2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo

Kvara antaujugho: "La vera internacia lingvo, kiun hodiau chiuj uzadas, estas la angla. Konsiderante la disvastighon de la angla lingvo, ghian kreskantan influon kaj la kvanton da verkoj en ghi produktataj en chiuj partoj de la mondo, estas utopie supozi, ke Esperanto povus iel konkurenci kun ghi. Se iu alia lingvo devus en la estonteco anstataui la influon de la angla, tiam estus la franca au la germana au la rusa."

Sendube oni multe uzas la anglan kaj danke oni devas rigardi ghin pro la multaj servoj faritaj kaj farataj de ghi por la reciproka komprenado inter la popoloj. Sed char ghi estas nacia kaj ne internacia lingvo, chu ghi plenumas kontentige tiun internacian rolon?

Fakte la angla estas favorata de la porlerneja legharo en multaj landoj, kie ghi estas deviga lernobjekto. Sed al tiu privilegio respondas vera posedo de la angla fare de la lernantoj?

En kunveno de profesoroj de duagrada lernejo en la urbo Sao Carlos (*) (SP), Brazilo, chiuj kun universitata klereco, la autoro faris enketon pri ilia scipovo de la angla. Nur malplimulto deklaris sin kapabla legi angle; kaj sensignifa parto el tiu malplimulto sciigis, ke ghi povas ankau parole uzi tiun lingvon. Do se tio okazas che kleraj personoj, oni povas imagi la situacion inter ne-kleruloj.

Nun ni konsideru la kvalitojn de la angla por roli kiel internacia lingvo. Chu ghi estas facila?

Jes, sed nur en kelkaj aspektoj de la gramatiko. Nekontesteble ghiaj prononco kaj ortografio estas komplikaj.

Krome mankas al ghi, kompreneble, la plej grava atributo por meriti internaciecon: la neutraleco. Profesorino de la angla en la urbo San-Paulo rakontis tiurilate al la autoro, ke shi ne sukcesis regi lecionojn, pro maldisciplino de la lernantoj, en la tago kiam militistoj usonaj intervenis en San-Domingo (1965). Alia persono, komercisto en San-Paulo, vizitante turisme Francujon kiam ghia shtatestro estis De Gaulle, kvazau estis "agresita" (mi ripetas lian propran vorton) kiam che hotelo li eksterigis la volon paroli angle.

La du malgrandaj epizodoj reliefigas la principon, ke vere internacia lingvo ne povas okazigi kverelojn au ghenojn. Tio chi estas ghuste la malo de ghia celo: alproksimigi la homojn por ke ili pace komunikighu.

La neneutralecon de la angla substrekas la fakto, ke nur 10% de la tuta homaro, estas denaske angle parolantoj. Tio signifas, ke la aliaj 90% devus subighi al la lingva regado de eta malplimulto.

Oni povus aserti, ke ankau Esperanto ne estas vere internacia, char enhavante plimulton da radikoj latinaj, ghermanaj kaj slavaj (lau la malkreskanta ordo de kvanto), ghi unue favoras la latinidlingvajn popolojn, kaj due ghi preterlasas la idiomojn aziajn kaj afrikajn. Sed estas facile respondi: unue ke tioma proporcio obeas al la grado de intemacieco de la radikoj; due ke la malofta apero de aziaj kaj afrikaj radikoj en Esperanto respondas al la fakto, ke Afriko kaj Azio ankorau ne multe influas la mondan kulturon. Chu tiu malofteco de afrikaj kaj aziaj vortoj ne okazas ankau en la angla kaj franca lingvoj? Kiam popoloj el tiuj du kontinentoj elstaros pro kulturo kaj ekonomio, tiu fakto spegulighos en la idiomoj de la aliaj popoloj kaj en Esperanto.

Aliflanke la angla, kiel cetere chiuj naciaj lingvoj, estas elitema, char ghi povas aparteni nur al havantoj de tempo kaj mono por lerni gin. Male Esperanto pro sia logiko kaj simpleco postulas nur frakcion de la mono kaj tempo konsumataj en la lernado de fremda lingvo.

* * *

Se la angla estus la ghusta solvo por la problemo de internacia lingvo, kiel klarigi, ke la esperantista movado progresas en Usono, kaj ke Britujo estas la lando kie okazis la plej alta nombro da universalaj kongresoj de Esperanto?

