5. SOCIO KAJ KOMUNIKADO

La homo ne estas la nura estajho kiu vivas en grupoj, do, socia estajho. Shajne ke chiuj vivaj estajhoj havas ankau iun bezonon vivi en grupoj, iun hereditan senton pri aparteno al pli supera organismo, en kiu ili kiel individuoj estas nur unu chelo havanta apartan rolon por ke tiu organismo ghuste kaj enorde funkciu. Char ja, se estas bone al chiuj en la grupo, estas bone ankau al mi, al la individuo. Necesas chiam kvalite plenumi la taskojn kiujn al la individuo starigas la grupo (la grupa cerbo).

Ni facile vidas ke abeloj, formikoj kaj multaj aliaj insektoj estas organizitaj grupe por ne paroli pri pli evoluintaj vivspecoj.

La diferenco inter tia socia organismo kaj fizika organismo estas ke chi tie chiuj "cheloj" estas liberaj (ne fizike ligitaj) kaj samkapablaj (ne forme diversaj lau specialeco). Komparu ekz. la homan korpon kiel organismon kun la homtribo kiel organismo. En la homa korpo ekzistas diversformaj kaj specialigitaj cheloj por apartaj taskoj (alitipaj celoj konsistigas karnajn muskolojn, alitipaj ostojn, alitipaj kormuskolon, alitipaj cerban histon ktp.) kaj ili chiuj estas fizike fiksitaj al certaj lokoj el kiuj ili ne povas foriri kaj plenumi iun funkcion aliloke. Aliflanke, la homoj kiel cheloj en socia grupo (tribo, nacio...) estas fizike samaspektaj kaj samkapablaj kaj chiu individuo povas plenumi potenciale kiun ajn funkcion - chiu povas esti kaj parto de la socia "cerbo" (de la regantaro) kaj parto de la "muskoloj" (de la laboristaro). Ili ne estas fizike ligitaj al certa loko en kiu ili chiam devas plenumi tute difinitan funkcion.

En la korpo de homo funkcias komunikado. La cerbo ricevadas informojn per komunikiloj kaj sendas siajn ordonojn al muskoloj kaj chiuj organoj, same per komunikiloj - per iaspeca "telefonreto". Tiu komuniksistemo estas la nervosistemo tra kiu transportighas informoj chie tra la organismo. Temas pri iaspeca lingvo kiu funkcias inter la cerbo (reganta, decidanta organo) kaj la obeantoj. Same tiel la komunikado ekzistas inter chiuj organizitaj eroj en besta grupo. La formikoj, abeloj, cikadoj, birdoj, testudoj... komunikas reciproke por ke iliaj ofte admirindaj grupaj entreprenoj funkciu. Kiamaniere aro da angiloj chiujare transirus la tutan oceanon kaj venus chiam al la sama loko por havi idojn? Kiel la hirundoj transirus chiujare milojn da kilometroj kaj revenus samloken? Kiel la formikoj konstruus tiel admirindajn "kastelojn" kiaj estas la formikejoj, se ili chiuj neniel komunikus reciproke? Tio ebligas funkciadon lau iu plano kaj organizita socia ordo, en kiu unuj sendas ordonojn, ricevas informojn kaj aliaj plenumas la laboron. Sistemo de reciproke komprenataj signoj per kiuj okazas la komunikado estas lingvo. Sekve, la lingvo estas karakterizo de organizita socio. Ghi estas iaspeca gluajho per kiu estas intergluitaj individuoj de la socio en la socian organismon. Samtiel funkcias ankau la homa lingvo. Kompreneble, la plej komplika kaj rafinita, sed samesenca.

La lingvo estas sistemo de signoj (kodo) per kiuj oni komunikas. Ghi estas socia fenomeno (ghi estas karakterizajho de la socio) kaj tial ghi estas interkonsento. La signoj estas hazardaj, hazarde elektitaj de la koncema socio (arbitraj). Tial diversaj homgrupoj uzas malsamajn signojn (diferencajn lingvojn) por komuniki.

La baza principo de la kodoj (lingvoj), la leghoj lau kiuj interligighas unuopaj signoj (vortoj) dependas de la strukturo de la cerbo de la koncerna vivspeco kiu uzas la kodon. Tial homoj povas lerni alian lingvon de alia homgrupo, char la leghoj, la logiko de la lingvo - kvankam malsamaj unuopaj vortoj kaj sintagmoj (vortgrupoj) - estas kreita lau identa cerbostrukturo. Tamen, la homoj neniam komprenis nek povos lerni lingvojn de bestoj, char ilia logiko kompreni la mondon, leghoj pri rilatoj inter unuopaj signoj bazighas je alia cerba strukturo, komprenlogiko. Homoj sukcesas kelkiam kompreni iujn unuopajn signojn (vortojn) de iu besta kodo, samkiel inverse, hundoj ekzemple, au simioj sukcesas lerni kelkajn unuopajn homlingvajn vortojn, sed neniam la leghojn de la frazostrukturo. Pri lingvo mem ni parolos en aparta chapitro.

<< >>