DEKDUA CHAPITRO

Situacio de la eksteraj rilatoj de Halvargo. — Milito inter la turoj. — Mallonga priskribo de la sociaj movadoj, sekvantaj la militon. La autoro estas malliberigata, li savighas, poste per helpo de mirinda fenomeno li forlasas Kapiiarion kaj reiras en sian patrujon.

La eksteraj rilatoj de Halvargo farighis dum la lastaj jaroj krizaj. La Regno de la Unuighintaj Turoj ekde la validigho de la "Ghenerala Turdefenda Juro" sin dedichis kun granda elano al la sinarmado. La fajreron eligis iu impeta gonchargo, kiu pereigis tri turojn: la ceteraj turoj akuzis pro la katastrofo Halvargon; la akuzo estis, ke ni trokonstruadis, tro multe da materioj ni amasigis, tiu chi amasigo la akvon plidensigis super ni, kauzis fluprocezojn kaj al tiuj estas atribuebla la kataklismo. La estroj de la Regnoj urghighis chiam pli impete pliigon de la solidareco, ili instigis la civitanaron al pli fortoplena.laboro, por ke sama fato ne atingu ankau la ceterajn turojn - ili emfazis la neceson de sinarmado, kiun, se estas bezonate, ankau perforte, per fajro kaj fero oni devas plenumi.

Poste - lau nia kalendaro chirkau la mezo de Junio — eksplodis la milito inter la turoj. Halvargo apartenis al la Maldekstrula Ligo, kaj, kiel tia, findecidinte kaj akre ghi ekluktis pro sia konvinkigho, lau kiu la gonchargon malhelpi oni povas ne per malpliigo, sed kontraue, per pliigo de la konstruado; ja fine estus dezirinde, ke du-tri turoj funkciu sub komuna shtatchefo, kaj tiujn chi turojn, se alimaniere ne sukcesus, oni devas okupi perforte. Ghuste tial, tuj, kiam la milito eksplodis, oni fermis akvoreziste chiujn elirejojn, por ke la malkuragha popolacho ne eskapadu kaj ne evitu sian soldatan devigitecon. Per la fermo de la elirejoj oni sukcesis atingi tiun vervan animstaton, kiu estas necesa por la atako — la tuta turanaro estis en ekscito, chiu tumultis al la unusola elirejo, al la tegmentkornico, kie la unuaj bataloj okazis kontrau la soldatoj de la najbara turo. Mi mem en rango "chefpikadisto" eliris sur la batalkampon, kie, kiel kuragha soldato, baldau mi akiris meritojn, saturite de la ideo de la Turdefendo, kiu esperigis la mondon pri eterna paco kaj felicha laboro.

La militiron mem, kaj la ghin sekvintan tempon mi priverkis en alia libro, kiu atingis de tiam multajn eldonojn. Chi tie mallonge mi okupighas nur pri la chefaj eventoj. Komence ni batalis kun granda sukceso, multajn ni kaptis, ni shlosis ilin en la kelo de la turo kaj tie nutris ilin — bedaurinde, ne estinte kapablaj ghisatendi la rekompletigon de niaj grandaj perdoj, fine de Decembro ni estis devigitaj retirighi de antau la "kurgi-bullokoj", cedi al ili la terenon. La kurgioj bruligis nian turon kaj masakris la garnizonon, postrestintan por la defendo. La konkordo chesis ankau en la estraro de la turoj, estintaj en ligo kun Halvargo: iu nesolvita gramatika problemo donis okazon al konflikto inter la militestraro kaj la diplomataro. La lingvoscienculoj de la diplomatio postulis, ke, por la grandaj interesoj de la bullok-socio, el la vortaro estas forvishenda la singulara pronomo de la unua persono, kaj ghi estas anstatauigenda per la pronomo de la pluralo — lau ili la kauzo de chio malbona estis, ke la regojn de la pronomo "mi" estas neeble akordigi kun tiuj de la pronomo "ni" — se diplomato diris: "ni estas emaj ghis la lasta guto de nia sango kajtielplu", tiam en la vorteto "ni" oni komprenis entenata ankau la nocion "mi", tio estas lin mem, kio okazigis absurdan situacion; samtempe, kiam la soldato sur la batalkampo diris, ke "mi estas malsata", au "mi mortachas", el tio la diplomataro de la malamika turo konkludis tuj al tio, kvazau tie transe estus ia malbono, kvankam pri tio ech ne temis. Pro tio farighis chiaspecaj miskomprenoj, kiujn povus likvidi lau la diplomatoj nur radikala ekstermo de la vorto "mi".

