2.5. Esperanto chiam progresas kaj havas antau si promesplenan estontecon

Kvina antaujugho: "Se post 90 jaroj Esperanto ne sukcesis farighi iom populara, tio signifas, ke ghi ne havas en si la ecojn por ludi la rolon de internacia lingvo kaj ke ghi neniam sukcesos."

* * *

La esperantisto kaj verkisto Roberto das Neves, kiu loghas en Rio-de-Jhanejro, vizitante San-Paulo Esperanto-Asocion antau kelkaj jaroj, faris tie interesan paroladon pri siaj vojaghoj kaj parolis entuziasme pri Bulgarujo, lau li "la paradizo de Esperanto". Partopreninte la 61-an Universalan Kongreson en Ateno, en la jaro 1976, mi decidis viziti Sofion kaj, helpe de la eksterordinara gastamo de samideano Stojan Kostadinov, mi promenis kelkajn horojn tra la agrabla bulgara chefurbo. Kvankam mi ne havis okazon renkonti grandan nombron da esperantistoj, mi eksciis la ekziston de dek du Esperanto-kluboj kaj mi vizitis tri el la samnombraj Esperanto-librejoj ekzistantaj en Sofio.

Tiuj numeroj povus pruvi, ke almenau en Bulgarujo Esperanto popularighis iomete, sed oni devas rekoni, ke ghenerale la Internacia Lingvo ankorau restas preskau nekonata.

Sed chu oni povus diri, ke la angla, la franca kaj aliaj estas vere popularaj malgrau la fakto, ke ghenerale ili estas instruataj devige kaj la koncernaj landoj multe penas disvastigi ilin?

La fremdaj lingvoj povas esti konataj kaj uzataj de personoj kun sufiche da mono; la. plimulto ne havas rimedojn por dulingvighi.

* * *

Esperanto ankorau ne estas centjara. Kio estas unu jarcento por socia movado?

Kristanismo estas preskau dumiljara. Chu ghi fakte venkis en la landoj, kiuj kredas sin kristanaj? Se tio estus vera, ne ekzistus tiom da militoj, perforto, maljustajhoj — sintenoj rekte kontraustarantaj la Jesuajn instruojn.

En la 15-a jarcento Gutenbergo inventis la presarton kaj per tio demokratiighis la kulturo. Chu fakte la tuta homaro jam kapablas almenau legi kaj skribi?

La medicino kreis miraklajn kuracilojn kapablajn elimini la plimulton de la malsanoj. Chu malgrau tio ne mortas ankorau milionoj da homoj pro malsanoj facile kuraceblaj?

Estus facile multobligi la ekzemplojn pruvantajn, ke la idealoj marshas tre malrapide antau ol atingi sian plenan efektivighon.

Sed se 100 jaroj estas tute nesufichaj por mezuri la potencon de idealo, tioma periodo aliflanke kaj paradokse estas atestilo pri la valoro de Espsranto. Okazas, ke la lastaj 100 jaroj en la historio de la homaro estis tre densaj je signifaj okazintajhoj. Oni povas diri, ke en ili estighis fenomeno de akcelado, precipe en la scienca kampo, tio estas la atingoj sekvas unu la alian kun kreskanta rapideco. Oni pensu pri la apero de kino, automobilo, aviadilo, atomenergio, spacveturado ktp. En la socia kampo oni citu interalie: la finon de la sklaveco, la plibonigon da la laborkondichoj, la aperon de la Societo de Nacioj kaj poste de Unuighintaj Nacioj, la malkoloniighon ktp.

Pro tiu precipe intelekta maturigho de la homaro en la lastaj cent jaroj oni povas diri, ke Esperanto, "kiel pura oro, superis sukcese la fajran provon", char "ghi triumfis per sia postvivado tra la tempo, per la respekto, kiun ghi ricevas el sciencistoj de la 20-a jarcento kaj per la senchesa aligho de entuziasmaj adeptoj al ghia mirinda mehanismo logika kaj sagha, en la terura renkontobato kun la logiko kaj la superevoluinta racio de la atoma erao", kiu cetere "detruadas la plej solidajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn" (Ramatis, "A Sobrevivencia do Espirito", p. 131).

