29. VIVO KAJ MORTO

La vivfenomeno estas tre longdaura, preskau senfina. lu specio povas malaperi nur se okazas iuj esencaj shanghoj en ghia chirkauajho al kiuj la koncerna specio ne povas adaptighi. Ekz. post la granda glacia epoko malaperis mamutoj kaj grandaj reptilioj, char al tia granda klimatshangho ili tiel rapide ne povis adaptighi. Tiel la vivo sur la terglobo malfacile detrueblas krom se detruighus la tuta Tero pro iu kosma katastrofo au misuzo de la homaj scioj kia estas la nuklea milito. Sed, observante la individuan vivon oni tuj vidas ke ghi estas klare limigita per sia komenco (naskigho) kaj sia fino (morto). Chiu el ni instinkte timas la morton, chiu el ni demandas sin pri la esenco de la morto. La vivo okazadas en fermitaj cikloj - la ekologiaj sistemoj. Plantoj bezonas por la vivo termineralojn, etaj bestoj manghas plantojn, pli grandaj bestoj manghas la malpli grandajn, mortante la bestoj disfalas je mineraloj kiujn denove uzas la plantoj. Se pro iu nenormalajho certa specio tro multoblighas, tio kauzas shanghojn en la tuta ekologia sistemo. Se homo volanta malhavi truojn kaj partan damaghon sur sia kampo pro talpoj detruas la talpojn, la domaghoj sur la kampo estos ech multe pli grandaj, char li rompis la ekologian sistemon en kiu la talpoj manghante lumbrikojn, vermojn kaj subterajn insektojn daure zorgis pri ties ne tro granda multoblighado. La vivo en siaj cikloj, bedaurinde, estas granda konstanta batalado. Unuj manghas kaj detruas aliajn. Ne ekzistas indulgo. Chasanta kaj pli forta besto ne indulgas apenau naskitan bebon de sia viktimo - ghi manghegas chion kion ghi sukcesas kapti. En la naturo la nura privilegiita estajho estas la homo, char li principe ne devas timi pli fortan malamikon. Tial, shajne, li mem reguligas sian specion, detruante mem homojn kiam tromultighis ili en cirkonstancoj malkonvenaj por vivteni chiujn el ili. Tio okazas per militoj, per reciprokaj mortigadoj kiuj ne havas alian celon (kontraue ol che bestoj kiuj mortigas nur kiam ili bezonas manghi) krom ebligi pluekziston de la specio. Tiuj periodoj de mortigaj bataloj chesos nur tiam kiam la homspecio evoluos ghis tiu konscigrado ke ghi kapablos per sia racio plani la disvastighadon tiom kiom gravas por pluekzisto sed ne endangherigas la chirkauajhon. Espereble tiu tempo estas proksima, char alikaze per la nuna teknika povo la homaro detruos sin mem kaj la tutan Terglobon.

La homo kiel individuo estas en la homa socio nur unu chelo en la homara organismo. Iuj cheloj formortas, aliaj naskighas kaj la organismo dauras kaj funkcias. Ekde ekesto de homo, ekde la unuaj konscisparkoj en la primitiva sed potenciale multkapabla estajho, vershajne ekghermis ankau speco de religio - pro la homa timo je la morto kaj intuicia sento ke post la morto devas resti iu spirita spuro de ni, iu pludauro. Chiuj religioj bazighis kaj bazighas je certa rilato al mortintaj prauloj. Shajnas al mi, malgrau la nefidindeco de mistikismo, ke tiuj instinktaj sentoj pri io "alia" post la morto, havas iun objektivan fundamenton. Se ni traktas la homan vivon kiel energion kiu prezentighas kiel duono de sinusoido inter la naskigho kaj la morto,

ni devas logike konkludi ke per la falo de tiu energio al la nula punkto, nepre devas okazi lau la legho de ago kaj reago iu transformigho de la energio, iu ekesto de nova antienergio. Cetere, la duona sinusoido kiel aliprezento de duona cirklo estas nekompleta - mankas la dua duono. Logike sekvas la jeno:

La antienergio ekestanta trovighas sur la desegno sub la linio t super kiu estas la al ni konata universo. Iu imaginara mondo kiun ni ne konas sed nur konjektas. Ech nur tiu konjektado mem estas fakto kiu influas nian realan vivon.

Se ni konsultas plurajn religiojn, ni trovos diversajn konceptojn, sed chiuj asertas ke post la morto la homa animo, do, io tre nemateria, antireala pluekzistas. luj reenkamigaj religioj remetas la animon post ioma vagado en la antimondo en novan surteran korpon, aliaj ghin sendas al la dia regno.

