5

Dum tiu chi autuno por unua fojo mi eksentis mian ekskluzivan staton, kaj mia senzorga koro kuntirighis pro angoro. Miaj kamaradoj, kvankam malfrue, pro milito kaj epidemioj, komencis vizitadi la lernejon kaj mi restis sola. Multajn horojn mi atendadis che la strata pordo ilian liberighon de lernej-okupoj por ilin vidi kaj prighoji. Sed ili ne plu haltis che mi por ludi. Al mi shajnis, ke ili farighis iel fieraj. Ili haltis por momento por montri al mi la ardezojn kun la skribitajho, rapidis enhejmighi por manghi kaj denove iri al la lernejo. La lernejo farighis por mi nerealigebla revo. Preterpasante ghin kun mia avo per la veturilo survoje al la grenkampo, mi rigardis al la malalta blanka konstruajho kiel pekulo, al kiu estas malpermesate eniri la paradizon.

Mi angoris, kaj la shanghigho de mia humoro ne restis nerimarkita de avo kaj panjo. lun vesperon post interkonsiligho ili decidis porti min al la lernejo, kvankam neregule, ghis mi lernos legi -"por sin distri". Mi cheestis tiun konsilighon, kvankam sen voch-rajto. Dum la nokto mi ne povis endormighi pro ghojo. Mi ekdormas iomete kaj subite vekighas. Io ghoja plenigis mian tutan estajhon. Mi rekonsciighas kaj rememoras: morgau mi estos en la lernejo.

La sekvan matenon mi ellitighis tre frue, lavis min kaj pretighis. Panjo alportis min en la lernejon, achetis por mi ardezon kaj skribilon. Sed tie chi mi ege ekhontis, ekploris kaj ne kuraghis eniri la lernejon. La instruistino afable invitis min, oni instalis min sur benkon, enmatrikulis min kaj mi farighis lernanto kiel la ceteraj infanoj. Poste mi ne plu hontis kaj komencis ludi en la lernejo kiel hejme.

De tiam chiutage, escepte de merkredo kaj sabato, kia ajn estis la vetero, jen avo, jen panjo portis min surdorse al la lernejo. Merkrede kaj sabate la ternantoj okupighis nur ghis tagmezo, kaj tiam ni shparis la fortojn de mia maljunega avo kaj de mia konsumita pro malghojo patrino. Dum la ceteraj tagoj tagmeze mi restis manghi en la lernejo kune kun aliaj infanoj, kiuj loghis en kampardometoj kaj por ili estis tre malproksime reveni hejmen. Ni kunportis nian nutrajhon en saketoj, che la lernolibroj. Kiam la vetero estis bona kaj seka, mi eliris sur la korton kaj la placon kaj ludis kune kun la ceteraj infanoj. La restintan tempon mi pasigis en la chambro.

En la lernejo mi bone lernis. Dum la du lernojaroj, vizitante la lernejon mi nur unu fojon estis punita pro nescio de leciono - pri la romanaj ciferoj. Okazis tiel, ke tiu chi leciono estis instruita la pasintan merkredon, kiam mi ne vizitis la lernejon. La tuta klaso, escepte de mia najbaro kaj ludkamarado Koco Evtimov, ne asimilis la ciferojn. Tio ege kolerigis nian instruiston Todor Atanasov kaj li senigis la tutan klason de tagmangho forpreninte de ni la saketojn kun la pano.

La malfelicho estis komuna por la tuta klaso kaj tio gajigis la infanojn, ili kantis kaj ludis en la chambro. Sed mi estis dolore tushita pro la maljusteco de la instruisto, kiu estis bona homo kaj la lernejanoj estimis lin. Post unu horo li alportis al mi la saketon kun la pano kaj liberigis ankau la ceterajn infanojn.

Nia instruisto estis severa, sed justa. Jam dum mi estis lemejano mi estimis lin, kaj tio dauris ankorau poste, ech kiam li farighis terura drinkulo. Foje li dislokis la infanojn sur la benkojn. Mia loko evidentighis je la dekstra flanko kaj char mia dekstra mano estis paralizita, kvankam mi penis, mi tamen ne povis sidighi sur la benkon. Mia kuzo Marin kuris al mi, kaptis min sub la brakoj kaj min levis, tamen ankau li ne sukcesis helpi al mi, char liaj fortoj estis malgrandaj. Instruisto Todor levis min per siaj manoj, metis min sur la benkon kaj laudis antau chiuj lernantoj mian kuzon Marin. Poste kompreninte kiel statas la afero li translokis min je la maldekstra flanko.

Mi neniam lernis miajn lecionojn. Nur la versajhojn mi parkerigis kaj skribis la problemojn de kalkulado. Ricevinte en la dua klaso legolibron, mi tralegis ghin jam la unuan tagon. Poste mi prenis legolibrojn kaj lernolibrojn pri patrolando por Ill-a kaj IV-a klasoj kaj legis ankau ilin. En la lernejo estis chambro, kiun oni ne shlosis kaj kiun oni nomis "enireja". En ghin la lerneja servisto enportadis hakitan brullignon. Ghi estis plena de uzitaj lernejanaj kajeroj, skizblokoj ktp, sed en ghi trovighis ankau multaj lernolibroj senditaj de diversaj eldonoj por eventuala aprobo. Tien chi mi eniris tagmeze, kiam en la lernejo restis neniu kaj mi legis ghis plena elcherpigho. Estis interesaj rakontoj en la lernolibroj de religio - pri la Jerihhona trumpeto, pri la Babelturo; lernolibroj pri la patrolando kun la mirakloj de la tera rotaciado. Mi rakontadis la legitajhon al mia avo, sed li ne chion kredis, precipe ne la rotaciadon de la Terglobo.

