2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo

Sesa antaujugho: "La naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj, en kiuj ili spontanee elkreskis. La ekzisto de la naciaj lingvoj estas esenca por la ekzisto kaj esprimigho de la socio. Esperanto volas anstataui la naciajn lingvojn kaj sekve ghi estas negativa fenomeno."

* * *

Sendube "la naciaj lingvoj esprimas la animon de la popoloj en kiuj ili spontanee elkreskis." Tial la naciaj lingvoj prezentas fidele la psikologiajn trajtojn de la popoloj, kiuj ilin uzas. Rafiniteco au rudeco, humuro au solenemo, imagpovo kaj artisteco, chio spegulighas en la idiomoj. Do se tio estas vera, estus perforte elekti unu el tiuj idiomoj kaj deklari ghin intemacia, char per tio oni devigus la tutan mondon adaptighi al la psikologio de unu au kelkaj popoloj. Kun tiu chi pligravigajho: ke la sama lingvo (ekz. la angla), parolata de malsamaj popoloj (ekz. angloj kaj usonanoj), prezentas shanghighojn kiuj malhelpas la eventualan internaciigon de tiu idiomo.

Oni povus diri, ke se tio okazas al naciaj lingvoj kiam parolataj de malsamaj popoloj, la samo povas okazi al Esperanto. Sed rilate al ghi la situacio estas alia: ghi estis kreita por roli kiel internacia lingvo; de ghia komenco oni adoptis rimedojn por protekti kaj konservi ghian internaciecon, kio ne okazis evidente al la naciaj lingvoj. Unu el la plej efikaj rimedoj estas la Universalaj Kongresoj okazantaj chiujare, kiuj zorgas por ke estu protektataj kaj konservataj la fundamentaj principoj de Esperanto.

Ekzistas ankau institucio, la Akademio de Esperanto, al kiu apartenas la plej elstaraj Esperanto-lingvistoj en la mondo, kiu havas la specialan taskon kontroli la evoluon de la lingvo, zorgante por ke ghi ne deflankighu de la Zamenhofa fundamento.

* * *

Kiel aperis la naciaj lingvoj?

En chiu nacio oni parolis plurajn idiomojn au dialektojn de la sama lingvo, sed, pro politikaj au prestighaj kialoj, fine venkis unu el ili, ekzemple: la galega-portugala en Portugalujo, la kastilia en Hispanujo, la toskana en Italujo. Tiuj farighis la oficialaj idiomoj de la novaj nacioj kaj ilin oni ekuzis, preskau kun ekskluziveco, en la literatura verkado. La aliaj lingvoj kaj dialektoj de la sama nacio dauras kiel regionaj esprimiloj.

Aperas nun la demando: se iu nacia lingvo reprezentas la interkonsenton inter regionoj kie oni parolas malsamajn dialektojn, kun la interesoj de la malplimultoj subigitaj al la intereso de la nacia tuto, kial ne interkonsenti pri iu supernacia lingvo, kiu, celante la interesojn de la homaro precipe pri paco kaj alproksimigho inter la popoloj, tamen ne devigas ilin subighi al la lingva mastrado de fremda popolo?

* * *

Esperanto ne volas anstataui la naciajn lingvojn. Ghia devizo estas: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."

Por chiu terano Esperanto intencas esti la dua lingvo, post la patrolanda. Fakte la fama Deklaracio pri Esperantismo, aprobita en la Unua Universala Kongreso, okazinta en Bulonjo che maro, en 1905, kaj ankorau valida, komencighas jene: "La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neutrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpushi la ekzistantajn lingvojn naciajn..." (vidu paghon 4).

Sed, nur por rezonadi, ni konsentu, ke Esperanto volas anstataui la naciajn lingvojn. Chu tio estus ebla?

Shajnas ke, se ekzistas tiu eblo, ghi povus nur okazi en tre fora estonteco.

Ni pliampleksigu nian hipotezon, akceptante, ke Esperanto iam elpushos la naciajn lingvojn. Chu la tujan interkomprenadon inter la teranoj, au alivorte la kompletan detruon de Babelo oni povus konsideri "negativa fenomeno"?

* * *

Ni forlasu la kampon de la hipotezoj kaj pritraktu praktikajn aferojn.

Por kontraustari la chi analizitan antaujughon, la adeptoj:

1. esperantigu chiujn chefverkojn de la homaro, pruvante tiel, ke ankau Esperanto sukcesas esprimi la animojn de la popoloj. Tio feliche jam de longe estas farata, kun granda avantagho por la reciproka kultura aprezado inter la popoloj. Tiurilate estas menciinda la Serio Oriento-Okcidento eldonata de UEA; en ghi aperis lastatempe la romano "Negha lando", de Kawabata yasunari, Nobelpremiito;

2. diskonigu la jenan devizon: "Al chiu popolo, ghia lingvo; al chiuj popoloj, Esperanto."

<< >>