TRIA CHAPITRO

Kelkaj vortoj al la leganto. - La homo kaj la mashinoj. - La loghantoj de Faremido. —La autoron oni komparas al la plantoj.

La leganto, kiun vojaghpriskriboj igis ja ankau cetere tro pretendema, oble malkontente kaj senpacience konstatis che la fino de l' antaua chapitro, ke li apenau konceptis ion el ties esenco, ne komprenante, kio estas tiuj mirindaj mashinoj kaj surprizaj piantoj, kiujn cetere nur skize mi povis priskribi, parolante pri tiaj fenomenoj, kiujn cetere — lau mia scio — neniu vojaghpriskribanto notis ankorau en sia taglibro.

Humile mi petas la leganton pripensi, ke unuparte, kiel simpla kirurgo, kiel mi jam menciis, mi ne estas vortartisto kaj eble mi esprimis min neperfekte kaj aliparte, la fenomenoj, kiujn en la dua chapitro mi priskribis, min surprizis tute same kaj ili estis same nekompreneblaj en la unua momento, kiam mi ilin renkontis. Sed mi petas paciencon kaj fidon, modeste aludante miajn kvar antauajn vojaghpriskribojn, en kiuj mi ofte notis nekompreneblajn fenomenojn, kies senco kaj signifo klarighis nur poste, per la sekvajhoj. Chiuokaze donas grandan plifaciligon ai la leganto, se li konas miajn kvar antauajn vojaghpriskribojn (pri Liliput, Brobdingnag, Laputa kaj Hauhnhnmlando), kiujn Jonathan Swift aranghis por preso.

Tamen, por plimallongigi mian rakonton, mi anticipas la moralan instruon, kiu poste, dum mia restado en Faremido, maturighis en mi kaj kiun, se la metafizikaj verkoj de l' dudeka jarcento ne estus min koruptintaj kaj infektintaj, jam delonge, antau Faremido, mi estus devinta kompreni, por ne surprizighi pri tio, kion mi spertis en chi tiu lando.

Estas konstateble, ke, che la unua apero de la homoj sur la tero, ankorau ne estis mashinoj, ne estis arto kaj scienco. Tiutempe chio, kion la homoj faris, devenis el natura bezono, ili sin vestis, char estis malvarme, ili fabrikis hakilon por pli facile haki la arbon. Poste venis la sciencoj kaj artoj, kies sola celo, chu ne, estis parte helpi la homon en liaj malfacilaj laboroj, kaj parte kompletigi niajn ideojn kaj imagojn, kiujn ni formis pri la sensitaj fenomenoj. Por levi la pezajn objektojn oni eltrovis la pulion, por pli preciza kaj pli ekzakta ekkono de la viditaj fenomenoj oni inventis la desegnon kaj la skribon.

Kompreneble post jarcentoj chiam pli kaj pli perfektighis la scienco kaj la arto; grandiozaj mashinoj helpis la homon en lia laboro, multobligante chiun eblon, kaj chiam pli kaj pli perfektaj statuoj, pentrajhoj, poetaj verkoj fiksis kaj prezentis la hasteme sensitajn tempajn kaj spacajn fenomenojn en ilia plena signifo.

Fine ni atingis, ke la mashinoj ne nur helpis la homon en chiu lia laboro kaj multobligis lian forton, sed ankau ili solaj multe pli perfekte plenumis la laboron, ol nia fortmanka homa korpo ghin iam povis plenumi. Tiel ankau la artoj: pentrajhoj, statuoj, verkoj, komponajhoj esprimis kun tia perfekto la simptomojn de l' vivo, la formon, la koloron, la eventon, la senton, ke la reala vivo malproksime postrestis al ili pri invento, belo kaj esprimforto.

Kio sekvis el tio? Mashinoj kaj verkoj superis la homon: ili farighis pli perfektaj; kaj baldau ni atingis, ke, se la homo volis esti perfekta, li devis imiti la mashinojn kaj verkojn, kiuj iam imitis la homon. Je la evoluo de nia karaktero pleje efikis nia kulturo, romanoj, dramoj, verkoj. Niajn formojn difinis la arto. Iam, promenante en Budapest, mi vidis sukervendejon, kiu sin nomis "automato", supre oni enjhetis groshon, kaj post tio sukerajho elvenis tra aperturo. Interne de chi tiu automato sidis homo, la mono falis en lian manon kaj li elshovis la sukeron tra l' aperturo. Chi tiu homo senkonscie rekonis, ke la homoj pli multe fidas al mashinoj, ol unu al la alia kaj li volis kredigi per ruza artifiko, ke li estas mashino.

La homoj atingis, ke ili jam donis dekmiloble pli multe por pentrajho prezentanta nudan virinon, ol por la virino, kiu servis modele al la pentristo; oni ne donis al la homo la respekton, kiun ricevas lia imitita, rekonstruita kopiajho. Mi rememoras, kia sincera indigno vekighis en mi, nelonge antau mia vojhago al Faremido, kiam la barbaraj germanoj ekbombardis la katedralon en Reims, sed samtempe mi nur surface rimarkis, kiom da viktimoj estis oferitaj en chi tiu batalo. Sed ja chiuj ni scias ankau tion, kiom pli multe gravis, kiom pli grandan entuziasmon vekis la famo, ke ni kaptis unu-du shipojn au kvin-ses kanonojn de l' malamikoj, ol tio, ke ni sukcesis mortigi el ili kvin-ses mil homojn; kvin kanonoj egalvaloras por ni kvinmil homojn kaj estas same granda perdo ankau por ili. Se mi estus jam tiutempe sobre pensinta pri tio, mi ne estus devinta tiom lerni en Faremido per mia propra malutilo. Mi estus kompreninta, ke la homo chiam pli alte taksis, kion li kreis, ol sin mem, kaj en chiu sia kreajho li penis krei ankau sin mem, krei nova kaj pli perfekta, por ke poste li mem chesu ekzisti, kiel superflua argilmodelo, en kiun oni fandis la metalon. Mi estus jam devinta tion kompreni, kiam oni inventis la kinon kaj mi vidis, kiom pli volonte oni vizitis la kinoteatrojn, kie oni vidis nur la surmure projektitajn bildojn de la sama aktoro, kiun ili estus povintaj vidi, por la sama sumo, ankau en ties viva realo sur la eksmoda teatra scenejo. Vere ope kaj aparte, en detaloj kaj en tuto, la homo, jam de l' komencaj tempoj, volis modeli pli perfektan estajhon pri si mem: por tio servis la mikroskopo kaj la teleskopo, la fotografmashino kaj la Rontgen-radio, la automobilo kaj la aeroplano.