* * *

Jam supre ni klarigis, ke Esperanto posedas la ecojn por ludi la rolon de intemacia lingvo. Kiuj estas tiuj ecoj?

Unualoke, neutraleco; poste, simpleco de la fundamenta vortaro, simpleco de la gramatiko, reguleco de la vortfarado, klareco, precizeco, fleksebleco, stabileco, facileco de pasiva uzado (t. e. legado) kaj facileco de aktiva uzado (parolo, skribado) por nelatinidaj lingvuloj, estetika valoro.

Neutraleco estas nepra kondicho por internacia lingvo, kaj Esperanto ghin posedas, char la kreajho de Zamenhof ne havas geografiajn limojn, estante chies proprajho.

La fundamenta vortaro de Esperanto eslas simpla: ghi bazighas sur la kriterio de universaleco, kaj pro tio ghi devenas plejparte el la latina au latinidaj lingvoj.

Ghia gramatiko estas simpla: per nuraj 16 senesceptaj reguloj esperantisto povas kompreni samlingvanon kaj komprenigi sin.

La klareco de Esperanto devenas de pluraj faktoroj, kies chefaj estas: universaleco de la radikoj, uzo de specialaj finajhoj por indiki gramatikajn funkciojn (-o, por substantivoj; -a, por adjektivoj; -e, por derivitaj adverboj; -i, por infinitivo ktp); akuzativo; bonsoneco; fonetika ortografio.

Precizeco kaj fleksebleco jam estis pritraktitaj sur p-oj 8 kaj 9.

Esperanto estas stabila char ekde ghia apero en 1887 shanghighis neniu el ghiaj reguloj. Tamen stabileco ne signifas senmovecon, kaj Esperanto evoluas kiel vivanta lingvo, esprimante chiujn novajhojn de la homa menso.

Oni povus pensi, ke la Internacia Lingvo, havante plimulton de latinaj radikoj, estas malfacila por nelatinidaj lingvuloj. Sed oni povas konstati, ke pluraj nelatinidlingvaj verkistoj, precipe slavaj, jam verkis en modela Esperanto. Ankau la parola uzado de la Internacia Lingvo ne prezentas grandan malfacilajhon por nelatinidaj lingvuloj, kiel oni povas konstati per diskoj, sonbendoj, kongresoj au personaj kontaktoj. Chio tio okazas dank' al la ortografio fonetika, al la reguleco de la gramatiko kaj de la prononco de Esperanto, kiu cetere ne havas sonojn "postulantajn modifojn en la vizagho au spirajn penojn." "Dank' al la forigo de la malfacilajhoj propraj al la tro grandaj grupoj da konsonantoj, esperantisto ne trorapidigas kaj ne akcelas la mehhanismon de sia lingvo, sed parolas kun distingiga sonoreco kaj pureco de esprimo" (Ramatis, che la sama verko).

El tiu sonoreco kaj chiuj aliaj ecoj jam pritraktitaj fontas la estetika valoro de Esperanto, kiu similas, violonon el fama fabrikisto, nur atendantan muzikiston kapablan eksterigi el ghi chiujn esprimeblojn.

* * *

Esperanto ankorau ne sukcesis popularighi ne, evidente, pro manko de kvalitoj, sed pro du chefaj kialoj: rutino, kiu estas konstanta bremso che kulturaj aferoj, kaj interesoj ne koincidantaj kun tiuj de la homaro. Chu la registaroj de landoj, kie oni parolas lingvojn kun grandaj internacia prestigho kaj privilegioj, ne estas instigitaj almenau konservi tian situacion? (*) Chu imperiistoj, shovinistoj kaj armilfabrikistoj povas favori iun neutralan internacian lingvon?

Evidente ne, sed la historio montras, ke kun la tempo iom post iom la ideoj justaj venkas. Por ekzempli tion, jen la resuma historio de ideo preskau ducentjara: la sistemo metra decimala.

