16. SANO KAJ MALSANO

La sano ne estas nur foresto de malsano kaj elcherpigho, sed ankau kompleta fizika, psika kaj socia bonstato. Tiel la sanon difinas Monda Sanorganizo.

La normalan homan vivciklon endangherigas duspecaj dangheroj: eksteraj kaj internaj. Eksteraj estas ankau duspecaj:

a) diversaj homaj malamikoj kaj akcidentoj,

b) mikrobiologiaj malsanoj (kauzitaj de mikroboj)

Internaj dangheroj estas kauzitaj en ni mem au de ni mem. Temas pri grupo de malsanoj kiujn ne kauzas etaj vivestajoj nin atakantaj (virusoj, bakterioj, fungetoj ktp.), sed nia organismo mem.

La malsanojn same kiel la normalan, sanan funkciadon de la korpo studas la medicino. Kaj pri la malsanoj eksteraj, do, kauzitaj de mikroorganismoj, la medicino scias multon, preskau chion gravan - ech pri aidoso oni scias kiel ghi ekestas, kiu viruso ghin kauzas. Oni nur ne ankorau trovis tiaspecan venenon au kontrauaganton al la virusoj. Viruskauzitaj malsanoj tial ne estas kuraceblaj per la nunaj medicinaj scioj. Sed, feliche, la plejmulto de virusoj estas detruataj sukcese far de niaj leukocitoj, la homa organismo mem sukcesas defendi sin kontrau ili. Krom se la homo estas jam tre maljuna. Aidoso estas la sola malsano kies viruson la homa korpo mem ne kapablas detrui. Kaj tio estas la pesto de la dudeka jarcento. Tamen, mi supozas, ke la homoj sukcesos trovi ion por kontraubatali virusojn ghenerale, kaj speciale la viruson de aidoso. Eble ne tre baldau, sed tio solvighos. Krome, per diversaj preventaj metodoj oni batalas kontrau la tro granda disvastighado de aidoso, ech sufiche sukcese.

La pli problemaj malsanoj por la medicino, estas tiuj internaj, kauzitaj de ni mem. Inter iii trovighas multaj nervmalsanoj kaj diversaj malnormalajhoj ekestantaj pro certaj fizikaj neekvilibroj kiel malghusta nutrado k.a. Tamen, tiu grupo ne estas morte danghera. Alian pli dangheran grupon ni nomas per komuna nomo: kancero. La kancero estas nekontrolebla rapida multoblighado de la propraj cheloj de la homa histo. Se oni observas la kanceron, ghi tre analogias kun la milito. En normalaj, pacaj tempoj diversaj shtatoj bone kunlaboras kaj kunekzistas, kunfunkcias. Chiu kontribuas iel al la propra bonstato kaj al la bonstatoj de aliaj. Se pro iu kauzo, unu el ia shtatoj ekhavas problemojn kaj ghi ne sukcesas tiujn problemojn mem solvi, ghi decidas provi savighi per shtelado, per forpreno de aliaj, chefe de najbaroj, ne komprenante ke detruante la aliajn, ghi detruas la tutan superan organismon kies parto ankau ghi mem estas.

Same tiel kondutas la kancertumoroj. La nekontrolata disvastighado de cheioj (soldatoj kiuj atakas alian landon) ekas en tiu organo kiu ial havis problemojn, estis la plej malforta, estis tro longe en nekonvena pozicio. luj kuracistoj interalie konstatis ke la kancero ekestas ofte en organoj kiujn ni ial neglektis au tro ekspluatis. Homo kiu dum jaroj fumis pipon tenante ghin chiam en la maldekstra bushflanko, gajnis kanceron je tiu bushparto. Pri tio ke fumantoj ricevas multe pli ofte pulmokanceron ol aliaj, oni ne bezonas paroli.

Nu, la cheloj kiuj normale (kiam ili ne estas sovaghaj soldatoj) havas en siaj genoj programojn pri tio kiom rapide kaj ghis kiu generacio ili multoblighu, en la kazo de kancero perdis tiun genprograman limigon. Ili multoblighadas senprograme, invadas la chirkauajn sanajn organojn, "infektas" (transdonas sian frenezecon) ankau la chelojn de tiuj organoj kaj rapide detruas chion, ghis fine estas detruitaj vivgravaj organoj pro kio la tuta organismo - la homo - chesas funkcii, mortas.

Chu tio ne tre memorigas pri milito? Shajnas ke la kancero estas milita stato en la homa korpo kauzita de iu malekvilibro, iu malatento pri la limoj kiujn havas certaj organoj se oni ilin tro sharghas.

Chu oni povas batali kontrau la kancero, kontrau la nekontrolebla militatako, disvastighado de frenezigitaj cheloj? Lau mi oni povas lau du manieroj.

a) per fizika detruado de la milittrupoj, do, de la tumoro, se ghi ankorau trovighas en loko malproksime de vivgravaj organoj (kaj tion ja aplikas la hodiaua medicino per operacioj kaj kemoterapio) kaj

b) per rekontrolo de la genprogramoj, per normaligo de ilia vivritmo - kaj tio signifas la haltigon de la proceso de frenezdisvastighado.

Kiel jam dirite, la troigo, la supero de limoj en kiuj okazas oscilado de normalaj vivcikloj kontrolataj per sentoj kauzas timon. Tiu chi kauzas per negativa sugesto plian timon (ne ankorau necesan) kaj la plia shtupo estas paniko. Oni devas detrui la fonton de la frenezo, de la paniko. Unue necesas forigi la kauzon de la malekvilibro per senvenenigo de la tuta korpo, per interna kompleta purigo helpe de dieta longdaura fastado kun trinkado de nature faritaj sukoj el legomoj kaj fruktoj uzante klistron kaj aliajn rimedojn por purigado che chiuj eliminorganoj. Post la totala purigo la korpo mem komencas detruadi la malnormalajn chelojn (detale pri tio legu en la verkoj de finna doktoro Airola au aliaj autoroj kiuj verkis pri tiu temo). Chio tio postulas longtempan luktadon en kio grave helpas la pozitiva memsugesto por kontraubatali la panikon de la cerbo. Chio tio komune restarigas la normalan funkciadon de la reproduktaj procesoj en la cheloj.

Ghenerale la plej grava aspekto de kontraustaro al malsanoj estas la prevento. Entrepreni chion kio maksimume malebligas la shancojn ke oni malsanighu estas la tasko kaj de individuo kaj de shtato. Al la plej gravaj agoj en la preventado apartenas la zorgo pri higieno, sana nutrado kaj kontraustaro al gravaj sociaj malbonoj kiaj la alkoholismo, fumado, drogoj kaj tablojdomanio.

<< >>