ANTAUPAROLO

D-RO ERLINDO SALZANO

"3 Auskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanghis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur shtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero: kaj tuj ili ekkreskis, char ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levighis, ili brulsekighis, kaj char ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multoblighante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por audi, tiu audu. (Marko, chap. 4 de La Sankta Biblio, Nova Testa-mento, esperantigita de skotaj kaj anglaj akademianoj).

Ghi estas la konata parabolo pri la semisto. Kiel chiu esperantisto mi ankau, entuziasma, disvershis semojn. Se kelkaj, falinte apud la vojoj, estis formanghitaj de la birdoj; aliaj, falinte sur shtonan lokon, estis brulsekigitaj de la suno, tuj kiam ili ghermis; kaj aliaj estis sufokitaj de la herboj; unu, tamen, lanchita en bonan teron, ghermis forte kaj produktis centoble. Chi tiu atingis la fekundegan menson de Walter Francini. Kaj tio sufichis por ke la rikolto estu richa kaj abunde kompensu chian konsumitan penon kaj la perditajn semojn.

Chirkau la jaro 1957 mi gvidis, en improvizita kaj elementa kurso, Walteron Francini kaj aliajn ghis la sojlo de la mirinda mondo de Esperanto. Tio okazis en la urbo Porto Ferreira, kie Walter Francini estis instruisto che la gimnazio. Kvankam tiam mi jam trapasis tiun mondon, pli mirindan eble ol tiu de la mirindajhoj de Alica, tamen mi ne levighis al ghiaj superaj rondoj de la parolata kaj skribata lingvo, lasante min dolche luli en tiu de la legado, char per ghi estis al mi liverita talismana shlosilo per kiu mi povus malfermi kaj ghui chiujn literaturojn de la mondo.

Per tiu simpla kurso, kvazau mallerta Vergilio, mi nur kondukis Walteron al la portalo de la esperanta paradizo. Tie mi lin lasis. Li ghin trapenetris, trapasis chiujn ghiajn lokojn, esploris chiujn angulojn, levighis al ghiaj mirigaj altajhoj, el sia propra iniciativo, gvidate de sia kulturo, entuziasmo de nova adepto kaj fervoro, kiun li metas en chion, al kio li sin dedichas.

La vivo — kiu unuigas kaj apartigas — malproksimigis min, dum jaroj, de Walter Francini. Kiam mi restarigis kontakton kun li, mi renkontis esperantiston kompletan, farantan chion, per sia animo nobla kaj malavara, por rekompenci Esperanton por la ghojoj de ghi ricevitaj, metante je la dispono de ghia disvastigo la tutan ardon, kiun kapablas nur la apostoloj de la grandaj kauzoj; la profundajn sciojn akiritajn pri la nova lingvo kaj la enviindan kulturon atingitan sur la plej diversaj kampoj de la intelekta aktiveco kaj speciale en la nacia lingvo.

Inter la nombraj altvaloraj kontribuajhoj, kiujn li dedichis al Esperanto, aperas nun chi tiu — "Esperanto sen antaujughoj" — originale verkita en la internacia lingvo. Ne temas pri polemika, sed pri argumenta verko. Char ghi celas konvinki, kvankam vere prezentas al la esperantistoj abundan materialon por kontraustari la insidojn de eventualaj antagonistoj — ghi pli utilas por varbi novajn adeptojn, t.e. konverti tiujn, kiuj ne scias Esperanton. Tial estus bone se ghi estus publikigita en la lingvo alirebla al ili, kaj nur poste ghi estus metata al la dispono de la tutmondaj esperantistoj, en sia originala lingvo, kaj poste, eble, pro la utilo de la verko, ghi estus tradukita en la naciajn lingvojn. (*)

Tamen Walter Prancini ne iluziighas. Li konas bone la obstinan, longdauran kaj kelkfoje multsangan batalon, kiun devis alfronti la grandaj ideoj ghis venki, trudighi kaj fine favori la homaron. Pro tio li asertas, ke elimini antaujughojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. "Se la faktoj kontraustaras la teorion, des pli malbone por ili..." estas blasfemo, kiu sonis kaj ankorau sonos tra la tempoj, malhelpante la progresan marshadon de la homaro.