Tiu sistemo estas la tuto da peziloj, mezuriloj kaj moneroj adoptantaj kiel bazon la dek. Ghi estis prezentita de la Scienca Akademio de Parizo al la Franca Nacia Asembleo en 1791 kaj adoptita en tiu lando en 1801. Tamen la unua lando, kiu igis deviga la sistemon estis Norvegujo (1832); ghin sekvis Francujo (1837), Hispanujo kaj Kubo (ambau en 1849), Kolombio (1853), Italujo (1861), Brazilo (1862), Peruo (1869), Belgujo kaj Portugalujo (ambau en 1870), Germanujo (1872), Hungarujo kaj Austrujo (ambau en 1876), Svislando kaj Argentino (ambau en 1877), Rumanujo (1884), Meksikio (1886), Svedujo (1889), Urugvajo (1894), Greklando, Gvatemalo, Salvadoro, Kosta-Riko, Honduraso kaj Nikaragvo (chiuj en 1912), Australio kaj Japanujo (ambau en 1966). En Julio 1967 reghino Elizabeta la dua rajtigis la shanghon ankau en Anglujo, kie ghi plene validas ekde Februaro 1971. En Usono estas chiam pli granda la tendenco adopti la sistemon decimalan, kaj tiurilate estas pluraj projektoj" (Enciklopedio "Compacta" 1971).

Kiel oni vidas, la decimala sistemo devis atendi 170 jarojn, antau ol esti plene uzata en Anglujo, kaj oni ne scias kiom da tempo ghi ankorau atendos, ghis esti adoptita en Usono. Se la adopto de la decimala sistemo estis tiel malrapida, precipe en plej potencaj regnoj, kial ne kredi, ke la samo okazos al la Internacia Lingvo, kiu cetere ne estas ankorau centjara?

Oni devas ankau konsideri, ke pluraj aferoj ighis rapide popularaj kaj post nelonge forvaporighis. Oni pensu nur pri kelkaj nemalnovaj politikaj, filozofiaj au pseudofilozofiaj movadoj, kiuj nun apartenas sole al la historio. Por movado, kia estas Esperanto, pli ol atingi rapidan popularighon, estas preferinde respondi efike al neceso praktika kaj al morala vero. Kaj tio sendube okazas al la Internacia Lingvo, kies popularigho estas afero nur pri tempo.

* * *

La aserto, ke "Esperanto neniam sukcesos", estas sendube pesimisma. Kaj pesimismo ne konstruas, char pesimisto havas "nek okulojn por vidi nek orelojn por audi". Li bagateligas siajn kaj alies fortojn kaj sin detenas en kuntirigho neproduktiva. Optimisto kontraue lanchas hipotezon, mezuras siajn kaj alies fortojn kaj, vidante ke ghi estas realigebla, li senlace laboras por ghia efektivigo.

Tiu malsama sinteno antau la vivo montras kial kelkaj personoj, havante chion por venki: sanon, inteligenton, monon ktp., tamen frakasas, dum aliaj, naskighintaj en la plej malbonaj kondichoj, sukcesas superi chiujn barojn kaj triumfi. Certe la bonshanco estas faktoro, sed jam la latinoj sciis, ke "la sorto helpas la kuraghulojn." Kaj multajn jarcentojn poste geniulo admonis, ke "genio estas 10% da inspiro kaj 90% da shvitado"...

Se la mondo dependus de la pesimistoj, la homoj vivus ankorau en kavernoj. Certe la Voltera Kandido estas ridinda, sed chi tie ni parolas pri la ghusta optimismo, tiu "kun la piedoj surtere", kiel oni diras en Brazilo.

Ni rigardu la mondon. Chio, kio chirkauas nin, estas frukto de la laboro de la optimistoj: industrio, komerco, kulturo, medicino, leghoj, mashinoj, per unu vorto: civilizacio. La pesimistoj kaj la "praktikaj homoj" unue kontraustaras, poste senghene ghuas la rezultojn de la laboro de la optimistoj.

Se ni studus la vivon kaj la luktojn de la pioniroj, ni vidus, ke ili chiuj havis grandan dozon da fido, kuragho, entuziasmo kaj laborkapablo. Kolumbo, Edison, Pasteuro, Santos Dumont, Gandhi, ekzemple, neniam respektive malkovrus Amerikon, elpensus la elektran lampon, kreus la kontraurabian vakcinon, inventus la aviadilon au sendependigus sian patrolandon, se ili ne estus genie inteligentaj, senlace laboremaj kaj realece optimistaj.

