KVINA CHAPITRO

La stranga lingvo de la oihaoj. - La originala signifo de la vorto "oiha". Opula, la reghino de la oihaoj distingas la autoron per sia konfido. — Kelkaj vortoj pri la subpremado de la Europaj virinoj.

Se tamen mi sukcesis kolekti kelkajn gravajn indikojn, atingeblajn nur per busha komuniko — aliparte, lau klarigoj de miaj gastigantaj mastrinoj, mi povis fari kelkajn komparojn inter la shtatjuraj kaj sociaj fenomenoj de Kapilario kaj Europo: tio shuldighis ne al ilia helpemo, sed ebligis tion ofte nur ruzaj kaj intrigaj artifikoj.

En la unuaj semajnoj, kiam mi havis eblon ekkoni la spiriton kaj esencon de la lingvo de la oihaoj, mi preskau komencis kredi, ke neniam ni interkomprenos. Nome tiu chi lingvo estas unu el la plej specialaj, pri kiuj mi havis eblon por studado. Vortoj kaj parafrazoj, koncernaj al abstraktajhoj, tute ne trovighas en tiu chi lingvo — ghi havas vortojn nur por senseblaj kaj palpeblaj objektoj: kaj ech tiuj (mi povas esprimi tion malfacile) montras ne precize la objekton mem, sed plie nur tiun senton, emocion, kiun la koncerna objekto vekas en la humorondado de la oihaoj, nome kun la konvena emocia koloro — tiel, ke, unuvorte la lingvo oiha konsistas preskau el nuraj interjekcioj.

Donas variecon al tiu chi lingvo la cirkonstanco, ke la diversaj akcentoj kaj prononcoj de unu kaj sama vorto havas diversajn sencojn, kiel en la vortaro de la shucinfanoj la vortetoj "aa" au "vaa" signifas, lau la prononcmaniero de la etulo ghojon, kolereton, deziron al ia objekto au rifuzon al tiu. Ankau mem la vorto "oiha" estas verdire interjekcio; kaj se mi ghin uzus precize, lau nia skribmaniero chiuokaze mi devus almeti krisignon — tiu chi vorto estas ekkrio de la ghojo kaj ekstazo, kiujn la naskighinto de Kapilario sentas pro tio, ke shi vivas kaj spiras, kaj, ke per helpo de siaj beleco kaj vivghojo shi havas la eblon privivi kaj prighui chiujn plezurojn kaj ebriojn, kiujn shi mem kaj la mondo riche supershutas al shi.

Char - tiun chi punkton mi uzas por mencii — la tuta vivo de la oihaoj pasas en chiama praktikado de la ghojoj kaj rafine elektitaj ghuoj. Samkiel ilia lingvo celas esprimon nur de emocioj kaj humorondadoj, ankau iliaj agoj kaj chiuj funkcioj direktighas nur al tio, ke ili konservu vigla tiun pliigitan strechon de la nervoj kaj animo, kiu por tielnomata vivartisto estas identa kun la celo kaj senco de la vivo.

La ghojon de iliaj sensoj servas chio, kaj chiuj iliaj sensoj estas lau pli strecha meniero sentemaj al la agrablaj iritoj; kian sentemecon Europa homo povas prezenti al si nur per unu certa sensorgano, sub la efiko de la konvenaj influoj. Tiel ekzemple foje mi vidis noblan oiha-sinjorinon fali en efektivan voluptan senkonscion kaj erupcii en spiregaj larmoj pro ekvido de la rugha koloro de ia delikata shtofo — tiu chi koloro efikis al shi samtiel, kiel la plej varmega kaj plej manprenebla amkonfeso, kiu iam ajn povis kapturnigi Londonan au Parizan monduman damon. Tian saman ebrian senkonscion okazigas che ili la muziko de iuj instrumentoj, au ankorau plie la gustumo de iuj manghajhoj kaj bombonoj, faritaj bone — pro tio la mangadoj havas efektive orgian karakteron en chiu okazo. Kaj, se ni konsideras, ke la kontinuaj fluado kaj tushado de la akvo, kiel de elemento pli densa ol la aero, senchese tiklas kaj tremetigas pere de la tuta surfaco de ilia senfine delikata kaj sentema hauto chiun korperon de ilia palpsenso, kuraghe mi povas diri, ke ekde sia naskigho ghis la lasta minuto la oiha ech por momento ne malhavas tiun maloftan kaj intensigitan staton, kiun ni kutimas nomi per la vorto, signifanta la plej altan gradon de la korpa bonfarto, per "volupto".