Kiel li mem pruvas, pritraktanta la kulturan esencon de la internacia lingvo, ne en 1887 naskighis Esperanto, sed multe pli frue, lau la disvolvigho de la lingvoj, el kiuj ghi fontas, kaj el la chiam eksterigita aspiro al ilo de komuna interkompreno.

Sed ni tion vidu.

* * *

Ekde la plej fora antikveco, kiam la popoloj ekstarigis inter si komercajn kontaktojn, iu lingvo ekregis por la interesatoj pri la intershanghoj. Ghi estis kompreneble tiu de la reganta popolo, kiu sukcesis perforte submeti plurajn aliajn popolojn al sia jugo. Kaj tiel sin sekvis sumeranoj-akabanoj, babilonanoj, asirianoj, medoj, persoj ktp. Tiam ekaperis en la mondo tiu miraklo de la historio — la greka popolo — kiu fundamentis la sciencon, sublimigis la literaturon, perfektigis la artojn, kreis la logikon, pliprofundigis kaj disvastigis la filozofion, starighante kiel kultura modelo por la antikva mondo, al kiu ghi altrudighis, malpli per la forto de la armiloj de Aleksandro la granda, ol per la neegaleblaj verkoj de siaj poetoj, scienculoj, artistoj kaj filozofoj. Ghis nun neniam la homaro spektis tian eksplodon de genieco, kies fortlumeco modlis la okcidentan mondon, kiun ghi daure lumigas. La greka lingvo ekstaris tiam kiel la komuna ilo de interkomprenado, chefe inter la elitoj, reprezentante en sia epoko tion, kion, jarcentojn poste, reprezentis la franca.

Per la Romanoj disvastighis la latina, sed la greka kulturo altrudighis al la konkerinto, tiel ke de tiam oni ekparolis modelon grekan-romanan. En la sino de la latina, la greka daure vivis kaj farighis la fundamento de la moderna scienca terminaro. Dum en Oriento la greka kaj la latina altrudighis kune, en Okcidento la latina havis pli da influo kaj ghi, mikse kun la naciaj idiomoj, formis la latinidajn lingvojn kaj, en sia originala formo, ghi ighis la komuna lingvo de la akademianoj kaj de la Romanaj pastroj. La kulto okazis latine, en la sama lingvo oni regis la lecionojn che la universitatoj kaj en ghi oni kreis la grandajn verkojn. La kreskanta intershangho inter la okcidentaj popoloj postulis tiun komunan instrumenton de interkompreno.

* * *

Sed... char chio pasas en chi tiu mondo, la graveco de la latina ekprezentis signojn de malfortigho. Lau la informoj de Esperanto: The World Interlanguage, compiled by George Alan Connor, Doris Tappan Connor, William Solzbacher, the very rev. Dr. J. B. Se-Tsien Kao — verko el kiu ni cherpis multajn prezentotajn informojn — kvankam la latina ankorau estis uzata, kiel ekzemple en la hungara parlamento ghis la lasta jarcento, tamen, jam en 1662 Regha Societo de Anglujo anstatauigis ghin per la angla en siaj decidoj. Chirkau tridek jaroj poste Franca Scienca Akademio sekvis ghian ekzemplon, adoptante la francan kiel sian oficialan lingvon.

Kaj tiel alvenis la tempo, kiam la naciaj lingvoj ekdisputis la mondan hegemonion. Tuj komence la franca — la plej logika, polurita kaj eleganta el la europaj lingvoj, fundamentita sur vastega kaj eksterordinara literaturo, havis avantaghon kaj farighis la ilo por la internacia diplomatio kaj la lingvo de la elitoj en la plej malsamaj landoj. Havis avantaghon en la internaciaj rilatoj tiu, kiu sciis paroli france. Kaj ghis nun ekzistas pluraj internaciaj organizajhoj, en kies konferencoj la franca estas la sola oficiala lingvo.

Dume la angla altrudighis kiel komerca lingvo, pro la vasteco de la brita imperio kaj la kreskanta hegemonio de Usono, elstarighinta precipe post la unua granda milito. Oni povas diri, ke la dekadenco de la angla imperio estas kompensita de la pligravigho de Usono, kaj sur la kampo de la internacia diplomatio, kaj en la pliintensigho de la monda komerco, kaj, chefe, pro ghia rimarkinda ekonomia potenco. La dua monda milito konfirmis definitive la eksterordinaran elstarecon de la usona koloso en la internacia scenejo. Kaj tiel la angla lingvo iom post iom altrudighis kiel ilo de komunikado inter la popoloj. Lingvo chefe unusilaba, ghi ighis praktika kaj shpara instrumento en la internacia telegrafa lingvajho.