* * *

La popularigho de Esperanto povas esti akcelata per pluraj manieroj. Jen kelkaj:

1. Chiuj landaj kaj lokaj asocioj povus organizi informan servon funkciantan lau la "Principaro de Frostavallen" (vidu en "Statuto kaj Regularoj de UEA", 1968), kiu, kvankam jam dudekjara, estas ankorau tre bona orientilo. Jen ekzemple la chefaj eraroj en la informado, lau la "Principaro":

"a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k. s., oni chiam nomu ghin au La Internacia Lingvo au Esperanto; (**)

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

ch) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. "samideano", "Majstro", "verdstelanoj" k. s.;

d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;

e) nomadi la informadon pri Esperanto "propagando";

f) doni al la Esperanto-Movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangajhoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k. s. La eraroj en la informado malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kauzis fortan kompromitighon de la movado en multaj medioj."

* * *

Certe mensogi estas malbona afero ie ajn, precipe en la informado pri Esperanto. Paroli pri milionoj da adeptoj senkreditigas tiun, kiu faras tiun deklaron.

Sed kiel respondi al la plej komuna demando farata al adepto: kiom da esperantistoj estas en la mondo?

Mi sincere respondas: "Pro manko de statistikoj mi ne scias; certe la esperantistoj estas malpliaj ol estus dezirinde, sed multe pliaj, ol supozas la neesperantistoj. Oni povus preni kiel bazon la nombron da anoj de Esperanto-asocioj, sed ili reprezentas nur etan frakcion de la nombro de tiuj, kiuj kontaktis la lingvon, akiris aktivan au pasivan scipovon pri ghi kaj ne partoprenas la Movadon. Oni memoru, ke Esperanto, pro sia simpleco, estas facile memlernebla. Sed oni povas garantii, ke Esperanto-parolanto, kiu uzas la Jarlibron de UEA, povas vojaghi tra la mondo sen lingvaj problemoj, char ekzistas esperantistoj en preskau chiuj landoj. Krome, ekzistas minimume 1299 Esperanto-societoj en la mondo, lau la lasta enketo entreprenita de Centro de Esploro kaj Dokumentado; funkcias delegita reto faranta senpagajn servojn en multaj landoj; okazas chiujare internaciaj kongresoj kaj internaciaj someraj universitatoj de Esperanto; okazas vigla korespondado kaj publikighas daure libroj kaj periodajhoj en la Internacia Lingvo; UNESKO morale aprobis Esperanton; UEA havas konsultajn rilatojn kun UNESKO ktp."

Kun informa servo au sen ghi, chiu asocio povas sendi informajn cirkulerojn al gazetoj, radi- kaj televidstacioj, okaze de kongresoj, seminarioj, simpozioj k. s., malfermo kaj fermo de kursoj, eldono de libroj pri au en Esperanto, kaj en la jenaj datrevenoj:

17-a de Aprilo: morto de Zamenhof;
26-a de Julio: publikigo de la Unua Libro;
15-a de Decembro: naskigho de Zamenhof;
kaj fonda datreveno de la asocio.

* * *

2. Chiam sub la orientado de la "Principaro de Frostavallen", asocioj, UEA- delegitoj kaj fakdelegitoj, au aliaj unuopuloj povas redakti esperantan rubrikon por grava loka nacilingva gazeto. Vere ne chiam la pordoj de la gazetaro estas malfermitaj; kelkfoje ech ili shajnas netrapaseblaj; sed, se oni ne frapas, kiel ili malfermighos por Esperanto?

En la urbo San-Paulo, ekde 1968, la gazeto "Diario Popular" publikigas regule chiudimanche la rubrikon "Lingua Internacional", sub la respondeco unue de Walter Francini, poste de s-ro Nelson Silveira kaj nun de prof-ino Elvira Fontes. La meza eldonkvanto de "Diario Popular" en ordinaraj tagoj estas 46.600 ekzempleroj, lau informo de "Almanaque Abril 1975".

La gazetoj "Folha da Tarde", el San-Paulo, "A Tribuna", el Santos, "Correio do Povo", el Porto Alegre, kaj pluraj periodajhoj el Paraiba Valo aperigas regule artikolojn pri Esperanto bonege redaktitajn respektive de s-roj Nelson Silveira, P. Souza Almada, M. Belmonte de Abreu kaj majoro Gilberto A. Silva Velho.