Sciencistoj kiuj studis la fenomenon de provizora morto, do la homojn kiuj estis kelkminute klinike mortaj sed poste revivigitaj, enketis siajn pacientojn kaj ricevis sufiche similajn respondojn de ili chiuj pri kelkaj travivajhoj kiujn ili memoris. Chiuj unue sentis kvazau ili estus falantaj tra longa tunelo kaj chiuj audis apartajn fortajn bruojn. Fine de tiu tunelo trovighis forta lumo. Poste ili kvazau shvebis super la propra korpo kaj konsciis pri tio kio okazas chirkau ghi. Tiuj, kies klinika morto dauris pli longe, rnemoras ech pri transiro de iu granda akvo che kies alia bordo atendis ilin konataj homoj, parericoj jam mortintaj. Tiu chi dua parto ne estis identa che chiuj enketitoj, kaj ghi povas esti afero de spekuladoj. Tamen, la unua parto, identa che chiuj, montras ke efektive la konscio de la homo klare restas ech se la korpo vere ne plu funkcias. Kompreneble, chio rilatanta la morton estas ekster la povo reale priesplori kaj en la sfero de spekuladoj, kaj surbaze de tiuj spekuladoj multaj religiaj institucioj kaj sektaj gvidantoj bonege kaj riche vivas - sed tamen iel agnostike mi povus aserti ja jenon: se ni ekzistas kun nia konscio pri la vivo, certe tiu konscio havas iun sencon. La vivo nur pro tio ke ni reproduktighu kaj kreu novan vivon ne bezonus konscion. Se ekzistas iu senco, vershajne ekzistas ankau pludauro.

La scienco, krome, diras: Chio ekestas kaj malaperas, sed la energio ne chesas, ghi nur transformighas. Sekve, shanghighas nia reala surtera esto kun nia korpo kaj spirito sed la energio de ghi ne povas malaperi. La materio de nia korpo transformighas kemie, sed la spirito, nia konshcio, transformighas al ireala dimensio, al energio alimonda. Simile kiel malapero de kurento pro forta magneta kampo ekzistanta en alia dimensio kauzas novan kurenton en alia rezistoro. Rigardante nian sinusoidon ni vidas ke la dua duono denove havas la finon en la nula punkto. Kio, do poste? Ree la chi-reala esto! Chu ne?

Logike tio pravigas la reenkarnigajn religiojn. Estas nelogikeco en la religioj kiuj kontraustarigas al mallonga chi-tera vivo, eternan senfinecon en la alia. La konoj de naturaj sciencoj montras la logikon de sinusoidoj ripetighantaj. Reala kaj nereala kampoj konstante intershanghadas la poziciojn.

Krome, se oni observas la homan vivon kiel tempajn erojn, oni povas vidi ke efektive ni iusence konstante mortadas dum la vivodauro. En neniu momento vi estas la sama persono kiel antaue. Ne nur ke vi fizike shanghighadas (de bebo al maljunulo), sed ankau psike. Vi forgesas grandan plimulton de chio sciata kaj vidita antaue. Restas nur etaj eroj pri esceptaj eventoj el la antaua vivperiodo en la memoro. Plenkreskuloj ne komprenas infanojn kvazau ili mem neniam estus estintaj infanoj, ili tute ne plu konceptas la sentojn de infanoj. Chu ni ne mortis jam sennombrajn fojojn? Ni certe mortis kiel bebo char el la periodo de unuaj du jaroj de la vivo ni memoras nenion, ni grandparte mortis kiel junulo char ni apenau memoras malmultajn detalojn, ni mortis ankau kiel mezaghulo char ni en nia maljunula agho ne komprenas la aspirojn kaj celojn de tiuj mezaghuloj, nin zorgigas nur niaj malsanoj. Ni ekzistas nur en la koncerna momento de la nuno plensence. En tiu konstanta mortado dum la vivdauro restas fine de la vivo nek multo de nia antaua scio nek de niaj fizikaj cheloj. Ni estas konstante io alia. Kaj la efektiva morto estas nur fina punkto en la shanghado kiam aliighas la direkto de energikampoj el kiuj konsistas nia materia kaj spirita ekzisto. La homo povas morti tuj baldau post la naskigho au en iu ajn parto de sia vivevoluo. Same chiu vivestajho. Se la vivo estus nur unufoja, chu tio ne estus grandega maljustajho kaj nelogikajho por tiuj june mortintaj? Sed se ili nur transformis sian energikampon, ghi ne estas maljustajho. Ili pluekzistas en la antivivo, kaj iam reaperos en la reala dimensio.