Krome, Hindujo, lingve dividita en pli ol cento da dialektoj, por superi la malavantaghon el tio fontanta kaj venki la reziston, kiun chiuj prezentis al la komuna adopto de unu el ili kiel oficiala lingvo, decidis adopti la anglan idiomon, oni diru pase, en kiu paradokse esprimighis la popolaj estroj, kiuj protestis kontrau la brita regado super tiu lando.

Ech Japanujo, pro la influo, kiun la usonanoj havis post la okupado, vidis naskighi inter la junuloj jhargonon konsistantan el miksajho de la angla kaj japana lingvoj.

La hegemonio de la angla kaj franca inter la aliaj lingvoj, kvankam nediskutebla, ne estas nedisputebla. La aliaj landoj reagas kontrau ghi. Okaze de la fondo de Ligo de Nacioj, chiu el la partoprenantaj landoj defendis la elekton de sia idiomo kiel la solan instrumenton de komuna interkompeno. Post longa diskutado venkis la franca kaj la angla. Tamen che UN unue estis kvin la oficialaj lingvoj — angla, franca, china, rusa kaj hispana, kvankam nur la angla kaj la franca konservis dum kelka tempo la privilegian pozicion de "laboraj lingvoj". Nuntempe, post la aldono de la araba, la oficialaj lingvoj jam estas ses, kaj ili chiuj estas ankau "laboraj".

La vero — oni devas tion rekoni — estas, ke la agnosko pri kvar aliaj idiomoj pruvas la nesufichon de la du superregantaj lingvoj. Krome, kiom ajn penas la estraranoj de UN kaj spite la fabelajn monsumojn elspezatajn por la adoptita sistemo de interpretistoj kaj tradukoj, estas sentebla la nesuficho de la procedo de interkompreno. Estas evidenta malegaleco de pozicio inter la membroj de UN. Kaj, kiel kutimas okazi en la kontaktoj inter personoj bezonantaj tradukistojn kaj interpretistojn, estas oftaj la konfuzoj, kelkaj ech kun dangheraj rezultoj, kvankam kashataj per la vualo de la sekreta diplomatio.

Chu iu povas diskuti, antau la evidento de la faktoj, ke la mondo, chiam pli malgranda, chiam pli interligata de komunikiloj, postulas komunan lingvon por ghin unuigi kaj faciligi la interkomprenon kun la sama tujeco, lau kiu la ideoj povas propagi sin? La respondo estas evidente nea, t. e, ordinare oni sentas la neceson pri unu sola oficiala lingvo por la tuta mondo. Pri tio chiuj konsentas. La malkonsentoj komencighas en la elekto de la lingvo. Chu ghi devos esti mortinta lingvo? Chu iu el la ekzistantaj idiomoj? Au chu iu neutrala lingvo kontentiganta la postulatajn kondichojn: facilecon, klarecon, simplecon kaj precizecon?

* * *

La afero pri la elekto de internacia lingvo jam meritis tiom da konsideroj, ke ne necesus pritrakti ghin, tamen ne estas malbone ghin rememori rapide.

Revivigi mortintan lingvon por servi kiel internacia lingvo inter la vivantoj estas ekster pripenso. Tio okazas char tiu, inter ili, kiu prezentus la plej bonajn kondichojn, estus la latina kaj ghi, kiel ni vidis, post ol servi al tiu celo dum jarcentoj, estis forlasita, char ghi ne plu taugis por tio. Plie, krom sia komplekseco pli granda ol tiu de kiu ajn vivanta lingvo, ghi ankau postulus proceson de adapto tian, ke estus kvazau krei novan lingvon, kaj, malgrau tio, ghi posedus neniun el la postulataj kvalitoj. Tial la provo de prof. Giuseppe Peano — "Latino sine flexione" — malsukcesis.

Chu iu vivanta lingvo povus taugi kiel internacia? Evidente jes, kondiche ke la tuta mondo interkonsentu.

