7

En la tria militjaro (1916, Red.) komencighis malsatado. Al nia vilagho sekrete venadis nokte loghantoj de la montaraj vilaghoj kaj achetis tritikon kaj maizon, pagante dek ghis dek du levojn por kilogramo. Se oni hazarde kaptus ilin, oni konfiskus la tritikon. Mi rememoras, ke ankau ni vendis unu fojon al iu montano kvindek kilogramojn da maizo. La ceteran kvanton ni pruntis al parencoj de mia onklo en nia vilagho kaj en vilagho Litakovo. Nia terposedajho ampleksis chirkau ses hektarojn, sed nia familio estis malmultenombra — nutrajho restis.

Cirkulis malbonaj famoj. En la vilaghoj oni chion konfiskis, tamen nenio atingis la soldatojn. La soldatoj malsatis, sed komencis malsati ankau iliaj familianoj en la vilaghoj. La forpermesitaj soldatoj alportis malbonajn novajhojn el la fronto kaj des pli malbonajn kunportis tien. Che la fronto kaj en la post-fronto levighis malkontentigho. Oni antausentis ke io venas, io okazos.

En nia vilagho, kaj ankau en aliaj, oni rekviziciis la shafojn, establis fromagh-farejon, kaj el la lakto produktis kashkavalon (flavan fromaghon) kaj la selakton utiligis por grasigi kelkajn porkojn apartenantajn al la vilaghestro kaj al liaj proksimuloj. El la urbo ofte venis gajaj kompanioj de viroj kaj virinoj, vizitis la fromagh-farejon kaj tutan nokton kantis kaj postkuris unu la alian en la ghardeno de nia najbaro Ceko Georginov. Tio ege skandalis la vilaghanojn, kiuj insultis kaj malbenis tiujn nenifarulojn, kiuj sin distris, dum la soldatoj mortis sur la batalkampoj. En vilagho Kraevo la virinoj ekribelis kaj ne donis la shafojn. Venis milittachmento el la urbo kaj arestis ilin. Oni kondukis ilin preter ni. Iu el ili portis suchinfanon en la brakoj. Por unua fojo mi renkontighis kun la perforto, kiu ege min indignigis. Oni arestis ankau iun soldaton kiel instiganton. Lia patro, sepdekjara maljunulo, kuris al baj Ceko Georginov, che kiu gastis la estro de la subdistrikto, oficiroj kaj soldatoj, por elpeti sian filon. Kelkfoje oni pelis la maljunulon el la korto. Fine lau ies ordono iu soldato prenis lian lambastonon kaj komencis bategi lin sur la dorso. La maljunulo tremis, petegis kaj kriis, de lia vestajho elighis polvo. Li ech genuis. Neniam mi forgesos tiun chi barbaran bildon. En tiu momento mia tuta malamo estis direktita al la soldato, kiu estis blinda kaj humila plenumanto de la ordono de la privilegiita chefo de la sub-distrikto. Mia koro sangis dum mi rigardis la batadon super la sendefenda maljunulo, kaj mi tamen neniel povis helpi lin. De tiam pasis jaroj. Venis ankau normala paca periodo, ni pretendis pri progreso en kultura rilato, ke ni staras je la unua loko en Balkanio. Sed rilate la humanecon nia burgharo regresis al la primitiveco. La bildo kun la maljunulo, engravurita en mia memoro, farighis nia chiutagajho.

