6

Per poleksa premo de Koonen liberigita brulbombo, malhelgriza cilindro, plenigita per termitmiksajho, en finajho ekipita per stabiligilo kun kvar ladaj padeloj, penetris tra la domtegmento nur distance de unu kaj duono da metroj de la rando. Pro rusto rompighema maldika postmilita lado sub shaumosimila farbotavolo ne bremsis notinde elanon de la bombo. Brufalante en subtegmenton ghi suprenjhetis de la planko grandan nubon da skori- kaj sablomiksajho, frakasis en sia falpunkto subtegmentan transversan plafontrabon, splitigis tabulojn, disshutis el la chambra angulo stukajhon de duono da plafono, penetris perpinte en la chambran plankon de la tria etagho kaj haltis nur tie.

Nun la perkutfuzeo faris sian funkcion, detonaciilo detonaciis kaj la obusingo krevetis. Akompanate de akra siblado ekbrulis la termitmiksajho kun blindiga bluete blanka flamo.

En la chambro sur largha kanapo dormis du homoj. Feliche la dormloko situis che la kontraua vando. Al la dormantoj okazis nenio malbona, sed falbruo de la bombo, krakado de la rompighantaj plafontabuloj, susuro de la surplanken falanta stukajho kaj sekvinta al chio tio detonacia pafo vekis ilin sammomente.

La junulino eke saltsidighis, ektimite surbrustigis la manojn kaj krietis:

"Auskultu, kio tio denove estas?"

La dormema junulo turnetis la kapon, sed kiam la plifortighanta ardo de la termitflamo tushis tra la fermita palpebro ankau lian retinon, tio influis kiel kudrilpiko. Per unu ekmovo ankau la junulo estis sidanta kaj strabis same en la chambran angulon.

"Mi... mi ne scias," murmuris li senhelpe.

Momenton antau la vekigho la junulo sukcesis songhi, ke ilin kun la junulino jam denove chirkauas kaj prempushas kun lumigitaj reflektoroj svarmo da bruantaj motorcikloj kaj ili devas tuj kaj por kiu ajn prezo savi sin per eskapo.

"Rigardu, ghi brulas!" lispis la junulino nerveme spiregante. "Eble ghi ekbruligos la domon? Ghi povas esti danghera, chu ni faru ion?"

La junulo palpe surplankigis la piedojn, ekstaris kaj faris timeme kelkajn pashojn direkte al la flamo.

"Ne! Ne iru! Mi timas!" avertis la junulino.

La junulo haltis. Tiun averton lia timo ja atendis.

"Necesus vershajne iri kaj telefoni..." vochadis li malrapide tra la nazo.

"Venu chi tien!" ordonis la junulino kun timklaketantaj dentoj, kaj kiam la junulo estis sidanta sur la litrando, shi chirkauprenis lin je la kolo kaj daurigis: "Diru, kio tio estas? De kie ghi venis?"

"De tie," indikis la jam chirkaurigardinta junulo la truon en la plafono. "Mi ne scias, kio tio estas."

Li pensis iom kaj aldonis:

"Eble ghi estas raketpeco. Tio, kion oni metas en raketojn, brulas kun tia forta flamo, oni parolis. Shajnas, ke ghi ie tie krevis kaj falis chi tien." li mangestis supren.

La junuiino premis sin al la junulo kaj ne turnis sian rigardon de la flamo en la chambroangulo.

"Sed tiel oni ja ne rajtas!" shi krietis.

La junulo ne respondis.

"Ghi kvazau iom pli malgrandighas..." flustris la junulino kun espero post kelka tempo.

Tiutempe la termitflamo ankorau kreskis, sed lau tio, kiel la bombo bruligis per sia infera varmego en la interan plafonon pli kaj pli profundan kavon, la ardo mallevighis pli kaj pli sub la plankon. Samtempe la chambro plenighis de hela koroda fumo, staranta kiel senmova aglomerajho che la planko kaj nur en la angulo tirighis kiel maldika strio supren, kie en la plafono faukis bombotruo.

La junulo kaj junulino strabis la flamon. Ties rebriloj brulis bluete en iliaj okuloblankoj.

"Al kiu tio chi estis necesa!" diris fine la junulo kun indigno, kiam jam ne estis dubo pri malgrandigho de la flamo. "Nun ni estas denove sen loko. Kiom mi devis petegi, por ricevi la shlosilon. Fine la Foko jhetis la shlosilon, — li estas bona maljunulo, sed kun severaj admonoj: se io estos ech iom en malordo, tiam ni vidos lian shlosilon tiom, kiom perko vidos ananason..."

La junulino suspiris kaj premis sin pli forte al la junulo.

"Kial nin chiam trafos malsukceso?" shi bedauris kun infaneca plendo.

Ili estis gekonatoj jam dum kelkaj monatoj, sed precize tiom da tempo senhejmuloj. Unuope prenite ja ambau el ili havis hejme sian litlokon, sed kiel la plej junaj en sia familio neniu el ili per siaj faroj rajtis gheni aliajn familianojn. Nesuficho ne sentis indulgon nek kompaton. Al ili apartenis nur mallonge dauraj, pagitaj per malmultekosta kineja bileto au kafotaso rifughejoj, kie ili neniam povis estadi aparte de aliuloj, kaj de kie oni elpelis ilin chiam en terure nekonvena tempo. Kelkatempe al ili jam shajnis, ke la tuta vivo pasas vagante, pelate de murmurantaj dormemaj purigistoj.

Venis printempo, plivarmighis. En parkoj estis ankorau koto, sed iom da tempo oni povis elteni en internaj kortoj de urbocentraj, senkaraktere kaj ne individue vitrorichaj grandaj oficejoj. Tie estis seke almenau sub piedoj kaj, krome, ventshirmo. Ili sidadis sur shtonaj parapetoj au granitbenkoj, la manoj plektitaj chirkau unu la alia, ghis kiam shtonhumido tra la vestoj kaj muskoloj atingis oston. Tiam ili ekstaris, tretetadis surloke, interkisadis, kelkfoje hopludis piedpinte. Oni devis esti senbrue, alie chiam trovighus iu sendorma gardisto-kadukulo, kiu alvenus kaj minacante per policisto ilin forpelus.

Kelkfoje ili rapidege forkuris, pelataj pro shtona chirkauajho reehhanta tondra vocho de nokta gardisto. Tiuokaze chiam klaketis la dentoj de la junulino kaj pro malvarmo kaj pro timo. Shi ne povis kutimighi al tiuj ofte ripetighantaj ektimoj. Ili estis kvazau krimuloj, ne povantaj montri sin al iu vivulo, ne rajtis halti por ripozeti, ne rajtis tute forgesi la mondon, por rigardi profunde en la okulojn unu de la alia.

Kelkfoje estis ech pli malbone.

