7. IDEALO KAJ IDOLO

La homo povas vivi surbaze de sia vivinstinkto, sen speciala celo, krom por kontentigi siajn bezonojn kiel individuo kaj socia estajho. Tia homo ne estas multe pli ol besto, char li plenumas ununuran rolon - li prizorgas la posteulojn, ke la homaro plu ekzistu, sed li mem neniom kontribuas al la progreso, al la plia scio kaj kompreno pri si kaj la mondo. Cetere, ke grandega plimulto de la homoj tiel vivas, pruvas ankau la fakto ke "homo sapiens", do la nuna homo, bezonis multajn dekojn da miljaroj por komenci skribi kaj distingighi de la bestoj (la tempo de lia ekesto gis la unua elpensita skribo). Tiaj homoj kutime kontentigas sian spiritan bezonon pri la vivosenco per religio au per kontentigo de siaj pasioj.

Personoj kiuj vere meritas la nomon "homo sagha" (racia, prudenta estajho) estas tiuj kiuj posedas idealon. Idealo estas granda, preskau neatingebla celo kiun strebas atingi homo trovinta sian strebopunkton. La idealo koincidas kun certaj internaj, denaskaj kapabloj de la persono. La idealo signifas perfektecon, ion kio estas super la chiutaga realeco. Bedaurinde, ne multaj homoj trovas sian idealon, kiu prezentos por ilia tuta vivo lampon en la mallumo al kiu ili chiam strebos, kaj tiu faros ilin aktivaj, scivolemaj, serchemaj, laboremaj.

Homoj launature povas esti au pli emaj al ekzaktaj scioj (chefe scioj pri malviva naturo) au al soci-biologiaj scioj. Kompreneble, la unuaj trovos sian idealon en la kampo de teknikaj sciencoj kaj la aliaj en la kampo de hompristudaj sciencoj. La idealon oni kutime akiras en sia junagho (ghis la 20-a jaro proksimume). La idealo, kompreneble, rilatas al iu socia celo au movado, ghi rilatas al altruisma parto de la homa instinktaro. Iu, denaske ema al teknika scivolemo alighas al grupo de amatoraj aviadilkonstruistoj. Li rimarkas ke li sukcese solvas taskojn en tiu grupo tiel ke la homoj laudas lin kaj li chiam pli shatas tion. Li chiam pli lertighas kaj gajnas chiam pli da laudo. Li tiel enamighas al tiu laboro ke li decidas studi aviadilkonstruadon. Se daure restos konvenaj cirkonstancoj por li, li chiam pli shategos sian laboron, komprenante ke tiel li povas kontribui al la homara progreso kiel inventema ingheniero au sciencisto en tiu kampo. Tia persono havos por la tuta vivo klaran celon, esplorante en sia tekniko, laborante kun ghuo, enamigho, ne chefe pro la salajro. Li estos iamaniere enamighinta al sia celo kaj strebos al io kion li ne facile au eventuale neniam plene atingos, sed atingos multon survoje al tiu celo. Alia persono, ema al sociaj scioj, scioj pri la vivo au homoj, alighos ekzemple al lemeja grupo pri fremda lingvo. Li rimarkos ke li pli facile kaj sukcese lernas lingvojn kaj ghuas en tio. Li lernos chiam pli, legos, kaj estos chiam pli lerta kaj helpos aliajn. Li ekkorespondos kun alilandaj homoj, akiros novajn amikojn kaj sciojn kaj komprenos ke okupighante pri fremdaj lingvoj li kontribuas al la homara progreso per pligrandigita komprenighado, per perado de aliaj scioj ktp. Li enamighos al sia laboro, tradukado, kontaktado de alilingvanoj kaj li chiam pli lernos, legos, strebante atingi iun idealan celon. Unuigi la homaron au traduki laueble multe el sia gepatra literaturo al alia lingvo, instrui laueble multajn homojn pri tiu alia lingvo k.s.

Superaj sciencistoj kaj artistoj ne povas farighi tiaj, se ili en la juneco ne akiris la personan idealon, se ili ne enamighis al la agado en la kampo en kiu ili volas farighi superaj, se ili neniam ekdeziris krei ion superkvalitan, superbelan, ghis nun produktitan de neniu.

Junaj homoj kutime de siaj maturighaj jaroj serchas tiun idealon, demandas sin pri la homviva celo kaj emas al ia ajn enamigho. Antau ol ili trovas la veran idealon, ili uzas anstatauajhon. Plej ofte temas pri idoloj. Idolo estas iu tre sukcesa kaj populara persono. La homoj shatus esti tiaj kiel tiu persono (sukcesa, lerta, bela, fama...), kaj ekadoras iun por si idealan personon - idolon. Idolo estas anstatauajho de idealo, same kiel religio estas anstatauajho de la kredo. Ili pasivigas. Oni simple adoras la idolon au dion kaj transmetas la devojn al tiu adorato. Mi ja neniel povas atingi la kapablojn de la idolo, do, mi ankau tute ne klopodu. Mi ne bezonas mem aktivi, la adorato ja estas perfekta, mi devas nur revi pri bonshanco ke eble hazarde mi mem estos adorata. La idolon oni krome ne akiras plej ofte per vera persona elekto, sed akceptante la elekton de la homgrupo al kiu oni apartenas. La idolo, sekve, estas afero de modo, same kiel dio estas afero de reganta religio en la socio en kiu oni vivas. Homo farighas vera homo nur se li en la juneco akiras veran, sinceran, profundan idealon al kiu li restos enamighinta dum la tuta vivo, kaj pro tio strebos esti aktiva, klopodos kreadi por tiel kontribui al la antauenigo de la homa spirito.

Tamen, multaj homoj neniam trovas sian idealon. Dum la tuta vivo ili ne kredas pri grava socia celo sed vivas sian vivon kies celo estas chefe nur persona (eventuale familia) bono. Tiajn homojn oni nomas etburghoj.

<< >>