1.BAZA NATURLOGIKO

Dum la historio diversaj popoloj depende de la loko kaj cirkonstancoj en kiuj ili vivis, inventis diversajn sistemojn por nombri. Tio gravis por povi pli precize mezuri fenomenojn chirkau si. La nombrado estas bazo por matematiko kaj scienco ghenerale. luj uzis kiel elementan nombron 6, aliaj 4 kaj fine enradikighis la nombro 10 (surbaze de la fakto ke la homo havas 10 fingrojn). Tiel ni nuntempe uzas la sistemon bazighintan je la nombro 10, sed en certaj situacioj ankau je 60 (tempomezurado: unu horo havas 60 minutojn, unu minuto 60 sekundojn). Kiel videblas, tiuj chi nombrobazoj estis elektitaj hazarde, ne pro iu natura kauzo. Sed laste, en la dudeka jarcento, ekde la apero de unuaj komputiloj oni uzas (chefe interne de la komputilmashinoj) la sole naturan sistemon - almenau el la vidpunkto de ni, homoj - kiu bazigas je la nombro 2. Nome, la elementa natura logiko diras ke esence chiam ekzistas nur du shancoj: au io ekzistas au ghi ne ekzistas. Tio prezentas du eblecojn. Baze de distingado de nur du eblecoj eblas prezenti la tutan matematikon, iom pli longan ol la kutima 10-sistema, sed por mashinkalkulado plej eble simplan en operaciado. En la kutima dek-sistemo ni havas dek diversajn signojn por numeroj: 1,2,3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj 0.

En la 2-sistemo (lau la greka lingvo: binara kaj lau la latina lingvo: digitala) ni havas nur du signojn: 0 kaj 1 (por la mashino ghi estas la jeno: au ekzistas kurento -1, au ne ekzistas - 0) kaj tial necesas pli da kombinoj por prezenti numerojn. Jen la komparo:

1 = 0001
2 = 0010
3 = 0011
4 = 0100
5 = 0101
6 = 0110
7 = 0111
8 = 1000
9 = 1001
10 = 1010
11 = 1011
12 = 1100
13 = 1101
14 = 1110
15 = 1111
16 = 10000
k.t.p.

Tiu chi sistemo eble ne estas la absolute natura por ordigado de bildoj kaj pensoj el la tutkosma vidpunkto, sed ghi certe estas la plej natura sistemo por la homa logiko kaj liaj limigitaj kapabloj. Efektive, la homo chiam komprenas esence per tiu 2-sistema logiko. Li chion dividas en esencaj trajtoj je du kontraupunktoj. Kiam oni klarigas ion dismetante la materialon po du, la publiko bone povas sekvi kaj kompreni. Aliaj disdividoj estas arbitraj (hazardaj) kaj malfacile kompreneblaj kaj memoreblaj. Chie chirkau ni, ni vidas esencajn kontraupezojn: vivo - morto, viro - virino, komenco - fino, amiko - malamiko kaj sennombraj aliaj paroj logiksencaj. Tial ankau mi klopodos chi tie lauebte chiujn fenomenojn ordigi lau la sama para sistemo. Kaj kiel la plej esencan fundamenton por nia kompreno mi antaumetas la jenajn du parojn:

I ekzisto (jes) - neekzisto (ne)

II fineco de la homa kompreno - senfineco de la tempo kaj spaco.

>>