Okazis, ke anstatau noktaj gardistoj alnaghis sencele vagantaj, kun neakordaj gitaroj bubachbandoj. Kiam tiuj proksimighis, estis pli saghe ghustatempe kaj nerimarkite eskapi. En vilaj, kun gitaroj vagantaj junuloj ankorau fermentis iu neklara substanco, el kio en iama fora estonteco devus farighi prudento kaj talento, iliaj deziroj kaj faroj estis neantauvideblaj, ili povis momente kaj senkauze de plej granda fratigho transiri al bruteco, premiga pro kolerego; perforto shajnis al ili ordinara kiel fumektiro. Pleje timis la junulo en tiuj okazoj pro la junulino, li sciis famojn pri kelkaj malbonshancaj knabinoj, ne povintaj eskapi tian bandon.

Bona estis nur tio, ke la domegoj el vitro kaj betono estis tiom similaj. Trafante el unu korto en alian diferenco ne estis rimarkebla. Inter ili oni povis vagadi horojn kiel en labirinto, neniam oni rekonis en mallumo iun domon, neniu fenestro agnoskis konatecon. Forpelite el unu loko oni povis proksime trovi novan kashejon, kie oni denove povis esti trankvila almenau mallongan tempon.

La pasintan semajnon ili decidis veturi en Aabnerdal-parkon, kiu estas proksime al la urbo. Arboj estis jam sprosfoliaj kaj la tero iom seka. Tiom fruprintempe apenau iu hazarda preteriranto devojighis en subarban duonlumon, ili esperis, ke tie Ili povos esti senghenaj kaj aparte de aliaj.

Senpene ili trovis en la parka profundo, kien la strata bruo penetris nur sporade, solan benkon. Sed pasis lau ilia kompreno nur momento, kiam jam lau malplena krepuska parka vojo kun bruego kaj krakado preterveturegis aro da motorciklistoj, chiu kun lumanta reflektoro. La junulo kun sia junulino estis subite en saltetanta lumfasko; la motorciklistoj ja komence kun impeto preterveturis, sed iom fore haltis, turnighis kaj veturegis reen.

Krakanta, kun shanghkoloraj lumjhetiloj rondo striktighis, molaj krepuskaj ombroj forvishighis de la vizagoj kaj nervoj. Ili provis eskapi. La reflektoroj disveturis el unu flanko, malfermante savan vojon. Sed tuj estis la krakbruaj duradaj centauroj, de olefumo fetoraj, denove kune kiel traubo, veturis antauen kaj rulighis chekalkane, boris per reflektoroj en vizaghon kaj fermis vojon. La veturantoj kun grandaj simile rondaj kapoj, la okuloj post grandegaj okulvitroj nekapteblaj — chu ili entute havis okulojn? —, ech unu vorton ne diris. Au nur, se ili havis por interrilati iun alian manieron, diferencan de homa parolo.

Evite kaj stumblante eskapis la junulo kaj junulino al rando de la parko, al tramtintado kaj homsvarmo. La vizia aro da motorbigloj persekutis kaj akompanis ilin. Kelkfoje pushetis stirila gumkovrita pinto la junulon al la ripoj, li atendis sekvontmomentan surveturon, pushadon en koton, sed tio ne sekvis. Oni ludis kun ili.

Tiuj estis potencaj rughaj motorcikloj, kies amasan enpenetradon en urbojn kelkaj komencis nomi ankau motorcikla civilizacio.

Kiam ili fine, tute elcherpitaj, shvitaj kaj malfelichaj, atingis la parkan randon, turnighis la motorbando kvazau lau neaudebla komando sur la malantauaj radoj subite reen. Krakado shvelis, farighis sammomente surdiga, radringoj kun reliefa cizelajho suprenjhetadis de malantaue sekan herbon kaj folirestajhojn kaj la motorciklistoj jam malaperis. La junulo kaj junulino staris duonkonscie meze de malrapide disighanta nubo de blua fumo. Ili estis kvazau drashitaj, kvankam neniu ilin tushis.

Post tio ili neniam plu volis iri vespere en Aabnerdal-parkon.

Sed kelkajn tagojn post tio okazis en kineja trairejo jena historio.

Ili venis de la lasta seanco. La cetera publiko jam haste disighis, kiel chiam la lastseanca dormema publiko, ili restis la lastaj, char per chi tiu trairejo finighis ree foje ilia provizora rifughejo kaj atendis senhejmeco.

En traireja nicho sur shtona shtupo sidis viro. Li estis vestita kun meza malzorgemo, la chemizkolumo nefiksite, sed li mansvingis al ili gaje kaj kompanserche. La junulo kaj junulino hezitis momenton, sed ankau tio estis eta eblo plilongigi la provizoran rifughosenton en frida lumo de dejhorlampo. Krome sur la jakobrusto de la viro glimis iu stranga ovala insigno, kiu altiris la junulon. Kiam ili venis pli proksimen, ili vidis sur la konveksa suprajho de la nigra emajlo orajn krucemetitajn spadojn kaj laurojn. Unu piedo de la sidanto estis shuvestita, alia kun nur shtrumpeto.

La viro rimarkis interesighon de la junulo kaj levetis la dekstran brustoflankon.

"Veterano," li diris fiere kaj proponis al ili per largha gesto lokon apud si sur la shtona shtupo.

La junulo kaj junulino eksidis. La junulino penis senatente forshovi sin de la fremdulo. La viro atentis tion kaj subridetis vivosperte. La junulino ne volis vidigi sian malshaton, la spertoj faris shin singardema. Sed shi ne kapablis subpremi la abomenon, kiun elvokis en shi korpe malpuraj homoj.

Sidighintaj apud la viro, ili tuj eksentis spiropreman brando-fetoron. Tiel fetoras nur homoj dum longa tempo trasorbitaj de alkoholo. La knabo chirkaurigardis serche kaj lia rigardo ekhaltis sur malplena botelo, staranta apud lia enshtrumpeta piedo.

La viro kuntiris siajn piedfingrojn en iom flava strumpeto.

"Tio estas pro ghi," gestis li en la direkto al la piedo, "tiu mia piedo estas malsana. En la milito ghi estis traflta. Surmeto de shuo dolorigas."

"Chu tiom longe estas malsana?" demandis la junulo malfide.

La viro turnis la kapon kaj chirkaurigardis kvazau por konvinkigho, ke oni ne subauskultas ilin. Tiam li klinis sin kun fido al la junulo.

"Chu tiu milito estis la lasta?"

La junulo alrigardis lin konfuzite.

"Mi partoprenis post la granda milito ankorau kelkajn pli malgrandajn," klarigis la drinkulo pacience.

"Do tie," ekkomprenis la junulo.

La viro kapjesis.

"Chu vi audis pri verdaj beretoj? Pri la viroj, kiuj trairas tie, de kie la diablo jelpe revenos?"

