13

En 1924 la agrara krizo ankorau ne sentighis, mia familio ankorau sin vivtenis, sed sufichan monon ni ne havis. Mia patro ne povis rericevi la sumojn shuldatajn al li de onklo kaj de aliaj personoj. La hejmaj enspezoj apenau kovris la familiajn bezonojn. En la sama jaro la familio pligrandighis per plia membro -mia novenaskita fratineto Najda.

Panjo embarasighis kun la du malgrandaj infanoj, kaj ni devis pligrandigi la familion per fremda homo - ni dungis dekdujaran knabinon por ilin varti. Patro zorgis pri la kampara laboro kaj povis perlabori ech ne groshon. Avo kadukighis de tago al tago. Li tute molighis, kaj auskultante rakonton pri io malgaja, ne povis sin reteni, laute singultis kaj komencis plori. Kiam li mem deziris diri ion malgajan, li balbutis kaj ne povis daurigi la konversacion. Iufoje la rakontoj tute ne estis malgajaj, sed li tamen komencis plori. Restis neniu spuro de lia antaua severo kaj krudeco.

Akcidento tute malbonigis la staton de la maljunulo. Li iris al la urbo kune kun multaj aliaj vilaghanoj lige kun ia shtata jughesplorado. Patro donis al li monon kaj instrukciis lin tranokti en la urbo, se vesperighos. La esploro vere finighis malfrue kaj la vilaghanoj ekiris hejmen en vesperkrepusko. Avo, en sia maljunula naiveco, ne konsciis kion li entreprenas, kaj ekiris kun ili. Sed liaj malfortaj kruroj ne eltenis la ir-ritmon de la junuloj, kiuj ne deziris atendi lin, kaj li restis sola survoje. Ekestis plena mallumo. Kiel krono de chio, aperis nuboj kaj komencis forte pluvi. Avo kovris sin per sia kapoto, sed ofte devojighis kaj nur en la lumo de la fulmoj povis orientighi. La fulmoj estis blindigaj kaj post ili la mallumo estighis ankorau pli profunda. Avo apenau pashis sur la vojo. Kaj sen rimarki la dangheron, li atingis ponton sen parapeto kaj falegis de kelkmetra alto, frapis sian kapon kontrau la shtonojn kaj perdis la konscion.

Kiom longe li restis en la rivereto, li ne sciis. Rekonsciighinte, li sentis sin kushanta en akvo kaj ke la kapo lin doloras. Ie knaris veturilo kaj sonis vochoj instigantaj bubalojn. Li komends ghemi kaj peti helpon. La veturilo haltis. Iu eliris kaj bruligis lalumeton. Oni apenau eltiris lin el la rivero. La veturilo estis peze sharghita kaj avo denove devis piediri, tenante la postan parton de la veturilo por ne perdi denove la vojon. Li tranoktis en vilagho Litakovo malseka kaj frakasita. La sekvan tagon li alvenis hejmen senfortighinte kaj kadukighinte. Panjo unua rimarkis lian strangan staton kaj kriis timigite:

- Pachjo, kial vi tiel terure rigardas? Kio okazis al vi?

Avo malfermis la bushon por respondi, sed haltis kaj komencis plorsingulti. Patro kaj mi timtremis, kaj panjo saltis kaj demetis de li la kapoton.

- Kial la kapoto estas malseka kaj plena de sablo - shi pludemandis maltrankvile. Shi rimarkis sangon chirkau la oreloj kaj formetis la felchapon. La kranio rughis kiel tranchita akvomelono.

- Panjo mia! - ekkriis panfo repashante, kaj ni rigidighis pro timo.

Dume avo staris kun senkulpa infana mieno kiel blankbarba sanktulo. Li ne respondis ankau al la riprochoj de mia patro, kial li ne restis tranokti en la urbo.

