20. ORGANIZO KAJ KAOSO

Oni rimarkis ke, se oni observas kvantojn, en la kosmo chio konstante varias inter certa nivelo de organizo kaj kaoso. La tendencon strebi al kaoso oni nomas entropio kaj la kontrauon - al alta organiziteco oni nomas negentropio.

Se estas egale granda shanco ke chie kie oni esploras oni trovu certan fenomenon egalkvante, temas pri neorganizita, sekve kaosa situacio. Ekz. se en via hejmo en chiu shranko kaj sur chiu breto vi povas trovi same multajn chemizojn, krajonojn, shminkojn, ludilojn, do, estas shanco ke vi chie trovu chion samproporcie, vi havas tre neorganizitan kaj kaosan hejmon. Se vi esplorus nombron da malsanaj homoj kaj chie kie vi venus vi trovus same multajn sanajn kaj malsanajn, temus pri tre kaosa situacio. Tiaj situacioj estas entropiaj. En la neviva naturo ni trovas ofte tian tendencon al entropio. En grandegaj dezertoj chie estas egala shanco trovi samegale distribuitajn diversgrandajn sablerojn, kvankam dum antauaj jarmiloj ne estis tia granda kvanto da similegalaj dezertoj. La entropio estas kiel loterio: estas certa egala kvanto (nur po unu) da diversnumeraj pilkoj. Dum chiu lotumado estas egala shanco ke estu lotumita kiu ajn el ili.

Tamen, la vivo montras la tendencon al negentropio - al la organizo. Ju pli estas io organizita des pli granda estas la shanco trovi la serchatan fenomenon en multe pli granda kvanto ol aliajn fenomenojn. La distribuon de organiziteco montras la kurbigho de Gauss:

La ordinato X montras la kvanton de io (ni diru la nombron de sanaj homoj en unu vilagho). La A punkto estas la pozicio de tiuj kiuj estas la plej multaj. Tio estas, logike, la meze sanaj. La parto tendencanta al + prezentas tiujn kiuj estas pli ol meze sanaj kaj la parto tendencanta al - tiujn kiuj estas malpli ol meze sanaj. Inter punktoj B kaj C trovighas granda plimulto de chiuj vilaghanoj (chirkau 95%) kaj nur 5% trovighas pli for de B kaj de C. Temas pri ekstremaj kazoj - au nekredeble sanegaj personoj au mortmalsanaj.

En tiaj normalaj cirkonstancoj kutime estas eble konkludi pri certaj tendencoj, char la shanco trovi tre sanajn kaj meze sanajn ne estas la sama. Tiel en la vivo oni tendencas al la pli alta shtupo de negentropio, de la organizo. Kaj la morto estas entropio - kaoso - egala distribuo. Nur kiam chiuj mortas estas egala shanco trovi chiam la saman tipon de homoj.

Ju pli la Gaussa kurbigho estas proksima al la absciso des pli entropia (kaosa) estas la situacio de iu esplorata fenomeno.

Se oni studas iun ajn fenomenon en la socio, en iu shtato kaj komparas la Gaussajn kurbighojn el diversaj tempoj, oni povas facile vidi chu tiu socio progresas (tendencas al alta stadio de organizo) au ne. Ekz. se en iu shtato oni chiujare faras esplorojn pri homgrupoj sanaj kaj malsanaj, kontentaj kaj malkontentaj, instruitaj kaj neinstruitaj, richaj kaj malrichaj kaj pri chiu situacio desegnas gausajn kurbojn, kaj se oni post kelkaj jaroj vidas ke la plejmulto el tiuj kurboj estas chiujare chiam pli pinta, malpli dika, oni povas kun plena certeco diri ke tiu chi socio estas chiam pli bone organizita kaj ghenerale chiam pli bona, pli sekura, pli humana. Se la tendenco estas kontraua (kiam la plejmulto el la kurboj sinsekve estas chiam pli dikaj kaj malpli altaj) oni sendube scias ke tiu socio estas malsana, tendencanta al la milito, al la morto, al la situacio kaosa. En tiaj al vera morto proksimaj entropiaj sociaj situacioj ne ekzistas richegaj, ne ekzistaj sanegaj, ne ekzistas maljunegaj homoj, chio ekstrema malaperis, chio estas egale mizera. La socioj normalaj strebas al la kiel eble plej organizita stadio, char la nivelo de la organizo prezentas la bonstaton, la socian sanon, la humanismon por chiu ghia individuo. Sed tia situacio subkomprenas la leghojn, la konduton plene antauvideblan, sekve neliberan. En la malpli organizitaj, malpli humanaj socioj aliflanke pro pli kaosa situacio la homoj kondutas malpli leghe, do, pli libere.

En Svisio ekz. oni ne povas haltigi la trajnon pro unu persono ie kie ne trovighas stacio. Tia libereco ekzistas en Balkano. Sed en Svislando trajnoj veturas tre ofte al chiuj direktoj kaj al chiuj vilaghoj lau la tute konataj itineroj. Se iu en eta vilagho en Svisio pro malsano rapide devas esti transportata al la chefurbo, tio tuj estas farebla lau la tute certa, organizita kaj planita maniero. En Balkano tio ne eblas. Oni povas transporti surchevale tian malsanulon ghis la plej proksima strato au relo kaj peti ke haltu iu autobuso au trajno. Ili chefe ne haltas, kelkfoje tamen jes. La vivo, do, en Balkano en sia tre neorganizita stato kelkfoje donas al ni surprizajn rezultojn de libereco (ke la lokomotivestro decidas haltigi en neplanita loko), sed la vivo ne tiom libera en Svislando savas kaj humane traktas multe pli da homoj (preskau chiujn). La balkana libereco ebligas la humanismon nur al eta procento de la bonshanculoj.

<< >>