"Mi audis," diris la junulo.

La viro apogis sin kontrau shtonan muron kaj kapobalancis kontente.

"Nu-nu," li gruntvochis kaj ne degnis klarigi ion plian. La junulo okulsekvis lin kun timomiksita admiro.

La junulino tiretis nun la junulon de la maniko por signo, ke shi volas foriri. Sed la junulo gapadis la strangan emblemon sur la jako de la drinkulo kaj ne povis iukauze detiri sin de tio. Li ne atentis signalon de la junulino.

"Tio estas ghusta, neniam preteriru homon," diris la drinkulo malrapide kaj instrue. El chebrusto li eltiris ankorau shtopitan brandobotelon.

La junulino rigardis flanken.

La junulo provis silabumi etajn literojn de la emajlita rubando, chirkauanta la orajn spadojn, sed la okuloj ne kapablis ilin apartigi. Kun lerta ekmovo la drinkulo forigis de la botelo aluminian shtopilon kaj etendis brandon al la junulo.

"Mi ne volas," kapskuis la junulo.

"Honoru militistojn," diris la drinkulo admone.

La junulino denove tiradis la junulon je maniko.

Nun la junulo fine kapablis forshiri sin de la enigma milit-emblemo, ekrigardis la manon, etenditan kun la botelo al li, kaj ekstaris decidoplene. Tiu mano, vila kaj tremanta, estis nauza. La starigho de la junulo estis por la junulino tiom neatendita, ke shi restis por momento senkonsile ankorau sidanta sur la shtupo. Tiun cirkonstancon la drinkulo eluzis. Li kaptis per la libera mano la brakon de la junulino kaj ne lasis shin ekstari.

"Mem vi eksidis," li diris trankvile. "Chu mi vin devigis? Se vi eksidis, estu afabla kaj honoru la mastron. Chu vi, knabo, memoras la militon? Merdon vi memoras," — la viro orgojle mansvingis. "Sed mi partoprenis ghin de la komenco ghis la fino kaj ech pli multe. Mi mem restis tie en la milito, se vin interesas... Chu vi, knabo, volas nun sherci kun mi, he?"

La militveterano metis la malkorkitan botelon kun subita certeco apud sin sur la shtonan shtupon.

La junulino levis sin energie, sed la drinkulo retiris shin maldelikate. La junulo pugnigis la manojn kaj saltetadis boksprete pli proksimen.

Audighis kliketo. Per sperta pojna movo la drinkulo forhakis la fundon de la malplena botelo, frapante ghin kontrau la shtup-egho.

"Chu vi atakas?" li mire demandis. "Nu venu, venu. Min oni ne timu, min chiu rajtas ataki, mi ja restis en la milito! Kontrau tia juna kaj forta viro mi estas senpova. Kio do postrestos por mi pli ol iom tikli vian fraulinon... Vi diris, ke vi audis pri verdaj beretoj, chu? Eble vi deziras ankau rigardi?"

La busho de la drinkulo grimacis pro malica ridego kaj li direktis la akradentan botelstumpon al la vizagho de la junulino.

La junulo repushighis ektimigite. La drinkulo gruntridis per laringofundo, sed lia rigardo restis gvatema.

"Tio ne estas bela, sed chu vi opinias, ke la vivo estas bela, he? La vivo estas laksajho, mi diras al vi, knabo. Sentimentala laksajho! Au chu ni trinku?"

La junulo tamen ne volis trinki. Sed la drinkulo sciigis, ke tio malghojigas lin ech pli, kaj se oni malhonorigos lin tiom profunde, do li komencos — por sia konsolo — klerigi iom post iom la junulinon. Por komenco li afable promesis rakonti kelkajn historietojn pri tiuj ruzaj artifikoj, kion faras matrosoj en haveno kun tiuj virinoj, kiuj, serchante facilan lukron, kash-instalighas en shipoj jhus revenintaj de maro.

"Granda eltrovemo aperas, se oni dum duonjaro ne vidis femalan homon!" diris la drinkulo kun estimplena miro kaj frotis per mandorso sian mentonon, tiel ke la barbostoplo susuris. "Mi povas tion priskribi al via fraulino, mi konas tiujn aferojn tute bone, eble la konoj estos iam necesaj!"

La senfunda botelo en la shveltendena mano de la drinkulo shancelighis danghere proksime al la tim-pala vizagho de la junulino. La junulo estis devigata akcepti la proponatan botelon kaj trinki kelkajn glutojn. Sed se li esperis savi sin per tio, tiu-okaze li eraris. La drinkulo pritaksis la redonitan botelon kaj kapskuis.

"Pli multe trinku, se vi volas honori virojn, kiuj militis por vi, hundidoj?" li bruordonis jam kun certa ekscitigho. "Au chu vi venis por sherci pri mi?"

Kaj kiam la junulo ankorau hezitis, li aldonis spionrigarde:

"Mi ne devigas, tute ne devigas. Sed mi ja diris, ke trinkante sola mi farighos trista, kaj tiam mi devas rakonti ion pli gajan. Nu, ja pri tiuj virinoj."

Nur tiam, kiam la junulo pro malfelicho kaj malespere, veplende pro senpova kolero fortrinkis duonbotelon, la drinkulo mildighis, liberigis la brakon de la junulino kaj reprenis la botelon. Chi-momente, kiam li renvershis ghin super la busho la junulo kaj junulino ekkuris lau la reehhanta trairejo. Post ili flirtis la rido de la viro. La viro tusegis pro misgluto kaj jhetis post ilin la botelstumpon, kiu rulighis ien en malproksiman angulon de la trairejo. Ties akra tintado sur pavimoshtonoj kvazau tranchis piedotendenojn.

Poste la junulo vomis kelkan tempon sur stacidoma viadukto, apogite al parapeto, kaj la junulino dorsofrapetadis al li por plifaciligi la aferon, karesante la kapon de la junulo, mem singultante pro kompatolarmoj. La junulo sentis sin tiel mizere kaj ache, volonte mortonta samloke, sed chi-momente ech manovra lokomotivo ne veturis. La tuta vivo shajnis esti unusola kloako, el kiu oni ne kapablas elbarakti. La junulino malshatos lin nun ghis vivofino. Li vomruktis kaj nazbruis, ne kapablante sin rektigi, por denove alrigardi homojn. La mondo estis nauza, tiu mondo estis nun definitive kaj senespere freneza kaj ne konsentis agnoski ech plej etan logheblecon por ili du.

Fin-fine la junulino sukcesis obeigi lin tamen tiom, ke li konsentis pri purigo al si. Baldau malsupren flugis de la viadukto sur rezervajn vojojn buligita poshtuko. La junulino apogis la junulon subaksele, kaj malfeliche kaj lante ili ekpashis flank-che-flanke pluen.

