Kvara parto:

POR PLI BONA MONDO...

"Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devas konduti unu al alia en spirito de frateco" (Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1).

"Esperanto estas praktikebla, de chiuj popoloj, en rekorda tempo" (William Gilbert).

"Ni plej vigle klopodu por disvastigi Esperanton, ekde la infanghardeno ghis la universitato" (Ismael Gomes Braga).

4.1. ...Penvaloras studi Esperanton

Lau tio, kion oni malantaue vidis, chiuj antaujughoj kaj kritikoj kontrau Esperanto ne rezistas al serioza analizo. Ghenerale ili fontas el aprioraj ideoj au el suprajha kono de la Internacia Lingvo. Chi tie oni devas registri la ventanimecon de kelkaj kleruloj, kiuj pro sia sperto en iu brancho de la homa scio, supozas sin kapablaj korekte jughi aferojn eksterajn al sia fako.

Ankau la honestaj kritikoj, el kiuj kelkaj devenas de esperantistoj mem, disflugas post atenta esplorado de la faktoj.

La mankoj atribuataj al Esperanto ne apartenas al ghi, sed al la homoj ghenerale au al la esperantistoj mem. Se uzantoj ankorau multe eraras en la uzo de la akuzativo au se siatempe la Ligo de Nacioj kaj nun Unuighintaj Nacioj ne adoptis Esperanton, la Internacia Lingvo evidente ne kulpas. Ghi estas — materie kaj morale — tauga instramento, uzebla por chiuj popoloj en.rekorda tempo. Se ghi ankorau ne okupas la meritatan pozipion en la homaj aferoj, tio ne okazas pro faktoroj internaj, sed eksteraj al ghi. La chefaj — ni ripetu — estas du: la rutino, kiu en moralaj kaj kulturaj aferoj estas pli forta, ol la inercio che la fizikaj korpoj; kaj la shajnaj patrujaj interesoj de kelkaj registaroj, kies naciaj lingvoj ghuas grandajn prestighon kaj privilegiojn. Evidente por ties konservado oni elspezas multe da mono kaj energio, bremsante samtempe movadon kia Esperanto.

Tamen se, kiel oni diras, la vero, imitante la oleon, finfine venas al la suprajho, ankau Esperanto atingos siatempe la supron, char ghi respondas al morala kaj lingva vero. Tiurilate la fiasko de la ghisnunaj "solvoj" por la internacia komunikado evidentighas i. a. che Unuighintaj Nacioj, kie ses privilegiaj lingvoj samtempe "oficialaj" kaj "laboraj" malfruigas kaj trokarigas la laborojn, alivorte babeligas definitive la Organizajhon.

Cetere tiu privilegia situacio de kelkaj idiomoj kontraustaras la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, kies du unuaj artikoloj tekstas jene:

Artikolo 1. Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devas konduti unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2. Chiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu chi Deklaracio validas same por chiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, chu lau raso, hautkoloro, sekso, lingvo, religio, politiko au alia opinio, nacia au socia deveno, posedajhoj, naskigho au alia stato.

Evidente la devigo paroli che UN au alia internacia organizajho en lingvo de fremda popolo ne estas situacio de "egaleco lau rajtoj", same kiel ghui privilegiojn bazighas sur "diferencigo" jure malpermesita kaj ne konforma al "spirito de frateco"...

Pro tio chio, ghentila legantino kaj kara leganto, vi estas nun invitataj partopreni en la progresema Esperanto-movado, kiu ne celas forigi la naciajn lingvojn, sed nur faciligi la kontakton inter la homoj, forigante ja privilegiojn kaj monopolojn. Se vi alproksimighos al Esperanto kaj sen antaujughoj studos kaj uzos ghian mehhanismon, certe vi akiros eksterordinaran intelektan kaj lau via grado de sentemo, unikan moralan sperton. Kaj — kio estas la plej grava — vi kreos pli bonajn vivkondichojn por vi mem kaj por la mondo.

<< >>