SEPA CHAPITRO

La surtera amoro. - La sinjoro de la Kreo. - La batalo de la seksoj. — La virino kiel ghuobjekto. — Kelkaj rimarkoj de Opula, konsternigho de la autoro. — La ekstermo de la bullokoj. — Objektiva priskribo kaj etologio de kelkaj bullok-tipoj.

Okaze de iu alia nia interparolado, dum kiu shi menciis tiun agrablan kaj novecan narkotitecon — ia nova variajho de la malsimpla komplekso de la ghojoj estas multsignifa okazo en la vivarto de la oihaoj —, kiun mia lasta rakonto en shi okazigis, Opula min petis, ke mi parolu pli longe pri tiuj estajhoj, kiuj, surbaze de la ghisnunaj rakontoj tiel shajnas, relative plej similas al "sentemaj estajhoj" (la vorton "intelekto" che ili anstatadas la "sento", kiel la plej alta vivoformo), tio estas: al ili mem: kaj kiujn mi nomis "virinoj", nome tiu chi vorto faras efikon al shi (lau ilia lingvo tio signifas, ke shi komprenas la nocion, signitan per vorto), kiel mi havis okazon konvinkighi pri tio.

Estante sperta pri metod-didaktiko, kaj estante klera pensulo, mi vidis klare, ke chiokaze shin interesas ne la socia pozicio de la virinoj, sed la virino mem, en tera, pli ghuste en kontinenta senco — la virino, kaj tiu rilato, kiu sin interligas kun la viro: la amoro. Tiun chi lastan fenomenon au staton mi ne devis al shi klarigi: ghiajn ecojn tre bone shi konis, ja, kiel mi menciis, la oihaoj estas proksimume chiuj enamighintaj inter si reciproke.

Mi estis sincera kaj ne flati volis al mia patronino, kiam la karakterpriskribon mi enkondukis per tio, ke pri tiom alta evoluinteco de la virina beleco, pli guste pri tiom da eblo de la beleco, kiom en Kapilario mi spertis, mi ech ne songhis en mia amegata patrujo, kvankam ghi chiam estis bonfama pri siaj belaj virinoj. Per tiu chi eldiro samtempe sen intenco mi konfesis, ke la plej chefa karakterizajho kaj distinga signo de la temanta sekso estas — almenau por okuloj de la Sinjoro de la Kreo -, ankau che ni, la beleco, respektive tiu altira forto, kiun ghi ekfunkciigas en la viro. Che tio chi mi volis la parolon turni al la koncepta determino de la "belo": citante kelkajn porchiamvalidajn tezojn, rilatajn al ghi, tiujn de Leibnitz, Kant kaj Schopenhauer. Sed tio Opulan tute ne interesis, shiaj interjhetitaj demandoj rilatis nur al tio: chu la nocioj de la "belo" kaj "virino" koincidas en nia pensado (en niaj "sopiroj", kiel en ilia lingvo oni diras)? Mi devis konfesi, ke tio grandparte estas tiel, kvankam ... Sed la distingon inter "seninteresa" kaj "interesata" shi jam ne finatendis — shi estis scivola nur pri tio (poste mi eksciis, kial): kian efikon al ni faras tio, kion ni, kontinentaj bullokoj nomas virina beleco?

Konsternighinte mi strechis la okulojn al shi: en tiu chi okazo la unuan fojon mia patronino uzis tiun chi hontigan esprimon koncerne al la viroj; malkashante, ke shi opiniis rekoni la similecon inter ni, kontinentaj viroj, kaj tiuj abomenindaj vermoj. Sed Opula ne multe atentis mian indignighintan miregon: en ordona maniero shi komprenigis al mi, ke mi devas respondi.

Do mi rakontis, ke la virina beleco faras vere grandan efikon al ni, kvankam tiun chi efikon la gvidaj mensuloj de la homa raso el vidpunkto de la evoluo tute ne supertaksas (maksimume la apostoloj de la eugeniko faras tion, proklamantaj dubvalorajn doktrinojn). Mi rakontis, ke, konforme al tio, la strebado al korpa beleco estas unu el la plej chefaj fortostrechoj de la virina sekso, kaj unu el la plej potencaj kriterioj de la selekciighado.