La adeptoj de tiu chi opinio triumfis, char novokazinta gonchargo donis novan direkton al la tuta movado. Jam dum la milito okazis malkonkordo en la interno de la unuopaj turoj — duono de la batalantoj volis chesigi la militon, kaj la alia duono ghin volis daurigi. La du partioj implikighis en interbataladon unu kontrau la alia, komence lau apartaj turoj, poste, rekoninte tiun forton, kiu sin kashas en la intertura koalicio, la kontraumilitaj partioj de la unuopaj turoj ekkonspiris inter si, kontrau la bloko de la militemaj partioj, kiuj same interture konfederis por efektivigo de sia volo, por daurigo de la intertura milito.

Tiu chi milito dauris tre longe, ambauparte oni akiris multajn kaptitojn — fine per siaj pli granda armilaro kaj pli kruelaj, pli impetaj atakoj, la modera kontraumilita partio venkis kaj trudis la pacon al sia kontrauularo.

La kvinopa konsilantaro de la Plurala Persona Pronomo, triumfinte komencis prepari sian alian grandan taskon, la certigon de la paca laboro. En tio denove farighis konfliktoj - parto de la lingvoscienculoj post abolicio de la persona pronomo de la unua persono postulis ekstermon ankau de la poseda pronomo de la unua persono: argumentante per tio, ke la vorto "nia" superfluigas la vorton "mia", kaj solvas la ekonomian problemon. Vane argumentis la Konservativa Partio de Unu- kaj Duonjaraj Suchinfanoj, ke oni pli frue konas la vorton "mia" ol la vorton "mi", kaj tiel pli gheneralsignifa ghi estas — la revolucio eksplodis nerezisteble kaj ribeligis la laborulojn de la malsupraj kornicoj. Sin anoncis scienculoj, kiuj demonstris, ke la bullokoj ghis nun malshparis multege da laboro per tio, ke ili konstruis la turon lau etaghoj — ja la celo estas atingi la surfacon de la maro, do plene sufichas, se ili komencas konstrui tuj la plej supran etaghon, kaj tiun chi laboron senprokraste ili ekfaros. Pro chi tiu kauzo estas plej ghuste, se la bullokoj, konstruantaj la fundamenton, venos supren al la plej supra etagho, ili pelas la suprulojn suben, en la kelon, detruos la ghisnunan konstruitajhon kaj rekomencos la tuton, supre, che la deka etagho. Por iom da tempo venkis tiu chi opinio, oni komencis la detruon, la kontraustarantoj estis malliberigitaj — ghis iu ekdivenis, ke la tuto valoras neniom, char tiuj bullokoj, kiuj devus konstrui la dekan etaghon, estas ankorau etaj, nematuraj: kaj la plenkreskintoj ne scias kiel tion fari. Oni devas serchi alian solvon.

