11

La jaro 1924 estis plej richa pri eventoj en mia vivo. En tiu jaro mi jam estis homo kun mondkoncepto kaj al mi shajnis, ke nur en kelkaj monatoj mi kreskis per tutaj jaroj. Kaj analizante de sur tiu chi atingita idea alto la vojon kiun mi pasigis, al mi shajnis, ke antaue mi movighis en netravidebla mallumo, kiel blindulo. Nun mi ne plu povis kompreni kiel estas eble ke ekzistas homoj, kiuj havas neniujn ideajn strebojn. Mi konis similajn, kaj ili ja estis inteligentaj homoj. Mense mi karakterizis ilin kiel blindulojn kun okuloj, mutulojn kun normalaj oreloj kaj lamulojn kun piedoj kaj manoj.

Nun al mi ne plu plachis ankau mia manuskripto. En ghi mankis la plej grava por literatura verko - la idea richeco, la socia signifo. Tiu chi novelo estis sentimentala, plene bazita sur malfelicha amo; da tiaj literaturaj verkoj ekzistis amasoj, montoj en la libromerkato.

Por mi tamen ankorau restis enigmo chu mi posedas literaturan talenton au ne. Se talento ekzistas, tio povas vidighi ankau en la sentimentala novelo, kaj ghi multe pli evoluos nun, kiam mi jam havas novan koncepton pri la literaturo. Kaj se al mi mankas talento - tiam mi ghustatempe devos rezigni la literaturan laboron kaj trovi alian agadkampon.

En januaro 1924 hazarde mi trafis malgrandan libreton -"En la regno de la suferado" - de iu lv. An. Bunarghiev. Se mi bone memoras, ghin alportis al mi Asen, filo de mia instruisto. Asen estis gimnaziano, pli juna tri-kvar jarojn ol mi, sed li de tempo al tempo vizitis nian rondon kaj ofte venis hejmen. Li estis varbita al la movado antau mi. De Bunarghiev mi ghis nun legis nenion. La rakonto ne prezentis ion specialan, sed en ghi estis donita bildo de la mizero de la laborulaj amasoj kaj estis tushita sociala konflikto. Sur la lasta kovrilo estis indikitaj la ceteraj verkoj de la autoro, kelkaj el ili havis 5-6 eldonojn en dudek-tridek-mila preskvanto. La autoro mem eldonis siajn verkojn, kaj sur la kovrilo estis indikita lia adreso — ie en la periferio de Sofio. Tio prezentis por mi specialan gravecon, char ghis nun mi ne konis adreson de iu ajn verkisto, kiun mi povus peti kontroli mian manuskripton kaj doni al mi konsilon.

Post certa shanceligho mi skribis al li, kun plena fido, kia persono mi estas kaj kion mi volas de li. Bunarghiev respondis al mi simpatie, esprimante pretecon trarigardi la manuskripton. Li sendis al mi donace du siajn libretojn, kiuj surprizis kaj konfuzis min. Tiuj libretoj prezentis iajn sufiche fushajn rakontojn, kaj la versajhoj, lokitaj sur la lastaj paghoj, prezentis simple ian sensencan balbutadon de vortoj. Tamen kiel eblis, ke chiu el tiuj libroj havu kvin-ses eldonojn en preskvanto de dekmiloj da ekzempleroj ? Mi supozis, kvankam al mi persone ili ne plachis, ke eble mi eraras. La akcepto de literatura verko fare de la legantoj estas vera mezuro pri ghia valoro. Kaj en tiu chi kazo la amasa disvastigo estas fakto.

Kaj kun mia tuta junula idealismo mi daurigis mian korespondadon kun Bunarghiev. Mi decidis sendi al li mian manuskripton por recenzo, jam plene kredante la sincerecon kaj la honestecon de tiu homo, kiun mi persone ne konis. Sed interese - nun mi estis strange apatia. Se la respondo estas negativa, tio nenial malghojigus min. Mi estis jam konvinkita, ke ekzistas ankau aliaj manieroj servi al mia idealo, ne nepre per la plumo. Se tamen la respondo estos pozitiva, min atendos laboro, grandega laboro, kaj mi devos labori, inspirate de la flamo de la junula idealismo ardanta en mi.

Bunarghiev skribis al mi:

"Via manuskripto, jughita per la mezuro de literatura kritikisto, posedas absolute neniun literaturan valoron. Pri tio povus konvinkighi ankau vi mem. Dirante al vi la veron mem, mi fakte deziras esti sincera antau la persono de amiko, tial, mi petas vin ne ofendighu. Vera amiko estas tiu, kiu montras la erarojn al sia amiko.

Se vi permesos, mi relaboros vian rakonton, ghi estighos genia belarta verko. La nomoj de la herooj restos la samaj, tamen la esprimoj vestighos per estetiko kaj belarto. Presigante la libron, mi sendos ekzempleron ankau al vi, por certighi kaj konvinkighi pri la diferenco..

Se vi subskribos al mi deklaracion, mi donos al vi honorarion de 100 levoj, nur por kuraghigi vin. La sumon mi sendos per posht-mandato."

Mi sendis la petitan deklaracion, substrekante eksplicite, ke la nomoj de la herooj kaj la vilagho Radotina devas resti neshanghitaj. Ni interkonsentis, ke krom la honorario li ekspedos al mi ankau dudek ekzemplerojn de la libreto.

La korespondado kun Bunarghiev dauris plu. Li ekspedis al mi preskau chiujn siajn libretojn, sed neniu el ili, krom "En la regno de la suferado" plachis al mi.

Mi jam komencis orientighi kian "verkiston" mi trafis. Estis klare, ke Bunarghiev estas senrespondeca maniulo, malsana de malnobla ambicio. Kaj denove antau mi ekstaris la cifero de la grandega eldonkvanto de liaj libroj, kaj mi demandis min mem: "Kiel estas ebla simila afero? Chu en nia lando mankas konsciaj legantoj, legantoj kun sento de kritiko, chu ne ekzistas kritiko?"

Mi konstatis, ke la malfelicho min chie persekutas. Mi trafis tiun chi ulon Bunarghiev. Mi ne bedauris, ke mi cedis al li mian manuskripton - ghi estighis por mi tute senvalora. Sed mi bedauris, ke mi estis trompita pri miaj esperoj konatighi kun literatoro, klera homo, kiu povus min kompreni kaj helpi trovi mian vivovojon. Kondamnite ghis la fino de mia vivo esti katenita al la kamparana korto, mi sentis, ke mi ne povos orientighi sen tia helpo, ke mi ghin bezonas kiel neniu alia. Sed kiam mi serchis panon, la blinda hazardo proponis al mi shtonon...

Kiam finfine la presita novelo "La perfidulino" alvenis, mi konstatis: ghi estis la originalo de mia novelo "Tio ne estingighas" kun ties chiuj chapitroj, esprimoj, ech kun la punktoj kaj komoj. En la libro oni povis nombri nur kelkajn shvelajn, shablonajn Bunarghiev-esprimojn.

Mi ne kredis al miaj okuloj. La friponajho estis kaj ridinda, kaj mizera.

<< >>