Sed, unue, tiu interkonsento estas neebla, char, escepte de la kazo de Hindujo, neniu lando konsentas subighi al la lernado de la lingvo de alia lando. Due, estus en tiu elekto granda avantagho por la loghantoj de la lando, kies lingvo estus elektita, kaj maljusteco por la aliaj. Trie, kiu ajn nacia lingvo prezentas la malfacilajhojn de ortografio, sintakso, prononco, kiom ajn simpla ghi estas.

El la 2796 lingvoj registritaj de Franca Akademio kiu estus la favorata? Evidente oni devus elekti el inter la nur 120 kun literatura valoro kaj praktika graveco. Chu oni elektus la chinan, char ghi estas parolata de la plej granda nombro da homoj? Ne, char, krom la fakto ke multaj chinoj nescias la oficialan lingvon, ghi ankau estas tiel kompleksa, ke ech la chinoj devas konsumi multajn jarojn por ghin shcipovi, ech neperfekte.

Chu oni elektus la anglan, char ghi estas la plej disvastigita? Ni jam vidis, ke ech che UN ghi ne sukcesis resti sola. Krome, se morfologie ghi estas eble la plej simpla el la vivantaj lingvoj, tamen ghi ne estas tia en la sintakso. Kaj plie, ghia prononco estas unu el la plej malfacilaj en la okcidentaj landoj.

Chu taugus la hispana, parolata en la plej granda nombro da landoj? Nek ghi, nek kiu ajn latinida lingvo taugus, pro la morfologiaj kaj sintaksaj komplikajhoj, chefe pro la verbaj fleksioj ekstreme variaj.

Tiuj chi argumentoj validas por chiuj vivantaj lingvoj kaj al ili aldonighas la naciisma spirito, chiam pli forta, chefe en la malgrandaj nacioj jhus kreitaj, malpermesante akcepti la lingvon de kiu ajn alia lando.

* * *

Restas tiel la rimedo konsistanta el neutrala lingvo, kiu ne ghenus naciajn ofendighemojn, povus prezenti chion, kion oni postulas de internacia lingvo, kaj daurus por chiam, evoluante kiel chio vivanta, por unuforme adaptighi al la spirito de chiu epoko.

Iu tia lingvo neutrala kaj internacia kontentigus la aspirojn pri kiuj la homaro revadas tra la epokoj.

La unua internacia lingvo kreita shajnas esti "Lingua Ignota", verko de Sankta Hildegarda el Bingen, en la 12-a jarcento.

Episkopo Wilkins, bofrato de Oliver Cromwell, publikigis la planon de iu "filozofia lingvajho", en kiu la akademianoj povus esprimighi logike kaj perfekte.

Rene Descartes, kies "Disertajho pri la metodo" estis originale publikigita, eksterkutime, en la franca, prezentis en 1629 la principojn, kiujn devus kontentigi universala lingvo. Ili koincidas kun tiuj kontentigataj de Esperanto.

Leibnitz sin dedichis al la ellaborado de lingvo, kiu devus esti iu "algebro de la penso".

La enciklopediistoj ankau konsumis penojn por la kreo de iu lingvo "filozofia, artefarita kaj universala".

En sia "Utopio" Thomas More pritraktas la aferon pri racia lingvo.

Komenio same defendis ian novan "lingvajhon perfektan... kiu estos nekompareble pli facile lernebla ol iu ajn natura lingvo".

Kaj tiel, antau la apero de Esperanto, chirkau tricent provoj estis faritaj por la ekhavo de iu internacia lingvo. El chiuj, tiu, kiu plej atingis sukceson — la tempoj jam estis pli maturaj — estis Volapuko, de la katolika pastro monsinjoro Johann Martin Schleyer, el Konstanco, Germanujo. Volapuko, kiu signifas "monda lingvo", konsistis el vortoj prenitaj el la angla, germana kaj latina. Malgrau la kripligo de la vortoj pro la celo ilin simpligi, la praktika komplekseco estis tre granda. Tamen la sukceso de la lingvo estis tia, ke shajnis solvita la problemo. La apero de Esperanto, en 1887, sep jarojn post la kreo de Volapuko, akcelis ties finon. Krom la ekhavo de novaj adeptoj, Esperanto, konsiderita senkompare supera al Volapuko, ricevis la alighon de multaj ties partianoj.

