1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

a. La unua intershtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo okazis la 20-an de Septembro 1924, kiam la ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj adoptis unuanime la jenan rezolucion:

"La ghenerala kunveno de la Ligo de Nacioj rekomendas, ke la shtatoj, membroj de la Ligo, konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo "klara" en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito."

Obee al tiu rezolucio, la Universala Telegrafa Unio (*), en sia tutmonda konferenco en Parizo je Septembro 1925, revizis sian regularon, permesante la uzadon de Esperanto lau la artikolo 7.° paragrafo 3-a.

b. La unua intershtata rekono de la eduka, scienca kaj kultura valoro de Esperanto okazis la 10-an de Decembro 1954, kiam la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo adoptis la jenan rezolucion:

"La Ghenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ghenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;

Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj intershanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

Notas, ke pluraj Shtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki au ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Shtatojn-Membrojn informadi la Gheneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Gheneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambau organizajhojn."

Por klarigi tiun rezolucion, jen kelkaj celoj kaj idealoj de UNESKO: defendo de la paco per pli bona komprenigho inter la popoloj kaj per la respektado de la homaj rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; intershangho de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kooperado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilajhoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; antauenigo de edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; normigo de teknikaj terminologioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde...

c. La 8-an de Decembro 1954 la Ghenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo aprobis konsultajn rilatojn inter UNESKO kaj UEA. Tio donas al chi lasta la rajton "esti konsultata en chiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de aktiveco de UEA. Praktike tio signifas la rajton doni sian opinion pri chio, kio koncernas la lingvan demandon en internaciaj rilatoj. Siavice, asocio kun konsultaj aranghoj devas interalie helpi lau siaj eblecoj la efektivigon de la programo de UNESKO..." (**)

Por reliefigi la situacion de UEA che UNESKO oni konsideru, ke el la 2688 neregistaraj internaciaj organizajhoj ekzistantaj lau la Jarlibro de Internaciaj Organizajhoj (1973), 34 havas konsultajn rilatojn en kategorio A, t. e. de interkonsiligho kaj asociigho kun UNESKO; 158, inter kiuj UEA, havas konsultajn rilatojn en kategorio B, t. e. de reciproka informado kaj interkonsiligho; 144 trovighas en la kategorio C (nur reciproka informado); kaj la aliaj 2352 havas neniajn rilatojn kun UNESKO.

ch. "La Plenuma Komitato de UNESKO decidis, ke la centjara datreveno de la naskigho de Zamenhof estu oficiale celebrata en 1960. Konforme al tiu decido, la aganta Ghenerala Direktoro de UNESKO, s-ro Rene Maheu, sendis al chiuj registaroj kaj al chiuj neregistaraj organizajhoj leteron CL/1406 de la 15-a de Februaro 1960, kies chefa parto tekstas:

"TEMO: MEMORIGO DE DATREVENOJ DE GRANDAJ PERSONECOJ

Sinjoro.

Mi havas la honoron altiri vian atenton al la Decido akceptita de la Plenuma Komitato dum ghia 55-a (55 EX-Decisions 4.4) koncerne la memorigion de datrevenoj de grandaj personecoj en 1960.

La nomoj selektitaj per la Decido de la Komitato estas: ... D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, iniciatoro de Esperanto, naskita en 1859.

Konforme mi havas la honoron inviti Vian Registaron partopreni en la memorigo de tiuj chi datrevenoj en kiu ajn maniero ghi opinias oportuna".


(*) Ekde 1932 Unio Internacia de Telekomunikado.
(**)
El artikolo de prof. Ivo Lapenna, publikigita en la revuo "Esperanto", Februaro 1955.

<< >>