Kompreneble, chio tio estas miaj spekuladoj. Chio tio estas nepruvebla, ni povas nur kredi tion se ghi shajnas al ni logika. Kaj ghuste tial ke ni chiuj konstruas al ni iun kredon kombinitan inter niaj scioj pri la vivo kaj la historia religia intuicio transportata de generacio al .generacio kaj kompletigata per novaj komprenoj, ni povas aserti ke tiu kredo influas nian realan eston kaj tiel pruvas ke iu spirita antiuniverso ekzistas.

La grafika prezento de chio tio estas la jena:

La evolua vivproceso okazas korpe kaj spirite. Korpe la proceson influas du faktoroj: naskighado (generado) de novaj cheloj kaj mortado de malnovaj. En la kreskoperiodo pli multaj novaj naskighas ol malnovaj mortas kaj la kompleta kresko estas proksimume la jena:

En iu pinta momento komencighas inversa procedo: nun pli multaj cheloj mortadas ol naskighas novaj. Sed tiu chi periodo estas pli malrapida, pli longdaura:

Ju pli ghi proksimighas al nula nivelo, la korpa malapero, des pli facile ghi povas rompighi, salti al nulo, chesi ekzisti, morti.

Chio tio okazas en la materia, korpa dimensio de la vivo (ni montras ghin per plena streko en vertikala dimensio). Sed samtempe kun la materia kunekzistas la spirita energio evoluanta en alia dimensio (ni devus prezenti ghin en horizontala grafika dimensio sed ni desegnos ghin nur per interrompitaj streketoj).

La spirita energio - memkompreneble - ankau evoluas influita de du faktoroj: la scio (konscio) kaj la intuicio (sentoj). En la momento de naskigho (korpa energio estas eta, komenca) la spirita energio estas maksimuma sed nur en unu dimensio - la intuicia. Ekde tiam chiam pli influas ghin konscia komponanto. Komence la bebo aktivas spirite nur per siaj sentoj, sen scio kaj konscio. En la pinto de la korpa energio (homo proksimume 20-jara) la spirita energio estas egale influita de la intuicio kaj de la scio kaj pro tio ghi estas en la nula nivelo.

En la fazo de la korpa malfortighado (la periodo post la dudeka jaro kaj ghis la vivofino), la spirita energio kreskas char la scia komponanto chiam pli kreskas kaj la intuicia daure malkreskas, tiel ke la spirita energio estas maksimuma en la momento de la korpa morto, la energio de la scio.

Se, ekzemple, mortas infano, do en la periodo de korpa kresko kaj la spirita energio estas ankorau en la minusa kampo, logike okazas la jeno:

Nome, en la momento de ekmorto A (shangho de la korpa evolulinio) la spirita energio tuj atingas la nulan nivelon kaj dum la mallongega periodo (kelkminuta) inter la cheso de la korfunkciado kaj la cerbocheso, la spirita energio, kreskas en la pozitiva, konscia kampo. Tiel ja videblas ke senkonsidere pri tio en kiu periodo vivestajho mortas, la korpa energio atingas la nulon kaj la spirita pozitivan maksimumon. Analogie la daurigo de la ciklo (post la morto) estus la jena:

A) Vertikala (korpa) dimensio:

B) Horizontala (spirita) dimensio:

Konklude, tio kion ni nomas animo, estas nia senta kaj konscia energio, kombino de nia instinkta kaj konscia aktivado.

La homo en siaj vivinstinktoj havas enhereditan timon pro la morto. Ghi estas grava instinkto, alie li ne povus batali por la vivo. Sed en situacioj kiam la homo per memsugesto konvinkas sin ke lia vivo havas sencon nur se estas plenumitaj iuj aliaj kondichoj, ekz. ke kunestas kun li lia amata ino, au ke li estu en certa idealigita grupo - kaj ial tiuj kondichoj ne povas realighi (la ino al kiu li enamighis ne volas lin, au li devis translokighi malproksimen de sia "bando"), la individuo ekhavas la senton ke lia vivo ne plu havas sencon. Tia psika stato estas kauzita de la propra memsugesto. Kompreneble ke la vivo estas ebla, vershajne ech multe pli bela kun alia ino au kamaradgrupo. Nu, en tia malsana stato de la psiko, la psika doloro che iuj speciale sentemaj personoj estas tiel forta ke ghi disfrakasas la vivinstinkton kaj emigas la personon mortigi sin. Se tio iam okazus al vi, sciu ke tio estas produkto de via propra memsugesto kaj ke ghi post iom da tempo pasos. Eltenu kelkajn tagojn da sufero, sed post la kelktaga krizo vi ne plu estos endangherigita de vi mem. La memmortiga impulso malaperos.

La psika stato en kiu oni deziras mortigi sin estas la memtrompo. Ne permesu ke ghi iam venku en vi.

<< >>