Ech post Esperanto, aperis multaj dekoj da aliaj provoj, sed chiuj kun efemera vivo, escepte de Ido, kiu estas iu Esperanto "reformita" de Markizo de Beaufront.

Inter aliaj projektoj meritantaj mencion trovighas Esperantido, Esperanto II, Latino sine flexione, Occidental, Novial, Interglossa, Interlingua.

* * *

Esperanto estis kreita de Lazaro Ludoviko Zamenhof en 1887. Sed tio okazis post longa periodo da ellaborado, komencighinta sur la gimnaziaj benkoj, kiam li alfrontis la kontraustaron de sia patro, al kiu li devis promesi ne plu pritrakti la aferon, antau ol fini la akademian kurson. Farighinte kuracisto, li dedichis sin al pediatrio, sed sentema por la suferado de la infanoj, li inkllnighis al oftalmologio, post specialiga kurso. Tiam li denove dedichis sin kun obstino al sia lingva pasio. La lernado de la angla havis decidan rolon en la simpligo de la nova lingvo. Fine, post longa periodo da ellaborado kaj sennombraj malfacilajhoj, inter kiuj la financaj, per la helpo de sia bopatro li publikigis sian Lingvo Internacia, sub la pseudonimo Doktoro Esperanto. Kaj estis tiu kashnomo, prenita el la propra lingvo, kiu fine donis al ghi la nomon, lau la silenta interkonsento de la adeptoj.

Qni rimarku, ke la autoro — Zamenhof — estis polo; tio signifas, ke, se li ne estus absolute senpartia; se li ne havus la volon servi al la vero; se li ne klinighus, en ghia nomo, antau la naturaj fortoj; se li lasus sin ekkapti de mallerta patriotismo, kiel tiom da aliaj verkistoj, lia verko bazighus chefe sur slavaj lingvoj. Sed ne: fidela al si mem kaj al sia nobla celo, obeante al la fundamentaj leghoj de la ghenerala lingvistiko, li fundamentis sian verkon sur la modelo greka-latina. Tiel la nova lingvo posedas superregadon de latinaj radikoj, sekvataj de ghermanaj kaj slavaj. Tio signifas, ke estis elektitaj radikoj, kiuj havas absolutan hegemonion super chiuj aliaj radikoj de la 2796 ekzistantaj lingvoj. Se kelkfoje shajnas, ke la elekto estis nebona, chiam estas iu motivo, kaj ghi kushas en la superega celo servi al la klareco de la lingvo. Tio estas ekzemple la kazo de tag anstatau "die". La ghermana radiko evitas la konfuzon, kiun estigus la latina. La samon oni diru pri kaj anstatau "et".

La gramatika simpligo estis portita ghis la plej alta grado, lau la ekzemplo de la angla, sen malprofito por la trajtoj distingigantaj vivantan lingvon. La tiom diskutita afero pri la akuzativo kaj la senco de movo, reprezentata de la fina n, kvankam povas shajni nenecesa komplikajho, konsistigas vere neceson por la klareco kaj precizeco, avantaghoj antau kiuj la malgranda kornplikajho rezultanta estas nenio.

La maniero akcenti venis el la franca kaj ech ghin superis, ne permesante escepton, t. e., neniam okazas, kiel en la franca, transloko de la akcento al la lasta silabo. Chu ne estas en tio grandega avantagho?

La literoj havas nevarie la saman prononcon, facilan kaj klaran. Pro tio Esperanto ne bezonas akcentajn signojn, kaj tio, pro la neshanghebla plifortigo de la vocho en la antaulasta silabo, donas al vorto, kiu ajn ghi estas, prononcon difinitan, neerarigan, klaran, kiu ne estigas heziton. Estas grafikaj signoj, certe — ne akcentoj — sed por formi literojn ampleksantajn chiujn sonojn de la bazaj lingvoj. La lingva kanto rezultanta, en la tuto, proksimigas Esperanton al la itala, pri kiu neniu diskutas ke ghi estas la lingvo kun la plej klara prononco kaj, pro tio, ghi plej bone taugas por la kantarto.

Do Esperanto estas lingvo klara, konciza kaj preciza.

