22

Socia agado, literatura okupigho kaj libroj denove min absorbis. Per ili mi kuracis la malghojon, kiu min trafis. Mi penis esti konstante okupata. Sed tamen estis necesa ankau ripozo. Kaj en tiuj minutoj de ripozo la malghojo pri la tro frue mortinta frato denove obsedis min.

Mi jam finverkis mian novan broshuron "Problemoj de la vilagho", pri kiu mi interkonsentis kun mia presisto ke li presu ghin por kvinmil kvincent levoj. Ghi ampleksis kvin presfoliojn, kaj la presisto ne cedis presi ghin kontrau malpli alta sumo. Mi havis nur tri mil levojn, per kiuj li povus acheti la necesajn materialojn, kaj por la resta parto min atendi, sendante al mi nur po kvincent ekzemplerojn, kaj la ceteran preskvanton teni kiel garantiajhon. Post la disvendo de kvincent ekzempleroj mi devis pagi al la presisto mil levojn por ricevi pliajn kvincent ekzemplerojn ktp., ghis mi pagos la tutan sumon kaj ricevos chiujn tri mrl ekzemplerojn, en kiu eldonkvanto mi intencis aperigi ankau la novan broshuron.

La cenzuro lasis la unuajn tri presfoliojn kun negravaj forstrekoj. La presisto kuraghighis kaj char li ne havis aliajn mendojn, daurigis la kompostadon de la tuta teksto. Sed neatendite la ceteraj du presfolioj estis plene forstrekitaj de la cenzuro. La presisto demandis min kion fari - chu eldoni la unuajn tri presfoliojn au malkomposti la kompostitajn. Mi neniel emis eldoni la libron tiel malbone kripligitan de la cenzuro. Mi esperis per la helpo de influaj personoj ricevi permeson ankau por la frapita parto. Sed la presisto ne povis atendi. Li sendis al mi ultimaton: au - au. Mi respondis al la presisto presi la permesitan parton nur en du mil ekzempleroj.

Poste komencighis klopodoj por permeso de la lastaj du presfolioj. Mi kalkulis je la parlamentano de Botevgrad Vasil Valkov, agrarano. Sed li montris plenan indiferentecon al la persono, kiu parolis kun li. Tiam mi turnis min al Trudin (Sava Ganovski), Li helpis min per konsiloj kiamaniere relabori la tekston. Mi okupighis per relaborado de la frapita parto, donante al ghi akcepteblan formon. Poste mi sendis ghin ne al la presisto, sed al mia konato por prezenti ghin al la cenzuro. Nun la teksto pasis kun malmultaj forstrekoj. La lastaj du presfolioj estis presitaj en tri mil ekzempleroj. Sed anstatau en augusto 1939, la libro aperis apenau en augusto 1940, kiam la milito provokita de Germanio jam sufiche progresis, kaj la atento de la legantaro estis koncentrita al la chiutaga gazetaro. La kulturkleriga vivo en la vilagho malintensighis, multaj el miaj multnombraj amikoj, konatoj kaj revendistoj estis mobilizitaj. Ne sufichis tio, sed venis hejmen policisto kaj konfiskis la tutan trovitan kvanton. Oni enpakis la ekzemplerojn, sigelis ilin kaj lasis chion en la komunumejo. Mi jam estis dissendinta invitilojn, ricevadis mendojn, sed ne povis ilin plenumi. Komencighis disputoj, telegramoj al la prokuroro, leteroj al konatoj. Sed la malrapidema burokrata mashino ne movighis. Kaj post kiam venis la ordono de la prokuroro al la subdistrikta policejo liberigi la konfiskitan librokvanton, pasis tuta semajno ghis fine oni redonis ghin post kvardek-kvin-taga reteno.

La libro estis akceptita tre bone de legantaro kaj gazetaro, al kiu mi ghin sendis por recenzado. Mi ricevis multajn laudajn leterojn de legantoj. Kvankam malpli rapide, pro la nenormalaj sociaj cirkonstancoj, la disvendado iris kontentige. Iom post iom mi senshuldighis al la presisto kaj ricevis chiujn du mil ekzemplerojn. Restis che mi la mil ekzempleroj de la lastaj du presfolioj. Char la libro estis daure serchata, mi decidis presi en mil ekzempleroj ankau la unuajn tri presfoliojn, kiuj kostis al mi pliajn mil tricent levojn. Por dufoja tajpado de la teksto mi pagis kvincent levojn. Tiumaniere pro la cenzurado la eldonkostoj de la libro altighis de kvinmil okcent (kun la kosto de la tajpado) al sepmil tricent levoj. Sed finfine chio estis pagita al la presisto ghis lasta levo kaj de la plie presitaj mil ekzempleroj, restis nevenditaj nur kvarcent ekzempleroj.