Kio koncernas la amvivon de la oihaoj, provizore, sen tio, ke pli detale mi parolus pri tiu mistika maniero, lau kiu la vivo plukontinuas che ili, mi konstatas nur tiom, ke la amo havas che ili nenion komunan kun la nocio de la raskonservo — ghi estas arto kaj ghojo, estanta por si mem, kiu elcherpighas en la ekstazo kaj sindono de unu oiha al la alia, sen tio, ke ghi celus au okazigus kreighon de tria estajho — de infanoj. Ankau en tio chi, kiel en chio alia, la erotika ghojo, pliigita kaj subtilighinta en animan sensacion, estas tio, kio sola interesas la oihaojn. Se mi volus mencii ankau detalojn, estus tre malfacile - tradukinte en Europan lingvon — tiel esprimi la esencon de iliaj erotikadajhoj, ke tio ne shajnu malpermesita priskribo de kontraulegaj kaj voluptemulaj manipuladoj — kvankam, en prezento de ilia lingvo kaj kun akomodigho al iliaj sentoj kaj konceptoj, chio chi signifas la kulton de la ple] puraj kaj plej noblaj ghojoj, tion, kion che ni la muziko kaj la poezio; ilin ne nur ne malpermesas la gvidantoj de la popoloj, sed ili ech protektas kaj instigas tiujn.

Vivante en Kapilario, ech por memento mi ne ekpensis, ke tio, kion mi audas kaj vidas chirkau mi, verdire estas senmorala kaj etiketofenda senbrideco — en stato simila al speciala hipnoto chion chi mi konsideris samtiel la plej majesta kaj nobla simptomo de la animo, vivanta en la korpo, kiel ili je tio ghin destinis kaj tiel ghuis.

Tion chi mi devis antaunoti, por ke la leganto povu kompreni, kial mi bezonis fari intrigojn — kiujn nun mi jam hontetas —; ke mi povu okupi ilian atenton, indiferentan kontrau chia ekstera ekkono.

Eble mi jam menciis, ke la reghino de la oihaoj, Opula, min distingis per siaj konfido kaj amikeco; kaj shi permesis, ke mi restadu en shia proksimeco kaj lau mia povo mi shin amuzu. La amuzo de tiel eminenta kaj eleganta sinjorino ne estas tiel facila afero, kiel oni pensus, se ni konsideras, ke chio, kio en Europo nin interesas, estas por ili plene indiferenta. Baldau mi rimarkis, ke shia majesta moshtino sin emas okupi pri ia penso au rakontata komunikajho nur en tiu kazo, se ghi estas rilata al sensa influo - do mi provis dum parolo mian bushon proksimigi al la perfekte travidebla, delikata kaj pale rozkolora oreleto tiom, ke la elfluanta spiro senchese tremetigu tiun chi subtilan korpoparton. Poste mi divenis, ke ankorau pli certan efikon mi atingas, se mi uzas por tiu chi celo ne shiajn oreletojn, sed unu certan punkton de shia fleksigema kaj mola kokso — mirinde, ke tra chi tiu punkto multe pli bone shi komprenis chion, ol per helpo de la organo, destinita enakcepti la vortojn.

Mi estis surprizita, ke tiu chi malperfekta lingvo, konsistanta el nuraj interjekcioj, lau tiu chi vojo kiel perfekte povas sin komprenigi - chion, kion mi volis diri, shia majesta mostino per tiu chi metodo pli rapide kaj pli komplete ekkomprenis, ol se la saman aferon mi priklarigus en la angla ekzemple al la estiminda Mrs. Pankhurst au al sinjorino Ellen Kay, kvankam ili dum sia laborado, plenumata sur la kampo de la virinliberigo, havigis al si grandan lertecon en la artoj de la polemikado kaj retoriko.