Pri tiu okazajho ili poste ne parolis inter si.

Post chiuj tiuj suferoj shajnis la chambro, permesita al ili de la Foko por unu semajno, kiel efektiva paradizo. La pordon oni povis shlosi — kaj ili estis ekster chiuj dangheroj, fore de nokto-gardistoj, drinkuloj kaj motorciklistoj. Ne necesis ektremi pro chiu sono, forkuri audante pashojn. Tio estis por ili peceto da fortikajho en la freneza, mizantropa mondo. Kaj nur hierau ill konsekris sin gemastroj de tiu chi felichego.

Bruligaj larmoj de sinbedauro levighis en la okulojn de la junulino. Nun estis finita shia vivovolo.

Per instinkta movo shi mantiris la junulon sidantan sur la litrando, kvazau li povus helpi. Sed la junulo ne forturnis siajn okulojn de la fajrocentro. lal li sentis, ke tuj, kiam li deturnos la okulojn kaj chesos la gardadon, en la angulo embuskanta ardo ekregos kaj flamoj plenigos fuze la chambron. Pro tio li devis per sia rigardo kateni la fajron.

Samtempe li serchis palpe sur seghoj siajn vestajhojn.

"Eble ghi ankorau estingighos..." flustris la junulino per la lipoj, rigidetaj pro timo kaj malvarmo. "Chu ni povos dum unu semajno reordigi la chambron?"

La junulo tiris senpacience sian shultron. Malsagha knabino! De la plafono forfalis pecego da stukajho. La junulo ne sciis precize, kiel oni fiksas stukajhon al plafono, sed al li shajnis, ke tiu laboro estas malfacila kaj komplika.

"Sed se ni streche penos!" ripetis la junulino obstine. Shi ne volis rifuzi sian intencon.

Shi ternis pro la blanka kautera termitfumo.

La junulo ankorau ne respondis. Ghuste tiam, kiam li sukcesis finbutonumi la chemizon, trabruligis la termitflamo la internan plafonon kaj la bombo, verdire brulanta bulo postrestinta de tio, falis kun peza plaudo malsupren, en chambron de la tria etagho. Kvazau sorchite restis la junulo strabanta ankorau kun ardantaj randoj rondan truon en la chambra angulo. Pro malforta blovo de la suba etagho formighis en la fumvuala chambro kvazau diafana kolono de pura aero.

"Estingighis!" krietis la junulino ghoje.

"Ne. Falis malsupren."

"Tamen for de ni," suspiris la junulino kun granda faciligho kaj kuntirighis bule sub maldika litkovrilo. "Venu ankau por varmigho, jam estas nenio plu por gardi. Dua seanco ne venos, ni diskutu morgau matene."

Ne deturnante sian rigardon, la junulo denove komencis malbutonumi la chemizon.

En loghejo de la dua etagho Kaspar vekighis pro malagrabla sento, ke io ne estas tiel, kiel devus esti.

Pasis kelkaj momentoj, antau ol li komprenis, kio estas tiu io. El apuda chambro estis audebla stranga siblado. Samtempe altiris atenton de Kaspar ankau blueta brila strio che la pordo de la apuda chambro.

Per dormrigidaj piedoj serchante siajn pantoflojn, Kaspar enpense riprochis al si mem. Denove li spektis vespere ghis malfrua tempo per televidilo internacian sportan konkurson. Ne mirinde, se li kun dormema kapo ne elshaltis la aparaton. Certe li kushighis kaj ekdormis malgrau chio, la televidilo, kompreneble, daurigis mallaute la ludadon, ghis la programo finighis. Kiam la sendostacio post noktomezo finis sian laboron, chesis la signalo kaj nun fulmas sur la ekrano nur bluaj fajreroj kaj el la laut-paroliloj audighas neagrabla siblado, kvazau estus en la chambro liberigitaj serpentoj.

Sed li estis tro langvora por admoni sin pli longe.

Chiuvesperaj senfinaj televid-seancoj komencighis post foriro de Katrin.

Ili geedzighis leghere kaj gaje. Enamighintaj — ili baldau farighis geparo. Sen iuj konsideroj au kalkuladoj, chu tiu pasho povus esti ankau prudenta au — des pli malbone — utila.

Katrin, la antaua sufiche eminenta teniso-stelo kaj mondumanino, estis chiam bonhumora, shiaj sendifektaj dentoj briladis pro senshangha rideto. Shia frivola sinteno, ne ombrita de pli gravaj problemoj, shajnis al Kaspar idealproksima. Kion oni ankorau postulu de virino, se ne ghojan humoron? La pordo de ilia loghejo neniam rajtis esti fermita, vesperon post vespero la amikoj kaj konatoj povis trovi chi tie kafon kaj societon. Tio tre plachis al Kaspar.

La afero staris tiel, ke iam en la juneco Kaspar vizitis dum du semestroj artlernejon kaj ekde tio li konsideris sin iom bohemiano, kvankam li ne farighis artisto. El tiuj belegaj tempoj al li postrestis manpleno da konataj artistoj, iamaj lernokunuloj, kiuj nun jam longe diplomitaj pentristoj-grafikistoj, plejmultaj atingintaj ankau la krizon de mezagho, tion trasuferintaj au sin al ghi submetintaj. Ofte vespere tiuj amikoj kutimis rigardi en la loghejon de Kaspar, se en iliaj propraj nepurigitaj atelieroj spirado pro polvo kaj terebinto preskau shtopighis. Precipe post tio, kiam la fraula loghejo de Kaspar per la manoj de Katrin farighis varma kaj komforta.

En tiu fora tempo oni elmatrikulis Kaspar el la artlernejo pro manko de la fakaj kapabloj. Vere, ju pli malproksimen en la pasinteco shovighis tiu tempo, des pli konvinkite la artistoj-amikoj asertis, ke tio estis pure postmilita intrigo kaj tromp-ludo kun la celo liberigi lokojn por koterianoj kaj redukti konkurencon, sed efektive Kaspar chiam estis talentega. Estis agrable audi tion, kvankam la rekono venis tro malfrue por ankorau ion shanghi.

Kaspar mem kulpigis en chio la militon. Se li kiel knabo ne estus pushita la antaulastan jaron en soldatmantelon kaj -botojn, li konservus sian en la juneco evidentan talenton kaj belo-senton, originaleco de lia vidangulo restus netrivita. La milito malakrigis lin. Neestetikeco de kazernoj kaj bunkroj, kaj fine ankau la militkaptiteco, kiu kun siaj fridaj barakoj ankorau longe daurinta post la fino de la milito — lau la opinio de Kaspar chio tio helpis kunpremi la belosenton. Sed chefe kadavroj. Li vidis ilin tro proksime, post tio li jam ne sukcesis kapti sur tolo homan korpon senmova. Ghi aliformighis tuj je kadavro. Kaspar kredis, ke en chiuj, kiuj vidis en milito de proksime perforte mortigitan homon, la animo estis parte mortigita. Chiu-okaze artistoj ili ne farighos, la arto postulos sendifektan animon.

