SESA CHAPITRO

La autoro ekscias, kiel li venis en Faremidon. La dosire, au la malsano de l' mondo. - Indigno de l' autoro en la nomo de l' homa raso.

La unua afero, pri kiu mi demandis mian mastron Midore, kiam iom - false kaj neperfekte — mi povis min komprenigi per ilia lingvo, kompreneble estis: al kia stranga hazardo mi povas danki, ke mi venis en Faremidon, kie kaj kiel ili trovis min?

Mia mastro rakontis, ke ili ofte travagadas la spacon per plumoj movataj de elektraj radioj (tiel mi nomas la motoron, kiun ili havas en !a supra parto de sia trunko), serchante pii purajn kaj pli vastajn harmoniojn, kaj dumvoje ili tushas ia atmosferon de fremdaj planedoj kaj astrosistemoj. Lia amiko, Sido, okaze tushante la atmosferon de l' planedo Lasomi (tiel ili nomas la Teron), mire malkovris en la atmosfero ian figuron, kiu shajnis preskau inteligenta estajho kaj kiu shvebis en tia alto, kie lau ilia scio pri Lasomi, ankorau nenia materio. Li alparolis ghin, sed la estajho ne respondis. Flugante super ghin, li rimarkis du dosireojn en la interno de l' shajne inteligenta estajho: unu jam ne movighis, ghi ne estis plu infekta, sed la alia estis ankorau tia. Char la formo de l' dosire estis interesa kaj nova, Sido levis ghin el la interno de l' estajho por porti ghin en Faremidon cele de mikroskopa ekzameno. Chi tiu dosire estus mi, chu ne, en kiu ili malkashis strangajn signojn de l' intelekto kaj mi nun estas studata de ili, kiel fami-dosire, vivanta kaj inteligenta malsano.

Chi tiujn vortojn mi auskultis kun granda surprizo kaj respekte mi demandis mian mastron, kion ili komprenas per dosire kaj en kia senco ili kredas, ke ankau mi estus tia, au kiel ili povis ghis nun havi koncepton pri estajhoj similaj al mi, konsidere, ke ilia estajho tiom diferencas de la mia? Aliparte kion li komprenas per la vorto "infekta", char, se mi bone komprenis liajn vortojn, lia amiko erare opiniis la aeroplanon inteligenta estajho kaj min, kiu estis en ghi, li rigardis io alia.

Mia mastro rakontis, ke ili jam delonge kaj bone konas Lasomi-n, la Teron, per teleskopoj ili jam delonge kaj precize esploris ghian surfacon kaj tie apenau troveblas, kio evitis ilian atenton. (Mi devas konstati, ke chi-okaze li diris la plenan veron; poste, foje ili montris al mi tian teleskopon direktante ghin al la Terglobo, lau diversaj alghustigoj, kaj mi povas diri, ke tra la vitro mi povis akre distingi ne nur la domojn, sed ech la homojn kaj chiujn iliajn aferojn.) lli konstatis, ke sur la Lasomi ne ekzistas estajhoj inteligentaj en Faremido-a senco: fakto tiom pli surpriza, char helpe de spektro-analizo ankau sur la Lasomi estas malkovreblaj kelkaj materioj necesaj por intelektaj estajhoj, kiel fero, oro, hidrargo kaj ankorau multaj aliaj mineraloj, Kontraue, jam delonge ili vidas sur la Tero multajn movighantajn, do infektajn dosireojn, diversformajn kaj diversspecajn; estas supozeble, ke chi tiuj malsanigaj ghermoj detruis la viveblojn de la teraj solasioj, tio estas ech versajna, char chie, kie ili trovas ian shajne inteligentan estajhon, kiu konsistas el fero au shtalo kaj kiun movas elektro au varmo: en au chirkau ghi flankumas chiam tuta amaso da dosire-oj, do parazitoj.