Ne chiuj virinoj venis hejmen por augurado. Mi estis "sekretario" de chiuj analfabetaj virinoj kaj knabinoj ne nur de nia kvartalo, sed ankau de aliaj. Mi legadis leterojn alvenintajn de la fronto kaj respondis al ili. Mi skribis per grandaj, egalaj literoj sen punktoj kaj komoj, kaj la majusklojn mi metis ne en la komenco de la frazo, sed lau mia bontrovo. Mi ne penis lerni la gramatikon. Sed mia skribmaniero estis legebla, la frontsoldatoj min salutis kaj tio ghojigis min. La leteroj komencighis lau shablono tiel: "Hodiau, trovinte liberan tempon, mi decidis saluti vin kaj vin informi, ke ni chiuj hejme fartas bone kaj petas dion pri via alt-valora sano." Tiu chi enkonduko estis chiam uzata sendepende kiom limigita estis la spaco sur la poshtkarto au poshtpapero por aliaj informoj. Legante leteron sen tiu enkonduko, mi opiniis ke ghi estas granda manko de la letero. Sed iom post iom mi komencis konstatl ke leteroj sen simila enkonduko estis skribitaj en plej bela maniero, kun punktoj kaj komoj. Mi jam havis la necesan estetikan guston pri bela skribmaniero kaj mi penis imiti la belajn leterojn, sed mi ne sciis kien meti la interpunkciojn.

Post la "altvalora sano" mi ordinare diris al la virino: "Diru, onklino, kion skribi". Kaj mi komencis: "Stojan, la bovinojn mi ne sukcesis prizorgi sanaj kaj mi ne scias kiel mi povus plugi per ili. Ili estas ege malgrasaj. La fojno finighis, kaj dum la tuta vintro mi ne donis al ili grenfuraghon, char tiu chi kaj salo mankas. De la komitato oni donas 14 kilogramojn da faruno por chiu persono por tuta monato. Chu por la bovinoj, au por la infanoj! La infanoj similas al araneoj, mi timas rigardi ilin. Mi havas nek fazeolon nek terpomojn, por prepari al ili iun manghajhon. Ni atendas la aperon de okzalo, urtiko kaj fungoj. Tritiko kaj maizo estas vendataj 11 levojn por kilogramo kaj ne troveblas en la vilagho. Nun oni donas al mi komunuman monhelpon po 70 levoj monate. Per tiu sumo mi ne povus acheti ech 7 kilogramojn da greno por mi kaj la infanoj. Mi diris al la skribisto, ke per 14 kilogramoj monate ne estas eble vivi, ke la mono estas malsuficha.

Li, dio lin mortigu, primokas min. Li diris, ke li pligrandigos la sumon, se mi... Kiam vi venos, mi diros al vi. Petu forpermeson kaj venu, char mi perdas la kapon kaj mi ne scias kion fari. Nokte mi ne povas endormighi pro zorgoj. Mi preferus ne esti naskighinta por suferi tiun chi damnitan turmenton..."

"Ceko, oni rekviziis la shafidojn, kaj la lakton oni prenas por la fromagh-farejo por produkti flavan fromaghon. La bubalino estighis sterila, char oni shin trolacigis per rekvizicia transportado de faruno de la stacidomo. Nun mi havas nenion, per kio mi povus nutri la infanojn. Oni lasas al ni nur duonkilogramon da tritiko por chiu persono, la ceteron oni rekviziis. Chu oni povas vivi per duonkilogramo? Por povi labori ni ja devas manghi! Mi kaj mia patrino kashis en la kelo tri sakojn kun greno, sed oni trovis ilin kaj forprenis ilin; oni forprenis ankau la grenon, kiun oni estis lasintaj al ni, dirante, ke ni havas ankau alian kashitan grenon, do ni manghu ghin. Oni faris akton kaj deklaris al mi, ke min jughos milita tribunalo. Nun mi estas ege maltrankvila pro timo. Se oni min malliberigos, kiu prizorgos la infanojn? Panjo estas jam tre kaduka, shi jam perdis la esperon ghisatendi vian revenon. Petu forpermeson kaj faru chion eblan por veni pli baldau, char mi konfuzighis kaj ne scias kion entrepreni".

"Ivan, dio vokis al si pachjon kaj ni enterigis lin kiel ni povis, sen mortotuko, char ni ne havas ech peceton da tolo. Li deliris sopirante al vi. Bone, ke li forpasis, por ne suferi en sia maljuneco. Sed ni vivantoj, kien ni iru? Radka jam estas fraulino, sed ne havas chemizon por sin vesti. Svatas shin bona junulo, ni ne devas ellasi tiun proponon. La grenon oni rekvizicias. Ni kun Radka faris kavon kaj kashis en ghi grenon, tamen ghi malsekighis kaj shimis, ne estas manghebla, ech la brutaro ne konsumas ghin. Kaj kion fari pri la cetera greno, kiun oni lasis al ni chu semi ghin, au ghin manghi? Petu vian forpermeson kaj venu por pripensi kion entrepreni pri Radka..."

