31. RICHO KAJ MALRICHO

La bazo por libera kaj normala spirita vivo estas la materia sekureco de homo. La persona materia sekureco dependas de la socia ekonomia forto en la lando en kiu oni vivas. Ne hazarde marksismo bazas sian filozofion sur la materiismo, sur la tiel nomata dialektika materiismo. Sed ankau la burgha liberalismo bazas sian filozofon sur materiismaj, kapitalismaj teorioj de A. Smith kaj M. Keynes. Nu ja, la materian fundamenton plifortigas la spirita agado, ili ja estas interplektitaj, sed tamen la prioritaton havas la materiismo, la ekonomio. Ju pli forta ekonomie estas iu lando, des pli da spirita richo evoluas en ghi. Mezepoka Florenco, Romo au Venecio postlasis sennombrajn gravajn kulturspurojn kaj spirite influis la tutan mondon, kio ne estus ebla, se tiuj italaj shtatetoj ne estus antaue richighintaj materie tiel ke restis mono ankau por kulturo kaj scienco. Tute nova spirito de demokratio kaj grava monda novkulturo moderna (literaturo, arkitekturo, filmarto) samkiel la chefaj spronoj al la monda scienco venis el Usono post kiam ghi liberigis grandegan energion de homspiritaj kapabloj farighinte richa kaj ekonomie la plej forta. La tutlanda au la tutmonda richo (materia bonstato) estas kondicho por paco, spirita libereco kaj estonto en kiu chiuj individuoj vivos feliche.

Rilate la individuon mem, la pasio de richighado estas sufiche danghera, same kiel chiu pasio (artefarita klopodo travivi pozitivajn emociojn), kiam oni gajnas monon en ekonomia konkurado. Kiam unuopulo farighas posedanto de produktrimedo au valorpaperoj pro kio li povas per sagha investado kaj produktado grandigi sian posedon, li komencas okupighi chiam pli pasie per tiu "sporto": kalkuli, konkursi, monbatali sur la mona batalkampo - la merkato. Ju pli li sukcesas, des pli li estas kaptata de la pasio, kaj li ne plu kapablas chesi. Farighinte tre richa, li daurigas ghis la vivofino, ebligante al siaj proksimuloj luksan vivon. La gefiloj (dua generacio) de tia richulo alkutimighis al la luksado sed ankau al la senlaboro kaj kutime post la morto de sia patro elspezas rapide la richajhon. Tia richulo, pensante nur pri la mono kaj sia pasio, ne havas tempon por eduki siajn gefilojn, ne sukcesas transdoni al ili la elementan instruon kiel mem aktivi en la vivo kaj ghui en kreiva laboro, en efektivigo de celoj elirantaj el la idealoj. Liaj infanoj tial plej ofte estas malkontentaj pri la vivo kaj detruas la hereditan materian richon. La richo individua per si mem estas malbona, se ghi servas nur al tio ke ghi multighu. Tia richo faras la homojn grandaj egoistoj kaj malbonfarantoj ghuantaj en tiu "sporto" detrui kiel eble plej multajn aliajn homojn kaj malrichigi ilin. Sed tiu richulo kiu scias uzi la richon por novaj humanaj celoj investante parton de la profito al scienco, parton al kulturo kaj tiel pligrandigante la gheneralan spiritan richon de la nacio kaj la homaro povas farighi grava bonfaranto kaj progresemulo.

Cetere, en la tre evoluintaj landoj, estas chiam malpli da familioj klasike richaj, dinastiaj. Chiam pli multe la entreprenojn posedas ne individuoj sed grupoj au ech aro da homoj havantaj akciojn kaj tial la richoj farighas pli juste dividataj.

Aliflanke, la malricheco kiu daure plagas grandajn regionojn de la mondo -Afrikon, Sudamerikon, partojn de Azio kaj ech de Europo malebligas ian ajn normalan homan vivon. Imagu la situacion en Bangladesho au Etiopio kie 95% de la loghantaro vivas rande de malsato. Ech la plej inteligentaj infanoj en tiuj landoj signifas nenion char ili ne havas shancon frekventi koncernajn lemejojn kaj eluzi sian inteligenton. Sennombro da geniaj infanoj mortas junaj pro manghomanko. Esti malrichega signifas senigi sin de iu ajn shanco esti homo. Oni devas nur beste batalegi por resti viva. Kaj jen la celo de individuo: strebi al materia mezo de siaj infanoj - ili havu shancojn por edukighi, lerni kaj labori, sed ili ne havu troan monon, kiu faros el ili maldiligentajn sencelulojn. Chiu ja mem povas alstrebi la richon, sed ne tian pro kiu li domaghus al aliaj, pro kiu li shtelus au krimus kontrau aliaj, pro kiu li farighus malhumana al aliaj. La richeco kiu servas por ekspluati aliajn kaj akiri potencon donas la eblecon por la plej negativa maniero vivi.

<< >>