Подробная информация аренда штукатурной станции тут.

9

Dum mi travivis tiun profundan internan dramon, chirkau en la chiutaga ekonomia kaj socia vivo de la vilagho okazis ne malpli profundaj shanghoj, kiujn mi ne povis ne rimarki. Chiuj junuloj, krom la lernejanoj, jam laboris en la urboj, precipe en Sofio, kaj de tie ili revenis al la vilagho vestitaj lau urba maniero. La malnovaj jakoj, pantalonoj kaj mokasenoj el kruda hejme teksita kamloto, restis vilaghaj kostumoj de niaj patroj kaj avoj. Chapeloj kaj kaskedoj anstatauis la peltochapojn. Ankau la knabinoj forlasis la pezajn lanrobojn kaj velurajn antautukojn kaj komencis kudri al si katunajn kaj kalikotajn robojn, jupojn, jaketojn, bluzojn kun mallongaj manikoj kaj dekoltajhoj. Tiu chi reformo trudighis malgrau la protestoj kaj oponado de la maljunuloj. Ili estis senpovaj haltigi chion novan invadantan kiel fera makadama rulpremilo. Kaj tiu shangho komencighis de la malrichaj kamparanaj familioj kaj iompostiome ampleksis ankau la bonhavajn. Richuloj ne permesis al siaj filoj labori en la urbo, sed ili devis acheti al ili vestojn kaj shuojn, kiajn portis jam chiuj junuloj en la vilagho.

Chesis la interbatadoj de junuloj. En nia vilagho formighis junulara komunista societo, kiu enportis spiriton de ideeco kaj de kamaradaj rilatoj inter la junuloj membrantaj en la societo, kaj tiuj chi tute forlasis drinkadon kaj petoladon. Ili iris grupe, kantis iajn novajn kantojn kaj marshojn, legis gazetojn kaj libretojn, kolektighis kun junuloj el la najbaraj vilaghoj kaj solvis iajn gravajn problemojn. Simile al ili, ankau la filoj de la bonhavaj kamparanoj formis junulan societon, sed ghi estis malmultenombra kaj ties membroj restis kun siaj malnovaj kutimoj kaj konceptoj. Tiuj du societoj intershanghis mokojn kaj disputojn, sed ghis kunpushighoj oni neniam venis. La membroj de la unua societo grave progresis en kultura kaj kleriga rilatoj, kaj la membroj de la alia societo estis tre malmultnombraj por ke kaj la unuaj, kaj la aliaj decidighu per interbatado solvi siajn ideajn diferencojn.

Apartighis en partiajn grupojn ankau alia parto da vilaghanoj. Precipe amasa estis la organizo de la agrara partio en nia vilagho, kiu regis la komunumon, dum la aliaj partioj estis reprezentataj en la komunumo per unu-du konsilantoj. La interpartiaj bataloj estis akraj.

Inter chiuj chi reformoj nur mi min tenis je la malnova vivmaniero ne pro konvinkiteco, sed pro mizero. Mi chiam ankorau portis kaj vintre kaj somere vestojn el dika hejme teksita kamloto. Mi estis membro de neniu el la junulaj societoj ne char neniu invitis min membrighi, sed char mi ne konis iliajn ideajn celojn. Tio, kion mi audis au legis pri la ideoj de la pli granda el ili, estis nur negativa. Kontrau la portantoj de tiuj ideoj estis direktitaj gravaj kulpigoj pri krimoj kontrau popolo, familio, shtato kaj proprieto. Fermite en la shelo de mia persona memo, mi havis neniun idean politikan orientighon. Mi havis konojn pri literaturo, kritiko, historio, naturscienco, sed literaturo traktanta problemojn de politika ekonomio, sociaj kontraudiroj kaj bataloj restis al mi nekonata. Kaj la postmilita periodo lanchis sur la vivarenon ghuste tiujn solvendajn demandojn. Bolis lukto en monda skalo por nova pli justa ordo en la mondo, kaj la ondoj de tiu lukto plaudis ghis la izolita kaj malproksima vilagheto Radotina, antausignante baldauan socialan uraganon. Nur mi, metinte min en la centron de la universo, ne audis kaj ne komprenis la suferojn de la aliaj, kiuj batalis kaj kreis tiun historion, pri kiu mi legis kaj sciis ke ghi estas farata de grandaj personoj kiel Napoleono, Bismark, Disraeli.