Tiu okazintajho havis siajn gravajn postsekvojn. Pasis nur kelkaj monatoj post tiu akcidento kaj li portante al la rivereto lakton por ghin malvarmigi kaj ricevi buteron, komencis krii. Panjo iris kaj alportis la kaldronon, kaj li pashis sen bastono, char ne povis ghin teni. Liaj manoj estis stuporaj, kaj li penis strechi kaj malstrechi la manartikojn. Tio estis la unua atako de paralizo. Li fartis iom pli bone dum kelkaj monatoj kaj tiam denove lin kaptis paralizo de la kruroj. Lia paralizo ne estis absoluta. Li povis movighi malrapide tra la korto, akcepti nutrajhon, sed liaj manoj kaj piedoj ne plu estis sanaj. Plej ofte li kushis en la lito. Neniam li postulis ion ajn, atendis ghis ni rimarkos tion, kion li bezonis. Se li volis trinki akvon kaj se la krucho staris proksime, li per la bastono provis altiri ghin, sed ne petis ghin de ni. Neniam li plendis pro io ajn. Kiam lin vizitis malnovaj konatoj el nia au alia vilagho, al li neniam venis la ideo unua saluti ilin, kaj ili la unuaj devis lin saluti. Li ne partoprenis la konversaciojn de la aliaj, auskultis silente kaj nur de tempo al tempo singulte ghemis kaj ekploris. La paralizo progresis chiutage, li iompostiome estingighis.

En 1925 en la tuta lando kreskis kun chiu tago pli kaj pli la batalimpeto de la popolamasoj. La politika reakciularo furiozis, la fashista reghimo de Cankov penis frakasi la impeton de la popolamasoj, stabiligi la minacatan regadon de la burgharo. Sur la stratoj de Sofio falis pafmortigitaj elstraraj laboristaj gvidantoj. En la policejoj de la tuta lando oni kruele batis klaskonsciajn laboristojn kaj kamparanojn. Cankov serchis motivon por amasa, sanga vengho kaj li baldau ricevis ghin.

En nia vilagho tiutempe prezidanto de la trimembra komunuma estraro estis Colo Petkov, duonanalfabeta kamparano, blinda instrumento en la manoj de la tiama estro de la subdistrikto, la sangosuchulo kaj sadisto Stefan Ivanov. Tiu Colo malpacighis kun Petko P.Panov pri posedo de iu ghardeno, kalumniis lin komunisto kaj oni serchis lin por lin aresti. Petko sin kashis kelkajn semajnojn en fremdaj pajlejoj kaj, konsilite de aktivaj kamaradoj, farighis eksterleghulo kaj elmigris en Jugoslavion. Tio okazis jam en 1924. Min oni ne membrigis al la nelegala organizo, char en ghi mi estus senutila, kaj, char mi ne estis scivolema kaj respektis la regulojn de la konspiro, mi nenion sciis pri la agado de la organizo, ne konis ties membrojn. Mi agadis sur laulegha tereno. Sed malgrau mia tuta singardemo, mi fojfoje eksciis ion gravan, ne volante tion.

Post la atenco je la 16-a de aprilo 1925 komencighis terurajhoj en la tuta lando, ankau en nia subdistrikto. Tuj estis arestitaj kaj senspure "malaperis" advokato Marin Dimitrov el vilagho Lajhene kaj Ivan kaj Vasil Peev el Botevgrad. Poste la "malaperoj" chesis. Kaj nur kiam la uragano tra la tuta lando estis preskau forpasinta, niaj malfruighintaj lokaj "gardantoj de la ordo", chekape kun Stefan Ivanov kaj kolonelo Popov, decidis ne postresti de siaj kunfratoj-sangsoifuloj en la lando.

