2.13. Esperanto ligighas aparte al neniu religio

En la malantauaj paghoj ni analizis la chefajn antaujughojn kontrau Esperanto, kolektitajn de s-ro Gian-Carlo Pighiera. En Brazilo, krom tiuj, regas ankau alia antaujugho, eble pli forta ol ili, nome: "Esperanto ligighas al spiritismo." Ni analizu ankau ghin.

* * *

Kio estas spiritismo? (*)

Lau ghiaj plej kleraj adeptoj, ghi estas samtempe scienco, filozofio kaj religio, kiu studas la komunikadon inter la vivuloj kaj spiritoj de mortintoj, faratan de specialaj personoj nomataj mediumoj. Kiel scienco, ghi studas eksperimente la okultajn fenomenojn (trancon, psikografion, obsedon ktp.). Kiel filozofio, ghi konsistigas principaron celantan klarigi la chefajn misterojn de la vivo (kial ni vivas? el kie ni venas? kien ni iras? ktp.). Kiel religio, ghi celas ligi komplete la homojn al Dio (**), plibonigante ilian konduton, lau sia devizo: "For de karitato ne estas savo".

Ja en Brazilo granda parto de la esperantistaro estas ankau spiritisma. Kial? Char, kiel chiu religio inda je tiu nomo, spiritismo lautvochas la fratecon, kaj Esperanto estas evidente bonega ilo, por ke la homoj interfratighu.

Sed ni insistu pri tio: aliaj religioj au filozofioj ankau uzas Esperanton (ekzemple: la periodajho "Espero Katolika", Centra Oficejo: CH — 9106 Zurchersmuhle — Urnasch — Svislando); Esperanto ne estas religio, sed neutrala movado; ghia kreinto, d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof estis judo, sed pri religio li ne havis firmitan vidpunkton; li ech fondis, post Esperanto, superreligian movadon nomitan "homaranismo" (***), kies celo estis, kvazau praa ekumenismo, kunigi la homojn el chiuj religioj kaj filozofioj.

* * *

Por kontraustari la chi analizitan antaujughon estas bone:

a) disvastigi la Deklaron pri Esperantismo kaj la Statuton de UEA;

b) diskonigi la liston (aperantan en UEA-Jarlibroj) de neneutralaj organizajhoj uzantaj Esperanton;

c) eviti diskutojn pri religio en Esperanto-kluboj.


(*) Estas rimarkinda la eldonaktivado de Brazila Spiritisma Federacio (Avenida Passos, 30, 20.000 Rio-de-Janejro, RJ, ZC-58, Brazilo), pro la kvanto kaj precipe la lingva kaj presarta kvalito de la verkoj publikigitaj. Jen kelkaj titoloj: "Vochoj de poetoj el la spirita mondo", "Nia hejmo", "Kristana agendo", "La Evangelio lau Spiritismo", "La libro de la spiritoj", "Paulo kaj Stefano", "Antau du miljaroj", "Ago kaj reago", "Sur la vojo al la lumo", "La libro de la mediumoj", "Kio estas Spiritisrno?", "La Konsolanto".
(**)
Unu el la plej bonaj difinoj pri Dio estas donita de Zamenhof en la du komencaj versoj de lia poeziajho "Pregho sub la verda standardo": "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,/Fortego, la mondon reganta...".
(***)
Pri homaranismo oni legu i. a. la verkojn "Vivo de Zamenhof", de Edmond Privat, en Esperanto, kaj "Doutor Esperanto", de Walter Francini, en la portugala.

<< >>