"Jordan, mi iris kun la bubalinoj transporti rekviziciajhqjn. Oni ne volis akcepti min, sed mi ne konfidas la bubalinojn al aliulo, char li certe ilin trolacigos. La bubalidojn oni rekviziciis. La greno ne sufichas, mi ekonomias ghin, sed la infanoj ne komprenas, deziras manghi kaj ploras pri pano. Mi finis rapide la semadon, char baldau venos la perdita homo..."

- Kiu estas tiu perdita homo? - mi demandis rigardante mire la virinon.

- Vi skribu al li tiel, li scias pri kiu homo temas - diris la virino konfuzite ridetante.

Mi komprenis kaj plue ne pridemandis.

Similajn leterojn ricevis la soldatoj, jam tri jarojn defendantaj la landlimojn kontrau la forta premo de la malamiko. Tiujn leterojn la virinoj ne ekspedis per la poshto, char la severa cenzuro ne tralasis ilin, sed per forpermesitaj soldatoj, kiuj kashis ilin en la subshtofo. Tiuj leteroj estis pli amaraj ol la shima pano el brano, konsumata de la soldatoj. La forpermesitoj rakontis ankau bushe la enhavon de la leteroj. Kio okazis en la postfronto estis sciata en la fronto. Kaj ghuste tio frakasis la spiriton de la armeo. La perdita spirito de iu armeo ja signifas tutcertan malvenkon.

Kaj la malvenko ne malfruighis. En la autuno 1918 tra la vilagho ekkuris alarmaj famoj, ke la fronto estas brechita, la armeo retirighas senbatale kaj la malamiko jam venas. Oni ekparolis pri ribelintaj soldatoj, pri mortpafitoj apud vilagho Vladaja, pri militkaptitoj, transportitaj trans la maro. La vilagho ekscitighis. La serba militkaptito Arso, kamposervisto che la pastro, malkashe minacis, ke ili tranchos kapojn, kiel en Serbio, kaj li persone buchos la pastron. Leteroj de la fronto chesis veni, la gazetaro pri nenio skribis, kaj la novajhoj estis komunikataj bushe - unu pli terura ol alia.

Mi aghis apenau dek kvar jarojn kaj mi ne povis travivi kun la tuta profundeco kaj terureco la tragedion, kiun travivis la tuta popolo. Multaj aferoj estis por mi ankorau neklaraj. Sed kiel leganto de "Popolaj Rajtoj" mi kredis, ke chiuj aliaj shtatoj intrigas, nur Bulgario estas prava pri sia afero. Precipe forta estis mia malamo al grekoj. Mia fizika kaj spirita evoluado okazis dum militoj, katastrofoj kaj popolaj suferegoj. Mi rimarkis multajn aferojn, kiujn miaj samaghuloj ne ankorau konceptis, char mi legis pli ol ili kaj interesighis pri problemoj, pri kiuj ili ankorau ne montris intereson. Mi observis la neviditan malordon en la socia kaj ekonomia vivo, kiun neniu forto povis korekti, ech ne armistico. Revenis la vivaj kaj nekaptitaj vilaghanoj. En la vilagho regis malsato. El Radotina oni iris per veturiloj al la Danuba Ebenajho, de kie oni alveturigis maizon, vendatan en la vilagho kontrau 11 levoj por kilogramo. La komercistoj profitis, kaj la soldatoj, revenintaj de la fronto dronis en shuldoj. La komercistoj achetis brutojn, kondukis ilin al Trakio (suda Bulgario) vendis ilin tie kun granda gajno, achetis grenkampojn, bienojn. Ili deponis siajn kapitalojn en la bankoj, kaj la malrichularo prunteprenis de la bankoj monon kun pezaj procentoj. Sed ankorau pli pezaj estis la uzuroj che la privataj uzuristoj. Jen estis la rekompenco de la soldatoj por la trijaraj suferegoj sur la frontoj. La revenintoj alportis reumatismon, stomakajn ulcerojn, malarion, frostighintajn renojn, tuberkulozon kaj malaltege falintan moralon. Vundadoj, interbatadoj, shtelado farighis ordinarajho. La drinkado pligrandighis. Chiuj eksfrontuloj fumis - malbona kutimo, akirita en la trancheoj. La junuloj komencis imiti ilin kaj baldau en la vilagho restis neniu junulo pli agha ol dek kvin jarojn, kiu ne fumis. Tabakfumado kaj drinkado farighis modaj inter junuloj kaj tio restis ghis hodiau. Ili portis soldatajn tranchilojn kaj ponardojn che la zonrimenoj, komencis interbatadi nokte dum la sedjankoj kaj en hela tago che la rondodanco. Ekbrilis ponardoj, virinoj kaj fraulinoj forkuris kriante. Policanojn oni ne atentis, ech kelkiam ankau ilin batadis kaj senarmigis. Neniu timis ion ajn kaj arbitre faris tion, kio plachis al li mem.