Post tio chi en rapida sinsekvo venis diversaj solvoj, rilate al evito de la "gonchargo", kaj chiuj estis provataj, aplikataj. La movadojn, kiuj tiel sinsekvis, forte mi partoprenis, kiel verva civitano de Halvargo - mi estis ano de tiu societo, kiu forjhetinte la vantajn batalojn pri la persona kaj poseda pronomoj, proponis plibonigon de la verboformoj kaj tempdifinoj; kaj kiu societo por iom da tempo ankau venkis, kun la programo, ke oni devas konsideri chiun agon, okazantan en la estanta tempo, kvazau ghi estus farighonta en la estonteco. Char iliaj scienculoj elkalkulis precize, ke post mil ducent jaroj la bullokoj launecese surhavos tiajn kaj tiajn chi vestojn, vivos tiel kaj tiel chi, volos tion kaj tion chi, vivos en tia kaj tia chi shtatformoj; tiajn kaj chi tiajn bildojn oni pentros kaj poemojn verkos, tion kaj chi tion oni manghos; do estas evidente, ke ni shparos multe da tempo, se tiujn chi rezultatojn de la precizaj kalkuloj ni enpraktikigas jam nun; kaj ni agas tiel, kvazau la mil ducent jaroj estus jam forpasintaj. Ekregis la Estontecvida Socialgumtira Partio, kaj dum du tagoj chio prosperis tre glate, kaj estus prosperonta plu, se epidemio de enterito, farighinta subite, kaj ties malagrablaj sekvoj ne farus finon al la afero: la estroj ekhavis kapturnon pro la terura fetoro kaj ili estis devigitaj transdoni sian lokon, persistante che sia starpunkto, ke malgrau chio, la kalkulo estis perfekta, ili ne kalkulis nur je la enterito, kies kauzo estas ne ili, sed la subite farighinta malbona vetero, kiu je posttagmezo neatendite nuboplenigis la chielon; — oni vere ne povas postuli de la scienculoj, ke ili antaudiru: kia vetero estos post la paso de unu horo, kiam ili devas antaupensi je mil ducent jaroj. — Poste transprenis la regadon la Pasintjaran Neghon Glaciiga Societo, kaj lerninte per la memoro pri la terura detruo, kiun kauzis la Gumtiruloj, ghi skribis sur sian standardon la koncepton, ke, char la estontecon oni ne povas koni, sed la estintajhon jes, estos plej bone rekomenci chion tie, kie ni chesis antau mil sescent kvardek jaroj. Konforme al tio, chiu devis reiri al sia civit-devena loko — la shuldanto ne devis pagi; sed kontraue, kiu intertempe akiris monon, de tiu oni ghin forprenis kaj donis al tiu, al kiu ghi apartenis antau mil sescent kvardek jaroj. Tiel dum la reghimoj, sinsekvaj unu post la alia, chiu akiris ion, nur tiuj malsukcesis, kiuj volis vivi tiel, kvazau la trian de Junio vere estus la tria de Junio kaj ne la naua de Septembro au dekoka de Marto; ilin punis kaj enkarcerigis tiel la Gumtiruloj kiel ankau la Neghoglaciiguloj. Kun evoluo de la diversgrandaj kolektivaj movadoj, sociaj sciencoj, bullokologio kaj de la turdefenda ideo, aperis en rapida sinsekvo grandiozaj ideoj. Trovighis, kiuj forlasinte la tro empirian koncepton de la monismuloj, senhautigis unu la alian, argumentante, ke la bullok estas ne senprudenta, sangavida besto, sed dueca estajho, animo kaj korpo; ghin — kune kun la ordinara selektigho, direktata de la lukto por la ekzisto - direktas ankau la ekkono kaj prudento; aliuloj pruvis, observante denove la intereson de la rasdefendo kaj rasnobligo, ke la valoron de iu bullok, lau morala kaj silkraupbreda vidpunktoj, determinas nur, kiuj estis ghiaj patro kaj patrino; kiu ghi mem estas, au, chu entute ghi ekzistas en la mondo, tute malgravas, same, kiel ankau che la chevalvetkurado ni havas fidon pri la konkurantaj chevaloj lau tio, el kia familio ili devenas. La pensulojn kaj verkistojn ili forpelis kaj anstatatiigis ilin per ia aparta speco de kemiistoj, kiuj, lau certaj grupoj, demonstris en la pensmaniero kaj agado de la homoj tiujn trajtojn, kiujn oni povas konklude jam antaue diveni lau ties naskighloko: poste ili prinomis tiujn mondkoncepto. Pli malfrue tiu chi scienco tre rafinighis: surbaze de diversaj ecoj ghi komparis la bullokojn; evidentighis, ke la kreskado, koloro, odoro kaj konglomerato de la haroj, oreloj, ungoj strikte kunrilatas al la naturo kaj intencoj de la bullok, — tiel interbatalighis unue la malaltkreskaj kaj la altaj, poste la elstaran zigomon havantaj kaj la kavokulaj, la blonduloj kaj brunuloj, la dikuloj kaj magruloj. Ech pli malfrue, bedaurinde, kelkaj embarasoj farighis, kiel sekvoj ghuste de la troe evoluintaj scio kaj sentoj de la apostoloj de la hom- kaj rasologio; en la plej lasta granda batalo multegaj mortfalis, farighis senhejmuloj, perdis chiujn siajn havajhojn; tiu batalo okazis inter du rasoj, inter la Surlanazohavantajverukon kaj la Antauenklinighantajnorelalojnhavaj, kaj malkashighis, ke trovighas, kiuj havas verukon sur la nazo, krome ankau klinighas antauen iliaj orelaj aloj; kaj trovighas ankau tiaj, ce kiuj neniu el tiuj du ecoj estas konstatebla; kaj tiel, lau tiu chi vidpunkto do ne eblis dividi en du partojn la tutan bullokaron, por ke ili efike finskermu la grandan mondkonceptan batalon. Oni devis rekomenci la tuton — denove oni revenis al la naiva popolkredo, kiu prenas la nebulmakulojn "oiha" — kaj la komunan dangheron, la "gonchargon" puno fare de la providenco. Tiutempe, kiam — kiel tuj ni vidos — neatendite mi devis forlasi Kapilarion, la granda lukto estis ghuste en tia stadio, kaj en tia mi ghin vidis lastfoje: kio okazis depost tiam, mi ne scias, do mia lasta memoro rilatas al tiu chi granda ekprospero, kiu komencighis en la politiko de la venkita Halvargo. Gonchargo-registaro transprenis la potencon, ghi fondis la Unuan Gonchargo-Asocion kontrau la senkreduloj, kreighis Gonchargokonsuma Instituto; krome Biokemia Shufabriko, alivorte Politika Regista Partio de Gonchargokreduloj, kiu per granda forto strebis fari ordon en la turo. Mi mem, kiu partoprenis multkelkajn batalojn, pro mia nekonata deveno, komence estis suspektata fare de la Goncargo-partio; sed poste per helpo de iu el miaj prelegoj, kiun mi faris sub la titolo "Gonchargo-direktado kaj la disvastigo de la nacia ideo, kun speciala konsidero al la oreloj, elshiritaj fare de ia mashinpecoj", refoje kun sukceso mi baraktis supren, cheflanke kun Xa-ra, kiu tiutempe, ne rezigninte pri siaj principoj, estis denove gvidanta kaj direktanta persono de la potenco.