Tiamaniere, mallonge kaj resume, mi konigis al shia majesta moshtino tiujn chefajn direktivojn, kiuj lau la morala instruo de la sociologioj donas bildon pri la situacio de la virino en Europo, dum la historia evoluo. Rekte kaj sen kasho de la vero mi parolis pri tiu bedaurinda subpremo, pri kies grandeco kaj sekvoj nin atentigis nur la esploroj de la plej nova epoko. Dum jarcentoj la viroj shparis de la virinoj chiujn tiujn rajtojn, kies praktikado estas la plej sankta devo de la civilizita civitano.

La viroj konservis al si chiujn avantaghojn, tiujn ili gardas jhaluze ech hodiau, kaj chion chi ili faras citante rajton de la pli forta, al kiu kontrau la malforta estas permesata chio. Al la virinoj simple nenio estis permesata, kion la viroj senchese povis fari. La virinoj ne povis labori kaj ne povis klerighi — nur la viro rajtis la tutan tagon pene klopodi en freneza kaj superhoma laboro, kiu indiferentigas la sentemecon de la korpo kaj la impresemon de la animo. La viroj havis rajton edzighi, gefilojn generi kaj tiujn vivteni — la virinoj ne havis rajton al tio.

Sed la plej chieltremiga maljusto, pro kies hontopleneco ghuste en niaj tagoj ghemas denove la humiligataj kaj subpremataj virinoj, estas, ke — kion mi preskau hontetas konfesi al shia majesta moshtino - la virinoj ne rajtas soldatservi, ili estas senigitaj de la sankta kaj nobla rajto, kiun nuntempe la viroj de chiu nacio en Europo senescepte ghuas; nome, ke la virmembroj de chiu nacio aparte, lau nacioj, povas defendi la limon de sia patrujo, atakita malinde, kontrau la malica kaj malhonora ekstera malamiko, kiu maljuste ghin atakis kaj la militon altrudis. Francoj, angloj, germanoj, rusoj, hungaroj, austroj, serboj, — chiuj havas rajton defendi sian patrujon, atakitan de la alia, kaj kontrau tiu alia, nur la virinoj havas nenie, nenian rajton.

Sekve de tiu chi subpremo, lau informo de la leghoj de la historiaj materialismo kaj evoluciteorio, inventitaj de saghaj viroj, la virino nature malevoluis kaj postrestis, shia animo degeneris kaj fiighis; kiel tion kelkaj grandegaj pesimismaj mensuloj, Strindberg, Ibsen, Weininger kaj aliaj emfaze demonstris.

En la longaj jarcentoj de la subpremado, dum la viroj laboris por la virinoj, la virinoj siaflanke, senigitaj de la eblo de laboro kaj penado por aliaj, estis devigataj sin okupi pri si mem; kies sekvo estis, ke lau korpo ili farighis pli delikataj, pli belaj ol la viroj; kaj tiel en ilia malespera situacio restis por ili nenio alia, ol ghui la ghojojn de la vivo; sen tio, ke ili partoprenus ties penadojn.

Dum al la viroj donis celon kaj profesion kaj vivenhavon en chiu tempo la devigateco, ke ili okupighu ne pri tio, pri kio oni volus sin okupi senchese, nome pri siaj propraj korpo kaj vivo, sed ili cerbumadu pri chiaspecaj ceterajhoj, per kiuj ili utilas al aliaj, kiuj aiiaj poste rekompence pro la alportita profito permesas, ke — dum la viroj povas labori por ili — ankau tiuj viroj mem restu vivantaj; dume la virinoj vole-nevole vivis el tio, por kio ili vivis, nome, ke ili estas amataj kaj dorlotataj kaj oni klopodas fari al ili kiel eble pli da ghojo.

Je la demando de shia majesta moshtino, ke do kiuj estas tiuj okupighoj, kiuj donas al la viroj la pli altan evoluon, mi denombris kelkajn el miaj richaj kaj bonfamaj konatoj, kaj mallonge resumante ilian vivhistorion, mi rakontis, ke, kiel kuracistoj, advokatoj, profesoroj, komercistoj, entreprenistoj kaj artistoj per strecha laboro de tuta vivo ili atingis tiujn estimon kaj publikan respekton, kiujn la ghenerala opinio certigas por chiuj bravaj viroj, kiuj akiris per sia kolektita posedajho belan edzinon, devenantan el bona domo, kaj familion; kaj kiuj povis doni al siaj filinoj honestan doton, antau ol alveni en la bonfareman sinon de la morto, por priripozi la penadojn.

<< >>