Sekretario de la granda junulara societo estis Georgi Peev, tri jarojn pli agha ol mi, altstatura kaj fortika junulo, kun malmola nigra onda hararo, brunhauta raspa vizagho kaj pinta nazo. En festotagoj li sin vestis kiel la aliaj junuloj en blua kostumo, sed neniam metis kravaton, kaj portis kanvasan chemizon kun malfermita dekoltajho kaj anstatau chapelo - ordinaran kaskedon. Li estis chiam ridetanta, afabla. En la momento, kiam mi skribas jenajn liniojn, jam pasis deknau jaroj de post lia morto, sed mi ankorau ne forgesis tiujn afablajn vizaghon kaj rideton. Mi ekamis lin pli ol sangofraton kaj konservos lian figuron en la memoro ghis mia morto mem. Mia amo al li poste transiris al unu el liaj kuzoj, havanta la samajn trajtojn kaj vizaghon, kiuj rememorigis al mi la forpasintan Georgon.

En la konversaciaj vesperkunvenoj li neniam sidighis apud iu fraulino, malgrau sia libera sinteno al chiuj, komencis jheti spritajn shercojn kaj gajajn incitetojn, kiuj igis chiujn ridi, enportis variecon en la ludoj, faris ilin interesaj kaj amuzaj, chie dum la konversaciaj kunvenoj oni lin malpacience atendis kaj ghoje akceptis, kiam li foriris por viziti alian kunvenon, la etoso estighis iel enua kaj neinteresa.

En la autuno kaj vintro de 1922 kaj en la printempo de 1923 che la konversaciaj kunvenoj inter ni kelkfoje okazis taktoplenaj ideaj disputoj, per kiuj ni ekkonis unu la alian. Georgi malkovris en mia persono, en la modesta kaj malinteresa kripla junulo, al kiu neniu turnis atenton, tutan enciklopedion da konoj kaj grandan rezervon da neuzita energio. Mi malkovris che li multajn precizajn specialajn konojn pri vico da politikaj-sociaj problemoj. Tiuj konoj igis min enpensighi. En vico da traktitaj demandoj Georgi evidentighis venkinto, kaj mi estis sufiche sincera por rekoni tion. Mirinda afero! Georgi estas fininta nur progimnazion. Tio havis neniun signifon, char ja ankau mi estis sen instruiteco. Sed li ne tralegis ech parton de tio, kion mi estis leginta. Kaj jen, li elpashis kuraghe disputi kun mi. Ech pli, li uzis tiajn seriozajn konvinkajn argumentojn, ke mankis ebleco kontrauargumenti al li. Ni tushis ankau la poezian temon, kaj li rekomendis al mi konatighi kun la poezio de Smirnenski. "Fajroplenaj versajhoj!" Mi ironie ridetis. Smirnenski! Kiam kaj kie manifestighis tiu granda poeto, mi ja nenion audis pri li. Tutcerte Gerogi nenion komprenas pri poezio. Almenau en tiu chi sfero li estas senalfabeta. Li certe troigas, li estas malobjektiva en sia pritakso. Sed kiam li donis al mi kelkajn numerojn de gazetoj "Cherven Smjahh" (Rugha rido), "Mladejh" (Junularo) kaj la literaturan eldonon de "Rabotnicheski Vestnik"(Laborista Gazeto) kun versajhoj de Smirnenski, mi restis surprizita kaj ech konfesis antau mi mem, ke Georgi ne trovis sufiche da vortoj por pritaksi la batalversajhojn de la granda proleta poeto.

Tiujn disputojn cheestis ankau multaj aliaj junuloj, kiuj de tempo al tempo intervenis, precipe Petko Dikov, la chefa disputo tamen okazis inter mi kaj Georgi.

Ili staris che lia flanko, sed tio ne krueligis min, char ankau mi prezentis jam por ili "ion" kaj ili jam deziris konverti min al sia koncepto. La fraulinoj auskultis, nenion komprenis, sed ankau ne havis kuraghon provi devojigi nin de la disputo, timante kompromitighi antau ni. Lastatempe ghuste tiuj disputoj estis la sola afero, kiu min altiris al la konversaciaj kunvenoj. Kaj kiam mi unu vesperon ne vizitis la kunvenon, la sekvantan vesperon la fraulinoj informis min, ke serchis min Georgi. Ni do farighis jam interesaj unu por la alia, ni serchis nin. Tamen ni ne povis renkontighi che alia loko. Mankis kutimo viziti niajn domojn, malgrau ke ili distancis unu de la alia ne ech cent metrojn; ilin dividis nur la rivero. Mi ne promenis tra la vilagho.