Mi rimarkis chiujn chi shanghojn, ili tute ne plachis al mi kaj mi atribuis ilin al la efiko de la milito. Sed mi ne sciis kiel oni povus forigi tiun chi plagon. Vespere mi konversaciis kun avo pri tiuj problemoj, char miaj samaghuloj forestis de la vilagho. Avo indignis kaj asertis, ke se li estus reganto, li povus chion chi ordigi per punado. Panjo, kiu auskultis, rezignacie opiniis, ke nur dio korektos tiun chi mondon. Sed iliaj solvoj shajnis al mi malghustaj. Mi mem ne povis trovi eliron kaj iom post iom en mia animo akumulighis malamo al la milito mem, kiu tiel forte malordigis la vivon de la homoj. Sed tiuj miaj konceptoj estis ankorau en sia embria stadio, malfortaj, naivaj, kaj chiu pli insista shovinisto ankorau povis en artikolo au en konversacio min konvinki, ke milito estas necesa.

En la vintro kaj la printempo 1919 alvenis ankau la "hispana" malsano, kiu komencis falchi la loghantojn de Radotina, konsumitajn de malsatado kaj suferado. Ankau ghi kolektis bonan rikolton kaj transiris al aliaj landoj kaj popoloj, kie la milita plago estis preparinta favoran grundon por ghi.