Fine de majo komencighis arestoj en la urbo kaj la vilaghoj. Anstatau en la policejon, la arestitoj estis kondukataj en la kazernon. La duan de junio alvenis oficiro kun du soldatoj kaj arestis la membron de la agrara partio Aleksi Popcvetkov kaj lin kondukis en la komunumejon. Lau policaj informoj li estis partopreninta nelegalan kunvenon de agraranoj en la loko Telenica. En la komunumejo oni komencis bategi lin per kruda lignostango dika kiel homa manradiko. Persone la oficiro Hhristov plenumis la mortigan batadon. La komunuma sekretario kaj kolektanto de impostoj, fashisto, observante la torturadon, pro timo urinis en la pantalono. Oni rekondukis la arestiton al la urbo, kaj la sekvan tagon denove revenigis lin bategita, kun blua karno, molighinta. Oni postulis de li perfidi aliulojn, sed mankis kion perfidi. Li indikis nomojn de kelkaj el liaj politikaj amikoj, che kiuj trovighis malnovaj revolveroj kaj fusiloj restintaj de la milito. Liaj patrino kaj fratinoj krie ploregis, vidante lin en tiu veinda stato. La popedzino proponis monon por lia liberigho, sed iu el la najbaroj malkashe diris al shi: "Oni chi tie ne volas monon, oni volas vivon". La saman tagon oni lin rekondukis al la kazerno. Kaj la sekvan tagon, la kvaran de junio, oni arestis Kocon kaj lian fraton Georgi Peev kaj Petko Dikov.

Mi ne supozis, ke oni mortpafos ilin. La terurajhoj estis jam for. En tiu periodo oni preskau ne mortigis, sed muntis amasajn jughprocesojn. Tamen jam la kvinan de junio post terura torturado ili estis mortigitaj kaj enterigitaj, probable en la kazemoj. Mi bedauras, ke nun, post dudeko da jaroj, kiam mi skribas jenajn liniojn, la cirkonstancoj de tiu martira morto, ankorau restas ne prilumitaj. Mi ne sukcesos ilin priskribi, eble mi ne plu estos vivanta. Sed proksimighas la tago, en kiu oni malkovros ilin. En la kazernoj oni mortigis tridek ok personojn.

Nelonge post tio ekcirkulis teruraj famoj, ke la arestitoj estas mortigitaj. Komence mi ghin ne kredis, sed post kiam oni povis trovi ilin nek en Sofio, nek en Botevgrad, kaj la regantoj ne deziris doni iujn ajn informojn pri ili, la maltrankvilo tute kaptis min. Oni sendis petskribojn al la militministro, al la Ministerio de Internaj Aferoj ktp. Oni transsendis la petskribojn al la subdistrikta policejo en Botevgrad kaj Stefan Ivanov rezoluciis jenajn klarigojn: "La serchata persono ne estis alkondukita en la subdistriktan policejon, konfiditan al mi. Vershajne lin forkaptis senrespondecaj personoj". Sed okazis jena kuriozajho: Ivan D.Geshkov el vilagho Novachene estis arestita komence en la subdistrikta policejo kaj poste translokita en la kazernon, kie oni lin mortigis kune kun la ceteraj. Do, la "senrespondecaj personoj" lin prenis el la manoj de Stefan Ivanov mem.

En septembro mi vendis melonojn en nia vilagho. Venis al mi la frato de Petko Dikov, Stojan, kaj proponis al mi bulketon, ovon, fromaghon, vinberojn, sukerajhojn kaj diris: "Por la memoro de Petko!"

Mi sentis teruron, la manoj ektremis, sufokis min angoro. Mi ekrigardis lin, nerazita, netondita, en profunda funebro, kaj ekkriis:

- Kion vi faras? Eble ili estas ankorau vivaj...

- Neniaj iluzioj - respondis li, - chio estas jam delonge finita. Fakto. Ni ne estas infanoj por nin trompi.

Dum la tago mi kelkfoje provis manghi la bulketon kaj la ceteron, sed la manghatajho restis en la gorgho, larmoj sufokis min kaj mi chesis manghi.

- Do, mortigitaj. Finita fakto? Neniam plu mi revidos ilin.

