FRIGYES KARINTHY

(1887-1938)

"... en chiu vivanta lingvo estas io ofenda kaj defia kaj minaca por la alilingvano. Vane akiras la mondon la angla lingvo — la konkero restas konkero ghisfine, ni devas venki kontraustaron kaj malkontenton, chiuokaze, kiam ni ghin uzas anstatau nia propra lingvo; ne tial, char ghi estas fremda lingvo, sed tial, char ghi estas lingvo de fremda popolo.

Al la ideo de la lingvo Esperanto ne ligighas ideo kaj memoro de popolo militanta, batalanta por siaj interesoj. Ghi ne batalas kontrau nacioj, kontrau lingvoj, ghi ne volas enfandi, shanghi, forbalai, silentigi iun vivantan lingvon. Ghi volas ekzisti sen tio, ke ghi negus ekziston alian. Ghi havas nenian celon alian ol kiun ghi anoncas pri si mem: fari ordon en la Babelo de la mondo..."

La supraj vortoj estas fragmento el artikolo de Frigyes Karinthy, publikigita en Budapeshta tagjhurnalo post la 21 -a Universala Kongreso, okazinta en la hungara chefurbo. La citajho montras, ke Karinthy profunde kaj klare komprenis la signifon kaj celon de Esperanto, kaj li ankau trovis nian lingvon tauga por funkcii kiel interlingvo. En tre multaj artikoloj li argumentis por la pravo de Esperanto, kaj li signife kontribuis al la prestigho, kiun la Internacia Lingvo nuntempe ghuas en Hungario. Kvankam li ne ellernis Esperanton, dum kelkaj jaroj li estis prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo.

Frigyes Karinthy naskighis en 1887, en Budapeshto. Lia patro estis malaltranga oficisto: liaj enspezoj estis modestaj, kaj Karinthy kun siaj fratoj baldau devas koni la vorton "mankas." La socia situacio de la familio estis pli-malpli la sama, kiel tiu de Ferenc Szilagyi, bele priversita en lia poemo Viv-raporto.

Karinthy ne estis eminenta lernanto, sed li ankorau ne plenumis sian dekkvaran jaron, kiam gazeto aperigas lian provajhon de fantasta romano. Post la abiturienta ekzameno li ekstudas matematikon kaj fizikon, tiujn shanghas je mediclno, sed baldau forlasas la studadon kaj farighas jhurnalisto.

La publiko ekkonas lin unue kiel elstaran humuriston, kaj liaj humuraj verkoj ghis nun restas en la repertuaroj de hungaraj kabaredoj. La humuro de Karinthy ne estas flirta, malpeza, trankviliga: leginte iun lian humurajhon, oni ekridas, sed se por momento oni repensas la tuton, aperas la subsurface gvatanta tragedio, kaj la rido shrumpas je dolora grimaco.

Kiel humuristo, li kreis ankau tute novan ghenron en la hungara literaturo: tiun de stilparodio. Lia verko Tiel vi skribas — lau karaktero simila al Specimene de Baupierre - estas kvazau kurba antologio ne nur de la hungara literaturo, sed ankau de universale konataj ghenroj, kiel vojaghpriskribo, detektivromano ktp.

Malgrau la fakto, ke por la vasta legantaro Karinthy ghis nun restas unuavice humuristo, lia serioza verkaro estas multe pli grava. Tamen, li mem ech tiujn verkojn konsideris kvazau nur eroj de la chiam prirevita, sed neniam verkita Nova Enciklopedio, kiu sintezus en si la tutan epokon de Karinthy, kiel la Granda Enciklopedio sintezis fine de la 18-a jarcento la epokon de la klerismo.

Karinthy estis figuro unika en la hungara literaturo: lia ligiteco al la hungara literatura tradicio, al la sociaj problemoj de sia epoko estas iel malrekta. Ghenerale li ne kredas pri ebla evoluo esence socia, li atendas solvon por chiuj problemoj de la homaro flanke de la natursciencoj. Liaj verkoj estas tone pesimismaj, sed la tuto de la verkaro radias optimismon: fidon pri la homa racio. Karinthy iasence estas malfrua parenco de la raciismo de la 18-a jarcento: pri la estonto de la homo nutras liajn esperojn la kapturna evoluo de la tekniko. Li kredas, ke la inventita chiam pli altnivela tekniko — la mashinoj — nepre devigas la homon raciigi sian agadon.

Chi tion li priskribas en Vojagho al Faremido, kiu aperis en 1916. Ghin naskis chefe senilizuiigho pri la unua mondmilito, kiun Karinthy konsideras krimo kontrau la racio: la sagha solasi, Midore kulpigas pri tiu teorio la instinkton. Tiu teorio multe influis la pensojn de S. Szathmari, kaj en Vojagho al Kazohinio kaj Mashinmondo li detale priverkas tion, kion Karinthy skize tushis, sed ne eksplikis en Vojagho al Faremido.