En 1919-1920 mi amikighis kun novaj kamaradoj. Krom Dragan Kocev, tri jarojn pli agha ol mi, la ceteraj estis per tri-kvar jaroj pli junaj ol mi. Plej proksime mi amikighis kun Marin Stojanov, Pesho Kocov kaj Hhristo Nikolov. Tiutempe mi jam sciis kiel havigi al mi librojn rekte el la eldonejoj. Se la ludkartoj de avo Evtim, per kiuj mi daure auguradis, plenumis iun pozitivan rolon, ghi estis la ricevado de etaj sumoj per kiuj mi achetadis librojn. La milito jam estis for kaj miaj klientoj ne plu estis tiel multnombraj. Sed kompense oni pagis al mi per bankbiletaj levoj. Kolektinte dek-dekkvin levojn mi sendis al iu eldonejo la sumon per registrita letero, afrankita per tridek centimoj. Unue mi achetis de la eldonejo de Stojan Atanasov librojn por junuloj "La koro de la mondo", romano de H.Hahard, kaj "Sub la chielo de Hindio", poemo de Gothe. Kiom granda estis mia ghojo, kiam onklo Dragan alportis al mi la registritan pakon kun libroj! Miaj manoj tremis de emocio kaj mi nur transmetis la librojn, ne povante komenci legi ilin. Nun mi povis havigi al mi librojn, posedi proprajn librojn. Tiutempe ankau baj Petko pruntedonis al mi "Vagabondoj" de Ivan Vazov kaj "Baj Ganjo" de Aleko Konstantinov. Mi legis tutan semajnon kaj chio plachis al mi. La dua mendo estis che eldonejo "Hemus". Mi achetis la librojn: "Diabla Insulo" de Majn Rid, "Fabloj" de Krilov kontrau ses levoj. La trian mendon mi adresis al eldonejo "Otec Paisij" en Plovdiv. Mi achetis de "Belliteratura biblioteko" dek-dekkvin librojn malgrandajn kaj malmultekostajn. Mi rememoras, ke inter ili estis "Kaukaza kaptito" de Pushkin , "Julio Cezaro" de Shejkspijro, "La lasta tago de mortkondamnito" de Jugo, "Persoj" de Es'hhil. La ceteraj estis sensignifaj. En la dua mendo che "Otec Paisij" estis "La kavaliro de la rugha domo" de Aleksandro Djuma-patro, kiu kostis dekkvar levojn. Poste sekvis multe da mendoj al la samaj kaj kelkaj aliaj eldonejoj. Chiujn librojn mi tralegis, zorge kunkudris, numeris kaj ordigis en petrola kesto, malfermita de unu flanko. Mi jam kolektis propran bibliotekon kaj preskau chiutage mi rearanghis la librojn, kvankam ili estis bone ordigitaj, nur por ghoji pri ili. Marin Stojanov kaj Pesho Kocov infektighis de mia ekzemplo kaj same tiel komencis mendi librojn. Mi mendis librojn por ili. Marin kolektis kaj legis la librojn kun la sama amo kiel mi. Sed Peshon mi longe konvinkis doni monon por libroj. Li estis filo de richa drinkejposedanto kaj disponis pri multe da mono, kiun li elspezis por aliaj malpli gravaj ajhoj, sed por libroj li apartigis sensignifajn sumojn. Mi tralegis ankau la librojn de miaj amikoj. Finfine ni koncentris nian atenton al Majn Rid, Jhul Vern, al chiu noveaperinta verko de ili. Ghuste tiam oni reeldonis iliajn romanojn; chiu el ili aperis nur en unu eldono antau la milito. Mia biblioteko kreskis chiutage kaj baldau la petrola kesto estis plena.

En tiu periodo hazarde venis en miajn manojn kelkaj sensaciaj romanoj: "Minjon", "La geedzigho de Minjon", "La potenco de la mono", chiu el ili havis 700-800 paghojn. La unuaj tiel plachis al mi, ke mi tralegis ilin kelkfoje. Ili estis numeroj 1 kaj 2 de mia biblioteko. Mi achetis ankau malnovajn lernolibrojn, precipe legolibrojn de Ivan Dorev por la Illa klaso de la progimnazio. Mi shatis rigardi la portretojn de verkistoj, legi iliajn malgrandajn biografiojn kaj revis trovi kaj tralegi ties plej bonajn verkojn. Mi longe serchis la romanon "Sub la jugo" de Ivan Vazov ghis finfine mi trovis ghin che iu samvilaghano, kun deshiritaj po unu-du folioj en la komenco kaj en la fino. Tio ege nervozigis min. Ghenerale kiam mi legis neplenan tekston min kaptis la deziro distri ghin. Iom post iom mi achetis al mi la plenan verkaron de Vazov en 28 volumoj de la malkara eldono de Paskalev.

Tiutempe, kompreneble, mi serchis nur la sensacion, la ekstravagancon en la libro. Mi ankorau ne kapablis pritaksi ghian literaturan valoron. Tio venis pli malfure. Sed mia intereso kaj mia amo al la libro ne nur ne malintensighis, male, ghi grandighis. En la butiko jam aperis sukerajhoj kaj aliaj frandajhoj, sed mi nenion achetis, au se mi fojfoje achetis ion, poste mi bedauris pri la elspezita mono.