3. Radielsendoj pri kaj en Esperanto havas eksterordinaran valoron por disvastigi la lingvon, precipe ghian parolan uzadon. Pri ili ankau estas bona orientilo la "Principaro de Frostavallen".

En la shtato San-Paulo Radio Sorokaba prezentas chiudimanche, de la 9-a ghis la 10-a vespere, la interesan programon "Sintezo de Esperanto", fonditan kaj estratan de s-ro Manoel Braz Garcia, antau dek jaroj.

4. Taugaj nacilingvaj informiloj pri Esperanto, t.e. koncizaj kaj priskribantaj la chefajn kvalitojn kaj
avantaghojn de la Intemacia Lingvo, estas utilaj por la popularigo de Esperanto.

Ili estu disdonataj:

- Al vizitantoj neesperantistoj de la asocioj;

- en la nrboj kie okazas kongresoj, seminarioj k. s.;

- al la cheestantoj de paroladoj pri la Internacia Lingvo;

- che lernejoj, radi- kaj televidstacioj kaj gazetoj, dum vizitoj informcelaj.

San-Paulo Esperanto-Asocio publikigis du tiajn informilojn tre lerte redaktitajn de s-ro Deodato Franca Mello, kaj disdonas ilin konstante. En Novembro 1974, post la nacia balotado, tiu asocio sendis gratulajn cirkulerojn al chiuj deputitoj kaj senatanoj jhus elektitaj, kaj kompreneble kaptis la okazon por informi.

5. En chiu asocio organizighu junulara grupo por agadi precipe en amuza aktivado. La partopreno de junuloj en iu ajn movado, krom ghin plifortigi, altiras al ghi la atenton de la eksteruloj.

Che San-Paulo Esperanto-Asocio, ekzemple, funkcias JESPO (Junulara Esperantista San-Paula Organizo), kiu chiumonate organizas ekskurson al alia urbo. Tie, krom promeni kaj amuzighi, la junuloj vizitas gazetojn, radistaciojn k. s., por informi pri Esperanto.

6. Por la popularigo de Ia Internacia Lingvo estas ankau utile, ke la asocioj petu al la urbestroj doni al stratoj la nomon "Esperanto" au "Zamenhof". La strat-tabuletoj prezentu surskribajhojn kompletajn, por ke ili havu plenan informan valoron:

STRATO ESPERANTO (Lingvo Internacia)

* * *

STRATO LAZARO ZAMENHOF (1859-1917)

Kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto

[au: Kreinto de Esperanto]

Pri la kompleta nomo de la kreinto jam de longe ne plu estas dubo: ghi estas LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF. Tamen, pro oportuneco ni sugestis supre ghian redukton.

7. Enketoj lerte preparataj kaj prezentataj havas grandan valoron por la disvastigo de la Internacia Lingvo. La januara numero (jaro 75) de la revuo "Esperanto" informis pri trafa enketo farata de Belga Esperanto-Federacio che chiuj deputitoj, senatanoj kaj ministroj de la belga registaro. Jen la demandaro:

  1. "Chu vi opinias, ke unu lingvo kiel internacia kaj komuna interkomprenilo estus utila en Europo?"
  2. "Chu vi opinias, ke nacia lingvo povas roli kiel internacia interkomprenilo, au ne?"
  3. "Chu Esperanto estas konsiderinda por la plenumo de la rolo de intemacia lingvo?"
  4. "Chu vi volas morale apogi la Esperanto-movadon kaj chu vi apogus parlamentan iniciaton por disvastigo de Esperanto?"

Evidente enketoj similaj al tiu devas esti farataj nur post konciza kaj objektiva informado pri la Internacia Lingvo al la konsultotaj instancoj.

La entrepreno de Belga Esperanto-Federacio estas altvalora ankau tial, ke ghi montras malrekte la vojon sekvindan fare de la Movado, t. e.: unue premi la naciajn politikajn instancojn favore al la Internacia Lingvo; kiam tiu unua pasho sukcesos, fari analogan premon sur internaciajn organizajhojn.