Ankau la fraulinoj komencis rilati al mi kun pli da respekto. Kvankam ili nenion komprenis pri la ardaj disputoj, okazantaj en ilia cheesto, ili tamen sentis la gravecon de la diskutataj demandoj, kaj ke la disputantoj scias multe pli ol ili. La kripla junulo, kiu trudighis al la atento de la plej inteligentaj junuloj en la vilagho, certe estas erudita, multon scias, malgrau ke li aspektas tiel modesta kaj singhena. En mia cheesto ili estis atentaj en siaj konversacioj kaj konduto. Ili ne plu sin tenis tiel senceremonie kiel antaue.

La paroloj de Georgi lasis profundajn spurojn en mia animo. Iom post iom li detruis multajn malnovighintajn ideojn che mi kaj konkeris min, konvinkante min pri la praveco de siaj ideaj konceptoj. Mi tamen chiam ankorau ne estis varbita por la idearo de la proleta movado. Tio ne okazis rapide kaj facile. Multaj aferoj estis al mi ankorau malklaraj, nekompreneblaj, ankorau mi ne povis rompi la malvastan shelon de la individuismo, en kiu mi estis fermighinta. Mi opiniis, ke mia loko ne estas tie, ke ghi estas nenie, ke mi estas superflua en tiu chi movado, kaj mi falis en pezan moralan krizon.

La saman printempon, superinte la krizon, mi komencis verki literaturajhon. Provojn mi faris ankau pli frue, sed malseriozajn, provojn de adoleskanto.

Nun mi serioze alpashis al laboro. Tio ne prezentis hazardan subitan kapricon, ne prezentis ambicion farighi granda verkisto, kaj eble mi ne havis ech talenton. Mi verkis sentante grandan malcertecon pri miaj kapabloj, kaj mi ne sciis, chu mia verko posedas iun ajn literaturan valoron. Min kuraghigis nur la ekzemplo de multaj grandaj personoj, el kies biografioj mi informighis, ke ili ne havis sisteman lernejan klerecon kaj manifestighis nur per autodidakta kaj persista laboro. Mi verkis por elspezi la che mi kolektitan junulan energion, por min liberigi de la pezaj pensoj lige kun mia malghoja ekzistado kaj por doni sencon al mia senvalora vivo.

Kaj se tamen ankau en tiu chi aktivado mi ne sukcesos? Por la literatura kreado necesas ne nur konoj, diligenteco, volo, sed ankau talento. Kaj se al mi mankas talento? Kion fari? Mi tim-tremis antau la penso, ke mi revenos al la terura krizo, kiun mi estis jhus superinta.

Matene mi chiam levighis frue. Preninte la kajeron kaj la automatan skribilon, kiujn mia patro alportis el Usono, mi direktighis al la ghardeno sub la pomarbon. La printempo estis bela kiel neniam ghis nun. Pluvis normale. Kaj herbo kaj verdajho abunde kreskis. La fruktarboj jam chesis flori, floris nur pom- kaj cidoniarboj, disvastigante chirkau si fortan aromon. De floro al floro flugis kaj zumis nelacigeblaj abeloj. La suno brilis sur la klara chielo, supervershante per torentoj da lumo la verdajhon en la ghardeno. Traflugis frue reveninta cikoniparo. Malalte super la tero flugis sagrapide hirundoj trilante gaje. La ankorau nevaporighinta roso briletis. La vilagho estis chirkauita de ringo de montoj. Iliaj sudaj deklivoj bluis en la malproksima vibranta varmega aero kaj la alta montosupro Rajhana staranta nur kvin-ses kilometrojn for de la vilagho, estis ghis sia mezo verda kaj de la mezo ghis la montodorso - saturite blua. Chiutage la verdajho progresis supren al la montodorso. Baldau la tuta supro de la monto estis kovrighonta per verda tapisho. Super la monto malrapide naghis malgrandaj blankaj nubetoj, dissemighis kaj iom post iom malaperis en la lazuro. Survoje tintis sonoriloj de gregoj, direktighantaj al la pashtejoj. Knaris veturiloj. La bruo de la vilagha rivero alflugis jen pli, jen malpli laute, depende de la alblovo de la matena vento. Kaj kashite ie en la verdaj fruktoarboj, la nelacigebla najtingalo kantis la lastajn trilojn de sia mirinde bela kanto, soninta dum la tuta nokto.