En marto 1920, post sepjara foresto, el Usono revenis mia patro. Li avertis nin pri sia reveno, sed malgrau tio, kiam li iun nokton alvenis, ni tri konfuzighis kaj ektimis. Li alvenis kun malgranda valizeto, malaltstatura, magra, kun kapo blanka kiel negho. La shipo navigis tutan monaton lau ankorau malcertaj vojoj. Mia patro trasuferis la marmalsanon. Li estis ne-bonhumora, enpensighinta, kaj lia alveno en la gepatran domon shajne liveris al ni nenian ghojon. Li farighis pasia tabakfumanto kaj dum la tuta tempo ghis li enlitighis ne eligis el la busho sian pipon. Baldau mi komprenis la kauzon de lia anima konfuzo. Li ekveturis kun mil okcent dolaroj kaj kvindek francaj ormoneroj. Ducent dolarojn li estis sendinta al ni per poshtcheko. Che la alveno de la veturantoj en Varna la polico arestis perforte chirkau kvarcent-kvincent elmigrintojn kaj kondukis ilin en la doganejon, kie oni forprenis de ili la dolarojn shanghante ilin kontrau bulgaraj levoj: kontrau kanada dolaro - tridek sep levoj, kaj kontrau usona - kvardek ses levoj, dum sur la nigra merkato ili kostis pli ol cent levojn. Ech en la banko li poste shanghis libere la chekon kontrau sepdek ses levoj por dolaro. Por unu ormonero oni pagis al li en la doganejo nur cent sesdek levojn por unu. Li sukcesis savi nur tricent sesdek dolarojn, kashinte ilin en la shuoj. Dum li serchis izolitan lokon por ilin kashi, en la vaporshipo oni shtelis lian grandan kofron kun pakajhoj. Dum la nokto en la hotelo de Varna, kie li tranoktis, lia kapo grizighis kiel la kapo de mia avo. Tio estis organizita rabado ordonita ne sciate de kiu. Tiu prirabo ne plu ripetighis che la alveno de sekvaj grupoj da elmigrintoj, inter kiuj estis ankau onklo Marin, kiu revenis la sekvan jaron. Tamen mia patro trafis la prirabitan grupon. Plej malbona estis la stato de onklo Petro, alveninta kune kun mia patro. Li investis sian monon en acheto de iu domo en malgranda provinca urbeto. Antau la forveturo li ne sukcesis vendi sian parton kaj lasis ghin al siaj tri kunposedantoj. Li alvenis nur kun ducent dolaroj kaj dek ormoneroj, shanghitaj en la doganejo.

Mia patro alportis al panjo kaj al parencoj donace kelkajn parojn da shuoj, al avo - pipon kaj al mi - nenion. Li, kiel la ceteraj, estis konvinkitaj, ke mi ne povas porti urbajn vestojn kaj shuojn. La tutan tagon nia domo estis plena de homoj kiel che geedzigho, oni varmigis brandon en granda kaldrono kaj regalis la gastojn. Ni chiuj familianoj ghojis ke nia patro revenis.

Nia domo kun la ceteraj mastrumaj konstruajhoj estis maloportunaj, tial mia patro provis acheti novan domon kun mastrum-konstruajhoj. Oni tamen postulis kvardek mil levojn kaj la negoco ne realighis. Ni restis en la malnova domacho. Parton de la mono li deponis en banko, sed por mallonga periodo. Tiam la reganta partio metis imposton sur la kapitalojn kaj per tio tushis chefe la etajn shparajhojn. Anstatau ricevi kvar procentojn sur la kapitalo, mia patro devis pagi imposton de kvin au ses procentoj. Lau insisto de onklo Dragan li retiris sian monon el la banko kaj ghin pruntedonis al li por komercado. Patro kelkfoje pruntis al li monon ghis la sumo kreskis al dudek sep mil levoj. Tiun chi monon onklo Dragan neniam repagis. Ili notis la sumojn en iu simpla notlibro. Chirkau dek ses mil levojn mia patro pruntedonis al aliaj vilaghanoj. Kaj chiun prunton li notis en la notlibreto. La mono trovighis en la malgranda valizeto, pendanta super la lito. Venas iu kaj ekpetas monon, necesan por iu senprokrasta afero. Patro dekrochas la valizeton, donas la bezonatan sumon kaj ghin enskribas en la notlibreton. Kaj tamen neniu alia krom mia onklo misuzis ech groshon de la pruntedonita sumo. Oni redonis la shuldatajn sumojn.