En mia memoro fokusighis la ridetanta bonanima vizagho de Georgi kaj min premis senfina angoro, kaj en la nokto mi songhis lin en terura stato, sanganta, kun fortranchita kapo. Mi ekkriis kaj timvekighis. Mia koro shirighis pro senpovo kaj angoro. Mi ploris, ploris ghis la matenigho. Kaj mi pensis, ke neniam plu mi havos amikon kiel Georgi, mi sentis min soleca, forlasita kaj mi volis, se Georgi kaj Petko jam mankas, ke ankau mi chesu ekzisti. La malghojo dauris longe. Nur la tempo, kuracanto de chiuj animdoloroj, obtuzis sufiche malfrue la komencan akrecon de la doloro.

Kamaradoj el Rashkovo, Marin D.Gekov el Novachene ne kapitulacis antau la potenculoj kaj fughis al la montaro armitaj. Al ili alighis ankau Petko P.Panov el nia vilagho, same armita ghis la dentoj. Multfoje li vizitis sian domon por tranokti. La najbaroj vidis lin, sed neniu kuraghis lin perfidi. Sed en 1925 pro iu nesingarda parolo de lia edzino antau shia parenco, fashisto Kinovski el vilagho Gurkovo, la potenculoj jam sciis, ke li trovighas en la montaro kaj serchis konvenan momenton por kapti lin.

En julio la eksterleghuloj mortigis la vilaghestron de vilagho Rashkovo, kiu prenis grandajn subachetojn de siaj samvilaghanoj por ne denunci ilin antau la registaro. Li estis malica malamiko de la maldekstruloj. Tra la vilaghoj, sagrapide veturis policaj kamionetoj plenaj de soldatoj. Nia vilaghestro Colo Petkov ne plu noktadis hejme, timante la eksterleghulon Panov.

Iun julian tagon alvenis kamionetoj kun soldatoj kaj chirkauis la vilaghon de la suda flanko. Oni kolektis en la vilagho Rashkovo chirkau kvindek vilaghanojn, armis kaj sendis ilin embuski. La vilagho ektimegis pro surprizo — kio okazos? La afero statis tiel — Petko P.Panov kaj Atanas Dimitrov el Rashkovo, kiu estis alighinta al la eksterleghuloj kiel soldato, kashighis en la ghardeno de Petko ekster la vilagho, kien lia edzino alportis al ili nutrajhon. En la ghardeno vidis ilin la kuzo de Petko, Petko Todorov, same tiel posedanta legoman ghardenon proksime kaj vizitinta ghin en tiu tago. Petko minace avertis lin, ne perfidi ilin. Sed lia kuzo, elirinte el la ghardeno, tuj denuncis ilin al la vilaghestro Colo Petkov, kiu tuj informis la subdistriktan policejon.

Rimarkinte la dangheron, la eksterleghuloj ekkuris al rivero Babina. Oni komencis pafi al ili kaj la vilagho ehhis pro la pafado, kavazau ghi estus atakita de fremda armeo. Oni baldau vundis Atanas che la kruro kaj la brusto kaj lin kaptis. Petko tamen kuris plu tenante en unu mano fusilon kaj en la alia - revolveron, zonite per kartochujo kaj bomboj, pasis tutproksime preter iuj vilaghanoj, sed neniu kuraghis pafi al li, kaj la soldatoj ne sukcesis lin kapti. Tiun chi tagon li savis sin. La vunditon oni venigis al la vilagha placo. La soldatoj, junaj buboj, estis ekscititaj, ghojaj kaj fanfaronis unu al alia kiu vundis lin kaj kiu "sin jhetis kiel leono sur la vunditon". La frato de la mortigita vilaghestro de vilagho Rashkovo sin jhetis sur la vunditon kaj deziris lin sufoki, por demonstracii antau la fashista regpotenco sian lakeecon kaj lojalecon. Oni tuj arestis kaj venigis al la placo tutan familion de la kaptito, arestis ankau la edzinon kaj la infanon de Petko kaj veturigis ilin chiujn al la subdistrikta policejo.