Mi profitis la okazon, ke ankau per tiu chi fakto mi pruvu la malaltgradecon de la virino, kiel sekvon de shia subpremiteco. Pro manko de pli noblaj ambicioj, la ununura mizera vivenhavo de la virino elcherpighas en tio, ke — por kia ajn prezo — shi plachu al la viro kaj per sia beleco shi veku en li pasiojn, kiujn en la horoj de lia ripozo shi utiligos por si. Mi pripentris tiun kompatindan, bagatelecan militon, kiun la virino daure batalas por la gracoj de la viro. Mi citis vortojn de kelkaj eminentaj sociologoj kaj feministoj, kiuj vipadas per skurgho de la plej nobla kolero iun el la plej grandaj krimoj de la homa socio: ke ghi konsideras la virinon ghuobjekto, kaj per tio ghi degradas sin kaj baras la vojon de sia evoluo. Per kelkaj kuraghe maldetalaj strekoj mi skizis la vivon en la grandaj urboj - la sovaghajn post-chason kaj peladon por posedi ilojn de ghuoj kaj ghojoj, en kies centro staras la bela virino, kiel grad-mezurilo de richeco kaj bonstato.

Mi parolis pri la freneza virinkulto de la dekoka jarcento. Ties postrestajho ech hodiau estas sentebla en multaj malaplombaj kutimoj. La vira vanteco konsideras la belan virinon luksartiklo, ornamajho: do estas nature, ke la virino per sia pli malaltgrada intelekto ne plenkomprenante la ghustan direkton de sia homa destino, strebadas nur al tio, ke shi ghuu tiujn por-momentajn avantaghojn, kiujn shia korpa beleco al shi donas; kaj shi ne atentas la estontecon de la homaro. Diskutante kun mi mem, mi tiris sub prijughon tiun kontraudiron, ke nur en la plej altaj, do plej malvastaj medioj de la socio estas tiel, ghi estas karakteriza simptomo nur de certa tavolo; kaj tiel ghi ne povas prezenti dangheron al la tuta socio. Multaj milionoj de la laboranta popolo konsideras la virinon ne luksartiklo; kiel edzinon kaj patrinon ili shin honoras, laborigas shin hejme kaj en la farmo, donante al shi la eblon, ke shi estu homo, fidela kunulino de la viro en bataloj de la vivo. Sed bedaurinde ni vidas, ke tiel okazas nur dum la virino estas vere nur homo kaj ne virino - tuj, kiam shia specifa virina eco, el krude korpa vidpunkto, pli akcentite validighas, en opaj kazoj: tuj komencighas la selektigho en la direkto de tiuj pli altaj tavoloj. La plej supra tavolo elektas por si la korpe pli perfektajn ekzemplerojn el la pli malsupra tavolo — tiu, kiu vivas en metropoloj, scias bone, ke la aristokrateco de la belo ne estas identa kun la aristokrateco de la naskigho kaj rango: oni devas pensi nur pri tiuj kapturnaj karieroj, kiujn havis dommajstrofilinoj, vartistinoj de kalokrustaj kalkanoj, levitaj de ekspertulaj virokuloj el la obskuro: ke, kiel korojn tromplogantaj demonoj ili poste eksuperbrilu kadre de multekostaj peltoj kaj silkoj.

Che tiu ci punkto mia patronino refoje min interrompis: Shajne la vorto "bedaurinde" shin haltigis en la auskultado, kiel senta koloro de pura logika difino. Shi min demandis, chu vere mi konsideras bedaurinde, ke la menciitaj dommajstrofilino au vartistineto estis belaj? Char se tiel estas, tiukaze mi volus, kune kun miaj tielnomataj "pensulaj" bullok-kunuloj, ke la virinoj estu ne kiel eble plej belaj, sed kiel eble plej malbelaj — la pacan kunlaboron, la progreson de la homa raso lau nia koncepto evidente ebligas nur tio.

La demando min tiom surprizis, ke subite mi ne povis respondi. Nur post minutoj mi sufiche povis strechi la prudenton, ke mi povu paroli pri la "batalo de la seksoj" — sed mia patronino denove, pli impete min interrompis kaj shi asertis, ke pri la "batalo de la seksoj", post la auditajhoj, shi jam ne scivolas, char pri ghi shi jam havas sian opinion. El tio, kion mi rakontis, estas evidente, kion cetere shi tuj konjektis, ke ni, kontinentaj bullokoj, estas simple enviaj kontrau niaj virinoj, char ili estas relative pli belaj, pli perfektaj kaj pli felichaj ol ni; kaj tiamaniere ili nin superregas, kio estas natura ordo de la aferoj. Nia maltrankvileco devenas simple el tio, ke ni rekonis tiun subordigitan situacion, en kiu ni vivas, sed en nia sufero (tiu chi vorto signifas samtempe en la oiha-lingvo ankau "stultecon") ni ne rimarkas, ke ni intermiksas la faktojn.

