4

En la somero de 1913 eksplodis la Interaliancana Milito kaj en la vilaghon denove komencis alventi informoj pri mortigitoj. Oni rekviziciis la veturilon kaj la bovojn de nia familio. Mia avo ne volis konfidi al alia persono ilian prizorgadon kaj li, sepdekjarulo, decidighis alighi al la soldatoj de la armea veturilaro. Hejme restis nur la virinoj kaj la infanoj. Avinjo de tago al tago senfortighis, shi ne havis la eblon observi dieton, kaj shia sanstato pli kaj pli malbonighis. Shvelis shia ventro, kaj ankau la vizagho. Shi trenighis tra la korto kvazau bategita kaj serchis lokon, kie shi povus varmighi en la suno. Panjo sola devis zorgi pri la kampara kaj hejma laboro. Mi vartis la etulinon, kiu estis tre kaprica. Parencoj helpis nin, kolektis la garbojn, la fojnon. Tiutempe en la vilagho kuris nova alarma onidiro: "Venas rumanoj!" Tra la vilagho cirkulis famo pri mortigoj, rabado de nutrajhoj, domobjektoj, perfortado super virinoj. Kelkaj knabinoj fughis al la montara vilagho Osenov Lak, tamen la rumanoj jam alvenis en la vilaghon. Najbaroj kaj parencoj kolektighis iun vesperon che ni por interkonsilighi kaj decidis kashi en nian kelon vestojn kaj aliajn valorajhojn, littolajhon, masonante kaj kamuflante la enirejon. En la nokto ili altrenis chion: mia onklino alportis ankau la fusilon de onklo Dragan, kaj la sekvan matenon shtopis la enirejon per shtipoj, shtonoj kaj super ilin amasigis teron. Tamen chiu atentema homo, observante la tegmento-vizieron, lau la plilongigo kaj la traboj prezentantaj kvazau vestiblon, povus malkovri, ke tie chi ekzistas enirejo kaj pordo. Feliche, la rumanoj ne rabis alion krom nutrajhoj, al ni venis neniu rumano, kaj la kashejo evidentighis nenecesa.

Post kelkaj tagoj la rumanoj amase invadis Radotina. Ili promesis monon kontrau kokinoj, sed nenion pagis. Mi iris kun la ceteraj infanoj sur la vilagha placo, rigardis ilin. Iun tagon ili kolektis chiujn brutojn pelatajn de la vilagha pashtisto al la pashtejo; bubalan viandon ili ne konsumis. Tie chi trovighis ankau nia juna bovino - nigra kun blanka strio surdorse simila al serpento. Mi tuj rekonis ghin. Tie chi trovighis ankau la du bovoj de avo Ivan Najdenov, kiu ankorau ne revenis de la fronto. Oni elpelis la brutaron en la lernejan korton kaj fermis la pordon, postenigante kelkajn soldatojn kun bajonetoj sur la fusiloj. Venis multaj virinoj kaj amasighis chirkau la korto. Grupe ili chirkauis la vilaghestron Sava Markov kaj petis lin klopodi pri redono de iliaj brutoj. La virinoj ploris. Sed la vilaghestro senhelpe parolis: "Kion entrepreni karuloj, neniu obeas min, ni ne komprenas unu la alian ankau lingve". La rumanoj prenis de la butiko shnuregojn, tranchis ilin per sabro kaj kunligis la brutojn je la kornoj popare. Poste la oficiro surrajdis la chevalon, svingis la sabron kaj per lauta vocho kriis iun komandon en fremda lingvo. La pordo de la lerneja korto malfermighis, oni elkondukis la brutaron sur la placon, la soldatoj ghin pelis lau la strato meze de polvonuboj, kovrintaj chion. La virinoj unuvoche ekploris, sed neniu turnis atenton al ili. Panjo ankorau ne sciis, ke ankau nia juna bovino estis forkondukita. La saman vesperon kiam mi informis shin, ankau shi ploris. Restis al ni nur la maljuna bovino, kiu ne eliris kun la vilagha pashtisto tiun tagon.

