn, ili ekserchis la kajuton de la shipestro en la postajho por montri siajn legitimajhojn kaj doni deklaron.

El la raporto, kiun ili nun donis, oni eksciis, ke ili estas studentoj che la universitato de Upsala, Dominus Lasse Hulling kaj Peter Snagg, ambau plenpruvite kulpaj pri tio, ke en la restoracio de la urbo kaj che drinkfesteno de samprovincaj studentoj ili estis parolintaj malhonore pri la regha profesoro Serenissimus Olaus Rudbeckius kaj lia jhus eldonita centjarece kolosa verko Atland au Manhem, en kiu la gloron de la patrujo altigis la autoro tiom, kiom ghis tiam oni ne pensis au antausentis, char la nomita Serenissimus kun plena evidenteco estis pruvinta derive, ke Svedujo ne estis malpli ol la lulilo de la homaro. Pro ilia malsagha kaj malhonora dubo la plicitatajn Hulling kaj Snagg oni jhetis en malliberejon, sed, char ili kondutis maldece kaj puninde en chi tiu restadejo pli malvasta ol saniga, oni kondamnis ilin je "gatlopp" 1) kaj pundomo.

Ricevinte pardonon pro la speciala mildeco de lia regha moshto, ili ekhavis la permeson, sin forsavi el la regno kaj forvojaghi al Nova Svedujo per "Sveda Leono".

La shipestro ricevis la deklaron kun forta rido. Li nenion audis ghis nun pri tiu libro "Atlantika" sed sciighinte, ke ghi pretendis pritrakti ion tian, ke Svedujo estas la subakvighinta "Atland" au la Insulo de la Felichuloj, li tuj samopiniis kun la studentoj deklarante, ke chiu maristo scias, ke "Atland" situas en la Granda Oceano, kiu ghuste lau tiu sama insulo ricevis sian nomon, t. e. Atlanta Oceano. Kaj tiam li bonvenigis la lertajn sinjorojn kaj farighis ilia bona amiko.

Favorata per bonaj ventoj la vojagho iris tra Norda Maro, la Angla Kanalo kaj oni eniris la Hispanan Maron. Char pro eblo de averio oni ne riskis havi la malliberulojn alligataj, kaj aliparte oni ne timis forkuron au ribelon, char chiuj estis sin deklarantaj kontentaj je la foriro, ili povis sin movi libere, kaj ili kondutis bonege kaj bonmore. La edzighintuloj rericevis siajn edzinojn kaj infanojn, kiujn ili ne vidis dum multaj jaroj. Ili estis treege felichaj, kaj la felicho igis ilin bonaj. Sed ili vere ne estis dangheraj. Kelkaj el ili estis atakintaj per tranchilo dum ebrieco, aliaj estis forkurintaj el la militista servo, aliaj estis shtelintaj fruktojn de najbaraj arboj, char ili mem ne posedis arbojn. Ellasitaj el malhelaj, nesanigaj malliberejoj ili ghuis senlime la perspektivon de la granda maro, kiu chirkauis ilin per lumo. Chio estis al ili nova, kaj ili ludis sur la ferdeko kvazau infanoj. Jen ili volis rigardi delfenon dancantan sur la ondo, jen ili deziris rigardi la shipanojn kaptantajn sharkon au flug-fishon.

Char ili estis liberigataj el laboro, la tuta vojagho shajnis al ili kvazau festotago, kaj sen iaj zorgoj pri la vivrimedoj ili altablighadis por ricevi simplan sed sufiche nutran manghajhon.

La du studentoj, kiuj estis havintaj la shnuregon chirkau la kolo, sed estis liberigitaj de tia puno, sin rigardis iamaniere kiel kunkrimulojn kaj konatighis kun la eksmalliberuloj, kiuj devis rekomenci la batalon de la vivo en nova lando sub novaj kondichoj. Lasse estis pro naturo kaj edukado alveninta al la opiniaro, ke chiu okazintajho estas plej bona; Peter, male opiniadis, ke chio estas malbona. Kaj ofte la du kamaradoj malpacighis pri siaj opinioj pri la mondo, dum kio ofte okazis, ke unu duono de la auskultantoj partianighis al Lasse kaj la alia al Peter. Kauze de tio la shipkuracisto unufoje forigis la disputon tiamaniere, ke li deklaris, ke ambau partioj estas pravaj. "La vivo estas kaj nigra kaj blanka", li diris. "Kiu okaze ekvidis nur la nigran flankon, kredas, ke chio estas nigra; kiu okaze ekvidis nur la blankan, tiu opinias, ke chio estas blanka." Kaj je tio ili kontentighis.

Tiamaniere ili alvenis al la nau insuloj de Azoroj. Chi tie ili ekhavis la permeson, iri surteren por tutetendi la krurojn. Ili opiniis esti alvenintaj al Paradizo, char chi tie kreskadis vino, maizo, oranghoj, ananasoj kaj melonoj sub libera chielo. Viro, kiu estis laboradinta dum ses jaroj en ankroforghejo pro tio, ke li estis tranchile pikinta alian viron, farighis tiom ghoja, ke oni devis lin alligi, kaj alligita li kushis apud rivereto manghante oranghojn, tiel, ke li estis flava en la vizagho kaj krieganta, ke li estas Adamo. Pro tio li ankau ekdeziris sin tute senvesti kaj sin vesti nur per tabakfolio, sed la shipopastro ekokupighinte pri li deklaris, ke estas peko promeni sen vestoj, sed la viro argumentis lau la Sankta Skribo kaj la sankta historio, ke post la unua peko Adamo estis vestita nur per figfolio, pro kio li opiniis havi la rajton sin vesti per tabakfolio. Sed tiam la pastro helpe de la patriarkoj kaj Flora Exotica Sacra evidentige pruvis, ke figfolio ne estas tabakfolio.