Tio, kion mi babilachis pri la virino kiei pri "porghua objekto", ornamajho kaj luksajho, sonas tiel, kvazau la ombro sin nomus naskpatrino de la lumo. Kio koncernas la "vartistineton kun kalokrustaj kalkanoj" kaj la "dommajstrofilinon", shi ne komprenas, kial mi parolas kun malestimo pri ili; malgrau, ke mi mem konfesis, ke la samajn sukcesojn: richecon kaj bonstaton, kiujn la viro atingas nur per la plej grandaj fortostrecho kaj laboro, shi ekposedas kiel sian lauleghan havajhon, simple per la fakto, ke shi ekzistas - do, ke tia ekzisto esence estas la samo, kion che la vironi nomas "merito", "forto". Flanke de la virino - veran, do perfektan, tio estas, belan virinon shi komprenas je tio —, la fakto, ke shi vivas, samtempe estas merito kaj rajto al la vivo — nature, ke shi vivas el tio, por kio shi vivas: el la ghuo kaj ghojo. Char ja ankau mi mem ne kredas serioze, se mi parolas pri la virino kiel pri objekto — sen tio, ke shi estus min demandinta aparte, shi estas tute certa pri tio, ke la kontinenta viro, kiam li elektas por si virinon por la ghojoj, nomitaj de mi "amora servo", sin vestas en silkojn kaj velurojn: preferas tiun virinon, kiu la amadon ankau shi mem pli ghuas — sen tio la ghojo de la viro estas malperfekta, ech, lau certa konsidero ankau neebla.

Sed kiel povas esti "ghuobjekto", kiu ankau mem ghuas? Nur malsana au idiota menso povas aserti tiajhon. Mi parolis pri silko kaj veluro kaj oro, per kiuj ni supershutas niajn virinojn, "intersanghe" por ilia amo — sed kiel mi povas nomi "intershangho" tian negocon, en kiu unu el la koncernatoj donas nenion tian, per kio shi sin senhavigus? En tiu chi negoco nur la virino ricevas de la viro — eksterajn ghojojn kaj ghuojn, nur tial, char shi emas travivi kaj akcepti internajn ghojojn kaj ghuojn — ja kion plusan shi donas al la viro krom tiu rajto, ke li — povas doni? —: tiun eksterordinaran rajton, kiun la viro kredas ghojo kaj guo, ghis tutlacigho kaj morta inertigho lin konvinkas, ke li plenumis devon kaj ne praktikis rajton: devigon li obeis kaj ne sopiron kontentigis. Nu, do: kiu prenas, sen tio, ke mem donus - tiu ne estas "ghuobjekto" nek "havajho" — sed simple pli forta partoprenanto, pli altgrada estajho. Tio chi ne estas kontrakto au konsento sur reciproka bazo: tio chi estas simple venko; la venko de pli perfekta genro super la malpli perfekta.

Nenio karakterizas pli bone la neeldireblan stultecon de la bullok, ol, ke ghi volas liberigi la virinon, sen tio, ke sin mem ghi liberigus: ghi ekkonkurus kun la virino, au almenau shin imitus, por ke shiajn armilojn ghi kashe etlernu, en sia postrestinteco ghi klopodus ankau mem atingi tiun evoluintecon, kiun per sia senintenca ofero ghi ebligis al la virino.

Kaj Opula — profitante la tempon, dum mi restrechis la prudenton, por ke mi kolektu argumentojn kontrau shi — komencis sin okupi pri tio, kion mi pleje timis: serchi similecon inter ni kontinentaj viroj kaj tiuj monstroj, kiujn Kapilario nomas bullokoj. Donas al mi forton nur la devsento, ke nenion mi rajtas prisilenti el tio, kion mi vidis kaj spertis dum miaj aventurplenaj vojaghoj, ke mi sin sekvu sur tio vojo, kiun la sentema virfiero ne povas surpashi sen rughigho. Bedaurinde, vole-nevole mi konvinkighis, ke la faktoj, kiujn shi rakontis al mi kiel koncernajhojn de tiu chi afero, konformas al la vero: do mi ne povas prisilenti ilin, kiel vantan flirtadon de la humoro au senfruktan ludon de la imago.

