24. ARTO KAJ MODO

La scienco serchas ekzaktajn, absolute pruveblajn leghojn kaj tion oni povas efektivigi nur en la sfero de materiajhoj, vivaj kaj nevivaj. La alia aspekto, la spirita, la dinamika, la "nevidebla", tamen influanta al nia materia vivo, estas apenau prilaborebla per la scienco. La tuteca vero ja neniam estas komplete priskribebla. Al tiu tuteca vero klopodas proksimighi la arto. Ju pli iu verko estas proksima al tiu tuteca, absoluta vero, des pli arta ghi estas. La vera arto estas tiu kiu sukcesas elpeniki, priskribi, bildigi la rilatojn, la dinamikajn leghojn regantajn inter la materiajhoj, inter la homo kaj la naturo, inter la homoj, ene de la naturo mem. Iu verko estas vere arta se la reciprokaj rilatoj en ghi estas sentataj de la konsumantoj el la tuta mondo kiel veraj dum jarcentoj. La verkoj de Rembrandt, Michelangelo, Dante au Shakespeare estas sendube artaj char iliaj bildoj au literaturbildoj enhavas en si leghojn chiam validajn. La amo kaj la malamo, pasioj, potencemo, suferoj, bataloj estas prezentitaj tiel ke ni rekonas tiujn leghojn sammaniere nuntempe. La proksimigho al la chiam validaj leghoj de la vero per la arto povas havi du aspektojn:

a) prezentante la interrilatojn rekte inter konkretajhoj,

b) prezentante nur la leghojn, la rilatojn per simboloj.

Kiam oni legas romanon en kiu estas priskribataj konkretaj personoj en konkreta tempo kaj rilatoj inter ili dum certa historia periodo, ni vidas konkretajn, realajn homojn, socion, politikon, vivon. Chiuj chi konkretajhoj per si mem ne estas artajhoj (char ni ja vidas chion chi normale chiutage chirkau ni). Tia romano farighas artajho ju pli profunde veraj, tushantaj la chiamajn interhomajn, intersociajn, internaturajn leghojn, estas la rilatoj inter la priskribitaj konkretajhoj.

En iu filmo ni vidas konkretajhojn, sed ne chiu filmo estas arto. Arta estas nur tiu kiu montris al ni plej eble rekoneblajn, verajn, tutecajn leghojn lau kiuj kondutas la materio kaj la spirito, la sentoj kaj la racio, en kiuj ni sentas la veran pulsadon de la vivo kaj la morto.

Tamen, la leghoj, la komplikaj algoritmoj, la dinamikaj interrilatoj povas esti prezentataj ankau per simboloj.

Bildo en kiu trovighas nur koloroj au formoj kiuj ne prezentas por ni konatajn chiutagajn konkretajhojn, kaj tiuj formoj kaj koloroj estas inter si tiel aranghitaj ke ni rekonas leghojn, rilatojn kiuj nin profunde impresas, kiujn ni sentas kiel pulsadon de la vivo kaj la spirito, estas arta. Muziko che kiu la rilatoj inter la tonoj kaj ritmo sentigas al ni konatan dinamismon lau kiu manifestighas la forto kaj la malforto, la pasio kaj la kvieto, muziko kiu nin emociigas, estas la arto. Por la unua tipo de la arto (priskribo de bildoj kaj dinamismoj per konkretajhoj) jughantoj povas esti chiuj homoj, por la dua (arto per simboloj) plej ofte nur instruitaj homoj kaj fakuloj, char la valoron de simboloj, ilian semantikon (signifon) oni devas Ierni por povi jughi chu la rilatoj inter tiuj simboloj estas profunde veraj.

Kaj kio estas la beleco?

La beleco estas harmonio. Harmonio estas legharo de la ordo. Se chio trovighas ghustaloke kaj se trovighas agadoj, dinamismo, kiu automate zorgas pri la ordo. Se kojno estas tute konvena por truo en kiun ghi devas eniri,

se virino emas akcepti viron en sekso kaj ili kune samtempe ghuas, se kreskas arboj kaj arbustoj kaj herboj neniam ghenante unu la alian, se infano kreskas sen malsanoj kaj normalritme - chio tio estas orda kaj harmonia. Oni diras ke la korpo de iu virino estas harmonia. Kia estas tiu korpo? Tio estas nek dika, nek maldika, nek tro juna nek tro maljuna - tio estas korpo meza je chio. Harmonia korpo estas tiu kiu estas la plej funkcia. Funkcia harmonio estas beleco.

Oni diras ke iu familio estas harmonia se chiuj membroj en ghi vivas pace, ame. Tiu estas bonfunkcia familio. Harmoniaj povas esti rilatoj inter koloroj de iu bildo au vestajho, harmoniaj povas esti formoj de bedoj en iu parko. Tio estas ankau bela.