La historio de mia liberigho el Kapilario, rakontate per kelkaj vortoj, konsistas el la jeno:

Iutage komisiito de la registaro aperis che mi kaj min alvokis, kiel konanton de la oiha-demando, entrepreni la estradon de tiu deputitaro, kiun Halvargo estis irigonta al iu turo, situanta iom malproksime, kie la astronomoj avizis gonchargon; kaj el kie oni petis de ni helptachmentojn por restarigo de la konfuzighinta ordo. Mi akceptis la honorigan komision, kaj iun matenon mi ekiris. Nia vojo dauris tagojn, ni devis venki multajn obstaklojn — sed fine ni atingis la koncernan turon, kien ni estus devintaj enmarshi. Sed la ribeluloj nin chirkaubaris, mian akompanantaron senarmiligis, kaj antau ol mi estus povinta transpashi la pordegon, ili min arestis kaj enkarcerigis kiel perfidulon. Mi ne havis eblon plenumi la esplorkaptitecon, nome intertempe okazis la gonchargo, granda parto de la bullokoj pereis, la ceteraj forkuris. Mi forlasis mian karceron noktotempe, kiam la gardistoj malaperis de apud mi — terure elcherpighinta kaj mortlace mi ekiris en malcerta direkto, senchese min kashante kaj kun maltrankvilo, ke denove mi alvenos inter la malamikajn bullokojn, kiuj — ne konante la situacion — kvalifikus mian liberighon eskapo, kaj simple min mortpafus, au forigus de sur miaj oreloj la tie fiksitajn brankojn, kaj mi sufokighos. Ia patrolo fakte min ekpersekutis, sed mi trovis eblon de rifugho kaj la koralarbaro donis al mi shirmon.

Frumatene la grundo komencis altighi; en la helo, filtrighanta suben, mi grimpe pasis en suprena direkto, kaj fine mi atingis la pinton de la monto, kie mi falis teren elcherpighinte kaj mortpreta. Mi sentis, ke mi tuj pereos, mi povas iri nenien, min defendos neniu — la oihaoj min forpelis, la bullokoj persekutas min: mi devos perei mizere. Mi ekghemis laute kaj malbenis miajn sorton kaj propran stultecon, ke post tiom da chagrenplenaj spertoj, refoje mia stulteco vekis en mi la sopiron kaj emon por vojaghi. Mi pensis, ke mi vivas la lastajn minutojn, kaj neniam plu mi revidos mian amatan patrujon; kaj mi preskau intencis, deshirante miajn brankojn, mallongigi la suferojn, kiam teruraj mugho kaj tondro kaj tremego min rekonsciigis. Samtempe sub mi la grundo ekskuighis; kaj varmega marshaumo jhetighis apude supren. Ghi min ekprenis kun terura forto, min fortiris kun si, min ruligis kaj eklevis — mi kaptadis por spiro kaj svenis.