Enketoj farataj inteligente kaj altnivele neniam fiaskas, char almenau unu gravan frukton ili permesas rikolti: la disvastigadon de Esperanto.

8. Montrighas bonefika la prezentado de filmoj parolataj en la Internacia Lingvo, precipe che lernejoj. I. a. la fama entrepreno FIAT, el Torino, Italio, produktas filmojn en Esperanto.

9. Okaze de vizitoj de alilandaj esperantistoj, estas bone prezenti ilin al jhurnalistoj kaj che televid-stacioj, por ke la funkciivo de Esperanto estu observita.

10. Esperanto-ekspozicioj kun moderna materialo kaj alloga prezentado che taugaj ejoj ludas nemalshatindan rolon en la informado pri la Internacia Lingvo. En Aprilo 75 San-Paulo Esperanto-Asocio organizis ekspozicion che la enirejo de Komunuma Biblioteko "Mario de Andrade". La arangho sukcesis kaj pro la materialo prezentita kaj pro la taugeco de la ejo chiutage vizitata de centoj da personoj kun speciala intereso por kulturaj aferoj.

11. La poshta servo estas bona ilo por disvastigi la Internacian Lingvon. La brazila poshta servo jam eldonis kelkajn poshtmarkojn memorigajn de Esperanto au Zamenhof, kaj ankau uzis stampilojn kun la celo disvastigi gravajn eventojn en la brazila movado.

12. Okaze de kongresoj, seminarioj k. s., oni povas eldoni kaj vidigi taugajn afishojn.

13. Internacia korespondado multe kontribuas por la disvastigo de Esperanto, en kies elementaj kursoj oni jam devas stimuli la lernantojn al tiu valora apliko de la lingvo.

Ankau kovertoj kun la surskribajho dulingva (nacia kaj internacia) — ESPERANTO — LINGVO INTERNACIA — havas sian informan valoron, se oni konsideras, ke chiu persono skribas minimume po unu leteron monate.

14. Por popularigi Esperanton estas oportune ankau disvastigi la leghojn au oficialajn decidojn, kiuj permesas au starigas Esperanto-kursojn che lernejoj, samkiel publikigi liston de edukejoj kie la Internacia Lingvo jam estas instruata.

Jen du brazilaj leghaj tekstoj pri Esperanto:

Prijugho n.° 24

Komitato pri Unuagrada kaj Meza Instruado de la Federacia Eduka Konsilantaro.

Unuanime aprobita je la 16-a de Marto 1962.

"Internacia Katolika Esperantista Unuigho, Movado de la Esperantistaj Seminariistoj kaj aliaj portis al tiu chi Konsilantaro la sugeston enkonduki Esperanton en la mezgradajn kursojn.

"Esperanto postulas mallongan periodon por sia lernado — 15 ghis 20 lecionojn. Krom tio ghi prezentas la avantaghon povi farighi komunikilo inter homoj diverslingvaj, kvankam ghi ne estas ekzakte vivanta lingvo. (***)

"Tamen, ne shajnas al ni konsilinde tuj meti ghin inter la elekteblajn lemobjektojn.

"Kvankam temas pri lingvo,

NI OPINIAS

"Ke estu permesita la instruado de Esperanto sub la sama reghimo, kiel la elekteblaj edukaj praktikoj."

Kunsidsalono, la 14-an de Marto 1962.

J. Borges dos Santos, raportanto. Celso Cunha. P. Vieira Vasconcellos. Candido Padin. Bruzza Netto.

(el "Documenta", 2, Aprilo 1962, Federacia Eduka Konsilantaro, Ministerio de Edukado kaj Kulturo).

* * *

Rezolucio n.° 178, de la 30-a de Junio 1965, de la Rektoro de Federacia Universitato de Ceara'.

La Rektoro de la Universitato de Ceara', uzante sian decidpovon, kaj konforme kun la artikolo 16, litero "v", de la Dekreto n.° 52.613, de la 2-a de Oktobro 1963 — Statuto de la Universitato de Ceara' — kaj regule rajtigita de la Universitata Konsilantaro (kunsido de la 26-a de Aprilo 1965, Dosiero n.° 2.774/65),

DECIDAS

Art. 1-a — Oficialighas la Esperanto-kurso, funkcianta sub la auspicio de Universitato de Ceara', kun la chefa celo disvastigi la valorojn de la brazila kulturo kaj impulsi la intensan kulturan intershangon inter Universitato de Ceara' kaj la Internaciaj Esperanto-Asocioj.