La beleco estas harmonio, la harmonio estas legharo de ordo, de normaleco.

La beleco prezentas la veron en normalaj cirkonstancoj kaj, sekve, la beleco estas parto de la arto. Se arta verko prezentas leghojn de harmonio, de ordo, de normalaj cirkonstancoj - ghi devas esti ankau bela.

Se arta verko prezentas leghojn de nenormalaj cirkonstancoj, ghi ne enhavas la belecon, la harmonion - sed ghi trafas nin emocie, char ghi sukcesis per prezento de la leghoj de disturbo, malsano, teruro, proksimigi nin al rekono de la vero.

El la chapitro pri la vero ni scias ke la vero estas afero de la plimulto, afero de la demokratio. Ni ankau scias ke individuoj diversgrade posedas la sciojn kaj la informojn. Tial la homoj malpli instruitaj ne povas kompreni la arton simbolan. Krome, la nesuficha scio formas ankau nian bildon pri la vero, kiu ne komplete koincidas kun la vero de aliaj. Homo neniam travivinta fajnajn nuancojn de psika torturo, char li ne posedas sciojn pro kiuj li entute povus senti tiajn torturojn, ne povas kompreni literaturan verkon en kiu estas priskribataj fajnaj detaloj de la homa psiko. Tial eblas asertoj ke la amuza kantado de amasshatataj simplaj kanzonoj estas arto. Kompreneble, ankau tia simpla kanzono povas esti harmonia kaj certagrade arta, sed ghi estas nur tre kruda proksimigho al la vero kaj, sekve, ghi estas kruda vero. La plej alta nivelo de la arto rilatas al tuteco de multaj detaloj kaj vere profundaj leghoj kion povas kompreni kaj senti nur tre instruitaj homoj, iaspeca elito, kiu ne estas multnombra.

Aliflanke, la modo estas iaspeca uniformigo de la arto per la beleco. Klopodo haltigi la dinamismon de la arto por ke ghi povu esti simpla kaj fabrike produktata, per artefarita beligo de la homa korpo, speciale grava en la nuna virrega socio por la virinoj - kiuj havas la taskon allogi virojn per sia harmonie bela aspekto. Ne chiuj virinoj estas instruitaj kaj artsentaj, do, oni decidas fiksi por certa tempo unu stilon, kiun oni propagandas kiel oficiale bela kaj harmonia. La modo estas dogmo en la arto, senkonsidere pri tio chu al tiu modo (dogmo) devigas nin la ekonomiaj potenculoj (fabrikoj pri vestajhoj, beligajhoj ktp.) au politikaj potenculoj (soc-realisma arto de Stalin, nazia arto de Hitler...). Oni proklamas ke ekde nun bela estas longa jupo kaj post dudek jaroj oni proklamas la kontrauon ke bela estas mallonga jupo. Same tiel pri la haroj, shuoj, kravatoj, koloro de okulshmirajhoj, lipoj...

La homo povas esti be!e kaj harmonie vestita senkonsidere pri la momenta modo - sed por esti tia li devas zorgi pri la vestado arte. Tio perdigas tro da tempo kaj servas nur al la sociaj dogmoj (plachi al viroj por povi edzinighi, au konveni por certaj sociaj celoj, montri la obeon al la preskribitaj oficialaj moralkonceptoj, ke la virino akceptas esti pupo por la ekspozicifenestro kiun gvatas la viroj rigaradantaj shin kiel acheteblan varon...).

Kial viroj ne devas tro atenti pri arta arangho de sia chapelo, specialaj aranghoj sur chemizo au pijhamo? Simple tial ke ili regas super la virinoj kaj ne perdigas al si la tempon por tio, tio ja ne gravas.

La vestoj estas ankau parto de higieno - esti pura, gladita, havi purajn kaj lavitajn chemizojn, kalsonojn au shtrumpojn ne estas afero de modo, sed de necesa funkcio de la vestajho. Funkcia kaj pura vestajho estos harmonia kun la koncerna homo - la harmonio estas la beleco. Moda, nearta beleco estas tute neesenca. Juna ino, modere vestita, dedichinta sin al idealoj trovos viron al si similan kaj ne serchos iun hazarde preterpasantan, tute fremdan ulon vestitan en iuj buntaj vestajhoj en la stilo de la momente valida modo.

La duonscienco kiu klopodas uzi parte sciencan aparaton, parte individuan logikan pensmanieron {sed - ja - subjektivan) por priskribi la tutecon de la scioj kaj de la arto nomighas filozofio. Ghi klopodas serchi la memkomprenon. Metodo laueble scienca sed ankau ofte arbitra kaj spekulacia, por formuli la totalecon, por proksimighi al la absoluta vero.

<< >>