Ghia klareco estas tia, ke ghi kontentigas, pli bone ol iu ajn alia, la esencan celon de chiu lingvajho skribata au parolata: komuniki la penson. La malgrandaj komplikajhoj, kiujn ghi povas montri, havas la fundamentan taskon servi al tiu plej granda celo. Pro tio, Esperanto ne toleras konfuzon au dubasencecon, ech en nomo de eleganteco. Tio, kio estas en ghi dirita, ne povas estigi dubojn, kaj ghi okazas sen malprofito por la stila eleganteco, kiel oni povas observi en mulnombraj verkistoj esperantistoj, inter kiuj estas mencienda unu el la unuaj, Kazimirz Bein — la fama Kabe — samtempulo de Zamenhof kaj, kiel li, kuracisto. Lia kono de la lingvo, egala au pli granda praktike ol tiu de ghia kreinto, kune kun la eleganteco de lia stilo, famigis lin ekde la komenco de Esperanto.

La koncizeco estas nediskutebla. Dank' al ghiaj afiksoj, oni povas diri unuvorte tionm kio postulus chirkaufrazon en aliaj lingvoj. La esperanta koncizeco ech superas tiun de la angla. En 12 frazoj hazarde elektitaj de Lee Mc Cabe, en artikolo publikigita de New York Times Magazine, prenitaj el gvidlibro de la armeo por la militistoj restadantaj transmare, oni konstatis, ke por 61 vortoj en Esperanto necesas 73 en la angla kaj 158 en la tromultvorta "baza angla". La baza angla, inter multaj similaj artefaritajhoj, estis metodo kreita de C. K. Ogden, el Kembrigho, Anglujo, en 1930, kun la celo disvastigi la anglan kiel universalan lingvon. Tiel ankau oni preparis bazan germanan — WEDE — (Welt Deutsch, t. e, "universala germana"), en 1915, por universaligi la germanan, post la venko. Ankau Rudolf Hess, iom antau sia flugo al Anglujo, asertis, ke post la nazia venko, la angla ighos germana dialekto malpli granda, kun nenia monda graveco.

Chiu tiuj artefaritajhoj pri bazaj lingvoj mortis che la naskigho, char ili montrighis pli komplikaj kaj tromultvortaj ol la lingvoj, el kiuj ili devenis.

Pri la precizeco, Esperanto estas pli preciza ol unu el la lingvoj plej precizaj, la germana, char pli da avantagho ol la germanaj apartigeblaj kaj neapartigeblaj vorteroj, prezentas la esperantaj afiksoj, sen la rekonata komplekseco de tiu lingvo.

* * *

Esperanto estas lingvo, fakte lingvo (kaj ne parola artifiko), prezentanta chiujn eblojn de la naciaj idiomoj kaj aliajn, kiujn chi lastaj ne povas prezenti. Ghia tradicio, krom esti entenata en la lingvoj, el kiuj Esperanto devenis, char ghi prenis el chiu el ili tion, kio estas la plej bona, same, post 90 jaroj da ekzistado, firmighis per si mem.

Esperanto posedas grandegan kvanton da originalaj verkoj, el kiuj multaj jam estis tradukitaj al la naciaj lingvoj. Ghi disponas pri tre vasta trezoro el verkoj tutmondaj, esperantigitaj de adeptoj el chiuj landoj. Tio faras el Esperanto mirindan shlosilon, kiu malfermas la literaturojn de la tuta planedo, permesante la aliron al la verkoj de malgrandaj landoj, alie neatingeblaj, char ili ne trovighas en aliaj tradukoj. Ghi estas magia tapisho, kiu glate portas nin al la kontakto kun chiuj popoloj, permesas al ni penetri en ilian animon kaj faciligas la komprenon pri iliaj sentoj kaj pensoj.

La amaso da verkoj en Esperanto estas tia, ke la konstanta kaj ne ripetata legado ne elcherpus ghin de praavo al pranepo. Ghi posedas teknikajn verkojn en chiu fako de aktiveco, vortarojn chiuspecajn. Ghi estis kaj estas la sola lingvo parolata ekskluzive en centoj da kongresoj. Ghi kalkulis kaj kalkulas je la apogo de miloj da profesoroj, akademianoj, universitatanoj, scienculoj, poetoj, verkistoj, politikistoj, diplomatoj kaj shtatistoj. Ghi estis rekonita de UNESKO kaj Unio Internacia de Telekomunikado, kaj propono por ke ghi estu inkludita kiel oficiala lingvo de UN ricevis milionojn da subskriboj.

