3.5. Kritikoj pri esprimivo

3.5.1. "Esperanto nepre oferas grandan nombron de nuancoj esprimataj de naciaj lingvoj. La esprimo de la sentoj, tiel grava en la parolo, malfacile trovas sian lokon en tiu lingvo klara, kie chio estas eksplicita. Same iuj stilaj diferencoj ne povas esti tradukataj... (Burney).

* * *

Chiuj plej gravaj sentesprimiloj ekzistantaj en nacia lingvo, kiel la portugala, ekzistas ankau en Esperanto: interjekcio, onomatopeo, Ia uzo de -as anstatau -is-tempo (en rakontado), forigo de la verbo, tripunkto, uzo de pligrandigaj kaj malgrandigaj sufiksoj por esprimi sentojn, sona plilautigo, aliordigo, ripeto ktp.

Krome, ekzistas en Esperanto aliaj sentesprimiloj, ekz.: la uzo de la afiksoj kiel sendependaj vortoj, kiel en ege bela, anstatau belega; la shanghebleco de la fraz-konstruo: mi emas kanti, mi estas kantema; A. farighis grafo, A. grafighis (chi lasta enhavas iom da moko); la verbigo de adjektivoj: el la maro roko grandegas; la uzo de adjektivoj, adverboj au substantivoj en ekkriaj frazoj: kiel blanka! kiom blanke! kia blanko!; la karesaj sufiksoj chj kaj nj: pachjo, panjo; ktp. Tiurilate estas tre utile legi la verkon de d-ro E. Privat "Esprimo de sentoj en Esperanto", el kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.

Jen kelkaj portugalismoj kaj iliaj esperantaj tradukoj:

"Vou sair agora mesmo": mi estas tuj elironta.
"Que ingchnuo que fui!": kia naivulo mi (ja) estis!
"O pobre do menino": la kompatinda infano.
"Que inferno de casa!": kia infera domo!
"Que diabo esta voce a fazer aqui?": kion, al la diablo, vi faras tie chi?
"Eu e que nao tenho culpa": ne mi estas kulpa.
"Nao e o mar que afunda o navio, senao os ventos": ne maro dronigas shipon, sed la ventoj.
"Isto e que me admira"; jen kio min mirigas.
"Foi a mim que o senhor chamou?": chu ja min vi vokis?
"Eram eles que tao lamentosamente gemiam": estis ili, kiuj tiel plende ghemadis.
"Passar desta para a melhor": fari sian lastan translokighon.
"De o fora!, caia fora!" ("suma-se, rua!"): enpakighu kaj forighu, en bona ordo tra la pordo!
"Ele e meio pancada", au: "tem um parafuso frouxo": mankas klapo al lia kapo.
"Enlouqueceu, deu-lhe a doideira" lia cerbo iris promeni.

Esperanto, same kiel iu ajn idiomo, havas ankau idiotismojn: trafe au maltrafe (hazarde); vole-nevole (devigite); trafite! (ekzakte! ghuste!); perfekte kaj sen komo! (korektege!); jen staras la bovoj antau la monto! (tie kushas la problemo); nek pikite, nek hakite (nek io, nek alio); komenci de Adamo (ekde la komenco); li neniam venkis la alfabeton (li estas stulta); ktp.

Por diri, en familiara lingvo, ke iu peno estas vana, Esperanto utiligas plurajn idiotismojn, ekz.: cherpi akvon per kribrilo; batadi la venton; melki kaproviron; kalkuli mushojn ktp.

Pri idiotismoj bonvolu legi la specialan chapitron en la verko de P. V. Lorenz "Esperanto sem Mestre", el kiu estis transskribitaj la supraj ekzemploj.

* * *

3.5.2. "Kiel oni tradukus en Esperanton tekstojn slangajn, popularajn au familiarajn?" (Burney).

* * *

La jhus prezentitaj ekzemploj montras la facilon de Esperanto por esprimighi popularece au lau familiara maniero. Restas respondi al la kritiko pri slango.

"La slango", lau Brazila Enciklopedio Merito, "krom signifi la lingvon uzatan de friponoj, shtelistoj ktp., por ke ili ne estu komprenataj de aliaj personoj, indikas ankau, ordinare, la specialan terminologion de iuj homaj grupoj. Multaj vortoj de slango estas sankciataj de la populara uzado kaj, post iom da tempo, eniras en la lingvon. Okazas tiel richigo, dank' al ]a procedo de vort-formado, fare de la populara uzado. La slango konsistigas universalan fenomenon kaj, ghenerale, la procedoj aplikataj estas similaj en la diversaj landoj. Okazas ekzemple forigo de silaboj, kiam oni diras: taksio anstatau taksimetro. Ofte oni anstatauigas substantivon per adjektivo indikanta karakterizan proprecon: sonanto, anstatau mono en monero. Estas komuna ankau la uzo de metaforoj: brando, anstatau malvirto, manio, senbrida inklino, "tio, kion oni amas samkiel la drinkemuloj amas brandon"; angheleto, anstatau pilotlernanto, t. e. "ankorau ne ekzercighinta en la flugado".

La supre transskribitaj konceptoj kaj tradukoj de brazilaj ekzemploj montras sufiche, ke ankau la slangaj procedoj ne estas fremdaj al la Internacia Lingvo.

* * *

3.5.3. "Esperanto ne kapablas esprimi kontentige chiujn pensojn."

* * *

Kelkfoje oni audas tion ech de lertaj esperantistoj. Oni povas respondi, ke Esperanto efektive kapablas esprimi chion, ofte same bone kiel la naciaj lingvoj, kelkfoje kun pli au malpli da avantagho.

Ghenerale, pacienca esploro permesas trovi la deziratan esperantan tradukon. Antau nelonge klera esperantisto plendis al mi, ke li ne trovas taugan tradukon por la brazila esprimo: "sou viciado em cafe." Mi ne sukcesis helpi lin tuj. Post kelkaj minutoj venis al mia kapo aro da bonaj tradukoj: mi estas kafamanto, kafadoranto, mi adoras kafon. Bedaurinde, post ol mi trovis la solvojn, mi ne plu vidis la... kaftrinkemulon.

<< >>