Nia vilaghestro estis furioza, char Petko sukcesis savi sin. Dum Petko vivas, li ne povis scii en kiu tago kaj en kiu horo Petko lin mortigos. Colo ekkondukis sian policistaron lau liaj spuroj orienten de la vilagho. Atinginte iun densan arbaron en la loko "La Pinto" kaj supozante ke eble Petko kashighis en ghi, oni dum duonhoro pripafis ghin, forpafinte multajn kartochojn. La vilagho denove malbonaugure ehhis, sed chi-foje pli longdaure. Supozante, ke la savighinto estas refoje malkovrita kaj ke nun li estos certe mortpafita, mi tremis dum la tuta tempo pro nerva incitajho.

De post tiu okazo chiunokte en la vilagho dejhoris plifortigita patrolo. Colo iris chie armite per fusilo, chirkauita de korpogardistoj kaj daure ne vizitis sian domon. Al la vilagho ofte venis policanoj kaj soldatoj. En la vilaghoj rekomencighis novaj arestoj kaj en la subdistrikta policejo - teruraj batadoj. Stefan Ivanov mem torturis la arestitojn. Iu arestito el vilagho Rashkovo, trompite de la autoritatuloj ke oni liberigos lin, komencis perfidi.

Petkon oni mortigis en la montaro, che la loko "shumer" super Rashkovo. Lacigite li kushighis kaj ekdormis en arbustaro, sed pashtisteto lin rimarkis kaj montris al la soldatoj. Ili chirkauis lin ronde, direktis kontrau lin mashinpafilon kaj faris neebla lian forkuron. Che la invito kapitulaci, li, ankorau dormebrie, timvekite, starighis kaj faris, lau la soldatoj, nekredeble grandan salton. La mashinpafilo ekkrakis kaj li shancelighis. Iu soldato sin jhetis kaj kaptis de malantaue lian tornistron. La vundita Petko turnighis, mortpafis la soldaton per sia pistolo, falis kaj mortis.

La soldaton oni alportis sur brankardo al Rashkovo, kaj Petkon trenis per hoko. De Rashkovo oni transportis per charo la mortigitan "teruran rabiston". Lia tuta torako estis true pafita de la mashinpafilo. La korpon oni elcharigis kaj lasis teren por publika profanado. Oni ordonis, ke lia kadavro ne estu enterigita, sed estu lasita por ke la hundoj ghin formanghu. Kolektighis preskau la tuta vilagho. La edzinoj de la membroj de l' reganta partio proksimighis al la malviva korpo kaj krachis sur ghin.Chiu devis diri blasfeman insulton. Colo lumis kiel plenluno kaj invitis la vilaghanojn regali ilin en la drinkejo. Kompreneble kredite.

Post tri tagoj la kadavro komencis putri. Sekvis nova ordono - forigi ghin de la placo kaj ghin enterigi ie ekster la vilagho. Pri tio okupighis la bopatro de la mortigito. Li veturigis ghin al la loko "Nigra Valo" kaj ghin enterigis, sed malprofunde. La hundoj malkovris ghin kaj disportis ghiajn partojn tra la kamparo. Oni denove enterigis la kadavrorestajhojn, kaj la pliparto de lia ostaro kushis tie kiel memorajho al tiu tempo, pri kiu la kamparanoj flustris: "Pli malbone ol dum la turka regado"!

En la sama jaro min trafis nova malfelicho - forpasis mia kuzo Marin che grava operacio pro pusa apendicito. Kiam en la sekva jaro mi vizitis lian familion, li jam mankis. Lia foresto terure premis min. Mi trarigardis liajn albumojn, paperojn kaj taglibrojn. Mia nomo ofte renkontighis en ili. Mi konservis liajn leterojn senditajn al mi kiel relikvojn. Mi ne plu havis proksiman, intiman amikon. Kun Koco mi jam de du jaroj ne korespondis. Li havis pezan malagrablan karakteron kaj alighis al la fashismo. Todor, mia alia kamarado de la infanjaroj, soldatservis. Li informis mln pri teruraj torturoj super la malaperintoj. Sed li restis kun la kulturo kaj konceptoj de la neklaskonsciaj vilaghaj frauloj.