Kial okazis chio tio? Char Esperanto, krom nediskuteble klara, konciza, preciza, instrumento milda por la eksterigo de la penso kaj sento, fleksebla, adaptebla, estas lingvo simpla. Ghi estas tiel simpla, ke ghia gramatiko estas dekkvinoble, minimume, pli facila ol kiu ajn alia kaj ghia lernado estas, meze, dekoble pli rapida ol tiu de la naciaj lingvoj. Neniu el chi tiuj estas lernebla dum tiom mallonga tempo. Per atenta studado, eblas legi post tri monatoj, paroli post unu jaro kaj skribi post iom pli. Necesas rimarki, ke lingvo facila estas tiu, kiun oni parolas, do por paroli au skribi en Esperanto necesas ghin praktiki, char, kiel pri chio, nur tiu ne eraras, kiu ne lernas. Do oni ne miksu simplecon kun facileco. La unua kondukas al la dua, kondiche, ke oni praktiku. La eblo ekzistas. Necesas ghin profiti.

Por ke neniu estu pli rojalisto ol la regho, necesas scii, ke inter la adeptoj de Esperanto oni kalkulas je dekmiloj da personoj el anglalingvaj landoj kaj ke, favore al la instruado de iu ghenerala internacia lingvo, opiniis elstaraj personoj angle parolantaj, kiel Churchill, Truman kaj Eleanor Roosevelt kaj chiam pli ol 70% en statistikoj faritaj pri universitatanoj, ech se tiu lingvo ne estus la angla.

Do, post la prezentado de chio tio, estas kompreneble ke oni demandas: Kial ghis nun Esperanto ne estis promociita al lingvo oficiala internacia, precipe post ol ghi superis chiujn testojn kaj provojn, al kiuj oni ghin submetis dum ghia jam longa ekzistado? Kial, montrante sin supera — kiel ilo por transdoni ideojn — al chiu ajn nacia lingvo, ghi ne estis ankorau adoptita internacie? Kial, malgrau la aspiro pri komuna lingvo al chiuj popoloj kaj ghia ghenerale rekonata neceso, el chiuj la plej prema legho, UN — kiu pro la lingva afero elspezas fabelajn monsumojn, tiel necesajn kaj deziratajn en aliaj aplikoj, ne traktis la problemon kaj ne klopodis ghin solvi? Kial, en monda dimensio, ghi ne imitis la praktikan realon de tiu raso klera kaj obstina, la juda komunumo, kiu, disighinta tra la mondo, post diasporo, kreis jidon — miksajhon el hebrea, aramea kaj germana lingvoj por komuna interkompreno? Kial ghi ne konsideras alian realon, tiun de pighino, kiun la neceso de interkompreno kreis en Melanezio? Kial ghi ne prenas en konsideron la ekzemplon de la popoloj arablingvaj, kiuj, tiel malsamaj lau deveno, posedas komunan ilon de interkompreno, kiu rezistadas al la jarcentoj kaj kies utilo estus longe kaj tede laudi?

La respondo trovighas en la mistero kushanta en la profundo de la homa spirito. Tiu sama mistero kiu defias la racion kaj igas la kreiton ribeli kontrau la Kreinto; kiu igas nin pli ami tiujn, al kiuj ni bonfaras, ol tiujn kiuj bonfaris al ni; kiu igas nin pli shati, en chiu aktuala momento, tiujn kiuj povas doni, ol tiujn kiuj jam donis kaj ech jam chion donis; kiu igas nin postuli de la kreintoj de la grandaj ideoj kiuj levis la homan genron, ke ili surshprucigu la semon plantitan ne nur per shvito sed ankau per larmoj kaj ech per sango.

Estas necese ne forgesi ke la grandaj kreitajhoj bezonas multe da tempo por enradikighi kaj postulas oferojn kaj abnegaciojn. Kristanismo konsumis tricent kaj pli da jaroj antau ol venki, surshprucigita per sango abunda kaj nobla; atomismo venis el malproksima tempo ghis liveri al ni la sunan energion; la sistemo heliocentra konsumis jarcentojn por esti akceptata, inter larmoj kaj fortlumeco de punbrulejoj; evoluismo ankorau estas kontraubatalata kaj kvazau mortigis sian kreinton; la metra decimala sistemo nur antau nelonge estas oficialigita en Britujo kaj renkontas malfacilojn por esti uzata. Kaj la ekzemploj povus multoblighi.