Kiam li parolis al siaj artistoj-amikoj pri tiuj konceptoj, ili aprobis ankau tiun klarigon. Kaj iuj aldonis ankorau, ke Kaspar ne malghoju, ke li ne farighis artisto, li tamen farighis bona homo, kaj tio estas fine multe pli grava.

Nun Kaspar laboris jam kelkajn jarojn en presejo kiel retuchisto kaj submetighis al la sorto. Ankau malbenadon de la milito li jam preskau chesis. Kiel homo kun certa salajro li chiam havis hejme vinbotelon kaj ion por almanghi, pri kio senzorgaj artistoj ordinare ne povis fanfaroni. Ankau tiu cirkonstanco shajne kunhelpis por oftaj vizitoj de malnovaj amikoj.

Iniciatanto de la artista koterio estis la malgranda Miksilo, kiu sian malbonshancan nur ghis unu kaj duonmetran kreskon penis kompensi per "unisex"-tipaj shuoj kaj sovagha tauzita barbo. Sian voknomon ricevis la Miksilo pro sia nekontraustarebla pasio chie chion miksi, au pri farboj sur paletro au trinkajhoj en shranko de festenmastro. Li neis kategorie purajn tonojn, kiel en la vivo, tiel en la arto, kaj li estis en tio senkompromise konsekvenca, konsiderante tion ech persona krea metodo, pri kio estis fierega. Tio ne estas de ie prunteprenita, tio estas elpremita el la propra kapo, li ripetis.

Kaspar penis poste nekalkuleble multfoje rememorigi al si, chu li rimarkis iam iun signon pri indigno en la okuloj de Katrin. Neniam. Ech tiam ne, kiam de fortaj trinkajhoj plenplena Herman komencis per kafmuelilo miksi koktejlon en ilia kuirejo. Ankau ne tiam, kiam ili malkovris la Miksilon, kushachanta inter du nudpugaj junulinoj en ilia geedza lito, kaj la majstro klarigis, ke li ghuste konatighas pri naturo por sia triptiko-nudo, farighonta la najlo de la printempa ekspozicio. Ankau tiuokaze Katrin ridadis kun kutima senzorgeco kaj per tio elvokinta gheneralan admiron de la artistoj. Kelkaj pli liberalaj amikoj ech proklamis, ke estas granda egoismo kaj prapeko konsideri tian bravulinon apartenanta nur al li, ne dividante shin kun la amikoj.

Tiu ghusoifa vivo shajnis senfina.

Tiom pli konsterna estis subita foriro de Katrin. En unu tago shi kun siaj ajhoj simple mankis en la loghejo, kvazau shi ne restadis tie ech unu tagon. Sen iuj riprochoj, brurichaj scenoj au pravigoj. Kiam Kaspar shin trovis post kelka tempo che shia amikino, Katrin ech ne venis en vestiblon, por paroli kun li kelkajn vortojn. Pere de la amikino shi transdiris, ke shi konas Kaspar sen tio tro bone kaj antauscias, kion li povus diri en la konkreta situacio — auskultado de tio estus por shi neelteneble enuiga, Kaspar indulgu shin.

Komence Kaspar suspektis, ke en la afero certe rolas rivalo. Kolerege li kuregis de unu artisto-amiko al alia. Sed unu vivis trankvile kun sia edzino, dua kun sia pozistino, sed tria okupighis pri tute aliaj aferoj kaj tute ne interesighis pri iuj virinoj. La esplormisio de Kaspar restis senrezulta.

Post pli longa tempo li konvinkighis, ke Katrin ne havis iun alian viron. Shi ne edzinighis denove, restis loghanta aparte, interkomunikadis kun ia al Kaspar ne konata societo kaj neniam oni vidis shin en proksimeco de arto au artistoj. Rondire de ie atingis la orelojn de Kaspar eldiro, ke Katrin bedauras la malshparitajn jarojn.

Kiam al Kaspar klarighis seriozeco de Katrin kaj ke shi ne intencas reveni, li decidis komence abrupte shanghi siajn vivmanierojn.

Li kolektis en la loghejo chiujn malplenajn botelojn, forportis Ilin kaj ne achetis ech unu novan. Du semajnojn li eltenis, seke kaj senkonsole.

Sed iom post iom la vivo tamen ekglitis en la malnovajn vojsulkojn. Certe ili estis bone enveturitaj. Kelkaj amikoj envenis por konsoli Kaspar, lau malnova kutimo botelo en la posho — tiukaze ne decis rifuzi. La koterion de la Miksilo Kaspar neniam kapablis restigi malantau la pordo. Ili ja komprenis, ke li, Kaspar, estas talentulo, sed nun ech pli malfelicha homo, kies vivon oni fushis kaj komplikigis per homa bruteco kaj senskrupulo. Iama mobilizo en la militon, intrigoj de artlernejo kaj la foriro de Katrin estis diversaj evidentighoj de tiu senskrupulo, chiuj egale influantaj al Kaspar.

Probable tio tamen estis pleje subvaloreco, kiu boris en la animfundo. Kaspar turmentis deficito de memefektivigo. Sed kiam artistoj serchis ree kaj ree lian societon, diskutis kun li art-aferojn kaj demandis lian opinion pri siaj novaj verkoj, per tio ili prenis lin tamen en sian aron, konsekris egalspeca. Tiel ankau Kaspar levighis spite la malbonshancon en la arde sopiratan, admirindan mondon de la arto, kien li strebis en sia juneco sen-rezulte, kiel ankau multaj aliaj.

Sed kiam artistoj ne venis, turmentis Kaspar lupa soleco. Li turmentighis inter senfinaj skualoj de sinvipado kaj sinbedauro, falante per chiu fojo pli kaj pli profunden. en ondovalon. Tiam li havis deziron kuri ien, krii, petegi — por ke chio denove bonighu.

Li ne havis kien kuri. Katrin ne venis ech en vestiblon por paroli kun li.

Fin-fine farighis ankau vizitoj de la artista koterio pli maloftaj kaj hazardaj, plej ofte envenis unuopaj mallertuloj — la samaj, kiuj ne interesighis pri virinoj kaj okupis sin pri elpensado de kredoj kaj pensado pri kreada psikologio. Che Herman oni malkovris hepato-cirozon, finintan lian vintrinkadon. Li rifuzis vagadon, komencis pensadi pri la vivo, iris lau malnovaj kamparaj preghejoj kaj pentris tie vigle primitivismajn, inspiritajn de naiva vivofido, interiorojn kun altarpentrajhoj, kiuj havis senatende grandan sukceson. Kolegoj komencis envii lin kaj forturnis sin de li. La Miksilo mem surprizis chiujn per tio, ke edzighis rapidorde al sia lasta pozistino, diketa, je kaplongo pli alta ol li mem kaj shajne ne plu bezonis serchadon de naturo kaj inspiro ekster la hejmo

Tiam Kaspar achetis televidilon.