Mia patro ne pensis pri miaj bezonoj au ne deziris doni al mi ech unu levon, kaj mi min ghenis peti lin. Mi rigardis la centlevajn bankbiletojn kaj rezonis: "Mi devas auguri la ludkartaron centfoje por gajni similan sumon". Ankau li legis multe da gazetoj kaj libroj, kvankam unu el liaj okuloj estis difektita, tamen ne donis al mi monon por aboni gazeton au acheti libron, sed legis miajn librojn kaj hazarde troveblajn gazetojn. Ghenerale, en tiu periodo li neniam helpis al mi liveri spiritan nutrajhon kaj por altigi mian memklerighon.

Post mallonga tempo patro forlasis la usonajn vestajhojn kaj kravatojn kaj kudrigis al si kamparanajn, el fulita lanshtofo. Li revenis al la malnova vivmaniero. Komence li chiumatene sin lavis per sapo, razis sin chiusemajne, sed poste lasis la barbon kreski. Li hontis vesti sin alimaniere ol la ceteraj. De liaj usonaj kutimoj restis nur lia pasiega fumado. Li elbushigis la pipon nur dum manghado kaj dormado.

Li rakontis miraklojn pri la landoj vizititaj de li. Primokis nian malprogreson. Li tamen baldau rekutimighis kaj adaptighis al la malnovaj vivkondichoj. Lia karaktero restis neshanghita. Kun ne-familianoj li neniam kverelis kaj shajnigis sin ne rimarki kiam oni lin trompas kaj profitas. Li neniam repostulis sian monon de onklo Dragan. Atendis, ke onklo mem proponos kaj repagos al li la pruntitan monon. Kaj neniam plu revidis ghin. Li pagis dek kvin mil levojn por hidraulika kardilo de chifonoj en kompanio kun onklo Marin. La firmao tamen erare ekspedis al ili hidraulikan mashinon por kardado de lano! Tio okazis antau ol li riskis mendi grandan kardomashinon. Post du-tri jaroj onklo Marin vendis ghin kontrau dekmil levoj (ghi estis acetita kontrau mil levoj), sed ech ne unu centimon redonis al mia patro. Patro nenion postulis de li. Nur hejme li ne ghenis sin kvereli kun ni. Krom la malgranda valizo li estis kunportinta ankau grandan kofron, kiun li shovis en la kortan konstruajhon, char en la chambro mankis por ghi loko. Al neniu venis la ideo, ke estas necese purigi ghin. En la vaporshipo ghi estis plenighinta per cimoj. Tiuj cimoj restis che ni ech tiam, kiam de la usonaj dolaroj restis che ni ech ne centimo. Mi utiligis tiun kofron por meti en ghin miajn librojn, char la ligna kesto ne plu povis ilin enteni.

En marto 1921 naskighis mia frato Teodosi. Li kreskis en la sama domacho, che la samaj kondichoj, kiel mi. Nun la chambro estis ech pli malpura pro la pipo de mia patro. Ni almenau achetis novan fornon kun bakujo. Nur en 1923 patro decidighis rekonstrui la domon. La kuirejon, kiu estis sufiche granda, ni transformis en chambron kun tri grandaj duklapaj fenestroj. En ghi estis lume kiel dumtage. La malgranlan chambron ni kunigis kun la stalo, kaj ghin adaptis kiel someran chambron. Estighis tre oportune. Mi translokis miajn tableton kaj la kofron en la vastan kaj helan chambron. Longe mi ne povis satghoji pri la novaj "komfortaj" kondichoj. Patro achetis ankau legomghardenon, dek metrojn for de nia korto. Ni preparis en ghi drashejon, konstruis grandan pajlejon. En tiu ghardeno mi dum la tuta somero pasigis la tempon en legado. En ghi, malantau nia domo, mi chirkaubaris malgrandan ghardeneton, formis bedojn, plantis en ili geranion kaj aliajn florojn, farigis benkon. Tie chi mi shatis pasigi tutajn horojn. Kelkiam vizitis min Marin, Sando kaj aliaj. Ili sidighis sur la benkon kaj mi rakontis al ili fabelojn el "Mil kaj unu nokto".