Kiel klarigi, ke la lingva problemo che Unuighintaj Nacioj chiam pli kaj pli akrighas, anstatau solvighi? Kiel sciate, che tiu Organizajho la oficialaj kaj samtempe laboraj lingvoj jam estas ses: angla, franca, hispana, rusa, china kaj araba (**). Nun en Brazilo oni jam pledas por enkonduki la portugalan kiel plian laborlingvon, pretendo ne troa, se oni pensas, ke ghi estas la kvina lingvo plej parolata en la mondo. (***)

Kaj che la Europa Ekonomia Komunajho la situacio ne estas malsimila: ankau tie la laborlingvoj jam estas ses: angla, dana, franca, germana, itala kaj nederlanda.

Evidente la argumentoj kontrau la angla validas pli malpli kontrau chiuj naciaj lingvoj, kiuj estas bonegaj solvoj ene de la koncernaj geografiaj limoj, sed ne povas funkcii kontentige en la monda kadro.

Kompreneble, en la nuna historia periodo la lernado de fremdaj lingvoj, precipe de la angla, estas tre utila al chiuj. Jam Tolstoi asertis prave, ke li ne konas pli humanigan studadon ol tiu de fremdaj lingvoj. Do nia sugesto por la junuloj estas, ke ili studu la anglan, la francan, la hispanan, la italan, kaj aliajn, sed ke ili nepre scipovu Esperanton, la sintez-lingvon, kiu, krom neutraleco, simpleco, logiko, harmonio, precizeco kaj fleksebleco, posedas la sigelon en si stampitan de ghia kreinto: la kunfratigan celon.

Oni memoru ankau, ke la lernado de la angla kaj aliaj idiomoj povas esti helpata per la studo de Esperanto, unue char Esperanto estas la sintezo de la aliaj lingvoj, do ghi komprenigas faktojn neklarajn okazantajn en la naciaj idiomoj (****); due char ekzistas bonaj libroj per kiuj oni povas lerni samtempe Esperanton kaj fremdan lingvon, ekzemple, angle: "Step by step in Esperanto", de M. C. Butler; france: "Esperanto I, manuel d' initiation", Bernard Thaillet; hispane: "Habla usted en Esperanto?", Ergoto (de Bonaero); itale: Corso di Esperanto", Corrado Grazzini; germane: "Esperanto programita. Lehrprogramm fur den Selbstuntenrricht", k. a. Chiuj libroj supre indikitaj estas mendeblaj che UEA.


(*) Prononcu: "Saun Karlos".
(**)
Pri lingvoj che UN kaj Europa Ekonomia Komunajho oni legu la revuon "Esperanto" de Junio 1974.
"La 18-an de Decembro 1974, Ia Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj, lau rekomendo de siaj Kvina Komitato kaj Konsulta Komitato pri Administraj kaj Bughetaj Demandoj, aikceptis rezolucion, lau kiu, ekde la 1-a de Julio 1975, oficialaj dokumentoj de la Ghenerala Asembleo, la Sekurec-Konsilantaro kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro estos regule tradukataj ankau en la germanan lingvon. Chi tiun rezolucion komune iniciatis la registaroj de Austrio, Federacia Respubliko Germanio kaj Germana Demokratia Respubliko, kiuj transprenis la devon starigi apartan fondajhon el kiu oni kovros chiujn kostojn, kiujn kauzos la apliko de la rezolucio" (el la trafa artikolo "Lingva egalrajteco farighis achetebla varo", publikigita en la revuo "Esperanto", Marto 1975).
(***)
Jen la listo de la lingvoj plej parolataj en la mondo, lau informo de "Almanaque Abril 1975": 1. china; 2. angla; 3. rusa kaj hispana; 4. hindia; 5. portugala kaj bengala; 6. araba, japana kaj germana; 7. franca; 8. itala.
(****)
Jen eta ekzemplo pri la helpo donata de Esperanto por la kompreno de malfacilajhoj en naciaj lingvoj: kiu estas la sintaksa funkcio de la vorto "como" (prononcu "komo") en la portugala frazo "Como e ela?" ("Kia estas shi?)?
Char "como" estas adverbo, oni kredas unuavide, ke ghi estas cikonstanca komplemento. Tamen la Esperanta traduko, kaj cetere la logiko, vidigas, ke tiu vorto funkcias kiel predikativo.

<< >>