Ghis nun li profunde malshatis la babilantan keston, nomis ghin honordamo de maljunaj fraulinoj kaj obskurec-bushelo. Kiel efektiva artista animo li ne agnoskis la arton de teknikaj iloj. Sed nenion fari, malplenajn vesperojn oni devis iel mortigi, ali-okaze ili mortigus lin. Do Kaspar decidis tion fari por intelekta sindefendo.

Ekde tio la solecaj vesperoj de Kaspar mallevighadis en bluetan, de fremdaj vochoj kaj foraj sonoj plenigitan krepuskon. Chu temis pri furorkanta konkurso au sporta matcho, tio ne gravis — fine, se iom alkutimighi, Ia diferenco shajnis tute malgrava.

Ech antaue kelkfoje okazis, ke nevenkebla dormemo rompis Ia viron pli frue ol konscienco sukcesis kontroli elshaltadon de la instrumento. Ankau ne grave, por elektro necesis pagi iom pli, sed tio estis eltenebla. La festenoj de la amikaroj pli frue estis multe pli elspezigaj.

Des pli granda estis konfuzo de Kaspar, kiam li malfermis la pordon en la apudan chambron. La blua ardo ja venis el la televidila angulo, sed de ie malsupre post la aparota la polurita kesto mem estis strange duone renvershita kaj gapis per sia blinda straba vitra okulo trans la kapon de Kaspar en plafon-angulon.

Ankorau pli malbone, fulmis nova penso en la cerbo de Kaspar. Nun ghi restis tiom longe sengarde enshaltita, ke pro trovarmigho aperis iu rekta konekto. Kiel necesus alveni ghustatempe! Trabrulis cirkvitgardilo, certe difektighis la multekosta aparato Kaj nun dauras brulado. Kaspar eksentis grandan domaghon pri sia nova, nur antau unu jaro achetita televidilo. Tuj estis klare, ke li ne elvenos el la afero malmultekoste.

La nazlobojn incitanta brulodoro devigis Kaspar agadi. Shtelirante singarde lau la vando li etendis sin ghis la televidila shaltilo kaj eke eltiris ghin el Ia mur-kontaktilo. Elektra ikto ne sekvis. Elektron Kaspar neniam definitive komprenis kaj iom timis tiun nekonatan forton. Sed lia espero per tio estingi la ardon tute ne plenumighis. Nevidebla flamarko daurigis siblan bruladon malantau la televidilo.

La afero devis esti sufiche malbona, se ankau kurentorompo ne plu helpis. Chu tie ekbrulis kun tia forta flamo iu plasto au metal-fandajho?

Por momento Kaspar profunde enpensighis kaj ech mordis la ungon de la dekstramana montrofingro. Kion entrepreni? Per akvo estingi oni evidente ne rajtas. Se temperaturo estas jam tiom alta, akvo ne plu helpas. Iam li legis pri tio. Pli ghuste tio estas danghera, char la akvo tuj vaporighas, pliintensigas la fajron au disjhetas ghin, ekbruligas la domon. Sed ion necesis tamen entrepreni, oni ja ne povas trankvile atendi kiam brulas.

Fajroestingilo en la loghejo mankis. Malpleje Kaspar nun konsentis por inviti helpon. Chu krii? Simple tiu afero restu chi tie, inter la kvar muroj de la loghejo. Alie oni ne kapablos elauskulti grumbladon de la najbaroj: ne sufichas al li aranghi bruskandalojn, nun li preskau forbruligas la domon.

Najbaroj de Kaspar ne estis sukcesaj, ili estis evidentaj etburghoj. Speciale la subaj, Andersen. Ili tuj eluzus la bonan okazon por venghi al li.

Lau konsidero de Kaspar oni ne havis ech la plej etan kauzon por kovi tian venghon, sed li sciis, ke Andersen opinias alimaniere.

Chio komencighis ekde la lasta naskightago post foriro de Katrin (cetere, ankau pri la foriro de Katrin Andersen esprimis sian malicmokan opinion!). Post la noktomezo enfalis la artista koterio por gratuli la "bebon". Ili estis en konsiderinda aro, chiuj jam drinkintaj.

Tio estis unu au du monatojn antau tio, kiam che Herman estis malkovrita lia hepata cirozo. En tiu periodo li kuracis la subripajn dolorojn per pli grandaj dozoj de vino kaj matena duobla konjako. Antau ol veni al la naskightago ili lauvice festenis en ies ateliero kaj en procezo de ghenerala shercado Herman estis pripentrita. Herman havis tian mankon, ke post la unua botelo lin surprizis varmego kaj li simple devis demeti siajn superfluajn vestajhojn. Ordinare dauris la senvestigho ghis sport-kalsono — se pli frue nerezistebla dormo ne faligis la viron.

Al la naskightago de Kaspar Herman aperis jam leghere pripentrite, ies malnova laborkitelo kovranta la nudan kolor-makulan torakon. Dum la naskightaga festeno plezurado dauris senbride. Por hejmaj manekzercoj ankau Kaspar havis hejme farbojn kaj penikojn, oni nun ilin ekuzis. Iu metis sur la frunton de Herman rughan punkton de bramano, alia pentris sur la vila brustoduono grandan flavan stelon de sherifo, sed iu tiris per peniko n-ro 18 larghajn pantalongalonojn sur harkovritaj femuroj kaj kruroj de Herman.

Oni ornamis la viron surdorse per tema komponajho, kie potencaj centauroj pelkaptis diketajn nimfojn. Fine, post la tria botelo Herman estis metita ventre sur tapishon, oni fortiris la kalsonon kaj pentris la postajhon de la tolerema objekto per ultramarino kaj cinabro je tio de mandrilo.

Herman ne havis kutimon fushi ludadon. Li pace permesis chion okazi, se oni iom post iom etendis al lia busho vinpokalon. Poste oni denove vestis la viron per laborkitele kraketanta de sekaj olefarboj, por ke li ne malpurigu vestojn kaj sidlokojn, kaj la naskighfesto dauris plenimpete.

Evidente Herman, estante la centro de chies atento, sentis ghuon. Vere, siajn malagrablajhojn havis ankau tia estado. La tutan tempon li devis memori, ke ne rajtas tushi ion kaj povas eksidi nur sur la kitelbasko. Foje li tamen forgesis sin kaj apogighis por momento sur nekovrita divanangulo. Tie restis blurugha stria kolormakulo. Sekvintan tagon Kaspar frotis la makulon per terepinto, ghis kiam la mebloshtofo farighis chi-loke multe pli hela.