Okazis io ankorau pli malbona. Iun vesperon panjo petis onklon Trifon, jhus revinintan de la fronto, transporti per siaj bovoj kaj veturilo fojnon de la brutejo, char alimaniere la rumanoj forrabos ghin. Ili du atingis per la veturilo la randon de la vilagho, sed ilin renkontis rumanoj, venintaj trovi iun veturilon. Ili rekviziciis la veturilon kaj revenigis ghin al la vilagha placo. Onklo ektimis, konsternighis - oni rekviziciis lian veturilon kun la bovoj, trenos lin kun si kiu scias kien, kaj ne sciate chu oni redonos la bovojn. Panjo sentis sin kulpa, ke shi kauzis tiun chi malfelichon. Venis al shi en la kapon la ideo alporti min al la placo, por ke mi elpetu la veturilon. Panjo alportis min en siaj brakoj kaj min lasis apud la veturilo, poste proksimighis al la suboficiro kaj komencis peti lin lasi la veturilon, char se oni ghin forkondukus, shi ne havos per kio labori kaj nutri sian kriplan filon. La rumano nenion komprenis, rigardis al ni kompate, kaj mi pro honto kashighis malantau la veturilon. Panjo estis komisiinta al mi plori, sed mi ne ploremis. Kaj tamen mi frotis la okulojn. La rumano mangestis kaj ion diris. La soldato staranta antau la bovinoj deflankighis, onklo Trifon kaptis iliajn kondukilojn, panjo metis min sur la veturilon, kaj kiam ni malproksimighis de la placo ili ambau ekspiris kun faciligho. Kvazau shargho demetighis de liaj shultroj. Mi faris gravan laboron.

Nia armeo alportis de la turka armeo hholeron, kontaghis ghin al la rumanoj, kiuj ghin transportis al la apudaj vilaghoj. Ili tiel amase mortadis, ke oni faris specialan rumanan tombejon. La hholero komencis furiozi ankau en nia vilagho kaj ekstermi junajn kaj maljunajn. La medicina flegado estis nesuficha. Oni ektimis, kaj kiam sur la strato pasis charo kun mortinto akompanata nur de la komunumaj entombigistoj, chiuj diskuris kiel frenezuloj. Chiu odoris je ajlo. La kortoj estis shprucigitaj per kalkolakto. Sed malgrau tiuj antauzorgoj la hholero pereigis multajn homojn kaj fermis ne nur unu domon. La hholero kaptis ankau panjon. Shi malsanighis grave kaj timigis nin. Jam la saman tagon posttagmeze shi fartis tre malbone. Diris al ni, ke shi mortos kaj komencis instrui al mi kiamaniere prizorgi Ganka. Ni, starante pashon de shi, ploris, avinjo ploris apud la kameno, kaj panjo tordighis kiel serpento kaj vomis. Onklo Dragan, kiu estis reveninta de la fronto, urghe venigis kuraciston el la najbara vilagho. Li donis al panjo ion, lasis karbolan akvon por profilakto kaj tuj foriris. Oni kvarantenigis la domon kaj ne permesis al ni eliri ekster la kortopordon. Panjo supervivis la krizon kaj post kelkaj tagoj resanighis. Alia familiano ne malsanighis.

