19. SPERTO

La sperto estas scio de individuo pri tio kion oni ne povas lerni el libroj, el publikaj informbazoj. Temas pri scioj kiuj rilatas al diversaj maljustajhoj en la socio, pri malegalaj rajtoj de diversaj sociaj tavoloj, pri organizitaj malbonoj entreprenataj sen justa kauzo kontrau iuj por la privilegiitaj personoj dangheraj homoj.

Plej simple, la sperto estas scio pri tio kian potencon posedas homoj kiuj influas au povas influi al via vivo.

Tiajn sciojn oni ne povas akiri rapide char ili ne estas publike instruataj. Oni akiras ilin en longdaura procedo de la propra konvinkighado. Tial la plej richan sperton havas malpli junaj individuoj.

Juna persono povas rimarki iun maljustajhon, akiri iun scion pri malghusta distribuo de rajtoj au materiajhoj. Pro tio juna persono koleros kaj insistos tuj pri shangho de tiu stato, ne konsiderante la potencon de homoj kiuj per shangho de tiu stato perdus parton au tuton de sia privilegio. Pro tiu nescio, nesperto, la junaj personoj suferos sub konsekvencoj de represalioj de la potenculoj. Ja , en la chapitro pri la potenco estis dirite ke la potenco estas eblo uzi perforton kontau aliuloj, eblo ordoni al soldatoj, polico ktp.

Se la indigno de gejunuloj farighas amasa kaj eble pli forta ol la perforto uzebla de la potenculoj, tiun energion eluzos aliaj spertuloj por transpreni mem la potencon de la antauuloj. La senspertaj gejunuloj neniam havos rektan utilon, char ilian malsperton eluzas spertaj pliaghuloj en la batalado por la potenco. Tio ebligas ankau manipuladon, tiel ke iu tavolo de potencemaj pliaghuloj mensoge disvastigas "informojn" pri "terurajhoj" kiujn faras la nunaj potenchavantoj, por indignigi kaj trompe ribeligi la junulojn, kaj kaze de sukceso en la ribelo, ili okupos la poziciojn kiel novaj regantoj. Gejunuloj, kompreneble, nenion gajnos, kaj multaj el ili perdos siajn vivojn.

Kelkfoje, tamen, tiaj ribeloj devigas la novajn potenculojn, au se ili ne sukcesas eble la malnovajn, shanghi ion en la ghistiama maljusto. Nur parte, kaj ne chiam.

Sed la sperto estas ankau scio pri dangheroj kiuj kashighas en tro simplaj komprenoj de la justo au la vero. Pro manko de sperto, ofte bonaj teoriaj ideoj kondukas al katastrofoj. Ekz. la principe bona ideo de la Pol-Pot-reghimo en Kambogho ke necesas shanghi la malnovan, maljustan reghimon per nova, pli justa - pro la fakto ke la revolucion gvidis nuraj junaj homoj kiuj pro nesperto, nekompleksa scio ne vidis ke chiu "malbona" institucio, "malbona" tradicio ktp. enhavas ankau bonajn ecojn. Tial ili "revolucie" detruis chion "malbonan" - religion, char ghi instruis malegalecon, lernejojn - char ili donis privilegiojn al instruitoj, intelektulojn - char ili ne peze laboris kiel vilaghanoj, ech tutajn urbojn, char en ili oni pli facile vivis ol en la yilaghoj!! Tia malscio kauzis la nacian katastrofon, milionojn da viktimoj , detruon de granda parto de atingoj de la jarmilojn longa historio de la kambogha popolo.

En multaj "revolucioj" okazis simile, char la interesoj de la novgvidantoj eluzis la nesperton de la plimulto de revoluciuloj por sproni ilian radikalemon kaj detruigi eventualajn opoziciulojn.

Sekve, ankau la sperto havas du aspektojn: la negativan kaj la pozitivan. La negativa estas tiu parto de la scioj pri intence kashataj veroj por gardi certajn privilegiojn (kiam ekz. maljunuloj pro siaj spertoj timas entrepreni ion ajn kontrau malbonoj char ili scias kiaj potencoj defendos tiujn malbonojn) kaj la pozitiva estas tiuj scioj kiuj diras al homo ke ne chio en malbono estas malbona (kiam ekz. maljunuloj pro sia sperta, vasta kompreno kontraustaros detruon de io kio shajnas malbona, sed enhavas multon gravan kaj bonan). Unufraze, la sperto estas scio akirata "sur la propra korpo", scio akirata per la sentumoj, ne per libroj au ies klarigoj.

<< >>