La dua romano, Kapilario ("lando de kapilaroj") aperis en 1921, kaj vershajne ghi estas senprecedenca en la mondliteraturo. Dubinde, chu iu alia literaturo produktis tiel pasian filipikon kontrau la virinoj.

Certe, multaj tiutemaj konkludoj de Karinthy estas almenau kontesteblaj, kaj vere malmultaj akcepteblas ech inter tiuj sociaj cirkonstancoj, kiuj karakterizis la unuan duonon de la 20-a jarcento en Meza Europo. La kauzoj de tiu chi forta kontrauvirineco estas serchindaj en la malsukcesa geedza vivo de Karinthy. Tamen, Kapilario ne estas simple kolerabsceso de ofendita au malsukcesinta viro. La chiam strebanta, estont-sopira Karinthy certagrande karikaturas chi tie ankau la viran rason, kiu siaflanke akuzas la virinojn pri vulgara empiriismo, sed mem chiam pli perdas sian sentemon koncerne la palpeblan realajhon: ghi forgesas vivi la vivon.

La virtoj de Kapilario neniel estas ghiaj konkludoj: faras ghin leginda la spriteco de la rakontmaniero, richa kavalkado de argumentoj, sincera pasio kaj lerte elektita pruvmaterialo.

Vojagho al Fareminda estas la kvina, Kapilario la sesa vojagho de Gulivero. Oni povas demandi, kiel Karinthy revivigis la Swiftan heroon en la 20-a jarcento? La respondo estas tre simpla: Karinthy estis elstara tradukanto de la verkoj de Swift (kaj ankau de Milne kaj Mark Twain) al la hungara, kaj ne mirindas, ke la esence raciismaj pensoj de la angla satiristo influis lin tiagrade, ke li ech pruntis ties kirurgoheroon. Cetere, la sepa vojagho de la brava kirurgo shuldighas al S. Szathmari, en kies Vojagho al Kazohinio kaj Mashinmondo — kiel jam menciite — ne eblas ne rimarki la influon de Karinthy.

Estus malfacile denombri chi tie la tutan ampleksan verkaron de Karinthy. Tamen, necesas almenau pretere tushi la libron Vojagho chirkau mia kranio (1937). Karinthy havis cerbtumoron kiun la sveda profesoro Olivecrona per majstra operacio forigas en Stokholmo, sed la verkisto ne plene resanighas: post apenau du jaroj li mortas.

Chiuokaze, li forgajnis de la morto almenau du jarojn. Dum tiu tempo naskighis Vojagho chirkau mia kranio, kiu estas taglibre fidela eternigo de la simptomoj, operacio, de la filozofio de morte malsana homo, kaj ankau de la resanigho, kiu kombinighas kun la konscio, ke lia cerbo, la portanto de lia intelekto estis tushita de homa mano.

Karinthy estas eble tiu hungara autoro, kiu plej multe estis tradukita al Esperanto: tion klarigas ne nur lia ligiteco al Esperanto, sed ankau la esence internacia karaktero de liaj verkoj. Jam tre frue tri liaj libroj eliris en la Internacia Lingvo, sed ankau liaj noveloj, krokizoj ofte aperis sur la paghoj de prestighaj literaturaj revuoj, kiel Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Norda Prismo ktp.

La unua en la vico estis Morgau matene (1923), esprimisma dramo tradukita de Kalocsay. Ghin sekvis la novelkolekto Norda vento (1926), tradukita de K. Bodo, kaj post ok jaroj Vojagho al Faremido kaj Du shipoj, en traduko de L. Tarkony. (Vojagho al Faremido aperis ankau felietone sur la paghoj de Literatura Mondo.) Chi tie ni aperigas la tekston de la libroforma eldono, tamen kompletiginte ghin per kelkaj frazoj, kiujn Tarkony ne tradukis, vershajne pro la fakto, ke li konsideris ilin ofendaj pro britoj. Pli ol 60 jarojn post la unua mondmilito tiuj frazoj tamen shajnas tute ne ofendaj.

Kapilario nun aperas la unuan fojon en Esperanto. La tradukinto, plurfoja gajninto che la Belartaj Konkursoj, solvis sian taskon kontentige: fidele li redonas chiujn nuancojn de la originalo, inkluzive la pezecon de la Guliveraj frazoj. Iuj eble opinios, ke li devus "elegantigi" la tekston, sed tio certe falsus la verkon.

Leginte manuskripte la sepan Guliver-vojaghon, verkitan de Szathmari, Karinthy entuziasme diris, ke li volonte fordonus siajn similkarakterajn verkojn kontrau Kazohinio. Nun la esperantista legantaro povas fari mem komparon, kaj formi propran opinion.

Vilmos Benczik

<<