Fine de la sama somero iu chifonvestita, harabunda skeleto eniris la korton; en lia persono ni apenau povis rekoni avon. Lia ege kaduka eksterajho timigis nin. Li revenigis la veturilon kaj la bovojn, sed tute difektis sin mem. Oni apenau purigis lin de pedikoj. Tutan semajnon li ne povis restarighi, ne kapablis manghi. Poste li komencis resanighi, sed liaj antauaj fortoj ne restarighis. Li ne plu sidighis sur seghon, sed kauris apogante al ghi sian lumbon, kiu lin doloris. Se li ne interparolis kun iu, li tuj endormighis kaj lia pipo falis teren. Panjo observis lin kun timo, char shi komprenis, ke la tuta laboro falos sur shin. Kiam li estis maldorma, li rakontis pri siaj suferoj dum la milito, kiel ili veturis de Carevo Selo al la landlimo, kiel li devis jungi la bovojn lau komando, kaj mi kun nemalfortighanta intereso auskultis lin. Lia karaktero iom post iom mildighis. Lia sanstato malrapide plibonighis. Mia avinjo tamen fartis tre malbone. Komence de la printempo shi tute konsumighis, kushighis en la liton kaj sin preparis morti.

En la sekvaj vintro kaj autuno nova plago trafis la vilaghon - la skarlatino komencis falchi adoleskantojn kaj infanojn. Pro ghi oni ne submetighis al rigora kvaranteno, kiel che hholero. La vilaghanoj ne kredis, ke ghi estas infekta malsano kaj plenumis la direktivojn de la medicinaj organoj malrespekteme. Antau la domoj, kie kushis malsanulo, mankis gardisto, la viroj daure laboris plu en la kamparo. Nur kiam oni informighis ke venos la helpkuracisto el la najbara vilagho fari revizion, oni postenigis kelkajn personojn kun stangoj enmane por gardi antau infektaj domoj. Kiam la helpkuracisto akompanata de la vilaghestro preterpasis la infektan domon kaj direktighis al alia, la gardisto de la koncema domo kuris tra legomghardenoj kaj plektobariloj por antauveni kaj gardostari che la pordo. La helpkuracisto ne povis rekoni lin. Chio estis en ordo. Tamen rezulte de tio malsanighis chirkau sepdek personoj, kaj la plimulto el ili forpasis.

Denove la flugilo de la morto ekpendis super nia domo. Unue mortis avinjo. Shia forpaso ne kauzis al mi grandan malghojon, char mi estis jam kutimighinta al la penso, ke shi forpasos. Tamen ankau mi kaj mia fratineto malsanighis de skarlatino. Mia sanstato ne estis danghera, malgrau ke mi longe kushis, char je la maldekstra flanko sub la orelo aperis shvelajho plena de puso.

Tamen che mia fratineto aperis shvelajhoj en la gorgho kaj shin sufokis. Shi apenau eligis malklarajn sonojn. Pro timo mia patrino venigis hejmen kelkajn virinojn, kiuj surmetis en la gorghon de la malsanulino poreon kaj sukeron.

Dolorige fiksighis en mia memoro la tago, kiam shi mortis.

Ni kushis en unu lito. Mi kuntirighis en unu rando de la lito, la knabineto - je la kontraua. Shi kushis senmove kun fermitaj okuloj. Panjo sidis che la lito apud shi, kaj chirkaue virinoj vane volis helpi. En iu momento la malsana infano singultis kaj sin strechis rigida. Panjo kriis: "Panjo mia, shi mortis!" Sed iu el la virinoj riprochis shin, dirante, ke la knabineto ne mortis. Chiuj virinoj arighis apud la lito kaj komencis palpadi shiajn manojn, piedojn, kiuj post nelonge komencis malvarmighi. Panjo kriadis per plena vocho kaj eliris eksteren. Post shin elkuris du virinoj. Venis najbarinoj, onklo Dragan kaj aliaj parencoj. Mi plore krietis en la angulo de la lito. Oni banis la etulinon, revestis shin per la nova bunta robeto kaj metis shin sur la liton de avo apud la fenestro de la chambro, en kiu forpasis antau kelkaj tagoj avinjo.