Art. 2-a — Por plenumi siajn celojn, la Esperanto-kurso sin devigas:

a) prezenti lecionojn de Esperanto lau pluraj gradoj au kursoj;

b) teni esperantan bibliotekon en Fortaleza;

c) kunlabori kun la aliaj fakoj universitataj por la disvastigo de la progreso kaj de la tekniko pere de esperantaj publikajhoj;

ch) teni kulturan intershanghon kun la naciaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj kaj kulturaj kaj sciencaj institucioj havantaj Esperanton kiel unu el siaj helpaj lingvoj;

d) efektivigi prelegojn, paroladojn kaj aliajn kulturajn kaj artajn aranghojn, en Esperanto kaj portugala lingvo.

Art. 3-a — La Esperanto-kurso ricevos asistadon fare de Eduka Fako kaj de Ghenerala Kunordigado de la Kulturaj Kluboj.

Art. 4-a — La direktoro de la Esperanto-kurso estos elektita de la Rektoro.

Art. 5-a — La Rektoro difinos, konforme kun la budghetaj disponeblajhoj, la rimedojn nemalhaveblajn por la funkciigo de la Kurso.

Art. 6-a — Estas nuligitaj la kontrauaj ordonoj.

Kunsidsalono de la Universitata Konsilantaro, en Forlaleza, la 30-an de Junio 1965.

Antonio Martins Filho
rektoro

(el "Oficiala Gazeto" de Shtato Ceara', de la 19-a de Julio 1965).

* * *

Je la 18-a de Novembro 1974 s-ro Laudo Natel, guberniestro de la Shtato San-Paulo, Brazilo, proklamis la leghon n.° 505, kiu kreas la Tagon de la Internacia Lingvo Esperanto, memorfestota chiujare je la 15-a de Decembro, naskigha datreveno de ghia kreinto. Tiu legho rezultis de projekto prezentita al la San-Paula Deputitaro fare de deputito Solon Borges dos Reis, post sugesto de San-Paulo Esperanto-Asocio. "Diario Oficial" ("Oficiala Gazeto"), chiuj gravaj lokaj gazetoj kaj ech "Agencia Nacional" ("Nacia Agentejo"), federacia organo, kiu elsendas chiuvespere tutnacian radian programon, informis pri la evento.

Por atingi tiujn sukcesojn necesas, ke la koncernaj petoj estu lerte faritaj ne de unuopuloj sed de asocio; krome estas grave prepari la grundon antau la petoj, t. e. liveri al la koncernaj instancoj taugajn informojn pri la Internacia Lingvo.


(*) "Nous partageons avec 1' anglais le monopole diplomatique" ("ni dividas kun la angla lingvo la diplomatian monopolon"), Pierre Burney, "Les Langues Internationales", p. 51.
Tiurilate estas oportune transskribi kelkajn informojn el la artikolo "Francujo klopodas pliampleksigi sian influon pere de Edukado" (kopirajto de Le Monde — Opera Mundi), publikigita en "Folha de Sao Paulo" de la 19-a de Januaro 1974:
1 — en 1974 unu miliardo kaj 154 milionoj da frankoj estis destinitaj al la Direkcio Ghenerala de la Rilatoj Kulturaj, Sciencaj kaj Teknikaj (DGhRKST) de la Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, t. e. 100 milionoj plie, ol en la antaua jaro. Tiu Direkcio grupigas la francan personaron (instruistojn kaj spertulojn) laborantan por la disvastigado de la franca lingvo, kaj en la kooperado kultura, scienca kaj teknika, en chiuj landoj de la mondo, escepte de la Afrikaj shtatoj franclingvaj kaj Madagaskaro, kiuj dependas de la shtata Sekretariejo por Eksterlando;
2 — en 1972-73 aktivis eksterlande 30723 instruistoj;