Semajnon antau la atenco en la Sofia katedralo mia kuzo Marin - tiam ankorau viva - vizitis la loghejon de Bakalov, kaj parolis kun liaj familianoj. Li informis min, ke Bakalov estas arestita, forkondukita ien, sed ke liaj familianoj ne scias, kie li trovighas. Mi estis konvinkita, ke oni mortigis lin, kaj sendis al lia edzino kuraghigan leteron, kiun mi naive sendis per la poshto. Post chirkau du semajnoj venis al mi Nikola Stojanov, mia parenco, komunuma kampogardisto, kaj flustre demandis min kian leteron mi sendis al Sofio. Mi tuj komprenis, ke temas pri la letero al Bakalov-edzino. Sed mi respondis al Nikola, ke mi ne povas rememori pri kia letero li aludas, char al Sofio mi sendas multajn leterojn.

- Ne, temas pri ia danghera letero. De Sofio oni ghin transsendis al Orhhanie kun ordono aresti kaj transsendi vin al la Direktio de Polico en Sofio. El Orhhanie oni transsendis la leteron al nia komunumo. Sed Colo kaj Atanas Damjanov informis, ke vi estas kripla, senmova, nedanghera. Atanas koleris: "Kial tiu kriplulo okupighas pri similaj aferoj, farante al ni malagrablajhojn kaj igante nin elpeti lin". Atentu!

Mi orientighis pri la minaco, kiu min preterpasis nur pro mia fizika malkapableco. Pri tiu danghero oni parolis ankoraufoje en septembro, kiam mi vendis melonojn en nia vilagho. La drinkejo estis plena de homoj. Tie trovighis ankau Colo. En la ejon eniris la edzino de Aleksi Popcvetkov kaj kun larmoj petis Colon subskribi ian peton al la ministro, per kiu shi serchas la malaperintan Aleksi. Mi subtenis shin kaj insistis pri la Colo-subskribo. Colo la unuan fojon malice atakis min.

- Vi tro multon scias, tial oni volis vin drashi kaj pro vi forbruligi la domon de via patro. Sed vi ne tiom multe sciu, ne tiom multe sciu, char se vi duan fojon falos en dangheron, neniu vin savos.

Chiuj cheestantoj en la drinkejo time silentighis. Silentighis ankau mi. Tiu publika averto de Colo min konsternis. Mi komprenis ankau ion alian. Colo kaj Atanas "elpetis" min ne pro mia malsaneco kaj ne pro mi mem, sed pro onklo Dragan, kun kiu ili estis intimaj amikoj. Pro la sama kauzo ghis nun Colo ne minacis min, ne faris moralan premon sur min, kaj kiam post du jaroj mi intencis forveturi al Burgas, li lau insisto de mia onklo, provizis min per dokumento pri malricheco.

La 22-an de septembro en nia vilagho okazis kermeso. Mi restis en la vilagho por vendi melonojn. La festo estis amase vizitata de kamparanoj el la proksimaj vilaghoj. Tiutempe la kermesoj estis ankorau bone vizitataj. La tutan tagon serpentis granda rondodanco, kaj la placo chirkaue estis plena de vendostabloj. Che la vesperigho restis nur Radotinanoj, kaj kiam jam tute mallumighis, la rondodancon partoprenis nur viroj kaj frauloj. Al ili iu ludis per bushharmoniko, char la muzikistaro jam foriris. En tiu momento la dancantoj ne interesighis, ke el inter ili estis mortigitaj kvin iliaj intimaj samvilaghanoj, el kiuj tri lasis edzinojn kaj po du-tri infanojn. Inter ili trovighis multaj, kiuj estis amikoj al Georgi kaj Petko, kune vizitadis la vesperajn distrajn laborkunvenojn, kune petolis dum la junagho. En la momento kiam ili salte rondodancis mia koro shirighis pro doloro.

Mi eniris la chambron kaj forte jhetfermis la pordon. Mi pensis: "Mi ne taugas, jes, mi ne taugas por tiu chi mondo!"

<< >>