Opula parolis pri la maniero, kiel ili kutimas ekposedi tiujn kastelojn kaj palacojn, kiujn la bullokoj konstruas por la celo, ke ili mem atingu la suprajhon de la maro. Kiam iu el la turoj atingis certan altecon kaj ghi promesdonas esti tauga loghejo por la oihaoj, kelkaj oihaoj neatendite penetras en internon de la konstruajho kaj ili komencas tuj disshuti tiun malpezan fluidajhon, kiuj en la antaua chapitro mi jam menciis, kaj kiu tre similas al iuj parfumoj, uzataj en Europo. Stranga afero estas, ke la bullokoj, malgrau jarmilaj spertoj, neniam rimarkas, pri kio temas; kaj ili ech ne pensas pri sindefendo. Je la apero de la oihaoj tuj grandaj paniko kaj svarmado estighas en la vicoj de la bestoj, laborintaj fervore: ili shancele kaptadas sian kapon, vibrigas siajn malgraciajn membrojn kaj audigas specialajn cincinajn sonojn.

La narkotilo, per kiu oni ilin forfumumas, shajne, en komenco kauzas pliigitan ekscitecon — kaj ili evidente scias, ke tiu chi eksciteco el kio devenas, sen tio, ke la rezulton ili antauvidus. Forlasinte la konstruighantajn kornicojn, ili ekcirkulas chirkau la oihaoj, kun chiam pli rapida svingo, dume ili faras la plej strangajn grimacojn. Poste laukutime ili ekprenas unu la alian, sin tauzas kaj shiras reciproke — tiu chi interbatado trivialighas precipe tiam, se — kiel kelkfoje okazas - iu el la bullokoj, chu hazarde chu intence alpushighas al iu oiha (tiujn chi oni nomas "shtruborgoj" au "strindbergoj"). Tiam efektiva bullok-ringo formighas chirkau la shajne atakita oiha —, la bullokoj kreas defendremparon; terura bruacho farighas, kaj en la kirligho ili ofte ankau mortigas unu la alin. La plej sangvinaj, la tielnomatoj "kavaliroj" kolere vangfrapadas kaj shiras la "strindbergojn": lau aserto de Opula la oihaoj ridegas konvulsie pri tiu chi kurioza vidajho, ke chi tiuj volas ilin defendi, kiam temas ghuste pri tio, ke tiuj devus defendi sin. Trovighas malofte el inter la bullokoj kelkaj, kiuj obskure rekoninte la dangheron, se ne sin mem, sed almenau la turon, konstruatan kun shvitiga peno, klopodas defendi, rememorante, kial ili komencis ghin konstrui: tiuj chi, kiujn la oihaoj nomas "gont-oj" au "kant-oj", kaj pro ilia malagrabla gusto diligente ekstermadas, okupas lokon sur la ekstremaj kornicoj de la konstruighanta turo, shajne ili atentas pri tio, ke la oihaoj ne surtegmentu kaj transformu en loghlokon tion, kion ili denove kaj denove komencis por la celo, ke ghi farighu shtupetaro al pli altaj, pli maldensaj regionoj. Por forpeli kaj elpiketadi ilin, la oihaoj ne bezonas penadi: tion aranghas la aliaj bullokoj, precipe la tielnomataj "koetoj" au "poetoj", el inter tiuj chi precipe la "gote-oj", la "vulde-oj", "wilde-oj" kaj "da-nuncioj", kiuj lau mirinda maniero same nauzighas de siaj malbonodoraj bullok-kunuloj, kiel la oihaoj mem.

Char — kiel ajn strange sonas — tiuj chi abomenindaj estajhoj, kies nanaj korpoj deformighis pro la sencela kaj stulta evolua furiozo, per kiu ili elkulturadis sur si naghilojn, flugilojn kaj palpantenojn kaj radojn kaj pulmojn kaj brankojn, en kaosa miksajho, lau tia maniero, ke iliajn movojn ghenas mil malperfektaj organoj, sen tio, ke ili estus restintaj tiu ununura, simpla organo, kiu — almenau por la oihaoj — perfekte konvenus al la celo; mi diras, en la animo de tiuj chi malfelichaj vermoj ne estas malkonata la sento de la vanteco, en oihaeca senco. Trovighas inter ili en granda nombro tiaj, kiuj sin enboris inter la oihaojn, sin koketmovas kaj shtele ellernas la kutimojn, movojn de la oihaoj, kun la espero, ke ili plachos - kaj oni rimarkadis, ke, kiam antau tagmangho la grasigitajn kaj manghotajn bullokojn oni metas en poton, ne nur, ke ili ne barakte frapadas, sed ofte ech ekkonkuras, kiu saltu pli frue en la bolantan akvon; sin lulante en la revimago, ke ilin elektas ne la apetito, sed ia placho au distingo flanke de la oihaoj.

<< >>