La fenomeno
ESPERANTO

William Auld

Universala Esperanto-Asocio
Rotterdam 1988

 

Enkonduko

Kiam en la unuaj diskutoj pri festado de la Jubileo de Esperanto ni diskutis la eblecon eldoni libron, kiu prezentu superrigardon de la Internacia Lingvo kaj la ideoj, kiuj fonas ghin, tuj oni proponis, ke William Auld ghin verku. Li estas konata kiel homo escepte klera — poeto, eseisto, kritikisto, redaktoro. Li estas brila tradukisto, talenta esperantologo. Samtempe li bone komprenas, kaj ofte priskribas, la fenomenon de la Esperanto-kulturo, ne kiel ian abstraktan beletran koncepton, sed kiel manifestighon de vigla, vibra komuna vivo de la utiligantoj de Esperanto. Li dedichis sian intelektan kaj emocian vivon al tiu fenomeno, zorge kaj sisteme prezentante ghiajn kulturajn ricajhojn al la publiko per redaktitaj volumoj kaj revuoj, kaj ankau plene partoprenante la Esperanto-socion ne nur kiel simpla esperantisto sed ankau kiel gvidanto (li ech estis vicprezidanto de UEA dum iom da tempo, kaj estas nun ghia Honora Membro).

Auld akceptis la taskon verki la libron. Kiel multaj aliaj homoj, li vidis en la centjarigho de la lingvo unikan okazon prezenti ghin al la ekstera publiko kaj ankau levi la animojn kaj plifortigi la kuraghon de tiuj, kiuj laboras por Esperanto. Efektive la Jubileo alportis, kaj ankorau alportas, elstarajn rezultojn. Sesmil homoj partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio — la plej granda kunveno de parolantoj de Esperanto en la tuta historio de la lingvo. Per si mem tiu nombro pruvis la viglecon de la Esperanto-movado — kion konfirmis la altnivelaj artaj prezentoj dum la kongreso kaj la raportoj de kongresanoj pri la agado por Esperanto en iliaj propraj landoj. Sed la Kongreso ankau kaptis la atenton de la amasmedioj. Centoj da artikoloj pri Esperanto kaj la Kongreso aperis en la pola gazetaro kaj ilin sekvis pliaj centoj, ech miloj, en aliaj landoj. Televidaj teamoj vojaghis al Varsovio por kapti la kongreson kaj abundis radio-intervjuistoj kaj aliaj jhurnalistoj. Venis propono el la Pola Registaro, ke oni starigu en Bjalistoko internacian Centron Zamenhof, kiel animanton de la Esperanto-kulturo kaj la serioza studado de la lingvo. Organiza komitato, kun partopreno de UEA, estas nun fondata.

Okazis tuta serio da fakaj konferencoj pri Esperanto kunlige kun la Jubileo — en Parizo, Novjorko, Tokio, Zagrebo, Vieno. Okazis kultura festivalo en Jugoslavio. En pluraj landoj oni organizis aparte imponajn naciajn kongresojn, ofte kun publika partopreno, kaj en aliaj landoj okazis specialaj festaj aranghoj — ekzemple en Britio kaj Svedio. Aliaj landoj eldonis au ankorau eldonas specialajn librojn au instruilojn au sonmaterialon. Aperis poshtmarkoj kaj poshtstampoj, oficialaj deklaroj, starigo de novaj kursoj, nomigo de placoj kaj stratoj, starigo de monumentoj. La sola homo, kiu suferis, estis la redaktoro de la revuo Esperanto, kiu ja ne havis lokon en sia revuo por chion gravan raporti.

La jubilea periodo dauras: ghi finighos per ferma ceremonio en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 1988. Ni rajtas jam fieri pri la rikolto — el kiu tiu chi libro estas unu frukto — kaj venos pliaj fruktoj. La Jubileo ja bele pruvis, ke Esperanto vivas. Ghi ankau pruvis, ke per Esperanto la homoj el chiuj landoj — de Chinio ghis Nederlando, de Australio ghis Sovetunio, de Kanado ghis Argentino — povas pace kaj interkomprene ligi la manojn en kunlaboro.

Humphrey Tonkin
(prezidanto de UEA)
decembro 1987

Enhavo

1: La problemo
2: La solvo: teorie
3: La solvo: praktike
4: La lingvo Esperanto
5: Tre konciza historio de la Esperanto-Movado
6: "Limigita kaj artefarita literaturo"
7: Kiel utiligi ghin?
8: Kultura demando
Notoj
Nomindekso
Apendicoj
Apendico A: Konciza gramatiko de Esperanto
Apendico B: Tabelo de korelativoj
Apendico C: Parolado de Zamenhof che la Unua Kongreso de Esperanto