Mi diras, se chion chi mi estus sobre pripensinta kaj kompreninta: mi estus povinta veki en la loghantoj de Faremido pli grandan respekton kaj estimon por mia arde amata patrujo. lli estus rekonintaj, ke la miro, kiu min preskau narkotis, kiam che la fino de la arbara vojo disvolvighis antau mi tiu brila konstruajho, ke jam chi tiu miro mem pruvis: ke malgrau mia homa malperfekteco tamen mi estis inda vivi inter ili kaj eble iam ighi simila al ili. Sed mi, antauokupite kaj stulte, longtempe insistis pri la supozo, ke tian kreajhon povas produkti nur homa mano.

Mi staris tie kaj chirkaurigardadis kapturne: tiam unu el la mashinoj; starantaj antau la halo, movighis kaj kun facilmovaj saltetoj ptoksimighis al mi. Mi rekonis la mashinon, kiu min portis chi tien kaj min lasis sola sur la transa bordo de l' rivero. Ghi audigis la saman muzikan takton. Ankau kelkaj el la ceteraj mashinoj movighis kaj venis tien. Ili min chirkaustaris kaj chirkau mi eksonis efektiva koncerto, la mashinoj muzikis. Mi iom ektimis, char mi nenie vidis homon el karno kaj sango, samtempe ankau la naturo komencis postuli siajn rajtojn, mi sentis malsaton kaj lacon. En la espero, ke mi eble tamen povos min komprenigi, mi ekparolis diverslingve, rekomendinte min en ilian indulgon kaj komprenon. Sed, char chiam respondis nur muzikaj sonoj, mi refoje ekatentis kaj distinginte inter la sonoj kelkajn plurfoje ripetighintajn taktojn, mi imitis tiujn antau ili. Tiam, kvazau surprize, farighis silento, poste ili etendadis siajn metalbrakojn unu al la alia, ili shajnis fari kunsidon. Time chirkaurigardante mi rimarkis, ke ili ne chiuj estas unuformaj: estis inter ili flugilaj kaj senflugilaj, kvadrataj kaj rondformaj, el diverskoloraj metaloj: sed ili tute similis lau sinteno kaj ankau lau tio, ke chiu estis komplikita kaj senfine delikata kaj preciza mekanismo.

Dum mi meditis pri tio, metalbrako sin etendis al mi kaj levis min en la aeron, mi ekvidis grandegan vitrolenson, kiun io tenis super mia kapo, kaj post la vitrolenso, radiante kaj atente, kvazau grandega okulo brilis malsupren al mi. La brako, kiu min levis, malrapide movis kaj shovis mian kapon, mi havis la malagrablan senton, ke oni min observas, kiel la insektisto ian strangan vermon sub la lupeo. Poste ree oni min delasis kaj metis sur la teron. Poste la flugila mashino, kiu min alportis, prenis mian manon kaj komencis min konduki: estis io simila, kiel ia patro instruas iri la etan knabon: la mashino pashadis apud mi malrapide, atente; kie la vojo estis pli malglata, tie ghi levadis siajn radojn, sur loko pli plata ghi rulighis malrapide, singarde. Dume ghi ofte turnis al mi sian oran metalkapon kaj el la brilaj okuloj al mi fluis blueta lumo, poste ghi ekkantis kaj nun mi jam sentis certe, ke per chi tiuj vochoj ghi parolas al mi kaj ke en chi tiu lando oni parolas tiamaniere, per muzikaj sonoj, la vortoj kunmetighas el muziksonoj. Kompreninte tion, mi klopodis al li komprenigi, ke mi volus lerni chi tiun lingvon; montrante al la palaco mi mansignis, ke mi deziras scii, kiel ghi nomighas. Ghi tuj komprenis, kion mi deziras, ghi donis kelkajn sonojn: mi, fa, re, kiujn mi tuj ripetis. Videble ghi ekghojis kaj nun jam ghi mem komencis montradi la objektojn, prezentante chies nomon, kaj mi ripetis la sonojn. Ghi montris al si mem kaj kantis: so-la-si. Poste ghi signis per largha gesto la tutan horizonton kaj muzikis jene: fa, re, mi, do, kion mi jam audis, kiam ghi min portis chi tien. Tiam mi eksciis, ke la nomo de la lando estas: Faremido. (Mi petas la leganton, prononci la originalajn vortojn chiam nur kante, char nur tiel ili havas sencon.)

Fine ni venis al la aleo, kiun mi jhus trairis jam, inter la homformajn arbojn. Mia gvidanto ekstaris apud tia arbo, delikate kaptis min che mia kokso kaj starigis min apud la arbon, poste, iom repashinte ghi levis sian metaibrakon super sian kapon: mi vidis, ke ghi min observas kaj komparas. Ree min kaptis tiu malagrabla sento: nun estis, kvazau botanikisto komparus du plantojn por konstati la parencecon.

<< >>