Ghustedire estis tre simpla afero, kio okazis kun mi, nur la kuriozaj cirkonstancoj ghin faris eksterordinara. Nur poste mi ekkomprenis la interrilaton, kiun, kiel klarigon de mia stranga aventuro, mi jam nun mencias. La monto, kien mi trafis, estis vulkano en la mara fundo; kio min kuntiris, ghi estis erupcio de la vulkano. La lafo, tuj rigidighanta en la akvo en blankan shaumon, min levis supren, kaj dum mi drivis en ghi, tiel viglan forton ghi metis en miajn membrojn, ke tiu forto estis suficha por min eljheti al la suprajho de la maro. Kiam mi rekonsciighis, mi trovis min sur mallargha flosanta terbulajho, kiun la alfluadanta marshaumo kreis en tiu loko, kaj kiun la ondoj malrapide lulis kaj kunportis al nordo. La brankojn mi jam ne surhavis. Mi chirkaurigardis, frotis la okulojn kaj miregante gapis al Suno kaj al la klosho de la blua chielo, kiujn vidi tiom longtempe ne estis donite al mi. Vesperighis, la chielo estis sennuba; bordon mi vidis nenie.

Post dudek kvar hora jhetighado iu krozshipo min trovis kaj savis el mia malfacila situacio. En la unua tago mi sentis nenian signon de tiu nerva malsano, kiu poste min ekregis, kaj pri kiu, kiel pri pasema menskonfuzigho, nun jam nur honte mi rememoras. Nur kiam ni atingis bordon, kaj la shipestro interesighis pri mia identeco kaj miaj aventuroj, mi rimarkis, ke ne tiu mi estas, kiu iam mi estis. Mi sentis neelportebla la odoron de la viroj; je demandoj de la shipestro mi respondis oiha-lingve, kies kuriozaj krichoj tiom konsternis la bonan homon, ke li petis la kuraciston de la shipo min ekzameni kaj min meti en iun hospitalon. Sed mi, antau ol tio povus okazi, rifughis; kaj mi eskapis en la urbon. Mi eksciis, ke mi estas en Francujo, en proksimo de Marseille: ekzamenante miajn poshojn, mi trovis iom da ora mono, kiun la longtempa restado en la maro ne dismoligis tiel, kiel miajn vestajhojn kaj botojn. Per tiu chi mono mi achetis en iu vendejo virinajn vestojn, sekrete mi surprenis tiujn, mi metis falsajn harojn sur la kapon, rughigis la bushon kaj per rizpulvoro mi dike shmiris la vizaghon, lau modelo de la belaj virinoj en Marseille. Nur malklare mi memoras pri tiuj chi frenezachajhoj kaj pri la similaj, kiujn en la sekvaj semajnoj mi faris. Ankau pri tiu chi malmulto, kiu restis en mia kapo, mi ekmemoris post kelkaj semajnoj, kiam en la frenezulejo de Dover, kien oni min enfermis, mi iom elripozis mian lacon, kaj al la kuracisto, al la bonanima kaj komprenema Mr. Fox en horoj de la resanighado mi rakontis la estighon kaj historion de miaj fantasmagorioj. Kun pento mi konfesis, ke kun cerbo priturmentita per la suferoj inter la bullokoj, kaj abomenante min mem, en la unuaj tagoj konfuza, freneza decido — au plie manio — min ekregis: ke mi ne estos plu viro, au se jes, nur tial, ke mi ekbatalu kontrau la tirano, subpremanta la homarrrason, kaj ghin tenanta en mallibero; kontrau la virino mi ekbatalos, per shiaj propraj armiloj, per la indiferenteco, mensogo, pseudvestite, en virina masko mi enboros min inter ilin, shtele mi ellernos iliajn sekretojn; kaj tiujn posedante mi liberigos miajn malfelichajn kaj sensciajn bullok-kunulojn.

Tiujn chi stultajhojn kun honto mi rakontas, kaj tiamaniere mi rakontis jam tiam al la bona dr. Fox. — Elripozinte la lacon pro mia kurioza vojagho, mi pasigis en la frenezulejo ankorau kelkajn semajnojn, post kies paso, audante mian senchavan parolon, kaj surbaze de la opinioj de la kuracistoj, la direktoraro min kvalifikis resanighinta. La 4-an de Marto en 1922 mi forlasis la instituton, kaj post kelkaj tagoj, precize la 10-an de Marto mi alvenis en mian naskighurbon, Redriff, kie miajn edzinon kaj gefilojn mi trovis en bona sano.

Fino de la sesa vojagho de Gulliver

<< >>