ZLATKO TISHLJAR - PAJO

DUOBLA
SPIRALO

Eldonis:
INTERNACIA KULTURA SERVO
Zagreb, 1991

ENHAVO

Enkonduko
1. Baza naturlogiko
2. Universo
3. Vivo
4. Homo kaj homa socio
5. Socio kaj komunikado
6. Kredo kaj religio
7. Idealo kaj idolo
8. Spaco kaj tempo
9. Intuicio kaj scio
10. Psiko kaj lernado
11. Potenco
12. Gloro kaj historio
13. Ekvilibro kaj memsugesto
14. Amo kaj familio
15. Viro kaj virino
16. Sano kaj malsano
17. Scienco kaj mistiko
18. Subjektiveco kaj objektiveco, vero kaj necerteco
19. Sperto
20. Organizo kaj kaoso
21. Sekso
22. Edukado kaj instruado
23. Moralo kaj humanismo
24. Arto kaj modo
25. Amiko kaj kamarado
26. Tradicio kaj novemo
27. Milito kaj paco
28. Korpo kaj spirito
29. Vivo kaj morto
30. Laboremo kaj maldiligento
31. Richo kaj malricho
32. Juneco kaj maljuneco
33. Bono kaj malbono, honesto kaj malhonesto
34. Optimismo kaj pesimismo
35. Globalismo kaj detalismo
36. Ekonomio
37. Ekologio
38. Lingvo
39. Politiko
40. Kompreno
Indekso Rekomendinda literaturo

ENKONDUKO

Tiun chi libron mi verkis en la tempo kiam miaj du filinoj, Danka kaj Maja, eniris la aghon de adoleskigho kun la celo ke mi faciligu al ili komprenon de la mondo kaj provu respondi demandojn al kiuj ili ne facile povas trovi respondojn en la por ili komprenebla literaturo.

Mi esperas ke ghi helpos ankau aliajn adoleskighantajn gejunulojn por pli facile orientighi en la mondo por ili multrilate konfuziga kaj nelogika.

Mi aparte dankas al Damir Mikulichich kaj Ivo Borovechki kiuj tralegis la manuskripton kaj donis al mi gravajn konsilojn.

Oktobro 1990

La autoro