Je la demando, kial ili opinias ankau min dosire, mia mastro ridetante aludis tiujn strangajn plantojn, kiuj min tiom surprizis je la tago de mia alveno, kaj kiujn mi nomis homsimilaj arboj. Li rakontis, ke chi tiuj arboj estas specoj de dosire: ili jam delonge vegetas kaj parazitas en la cetere sana grundo de Faremido kaj venenas la simplajn kaj purajn elementojn necesajn por solasi-fabrikado. lli konsistas el stranga miksajho, kies naturon iliaj hhemiistoj ankorau ne konas, nur ghian detruan kaj malsanigan efikon; kie aperas tia dosire, tie ekputras la materio, estighas malbonodoraj sukoj kaj senforma jukanta absceso. Per la vorto dosire oni komprenas en Faremido ghenerale venenon, infektan materion, paraziton, se tia estajho venas inter la erojn de la solasi, tie ghi kauzas konfuzon kaj malsanon: dank' al Dio ghi estas tre facile detruebla per la helpo de kelkaj acidoj; cetere ankau ghi mem estas pereema materio, malsana maisano, kiu sin mem ruinigas per tiuj korodaj kaj detruaj materioj, kiujn ghi produktas kaj diserigas. Kiam mi, Gulliver, venis chi tien: ilia unua tasko estis ekzameni min per mikroskopo pli precize, ol ili tion povis fari per teleskopo, kiam mi vivis ankorau sur la Tero; kaj ili konstatis kun bedauro, ke esence mi estas sama dosire, kia sporade trovighas ankau en ilia grundo, kaj kiu tiom multspece svarmas sur la Tero. La scienculoj de Faremido jam ech determinis mian lokon en la sistemo de la malsanigaj bakterioj, kaj Sido, al kiu oni povas danki mian ektrovon, min nomis remisolami-sidore, kiu en proksimuma traduko signifas homimitan bacilon, tian malsanoghermon, kiu, estante parazito, alprenas ecojn similajn al tiuj de la vivaj, neorganikaj estajhoj, por pliproksimighi al ili; tiel ghi eligas ankau sonojn kaj ghi produktas en la kapforma supra parto tian materion, kies sekrecio, la penso, ekstere similas al iliaj spiritaj produktajhoj. Sed ke, senkonsidere al chi tio, mi estas sama dosire, kiel la aliaj, tion pruvas, ke en mia substanco troveblas nenia valora materio, metalo au mineralo; sekve de tio mi nepre estas malsano, do pereema fenomeno (estas interese, ke en la lingvo de la solasioj chi tiuj du vortoj signifas la samon), malsano-materio konsumanta sin mem. Cetere, ankau mi mem pruvis de tiam, kiom ghustas ilia supozo: ili observis, ke en certa parto de l' tago min kaptas maltrankvilo kaj tiam mi vizitas tian faremidoanan dosire-on kaj kelkajn el ghiaj shvelajhoj mi deshiras (li komprenis frukton) kaj tiujn mi detruas manghante plenbushe, do estas evidente, ke mi apartenas al tiuj duagradaj estajhoj, kiuj nur tiel povas konservi sian mallongdauran vivon, ke ili konsumas organismon similan al si, ke poste ankau ilin konsumu sekvonta generacio.

Chion chi mia mastro rakontis tute trankvile kaj malvarme; estas interese, ke pro stranga hazardo la muzikitaj vortoj, sendepende de ilia senco, kunfandiyis en tiel admirindan melodion, ke, kiam li finis la rakonton per la vorto "generacio", kvazau per formortanta akordo: dum minutoj mi staris ravite kaj senvorte, kun animo torporigita kaj lulita en dolchan ekscitighon. Nur malrapide disighis chi tiu sorcho, por ke poste konsternighante kaj indignante mi memoru pri la senco de l' vortoj kaj pri la tuta senscia kaj malica koncepto, lau kiu li determinis en la naturo la lokon de la homa raso, do ankau tiun de la loghantoj de mia adorata patrujo. Samtempe mi sentis ghojon: jen, mi havas okazon refuti la malverajn kaj humiligajn famojn pri ni disvastigitajn kaj deklari la gloron kaj la chio-superan suverenecon de nia raso. Kio estas chi tiuj mashinoj, chi tiuj shraubkolaj kaj helicokapaj tenajloj kaj fonografoj, mi pensis fiereg-fanfarone, kompare al la grandioza enigmo de l' vivo?