Fine la pasagherojn oni kondukis surshipen; oni ekveturis direktante la antauajhon rektvoje al Antiguam. Ghis tiam la vojagho estis kvieta kaj bonega escepte ventegon travivitan en Norda Maro. Sed nun, kiam ili estis enirontaj la regionon de la senshangha vento, ili ekhavis senventecon. La maro ilin chirkauis kiel hidrarga horizonto, sur kiu la shipo movighis kiel magneta vergeto.La varmego farighis netolerebla; la gudro fluadis el la tuta senmova shnuregaro kaj el la kunigoj de la shipkorpo. Dum la tuta tago oni surshprucis la shipon kvazau timante, ke ghi ekflamighos. Tiamaniere forpasis ok tagoj.

Tiam, frumatene, la observisto che la antaua masto atentigis, ke norde nubo ekvidighas. La shipestro, sciante, kion signifas chi tio, tuj shnurfiksigis la pafilegojn kaj chion moveblan, shtopis la fendetojn inter lukoj kaj aperturoj kaj pretigis la homojn por la plej malbona okazontajho.

Post kelke da horoj, che la matenmangho, nigra strio ekaperis che la horizonto; kelke da horoj poste oni ekaudis bruegon kvazau de ondegoj frapantaj marbordon au kvazau la bruo de veturiloj en urbo, kaj super la akvo alkuregis la ventego. Antau ol la veloj estis sendangherigintaj la shipon, la ventego forblovis maren velostangojn kaj mastpintojn, kaj nur per subveloj "Sveda Leono" estis forpelata suden, chiam antauen sen ia kono pri la celo.

La ventego furiozis dum tri tagoj, kaj chiumomente oni atendis ekaudi, ke la kilo ektushegas la fundon. La pastro legadis kaj preghadis kaj deklaris, ke oni ne povas atendi ion alian, char oni havas nur krimulojn surshipe. Li memorigis pri Jonaso kaj proponis al la shipestro, ke lau la vortoj de la profeto Jona, chap. I, vers. 12 kaj sekvantaj, oni devas eljheti de la shipo chiujn krimulojn por savi la justulojn, sed la shipestro malkonsilis. Kiam la danghero estis plej granda, Lasse Hulling iris al la pastro kaj prezentis al li proponon, ke ghenerala konfeso- kaj preghotago estu tuj aranghata, "char", li diris, "nur la nepentataj krimoj malaltigas la teleron de l' pesilo". La proponon oni akceptis, kaj la konfeso, el kiu oni liberigis la krimulojn pro tio, ke ili ne havis nekonfesitajn krimojn, komencis.

Che farita ekzameno evidentighis, ke neniu justulo trovighas surshipe. Sed la ventego tamen dauris. Tiam oni ekaudis mallautan murmuron suprenlevighantan el la kajutoj de la antauajho. Oni estis meditinta longtempe, kaj fine ruzulo ekpensis, ke ankau la pastro devas konfesi, char nur li estis nekonfesinta siajn pekojn. La proponon oni akceptis aplaude, sed restis nun la demando pri konfesprenonto.

Peter Snagg sin fine anoncis, aludante sian ekzamenon pri la hebrea lingvo por la pastreco. La pastro vane protestis. Li estis alligata al la chefa masto, kaj, ricevinte malmildajn riprochojn kaj afablajn adtnonojn, li konfesis dum abunda plorado, ke en sia juneco li malvirtigis konfirmotinon.

Nun oni faris interkonsilighon, je kiu partoprenis ankau la pasagheroj, kaj char la pastro jam estis vochdoninta, ke oni eljhetu chiujn krimulojn, kvincent personojn, maren, oni baldau elparolis la verdikton, ke la pastro iru en la maron lau la vortoj de la profeto Mihha, chap. XII, vers. 10 kaj sekvantaj. Kaj preghinte lastfoje, li estis jhetata maren.

Sed la ventego nur kreskis. Fine je la sepa tago dum la nokta mezgardado (au: dum la dua noktgardado) la shipo alpushegis. Kriego respondis la bruegon de la shipkorpo, kies antauajho estis levita per alpushegita rifo, tiel, ke ghi staris supren-malsupren. La kanonoj malligighis de la shnuregoj kaj trabatis la subplankon. Je la ektagigho la shipo komencis subakvighi. Sed tiam kontrauvente oni vidis teron.

La plejmulto jam eniris la boatojn, sed tempon ili ne havis por kunpreni ech peceton da provizajho, da vestoj au eron da iloj. Kiam la suno levighis, ili estis sin savintaj chiuj, t. e. sescent homoj, kaj bonorde ili elboatighis, sed la shipo subakvighis kiel shtono, kiam ili metis la piedon sur la teron.


T. e. kurado inter du vicoj da vergbatantoj.

<< >>