La knabineto aspektis dormanta. Oni ekbruligis kandelojn, ekodoris je incenso kaj en la chambro la aero farighis sufoka. La virinoj restis dum kelka tempo kaj disiris. Restis nur unu, sed ankau shi en iu momento forlasis dum kelkaj minutoj la chambron. Panjo ploris ie ekstere. En la chambro restis nur mi kaj la mortinta fratineto. Mi rigardis shin lumigitan de la brulantaj kandeloj. Shi estis belega en la bunta robeto kaj al mi shajnis ke shi levighos de sur la lito kaj ekkrios: "Panjo!" Sed shi kushis senmove.

Post kelka tempo en la chambron sin enshovis mia avo. Li estis vestita per sia nova kostumo. Li demetis sian chapon, ekbruligis kandelon, rigardis fikse la mortinton kaj diris per tremanta, afliktita vocho:

- Kien vi direktighis, karulino de avo?

Li klinighis kaj multfoje kisis la malvarman, mortan frunteton, ripetante chiam la samajn vortojn.

Ghis tiam mi neniam vidis avon plori, kaj tio tiel forte impresis min, ke mi pushis mian kapon en la kusenon kaj ankau mi ekploris. Sed regata de sia malghojo li ne audis min.

La sekvan tagon, dum la enterigo, la vetero estis nuba, malhela. Ni ne posedis fotajhon de la morta infano kaj panjo deziris ke oni fotu shin mortinta. Oni vokis fotiston. La malgranda kesto estis starigita apud la shtonoj de la neloghata konstruajho. Chirkaue vicighis la malmultaj virinoj venintaj al la enterigo, onklo kaj avo. Oni vestis min per mia nova pantalono kaj elportis ankau min. La kisto sub la orelo estis sufiche granda, mi estis tre malfortighinta, mi sentis malvarmon. La fotado ne sukcesis pro la malbona vetero, tamen la fotisto prenis sian monon. Poste oni revenigis min en la malluman chambron kaj la ceteraj partoprenis la enterigon.

Ni restis nur triope — avo, panjo kaj mi. Panjo ne chesis plori kaj, auskultante shin, mia avo ploris kun shi senvoche. Fojfoje li audigis sin: "Sufiche, sufiche! sufiche jam!"

Mia restarigho pasis malrapide. La kisto ne krevis. Avo alportis al mi ian medikamenton, kiun li achetis de la vilagha butikisto. Iun vesperon oni metis ghin sur la kiston kaj dumnokte ghi krevis, puso fluis ech sur la dorso. La kisto purighis, sed puso fluis plu. Iun tagon, ludante sur la korto kun la hundo, ghi saltis sur min, ektushis min per sia piedo sub la orelo kaj deshiris la tutan hauton, sub kiu trovighis la puso. La hauto ekpendis malsupren kaj sango survershis min. Mi kriegis per plena vocho. Alkuris panjo, kiu ege ektimis pro la sango, regluis la hauton iel ajn kaj min bandaghis. Shi ege riprochis min, kaj la hundo ricevis bastonbatojn. Post tio la histo pusis tutan jaron kaj postlasis al mi grandan cikatron, kiun mi portos ghis la tombo.

Venis la printempo. Chiuj vilaghanoj iris labori sur la kamparo. Sed super nia domo pendis malghojo. Sur la korta pordo flirtis du nigraj flagoj. Ekbriletis iom da ghojo nur kiam alvenis letero de mia patro. Li estis en Toronto, Kanado. En la koverto li che-metis kolorajn bildkartojn, kiujn mi ege amis. Ghis tiam en nia domo neniam estis io simila. Mi chiam montris la bildkartojn al miaj kamaradetoj kaj ankau ili ghojis pri la bildoj. Ni informis la patron pri la morto de avinjo kaj Ganka. Li skribis konsolajn leterojn, sed ili ne kapablis konsoli panjon. Mia avo komencis prepari la plugilon kaj la erpilon. La mortintoj - mortintaj, sed la vivantoj devis nutrighi. Kaj mia avo kaj panjo rekomencis la kamparan laboron.

<< >>