Mi petis mian mastron por trankvila auskultado, ghis ni klare vidos kelkajn aferojn. Mallonge mi resumis chion, kion mi scias pri chi tiu demando: mi komencis per Adamo kaj Eva, sed modere, mi klopodis deteni min de trolongemo: chie lau la indikoj de la modernaj natursciencoj. Mi rakontis, kiel dezerta kaj senviva estis la globo, antau ol aperis sur ghi la Vivo — mi priskribis prehistorian pejzaghon — kun lumoj fosforantaj en la malvarmighantaj vaporoj; aglomerighantaj, neformitaj metaloj kaj mineraloj multkolore rulighas sub la kuprokolora firmamento, krateroj shprucigas la fajron kaj blankaj fumnuboj pushighas en la alton. Poste chio chi trankvilighas, blankaj akvoj kovras la teron, ridete brilas la arda suno kaj en la malprofundo de l' akvoj malrapide ekmovighas io. Strangaj, novaj formoj sin montras, la Vivo aperis sur la Tero. Ghi provadas prosperi dum jarmiloj en cent kaj cent diversaj formoj: ghi alprenas la formon de fisho, poste ghi algluas por si flugilojn kaj levighas en la aeron, jen ghi havas dek piedojn kaj multajn bushojn, jen ghi ellongigas sian kolon por atingi la frukton de la palmoj, jen ghi kreskigas akran fosilon antau sian bushon, por elfosi sian nutrajhon el la polvo de l' tero. Ghi kreskigas grandegan korpon por naski amason da idoj, foje razilakrajn dentojn por defendi sin kaj konservi sian rason. Fine, post longa eksperimentado, ghi enpensighas antau unu formo: ghi estas kvarmana, faltvizagha animalo, kun maltrankvile turnighantaj okulgloboj sub la hirtaj brovoj. En la malantaua parto de ghia kapo estas la cerbo, la organo de l' instinkto, kiu movas ghiajn membrojn kaj plenumas chion, kio estas necesa, por ke nia praulo, la simio, restu en vivo: se la besto kaptas al ghiaj okuloj, ghi fermas ilin, ech sen isia volo. La vivo elektas chi tiun beston por krei el ghi perfektan. Oni devas evoluigi la organon de l' instinkto, por ke tio, kio estis ghis nun senkonscia kaj mehhanika, farighu konscia kaj sinkonanta. Kelkaj jarmiloj, kaj la laboro sukcesas: en la kavo de la kranio malrapide ekevoluas la nova organo: la organo de la Konscio, kiu komprenas la eksterajn kaj internajn fenomenojn kaj kiu konformighas al tiuj ne en songh-simila nescio, sed che la lumjhetanta torcho de la intelekto kaj volo. Kaj jen estas antau ni la Homo, la Konscia Vivo, kiu sentas chiun ghojon de l' ekzisto kaj subjugas la fortojn kashighantajn en la kruda kaj stulta magerio porfari la vivon de la individuo plej bela kaj plej felicha kaj por ghojkrii al la blua kaj fora chielo kaj al la levighanta suno!

Mia mastro atente auskultis min, mi rimarkis, ke precipe la unua parto de mia parolo lin interesis, kvankam mi preparis la efekton prefere por la fino. Timante, ke li eble ne bone komprenis min, mi volis prezenti la detalojn, sed li signofaris kaj poste el liaj vortoj mi vidis kun miro, ke li ekkaptis la esencon de miaj vortoj en la plej profunda senco, kaj dum kelkaj minutoj li vidis klare la tutan demandon, por kies kompreno ni bezonis kelkajn jarmilojn. Mi provas mallonge resumi lian respondon en la sekvanta chapitro.

<< >>