Sed kiam Herman dum dancado tute malpurigis per ole-farbo ponchon de iu studentino de arto, estis ghenerala decido, ke tiu sherco sufichas kaj necesas tuj lavpurigi Herman. Tuj oni okupis la banchambron de Kaspar, kaj poste jhetighis tra la iom aperta pordo al la festenanta societo dum tri kvaronhoroj krichado, vapornuboj, tikla ridado kaj veplendoj pro bruligo. Tri-foje provis la turmentata Herman eskapi de siaj purigantoj (sekvintan tagon malkovris Kaspar, ke oni ekuzis ankau dratan kaldronan spongon) kaj kuris en la chambron, postrestante irizajn spurojn de sapakvo kaj olefarba emulsio. Sed chiufoje lin postkuris la purec-apostoloj kaj kun ghojobruo retiris lin en la banchambron.

Certe maltrafis parto da lavakvo la bankuvon kaj plankan flutruon. La purigado de Herman estis finota, kiam audigis sonoro kaj post la pordo staris malagrable morna Andersen. Li sciigis kurtvorte, ke chiu afero havu sian limon: ne sufichas, ke che Kaspar dauras ankorau post noktomezo diablo scias kia brufesteno, nun penetras en lian loghejon tra la plafono ankau akvo, kaj li ne intencas tion silente elteni.

Andersen restis tute surda rilate amikan konvinkadon, ke riprochitaj faktoj el la vidpunkto de granda arto kaj perfekte pulsanta vivo estas tute bagatelaj kaj ne valoras ekscitighon. Li diris seke: tio estu senprokraste finita, en kontraua okazo, por interesoj de la endoma trankvilo, li devas peti helpon de oficialuloj, kaj chiuj el tio devenantaj sekvoj iras kompreneble ali la konto de Kaspar.

Kaspar havis jam pli fruajn spertojn pri tio, kiom senhumor-senta estas Andersen de la suba etagho.

La festo estis fushita. Rapide oni finis restajhojn en boteloj, tiam oni volvis tutkorpe rughantan, suchinfane puran kaj facile singultantan Herman denove en la bluan laborkitelon, kiu lin ree malpurigis diverskolora kiel paskan ovon, oni kunprenis la lastan nemalkorkitan vinbotelon kaj iris al pentristoj en atelieron por fini la naskightagon.

Tiu incidento estus restinta iel eltenebla, ech Andersen povus post longa tempo forgesi la okazintajhon. Sed per tio la afero ne finighis.

Kiam Kaspar frumatene en leghera kaj edifa vinebrio hejmen iradis, li trafis sur matenkrepuska frida kaj nepurigita strato senhejman hundidon. Shajne ghi estis ie konsiderita kiel superflua kaj lasita al sia sorto. La besteto kushis kuntirighinte senkonsile kaj kompatinde sur shtuparo antau iu vendeja pordo, la ladkovrita pordo estis rigore kaj nealireble fermita malgrau plorblekado de la malgranda hundo.

Kaspar havis kompateman koron. Li kauris al la hundido kaj karesis per la fingro ties etan rondan kapon. Komence la besteto tirighis pro timo dense al la tero, tiam plikuraghighis kaj eklekis hezite ech la manon de Kaspar. Tio emociigis Kaspar korfunde. Li prenis la senhejman hundeton, metis en la chebruston kaj daurigis la iradon. La malgranda besto ordigis sin pli komforte kaj veturis en la korpovarmo dormeme snufante por renkonti sian nekonatan estontecon.

Ghis la hejmo restis ankorau suficha distanco kaj irante eni matena malvarmo malebriighanta Kaspar komencis iom post iom pripensi, kien li metu la besteton. Post la foriro de Katrin Kaspar ne plu kutimis prizorgi iun alian krom si mem. Restigi la hundidon dum longaj tagoj sola en la malplena loghejo — tio estas ja rekta turmentado de la besto, krome necesas forigi malpurajhon. Sobre pripensante trovis Kaspar, ke hundobredado ne estas tiu agado, kiu povus esti lia vivorevo.

Kun tiuj pezaj hezitopensoj li eniris la dompordon. La hundeto en la chebrusto shajnis trankvile dormanta.

Ghuste kiam li preterpashis en la unua etagho la pordon de Andersen, ekfulmis en lia kapo iu penso. Komence li sciis nur tion, ke ghi estas bona penso. Li ekhaltis kaj disvolvis ghin plu. Trovite: Andersen. Ili ja havas en la domo du mezgrandajn knabojn, al kiuj la besteto evidente kauzos veran ghojon!

Ne pripensante pli longe, ghoja pri sia malkovro, Kaspar premis per la dikfingro la sonorilan butonon. En la noktosilenta shtuparejo estis audeble, kiel la porda sonorilo de Andersen longe kaj tede zumetas, tiam post ioma tempo tirpashoj de maljuna Andersen tra la dormochambro ghis la shtupareja pordo. La sekur-seruro klaketis dufoje kaj la pordo malfermetighis. En la fendo aperis la kolereta, dormema vizagho de Andersen.

"Bonan matenon," salutis Kaspar vigle. "Pardonu, mi volis demandi, chu eble ne perdighis via hundido? La bedaurinda besteto erarvagis, mi domaghis ghin rigardante, ghi ne scias kien iri. Krome la infanoj malghojas... Mi pensis, eble vi mem ne atentis, kiam tio okazis?"

Pasis iom da tempo, ghis kiam Andersen ekkomprenis. Tiam li pro kolerego ne kapablis diri ech unu vorton. Li nur strabis Kaspar per mortiga rigardo. Sed Kaspar eluzis rigidighon de la alia, klinighis rapide kaj metis la hundidon el sia chebrusto sur la plankon. Ankorau forta pusheto al la postajho, kaj la hundeto estis en la loghejo de Andersen. Sammomente la pordo, pro frapego de la malrigidighinta Andersen, denove fermighis, la seruro klaketis malamike dufoje kaj pashoj forighis.

Enmeton de la hundido la dormema Andersen ech ne rirnarkis.

Matene Kaspar audis de la suba etagho sonoran hundobojadon kaj ekscititajn vochojn. Infanoj ghojkrietis. Lau kelkaj signoj la hundido vivis che Andersen kelkajn tagojn, ghis kiam ili sukcesis trovi inter sia konatularo kompateman homon, kiu konsentas ilin helpi kaj preni la beston al si.

Ekde tio la sube loghantaj najbaroj ne plu salutis Kaspar. Iom post iom ankau li mem ekkomprenis, ke antaukondicho por kompreni tian petolajhon estas bone evoluinta shercemo, kiun havas ne chiu.