En la somero 1939 la fistulo komplikighis. Ghi denove kontaktighis kun la urina veziko, truis ghin kaj komencis pusi. Denove mi vizitis doktoron Ploskov en la Aleksandro-Hospitalo. Li min esploris per cistoskopo kaj malkovris la lokon de la nova lezo. Sed li diris al mi, ke oni ne povas ghin operacii, char ghi estas ege danghera, kaj pri mi, persono tre malforta, la morto estas tutcerta. Anstatau operacii, oni komencis min prilumi per kurtaj ondoj, kaj pli malfure oni volis priradii min per alia, pli granda aparataro. Sed ghi estis difektita, chiutage oni atendis ian rezervan parton el Germanio, sed ghi ne alvenis. La nova kvardektaga doloriga restado en la hospitalo, dum ekstere min atendis tiom multe da laboro, tedis al mi. Krome, al la kirurgia fako antaustaris riparlaboroj kaj la malsanulojn oni devis transporti al oftalmologia fako. Denove mi forlasis la hospitalon memvole. Che la adiauo d-ro Ploskov komisiis al mi rigardi filozofie al la vivo, ne malesperi, sed skribi, legi, fari mian chiutagan laboron kiel mi ghin faris ghis nun. "Sed kiu scias, chu post unu jaro tiu chi fistulo ne faros al mi novajn, neatenditajn jhonglajhojn? Kiu povis antauvidi tion, kio okazis nun?" - demandis mi. "Mi supozas, ke tio ne okazos - li kun afabla rideto trankviligis min. - Chiuokaze, informu min pri la evoluado de via malsano kaj chiam, kiam vi bezonas mian helpon, serchu min, vi estos akceptita en la hospitalo."

En la hospitalo, dum mi ankorau ne chesis funebri pri la forpaso de mia frato, mi spertis novan pezan malghojon — la subitan morton de mia malnova amiko, kamarado kaj protektanto avo Georgi Bakalov. La informo en "Zarja" konsternis min. Nur antau semajno, malgrau la teruraj juliaj varmegoj, avo Georgi estis che mi en la malsanulejo. Ni interparolis longe. Li kiel chiam estis sana, vivghoja, ridetanta, afabla, plena de projektoj por novaj eldonajhoj (iuj jam pretaj), chiam laborema, finkonstruanta la solenan pinton de sia grandioza faro. Mi kutimighis al la penso, ke tiu chi vivgaja maljunulo ghisatendos la alvenon de la nova epoko, al kiu li dedichis tiom multe da fortoj, sian tutan vivon. Kaj nun - subita, insida morto! Chesis pulsadi unu granda koro. Vivo tiel produktiva, homo, al kiu ni shuldas tiom multe! Jam el la malsanulejo mi sendis kondolencan leteron al la orfa familio. Kaj tuj post la tagmezo mi plantis min che la fenestro super mia lito, de kie oni povis vidi chiujn enterigajn procesojn sur strato "Grobarska". La enterigo okazis apenau antau vesperigho. Mi ghin rekonis lau la multnombra homamaso; progresema Sofio organizis solenan enterigon de la kara mortinto. Mi ghin rekonis ankau lau la multnombraj rajdpolicistoj, kiuj pretertrotisan-tauen. Longe pasadis la funebra procesio, la tramoj haltis. Larmoj sufokis min. La aliaj malsanuloj miris pri la kauzo. Mi rigardis dum la lasta procesianto forpasis, poste mi kushigis la lacigitan de vidado mian korpon sur la liton. Mi pensis, kian grandiozan procesion estus organizinta la tuta popolo, se Georgi Bakalov estus ghisatendinta ghian liberighon.

En la malsanulejo mi konatighis kun fraulino, chirkau dek jarojn pli juna ol mi, kiu estis veninta dejhori private. Shi estis klaskonscia kaj parte regis esperanton. Sed nek shi, nek mi tiam supozis, ke nia amikeco profundighos tiomgrade. Dum mia plua kushado en la hospitalo mi trovis shin jam oficistino en la kancelario. Shi faris al mi multajn komplezojn, en la sfero de siaj ebloj, komplezojn, kiujn mi tre malofte ricevis de aliaj personoj.

<< >>