Per unu rigardo mi kaptis tiun chi tutan pompan bildon, kiu plenigis la animon per ghojo kaj igis la homon senti sin senfine eta kun siaj malghojoj kaj ghojoj kompare kun la grandiozeco de la naturo. Mi tute sentimentalighis, dronis en la min chirkauanta pejzagho. Mi rigardis al Rajhana kaj penis prezenti al mi kiel aspektas ghia montodorso, la ebenajho kun la vilaghoj de sur ghia monto-dorso. Mi ege deziris chirkaurigardi de tie, sed mi bone sciis, ke tiu deziro neniam efektivighos. Mi revis plu pri chiuj objektoj, kiuj por mi estis neatingeblaj, nur por doni liberecon al mia fantazio.

Mi metis sur la genuojn la kajeron kaj daurigis mian novelon. En ghi mi priskribis la tragedion de iu malricha vilagha junulo enamighinta al richa knabino. Ili ambau estas ankorau tre junaj kaj havas neniun ideon pri la obstakloj, kiujn prezentos al ili la diferenco en ilia ekonomia kaj sociala stato. Eksplodas milito kaj la junulo foriras al la fronto. La knabino adiauas lin kun kisoj kaj floroj. Tamen la leteroj de lia amatino ighas chiam pli maloftaj kaj fine tute chesas. Li demandas siajn gepatrojn pri shi. Ili respondas, ke shi edzinighis al oficiro el la najbara vilagho, kiu bone harmonias kun shi, char shi estas filino de richulo. La heroo suferas senkonsole kaj volas cedi siajn du ordenojn pro heroeco por ricevi tritagan forpermeson. Oni ne konsentis. Venas la frakaso de la fronto. La heroo estas vundita, militkaptita kaj translokita ien trans la maro. En la vilagho chiuj opinias lin malaperinta.

Li revenas malfrue, kiam regas jam plena paco. Li supozas sin kuracita de sia malfelicha amo kaj fianchighas kun alia knabino. Sed che la vilagha festo li vidas la perfidintinon, la pasio eksplodas per terura forto, kaj kun ghi ankau la deziro venghi. En la nokto li iras kaj mortigas sian antau ne longe estintan amatinon. Sian vivon li finas en la malliberejo.

Mi trafis ekskluzive netipan temon. La okazintajho estis reala, sed ne ghusta tia, kia mi ghin priskribis. Kamparano el najbara vilagho mortpafis tra la fenestro sian iaman amatinon (post kiam tiel li, kiel shi, geedzighis kun aliaj) en la momento, kiam shi estis shpinanta. La murdinto restis nemalkovrita de la administracio. Sed mi prilaboris tiun chi temon, vidante en ghi la vivon de mia vilagho kaj ghiaj vesperaj konversaci-kunvenoj sub la morusarbo de la pastro (en la novelo juglandarbo), mi priskribis la militon, la ardegajn pasiojn de la amo, kiun mi konis nur el libroj, char mi ankorau ne estis travivinta ghin kaj mi estis tutcerta, ke mi ghin travivos neniam.

Al neniu mi konfidis, ke mi verkas, neniu sciis pri mia laboro, neniu legis mian verkon. Se oni ekscius, oni primokus min. Kaj en okazo de malsukceso mi estus hontinta ankorau pli multe. Tial mi kashighis de konatoj. Laboris en la ghardeno kaj kiam la vetero estis malbona - en la domo de avo Evtim, sur la shtuparo. Kaj komence de la autuno, post kelkaj relaboroj, la novelo estis jam preta. Kaj nun, kion fari pri ghi? Al kiu transdoni ghin por tralego? Mi ghenerale ne sciis, kie oni prezentas la manuskriptojn destinitajn por presado. Vershajne mi devas prezenti ghin por kontrolo al iu verkisto. Mi tamen konis la adreson de neniu verkisto. Mi metis ghin en la kofron kaj ekatendis. Esperon mi ne perdis.

<< >>