Kiam Kaspar dum ioma tempo gapis sian ardantan chambro-angulon, li subite rememoris, ke en la vestibla shranko kushas sufiche granda peco da vitroshtofo. lam, ankorau en la tempo de Katrin li intencis konstrui en la chambro elektrokamenon kaj achetis por tio izolajhmaterialon. Li rapidis en la vestiblon.

Sed kiam Kaspar, malvolvante la vitran shtofon, revenis en la chambron, falis la interan plafonon trabruliginta termitbomba restajho malsupren, al Andersen. Kaspar rapidis en la angulon kaj rigardis trans la oblikvan televidilon. En la planko estis granda, proksimume sescola truo, tra kiu estis videbla infan-chambra angulo de Andersen, kie nun siavice kreskis blue-blanka flamo.

Kaspar pliviglighis. La cerboj subite ekfunkciis rapide kaj vivece. Li devis plene forigi chiujn postsignojn, kiuj povis pruvi, ke chi tiu fajro komencighis che li. Aliokaze Andersen faros tian plendobruon, ke tio estos tute ne eble elporti. Eble li provos ech enjughigi. Kia malica ghojo por li, se oni kondamnos Kaspar kaj lin elloghigos!

Kaspar ekagis, kvazau bone trejnita averia viraro. El la kuireja angulo li elserchis grandan pecon da shaum-poliuretano. Feliche li ankorau ne sukcesis eljheti la pakumon, kvankam jam antau unu semajno li portis hejmen lauvican teknikan miraklon de hejma mastrumado — elektran kafkuirilon-miksilon. La dika blanka shaumplasto farighis lia savanto.

Per kompakta papero, precize mezurinta en la planko oscedantan truon, li eltranchis per segilsimila viandotranchilo el la poliuretano pecon lau grandeco kaj formo strikte taugan por la truo. Nun postrestis ankorau shmiri randojn de la truo kiel ankau de la shtopilo per absoluta gluo, kies etiketo bildece prezentis baraktantan vireton, fiksighintan al plafono gluita rugha briko, kaj tiam fermi la truon.

Momenton antau tio, kiam li sukcesis efektivigi la laboron, Kaspar audis de malsupre, el la loghejo de Andersen, jam iun sonon. Shajnis, kvazau iu movis sin en la infana chambro. Tio urghigis lin ankorau. Per preciza ekpremo li entruigis la shtopilon kaj ghi glufiksighis. Konjekteble ghi estis same blanka kiel la per gluajhfarbo kolorigita plafono de Andersen, do ne bone rimarkebla. Almenau ne tuj. Kaj poste oni povos chion kontesti, maleblos poste ion pruvi. Eble tiu harersimila fendeto estis en la plafono jam pli frue ol ili ekloghis chi tie? Kiu scias, el kiaj postmilitaj restajhoj tiuj domoj estas starigitaj en iamaj mizeraj tempoj, ne mirinde, kiam ekzemple en muro au fundamenta angulo subite elrigardas iama tabureta piedo — se ne io pli malbona. Ja postrestis en ruinoj multaj mortintoj.

Vere, kial ne povas la fajro, nun brulanta sube en la infana chambro, farighi pro kulpo de la idoj de Andersen? Kial ili ebligis forporti la hundeton, li ja alportis ghin pro kompato al la urbaj infanetoj, vegetantaj sen iu vivulo. La gepatroj dolorigu siajn korojn pro naskitaj du obstinuloj, unu granda alia malgranda, al kiuj estas bagatelo ech ekbruligi la domon, ne parolante pri tio, ke ili, plenkreskinte, en iu bela tago povas fari ion multe pli teruran. Laumerite! Li indas, certe li indas, eble tiam Andersen alian fojon ne plu kondutos arogante kontrau la kunloghantoj, kiam liaj propraj zorgoj superkreskis.

Kaj ghenerale — post la milito naskighis infanoj, ne taugaj por kompari kun la antaumilitaj. En ili estas io kvazau disrompita. Ne gravas, ke ili mem nenion scias pri la milito. Ie en ili tio tamen vivas. Ja ne estas tauga infano tiu Marek de Andersen? Chiam li provas ekkapti vin de malantaue, la fingroj kurbaj kiel ungegoj kaj la vizagho daure grimaca. Foje ili estas kiel nervaj faskegoj, tuj flegmaj kaj indiferentaj. Koleriga afero.

Kaspar estis konvinkighinta, ke la milito transdonis sian respegulajhon pere de gepatra sango al la infanoj, naskighintaj multe pli malfrue. Ja ne senkauze mankis inter ili tiaj saneguloj, kiel en la infaneco estis li mem kaj liaj ludkunuloj. Marek de Andersen jam ekde sia bebagho pendoladis inter kuracistoj kaj malsanulejoj. Foje la knabo havis infektan flavmalsanon, foje iun alergion kauzantan skabion.

Lau la memoro de Kaspar liatempe el la tuta ilia strato nur unu knabo, falinta de ghardena muro kaj kapkontuzita, estis portita en malsanulejon. Sed malgrau tio la knabo ne restis vivanta, post jarduo li mortis pro encefalito.

Postmilitaj infanoj estis sendube mizeraj, kaj por kashi ilian mizerecon oni plenshtopis ilin senchese per kuraciloj. Sed ankau tio ne povis helpi.

Onidire, kiam naskighis Marek de Andersen, la tuta lia sango estis intershanghita — resusfaktoro.

Sed fine la origina kauzo de tiuj plagoj estis milito. Chu ankau la vojon de Kaspar al arto ne interrompis la samo?

Tio estis tute logika sistemo, kiun li kreis enpense.

Kaspar ekauskultis, sed tra la flikita planko audighis plu neniu vocho. Li levighis de sur la genuoj kaj malrapide rektigis sin. Dum kelkaj momentoj li rigardadis kun nekashita domagho sian ege difektitan televidilon, kies kesta flanko estis forte bruligita kaj konveksa. Tiam li suspiris. Bone, se restos nur tiu domagho.

Chi-momente li estis preskau kontenta pri si mem. Katrin tamen urghighis, vane shi anoncis, ke antauscias jam chion, por kio Kaspar estas kapabla. Chi-okaze li tamen efektivigis ion tute eksterordinaran.

Hazarde Kaspar levis sian rigardon de la meditadoj al la plafono. Tie faukis precize tia sama apertajho, kian li jhus fermis en la planko. Eble ghi estis ech iom pli granda kaj ronda.

Dum unu momento Kaspar estis tute senkonsila. Tiam li snufis kaj pensis: nenion fari, necesas iri supren al la tria etagho kaj paroli kelkajn vortojn kun tiu stranga luanto Sonski, kiun iuj ankorau pli strangaj tipoj post la pordo de Kaspar jam tri-foje demandis lau la nomo Foko.

<< >>