Unu el la instruistinoj rimarkis mian sciamon kaj donis al mi por legi libron kun mirinde belaj fabeloj. En ghi oni rakontis pri la oravida regho Midaso, kiu estis punita pro lia avideco tiel, ke chio, kion li tushas, estighu oro. Ech la mushoj, kiuj sidighis sur lian frunton, falis kiel oraj globetoj. Mi kredis chion, kion mi legis. Kaj chie mi serchis librojn.

Vershajne, se mi ne tiel rapide estus sukcesinta estighi legoscia, legi.kaj skribi la leterojn de panjo kaj onklino Milka, oni estus portinta min ankorau unu-du jarojn al la lernejo. Tamen char mi atingis tiun gradon de scioj, oni decidis, ke tio sufichas. Plian instruitecon mi ne bezonis, char mi ne povis ghin utiligi. Krome, kvankam paralizita, mi tamen kreskis kaj farighis iom pli peza. Avo chiam pli kaj pli malfortighis, kaj ankau panjo ne plu havis fortojn.

Mi denove restis ekster la lernejo kaj denove sola. Mi intershanghis leteretojn kun la gelernantoj, kiujn mi ne povis vidi, ili sendis hejmen al mi paperfoliojn por pentri al ili bulgarajn soldatojn kaj turkojn. Sed nun mi havis konsolon - mi kapablis legi kaj skribi. Mi havis nesatigeblan soifon legi. Kie trovi tamen librojn en tiu chi vilagho, kashita for de la kulturcentroj? Eksciinte, ke ie trovighas libro, mi ne lasis mian patrinon en paco ghis shi fine iris alporti ghin, por ke mi povu legi la libron. Hejme tute mankis libroj, kvankam mia patro lernis ghis la kvara klaso. Mi insistis antau panjo serchi chie, sed shi trovis nur unu evangelion slavlingvan, lau kiu pachjo estis lerninta religion. Mia kuzo Marin posedis nur "Soldata kamarado", malinteresa libro. Lia patro achetis la libron "Genoveva", kiun mi tralegis dufoje, ploris super ghi kaj rakontis la enhavon al miaj hejmanoj kaj al onklino Milka. Multaj libroj trovighis che la najbaro Koco Evtimov. Lia patro estis kontrolisto kaj achetadis multajn librojn. Sed la librokestego estis shlosita kaj lia patrino absolute malpermesis ke oni ghin tushu. Gastante che ili mi chiam direktis mian rigardon al la granda kesto. Ech la plej bongustaj sukerajhoj ne povis min tiel forte tenti kiel la libroj shlositaj en tiu chi kesto. La libroj estighis por mi chio, por chiu libro mi luktis. Kiam mi trafis iun belan libron, tio estis por mi granda festo kaj mia ghojo estis senlima. Tiun amon al la libroj tni konservis dum mia tuta vivo, sed la tiama ravo, la tiama ghojo post lego de bona libro ne plu havis la tiaman forton.

Fine mi malkovris la bibliotekon de alia najbaro - baj Petko Cekov Georginov. Li komencis prunti al mi librojn kun elekto, lau la agho. Unue "Fajro-birdo". Leginte ghin mi restis ravita. Tamen kun kia intereso mi legis "Robinsonon" - tio plu ripetighos en mia vivo kun nenia alia libro. Tiu chi libro simple mir-konsternis min, kaj poste ghis la junula agho mi relegis ghin en diversaj tradukoj ankorau dekfoje... Sed plej amata eldono restis por mi la unuafoje legita eldono de Ivan K.Bojhinov. Mi legis kaj rakontis ankau al mia avo, kiu auskultis kun la sama intereso kaj kredis chion. Poste sekvis "La vojagho de Gulivero al nanoj kaj grandeguloj". Avo ankau ghin kredis kaj ni du - maljunulo kaj infano - serioze kredis, ke sur la tero vivas nanoj kaj grandeguloj. Poste baj Petko donis al mi la fabelaron "Mil kaj unu noktoj", de kiu mi ne kapablis disighi kelkajn tagojn. Kia mirinde bela mondo sin kashas en la libroj, kaj la ceteraj infanoj ne sciis tion! Mi komencis enskribi en malgranda notlibreto chiujn fabelojn, kiujn mi legis kaj konis, kaj ilin rerakontis al miaj kamaradoj.

La libroj kreis che mi tian reflekson, ke vidante sur la strato baj Petkon, mia koro ghoje ekvibris. Tamen ankau lia biblioteko ne estis neelcherpebla. Mi tralegis chion, kio estis komprenebla por mia agho. Pli malfrue mi legis la eldonajhojn de "Universala Biblioteko" de Paskalev. Ankau ilin liveris al mi baj Petko, kiu estis tre bona, atenta, ghuis inter la vilaghanoj bonegan reputacion. Li estis la unua homo, kiu helpis al mia memklerigho; ni konservis kun li amikajn rilatojn ghis lia morto mem. Li forpasis en 1940 kiel estro de la telegrafa-poshta stacio en nia vilagho.

<< >>