En tiu periodo, nesciate per kiu kaj kiel, inter ni enpenetris la malbona kutimo kartludi. Komence ni ludis nur por distri nin, poste hazardludis librojn kaj fine monon. Ni kolektighis en la senhomaj kortoj au ghardenoj de Todor kaj Koco kaj kartludis la tutan tagon. Chiuj krom mi tabakfumis. Marin tiel pasiighis en la fumado, ke ne kapablis ghin forlasi ech hodiau. Kiam li devis flankighi por minuto kelkajn pashojn for de ni, li tenis la cigaredon en la busho kaj turnis la kapon al ni, por ke ni ne povu shanghi la kartojn. Fine oni malkovris nian kashejon. Unu belan tagon ghuste kiam ni kriis: "Mi lotas pri "Aglinoj", mi lotas pri "La kato en botoj", mi lotas pri "La knabo, kiu volas chion scii", en la korton de Todor venis la partrino de Marin kaj la frato de Dragan kaj nin dispelis. Miaj familianoj ne riprochis min. Mi ghuis plenan liberecon, sen iu ajn kontrolo, sed mi ne misuzis ilian bonecon. Mi hazardludis nur je malgrandaj kaj sensignifaj libretoj. La libroj ofte transiris de unuj manoj al aliaj kaj chiam poste ni renumeris ilin. Kiam la librojn gajnis Pavel, filo de instruisto Bogdanin, kiun ni alinomis Panega, li ilin revendis al mi malkare kaj per la akirita mono achetis tabakon. Tiel faris ankau aliaj, kiuj ne interesighis pri libroj. Iom-postiome nia "Montekarlo" famighis inter la lernantaro de nia vilagho. Ni kolektighis en la ghardeno de avo Evtim dudek-tridekope, du au tri grupoj kartludis, la ceteraj nur observis. Foje iu lernejano pli agha ol mi, superludis min plurfoje sinsekve, kaj prenis de mi dek du levojn. Li superludis min por duobla sumo, sed rezignis preni la tutan sumon. La saman tagon Aleksi Popov forpelis nin el la ghardeno. Chirkau tridek personoj transsaltis la murbarilon kaj ghin faligis. Restis nur mi kaj la lernejano. Foje che ni venis ankau la patro de Kamen Trifonov kaj batis lin. Marin tamen deziris kashighi sub la liton kaj renversis poton kun lakto, kiu devis farighi jahurto. Li pasigis sian tutan liberan tagon che ni. Chiutage venis al mi ankau la ceteraj amikoj. Tio komencis gheni min legi.

Iom post iom la maibona kutimo malaperis, same kiel ghi estis aperinta. Marin private finis la trian progimnazian klason kaj en 1922 translokighis al Sofio por tie labori. Translokighis ankau Dragan. Restis nur Hhristo kaj Pesho, kiuj enmatrikulighis en la proksima urba gimnazio kaj chiudimanche revenis al nia vilagho. Hhristo anstatauis Marinon. Ankau li multe legis kaj mendis librojn, sed li ne havis monon. Kun Marin kaj kun mia kuzo Marin mi korespondis. Precipe grava estis la korespondado kun mia kuzo. Ni malkashis unu al alia chiujn niajn plej intimajn pensojn. Inter ni ekzistis neniu sekreto. Kiom multe mi kalkulis pri tiu mia kuzo! Kaj kiom multe mi ploris kiam li mortis en 1925.

<< >>