Nur tio kio havas malgrandan pezon en sia interno levighas facile kaj tuj atingas la brilon de la alto, sed estingighas kaj falas kun la sama rapido kun kiu ghi supreniris kaj brilis. Tio ghenerale okazas al la plej vendataj libroj kaj certaj imitajhoj de arto.

Esperanto ne povus fari escepton. Ghi estas kreitajho tiel granda ke ghiaj 90 jaroj da ekzistado estas nesufichaj. Ghia grandeco bezonas tempon multe pli vastan kaj postulas ankorau pli grandajn sindedichojn. La fizikan inert-forton oni venkas por forto, la mensan nur per la tempo kaj lau la rekta rilato de la grandoj. Kiel diras Walter Francini, estas pli facile faligi la Berlinan muron ol venki antaujughojn. Sed ankau ilin oni venkas. Ghi estas afero pri tempo! Esperanto venkos malrapide, kiel venkas la latinaj literoj, kiuj jam enradikighis en Okcidento kaj, per Ataturk Kemal Pacha, atingis Turkujon en 1928, kaj eniris en la konsideron de Mau Zedong. Ghi penetros kiel la praktika numera decimala sistemo kaj la ciferoj de la araboj, sen gheni iun, sen esprimi submetighon au venkon de iu ajn. Okazos nur supereco de la vero kaj venko de la homaro! Kaj Esperanto estos ne nur la latino de la demokratio, kiel anfauvidis Emile Boirac, rektoro de la Universitato en Dijon, sed la universala moderna latino.

* * *

La elstara lingvisto d-ro Bjorn Collinder, profesoro de lingvoj che Upsala universitato (Svedujo), diris, ke, se la mondo ne estus regata kun tiom malmulte da sagho, kiel ghi estas, Esperanto jam estus enkondukita en la lernejojn de chiuj landoj, kaj la mondlingvo-problemo estus do solvita. Sed... ekzistas la antaujughoj. Kaj tiuj chi dauras prezenti argumentojn, malgrau la nerefuteblaj faktoj favoraj al Esperanto. Kelkaj estas frukto el la sincero, aliaj el la nescio, aliaj el evidenta malbona volo, aliaj el malsuperaj interesoj, kelkaj estas naivaj kaj preskau chiuj estas kontraudiraj inter si.

Walter Francini, en sia nuna verko, prenas sur sin la taskon rebati kaj ech neniigi ilin. Li plene pruvas ilian senfundamentecon kaj ech senkoherecon. Kion ajn oni volus diri tiurilate, ghi estus multe malpli ol li diris kun sia sereneco, profunda scio, modesteco kaj absoluta senpartieco. Do ni transdonu al li la parolon, sed unue ni finu la nian per la belaj konceptoj de Dombrovski (**) cherpitaj el lia profeta poeziajho el la komenco de Esperanto:

NOVA KANTO

Ho! eksonu nova kanto
Pri la lingvio Esperanto,
Pri ligil' internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitajh' la plej mirinda,
Vere estas ghi laudinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolchaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de mashinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli o1 gloro senutila,
Pli ol chiu, pli ol chio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Europo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj ech en privata domo
Ghin parolos chiu homo:
Laboristo, profesoro,
Kaj jughisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, —
Kaj pereos la plendato:
"Mi vin ne komprenas, frato".
Por ke venu tiu horo —
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ghis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ghin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ghin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter' en chiu loko,
En vilaghoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.

* * *


(*) La autoro de la libro akceptis tiun sugeston kaj publikigis la verkon unue en sia nacia lingvo (portugala).
(**)
Dombrovski (A. Dambrauskas), 1860-1938, litova pastro, verkis en la litova, en la rusa, en la pola, en la latina kaj en Esperanto (kiun li lernis em 1887). Li postlasis multnombrajn tradukajhojn, originalajn matematiklibretojn kaj prifilozofian libron. En 1905 aperis lia Versajhareto, kun religietosaj poemoj (Informoj cherpitaj el Esperanto en perspektivo, p. 135).

>>