3 — DGhRKST asignis, en 1973, 8119 stipendiojn al eksterlandaj studentoj, por akiro de universitata klereco en Francujo, kaj 3852 destinitajn al profesia perfektigo;
4 — pri kulturaj rilatoj, la chefa celo de DGhRKST estas la "konservado de la pozicio okupata de la franca lingvo en la mondo". La disvastigado de la franca farighas, unue, pere de francaj edukejoj eksterlande: 56 institutoj kaj 89 kulturaj centroj; 85 liceoj kaj kolegioj francaj au francaj-fremdaj; kaj pere de organizoj kaj asocioj privataj, el kuj "Alliance Francaise" estas la plej grava el la organoj subvenciataj de la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj;
5 — samkiel en la antaua jaro, estis senditaj en 1972 preskau 350 mil libroj al la francaj diplomatejoj, por provizo de la bibliotekoj. Krome, 62 mil horoj da radielsendoj kaj sep mil horoj da televidaktualajhfilmoj estis surbendigitaj kun destino al la eksterlando.
Tiuj chi informoj rilatas al la franca lingvo. Pri la angla, la gazeto "Folha de Sao Paulo" de la 15-06-1975 publikigis artikolon de Tom White sub la titolo "Brita registaro instruos la anglan", el kiu ni cherpis la jenajn informojn:
1. La nova projekto por la instruado de la angla lingvo estas patronita de Ministrejo de la Transmara Disvolvado, de Britujo, kaj kunigas du organizajhojn, kiuj plurfoje jam kunligis siajn multajn jarojn da sperto en la instruado de la angla: la fako de "Angla Lingvo pere de Radio kaj Televizio" de British Broadcasting Corporation (BBC) kaj "Brita Konsilio".
Nun ili trovighas en la mezo de kuna trijara programo. La Konsilio disponigis pedagogiajn gvidantojn kaj "Angla Lingvo pere de Radio kaj Televizio" produktis la instruajn materialojn.
Grava aspekto da la projekto estas la disdonado de filmoj kaj presajhoj al instruaj institucioj kaj ekzercighado de profesoroj en 70 landoj, pere de britaj ambasadoj, oficejoj de brita Registaro en ghiaj dominioj kaj Brita Konsilio. La radiserio estas proponata al pli ol 70 landoj kaj, ghis la momento kiam tiu chi artikolo estis skribata, 35 stacioj jam deklaris, ke ili elsendos almenau unu el la serioj.
2. Kontraue al la filmoj, kiuj celas ne instrui la anglan lingvon sed prezenti ekzemplojn de instruado kaj lernado en reala situacio, la kvar serioj de radiprogramoj de la projekto farighas al tiuj, kiuj volas lerni la lingvon en lernejo au hejme. Chiu serio ellaborighas por specifa audantaro.
Kiuj laboras en kontoroj kaj necesas anglan lingvon el komerca tipo, tiuj povos ghin lerni pere de "Angla por Komerco", serio da dekkvinminutaj 40 programoj. Libro de tekstoj kaj ekzercoj helpos praktiki tion, kion oni lernis "tra la aero".
Serio por franclingvaj landoj ankorau estas planata, sed eblas, ke ghi konsistos el 40 radielsendoj kaj unu libro. Ghi estos preta en 1974.
Radia serio pri angla literaturo por tiuj, kiuj ekzamenighos, estis jhus finita kaj estas disponebla, kune kun studkajeroj, ekde la pasinta Aprilo. Dek du elekitaj tekstoj de la nunaj ekzamen-programoj diskutighas kaj teatre prezentighas en 48 radielsendoj. La autoroj varias de Shakespeare kaj Chaucer ghis la modernaj afrikaj verkistoj Achebe kaj Soyinka. Tridek landoj elsendos tiujn programojn.
Serio da 60 elsendoj pri la ekzamenoj de la angla lingvo por la Ghenerala Atesto pri Edukado, starigitaj de la kvar chefaj ekzamenantaroj, estas nun farata. Kiam ghi estos preta, en 1976, tiu serio ighos vershajne tre populara, pro la graveco de atesto kiel titolo por ofico en landoj de Brita Komunumo.

(**) Nuntempe shajnas, ke ankau estus tauga la esprimo "la planita lingvo".

(***) Pri tiu antaujugho legu la chapitron 2.1. (p. 7).

<< >>